*direkt/i PV

*direkti

(tr)
1.
Irigi iun laŭ la ĝusta vojo al difinita celo: direktu la petantojn al la inspektoro; aliaj ne scias sin direkti inter la multenombraj ĉambroj kaj koridoroj, mi faras tion tre facile [1]. Viktoro rapide metis lian kapon for de l’ akvo, por ke la abato povu spiri, poste lin subtenante per la maldekstra mano, dum li sin direktis per la alia, li lin alkondukis al la bordo [2]; por sin direkti al sia kaleŝo, ŝi trairis la navon laŭ ĝia tuta longo [3]. VD:gvidi, orienti, prezenti, turni
2.
Turni aŭ igi ion moviĝi laŭ difinita vojo aŭ al difinita celo: direkti ĉaron aŭtomobilon, pafilon, pafon; sin direkti per la suno [4]; unuj zorgis pri la veloj, aliaj komandis la remistojn, ceteraj direktis (kp navigi) la ŝipon [5]; li kuŝis kun la piedoj direktitaj al la pordo [6]; ili direktis siajn okulojn sur la ondantan ŝaŭmon [7]; oni de respekto preskaŭ devis direkti la rigardon al la planko, tiel fiere li staris ĉe la pordo [8]! mi do ekmarŝis, sed tuj ekhaltis, kien mi devus direkti la paŝojn [9]? Vi, reĝo, kun teruro vin deturnas! ⫽ La suno ankaŭ tiel sin deturnis ⫽ Kaj fordirektis tiam sian ĉaron [10]; la famo pri via reveno efektive povus […] direkti al vi la atenton kaj kaŭzi persekutadon [11]; ŝi menciis siajn dubojn […] por intence misdirekti la suspektojn [12]; li levis la okulojn por respondi la rekte al li direktitan demandon [13]; La Nova Epoko pro tio direktis malfermitan leteron al Berard, en kiu ĝi esprimas sian „profundan dankon […][14]; li penis direkti la interparolon al la fiziko [15]; dum Petro parolis, li direktis sian manon al la punktoj, kiujn li montris [16]; li estas ankoraŭ juna kaj ne scias direkti siajn agojn [17]; surskriboj direktitaj kontraŭ Italujo [18]; la juna virino, por alidirekti la suspektojn, [respondis]: mi ne min sentas tre bonfartanta [19]; la princo direktis la interparoladon al alia temo [20]; leĝo direktata kontraŭ la socialistoj; homo projektas, Dio direktas [21]; unua paŝo iron direktasPrV . VD:adresi, celi, gvidi, konduki, piloti, stiri
3.
Gvidi kaj kontroli la konduton de iu: direkti lernantojn, paroĥanojn; Kennedy sendis milittrejnantojn al suda Vjetnamio, por modernigi kaj helpdirekti la kontraŭrevoluciajn strebojn de la sud-vjetnama armeo [22]; ĉiu sin direktas, kiel la kap' al li diktas PrV . VD:eduki, konduki, mentori
4.
Gvidi kaj kontroli la funkciadon de io, ne kiel helpanto sed kiel ordonpova estro: la popolo laboris, la faraono direktis [23]; neniu kapablus direkti la entreprenon same bone kiel li [24]; kunigi la fortojn kaj efike direkti ilin maksimume unuece al plenumado de difinitaj taskoj kaj atingo de konkretaj celoj [25]; direkti la interparoladon, […] prezidi la diskutadon [26]; la ceteraj 14 ŝtatoj de Eŭropa Unio reagis kiel bone akordiĝanta orkestro direktata de la franca prezidento [27]; VD:administri, estri, konduki, mastri, regi
Rim.: En Fundamento de Esperanto la sencoj 3 kaj 4 estis ankoraŭ esprimitaj per „guverni“ (manke de difino per la nacilingvaj tradukoj). La Akademiaj Korektoj poste oficiale larĝigis la signifon de „direkti“ kaj mallarĝigis tiun de guverni al pedagogio.
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
2. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Tria
3. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIX
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
9. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
10. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido
11. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXXVIII
12. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 21
13. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VII
14. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
15. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXIII
16. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dektria
17. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fidela Johano
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
19. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Naŭa
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 12
21. Julio Baghy: Kiel Mihok instruis angle
22. Monato, Donald Broadribb: Popolo suferinta pro agresemo de aliaj, 2005
23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
24. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Veli morten
25. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
26. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina
27. Vinko OŠLAK/pg: Aŭstrio kaj la ceteraj, Monato, 2000/06, p. 12
angle:
guide for~i: lead away.
beloruse:
кіраваць, накіроўваць , накіраваць , скіраваць
ĉeĥe:
dirigovat, ovládat, směrovat, usměrňovat, řídit (podnik) for~i: odklonit (od směru), odvést, zavést někam pryč.
ĉine:
带领 [dàilǐng], 导 [dǎo], 領導 [lǐngdǎo], 指导 [zhǐdǎo], 管理 [guǎnlǐ], 馭 [yù], 驅 [qū], 御 [yù], 駕 [jià]
france:
diriger, tourner (qc dans une direction) for~i: dévier.
germane:
lenken, steuern, wenden (an, zu, nach), leiten, führen 1. geleiten 2. richten, ausrichten for~i: wegführen. 3. anleiten 4. dirigieren
hispane:
dirigir for~i: desviar.
indonezie:
mengarahkan, memandu, menujukan, menuntun 2. mengemudikan, menyetir 3. membimbing, mementori 4. menginstruksikan, memimpin, menyelia
japane:
向ける [むける], 操縦する [そうじゅうする], 指揮する [しきする], 指導する [しどうする], 管理する [かんりする]
nederlande:
for~i: doen afwijken.
pole:
kierować, prowadzić, sterować, zarządzać 1. kierować, skierować, naprowadzić 2. kierować, skierować, wystosować 3. kierować, prowadzić
portugale:
dirigir, encaminhar, governar, gerir, guiar
ruse:
1. направить 2. направить 3. управлять 4. управлять, вести
slovake:
ovládať, riadiť, smerovať for~i: odkloniť, odviesť.
ukraine:
направляти, спрямовувати for~i: відводити, відвертати.

