hiperbol/o Z

hiperbolo

1.
MAT[1] Koniko kun discentreco pli granda ol unu: hiperbolo havas du fokusojn kaj la diferenco inter la distancoj de ĉiu punkto de la hiperbolo al ĝiaj fokusoj estas konstanta; hiperbolo estas intersekco de cirkla konuso kun ebeno paralela al la konusa akso; la kartezia ekvacio de hiperbolo estas de la tipo `(x//a)^2-(y//b)^2=1`.

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!


hiperbolo
2.
BELE Troigo: jen ekzemplo de hiperbolo: „li diris pli da mensogoj ol kiom da sableroj troviĝas sur la marbordo!“ Ret ; litoto estas la malo de hiperbolo Ret ; la Bono […] havas multe pli altan rangon kaj potencon ol la realeco […] ― „Apolono!“ li sakris. „Jen giganta hiperbolo!“ Rsp VD:superlativo
angle:
hyperbola
beloruse:
1. гіпэрбала (геамэтрычная фігура) 2. гіпэрбала (троп), перабольшаньне
ĉeĥe:
hyperbola
ĉine:
双曲线 [shuāngqūxiàn], 双曲函数 [shuāngqǔhánshù]
france:
hyperbole
germane:
Hyperbel
greke:
υπερβολή
hispane:
1. hipérbola 2. hipérbole
hungare:
1. hiperbola 2. túlzás, hiperbola
itale:
iperbole
japane:
双曲線 [そうきょくせん], 誇張法 [こちょうほう]
nederlande:
hyperbool
pole:
hiperbola
portugale:
hipérbole
ruse:
гипербола 2. преувеличение
slovake:
hyperbola
ukraine:
гіпербола

administraj notoj