*direkto

1.
Alcela linio: ŝi [iris] antaŭe por montri la direkton [28]; li ekrigardis en la direkto al Sodom kaj Gomora kaj […] li vidis, ke jen fumo leviĝas [29]; multo da provoj estis farita en tiu ĉi direkto [30]; „Alfred baldaŭ havos efektivan edzinon,“ ŝi diris, donante al la interparolo alian direkton [31]; se blovis ia vento, ĝi ĉiufoje havis kontraŭan direkton [32]; direkto diametre kontraŭa [33]; homoj, irantaj en la kontraŭa direkto, komencis bari al ŝi la vojon, etendi la manojn, por kapti ŝian veston Marta ; Alda kaj etendis la manon en direkto al la uzino [34]; Bjelostoko […] de mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj donis la direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj [35]; la menciita graveco de francoj en la esperanto-historio, orientis la evoluon de la lingvo laŭ direkto fremda al ties fundamenta naturo [36]; jam en la antikva greka filozofio troviĝis la ĝermoj de la ĉefaj, multe pli postaj, direktoj pri la formiĝo de la lingvo [37]; la neolingvistika direkto (kp branĉo2, skolo) de Giuliano Bonfante [38]; la akuzativo de direkto [39]; por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon „n“ [40]; vektoron karakterizas ĝiaj absoluta valoro (longo) kaj direkto; Petro parolas sen direkto, sed Paŭlo konjektu PrV . VD:ĉefpunkto, flanko3, tien
2.
Instrukcio pri la rimedoj, kiuj kondukas al difinita celo: la kongreso difinis direktojn al la plenumanta komitato; ili faris malordon laŭ direkto kaj plano, preparita per la superuloj [41]. VD:direktivo
3.
Ago de tiu, kiu direktas: permesu al mi plenumi ĝin, sub via respektinda direkto kaj kontrolo [42]; la viroj ekzerciĝu en la ĵetado de ŝtonoj, sub la direkto de la oficiroj [43]; Provo de Marista Terminaro, verkita sub la direkto de M. Rollet de L’Isle [44]. VD:estreco, gvido
4.
MAT (de afina (sub)spaco) La vektora (sub)spaco, kiu operacias super ĝi.
angle:
4. direction (of an affine space)
beloruse:
1. кірунак, напрамак 2. дырэктыва, інструкцыя, указаньне 3. кіраваньне
bulgare:
посока
ĉeĥe:
směr, směr
ĉine:
1. 方向感 [fāngxiànggǎn], 頁面方向 [yèmiànfāngxiàng], 旋轉方向 [xuánzhuǎnfāngxiàng] 2. 手冊 [shǒucè], 指导路线 [zhǐdǎolùxiàn], 准绳 [zhǔnshéng], 指南 [zhǐnán]
france:
direction 4. direction (d'un espace affine)
germane:
1. Richtung 2. Richtlinie, Vorgabe, Anweisung, Anleitung, Leitfaden 3. Leitung, Aufsicht 4. Richtung
hebree:
כיוון
hispane:
dirección
indonezie:
1. arah 2. instruksi, panduan, persyaratan, petunjuk 3. arahan, pengawasan, penyelia, supervisi
japane:
方向 [ほうこう], 方位 [ほうい], 方角 [ほうがく]
pole:
1. kierunek 2. dyrektywa, kierunek 3. kierowanie, kierownictwo, prowadzenie, przewodnictwo 4. kierunek
portugale:
1. direção
ruse:
1.  направление 2. директива, инструкция, указание 3. управление 4. направляющая (аффинного пространства)
slovake:
smer
tibete:
ཕྱོགས་
ukraine:
напрямок, керування

direkta

Direktanta: la direktaj klavoj de via klavaro (ĝuste apud la ciferaj klavoj) [45].
beloruse:
кіруючы, кіроўны
ĉeĥe:
bezprostřední, direktní, přímý, směrový
france:
directeur (adj.)
hebree:
בכיוון
japane:
方向の [ほうこうの]
pole:
kierunkowy, skierowany
ruse:
направляющий
slovake:
bezprostredný, priamy

direktanto

1.
Iu, kiu direktas
a)
veturilon: kun rideto [li] aŭskultis la plendojn de la juna direktanto (vd direktilisto) de la regna ŝipo [46]; la junulo mem kondukis la veturilon, […] kaj lia kunulino […] flanke de la direktanto, ĝuis tiun akran senton de rapideco [47];
b)
organizaĵon: la kapelestro rapidas al la direktanto de la ĥoroj [48]; Mareĉalo, la ĉefa ĉasdirektanto […] aliris al la markizo por ricevi liajn lastajn ordonojn [49]; ellaboris la planon direktanto […] de la aŭtomobil-firmao [50].
2.
MAT
a)
PIV1 (de rektara surfaco) Iu linio, sekcata de ĉiuj naskantoj de la koncerna surfaco: direktantoj de konuso, cilindro. SIN:direktrico
b)
[51] (de koniko) Tia rekto, ke la rilato inter la distanco de ĉiu punkto de la koniko al ĝia fokuso kaj la distanco de la sama punkto al la rekto egalas al la discentreco. SIN:direktrico
angle:
2. directrix
beloruse:
1. кіраўнік 2.a  накіравальная , накіроўваючая 2.b дырэктрыса
ĉeĥe:
směrnice (přímky)
france:
2. directrice
germane:
1.a Steuermann, Fahrer 1.b Leiter, Direktor 2.a Direktrix, Leitkurve 2.b Direktrix, Leitlinie
hebree:
מְנַהֵל
indonezie:
1.a juru mudi, pengemudi, pengendara 1.b direktur, kepala, ketua, pemimpin 2.b direktriks
japane:
指導者 [しどうしゃ], 指揮者 [しきしゃ]
pole:
1. kierujący, kierownik 2.a kierująca 2.b kierownica (stożkowej)
ruse:
2.a направляющая 2.b директриса
slovake:
smernica (priamky)

direktantaro

La grupo de la direktantoj de organizaĵo: la direktantaro de la instruado dum jaroj respondis al ni ke „la franca edukado estas ĉekape de la lingvo-instruado en Eŭropo“ [52]. SIN:estraro, direkcio1
52. André Albault: Atento por etaj kaj monda lingvoj, Monato, 2000/06, p. 4
ĉine:
管理部門或機構 [guǎnlǐbùménhuòjīgòu], 董事局 [dǒngshìjú]
germane:
Direktion, Leitung
indonezie:
direksi, pengurus, pimpinan

direktado

Ago direkti, direkto3: zorgi pri la edukado kaj bona direktado de la malpli aĝaj gefratoj Marta ; direktado de aerostatoj [53]; direktado de la bankofirmo [54].
53. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
54. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekunua
beloruse:
кіраваньне
ĉeĥe:
vedení (činnost ), řízení
ĉine:
領導 [lǐngdǎo]
germane:
Leitung, Führung
hebree:
הַנהָלָה
indonezie:
kepemimpinan
japane:
方向づけ [ほうこうづけ], 操縦 [そうじゅう], 指揮 [しき], 指導 [しどう], 管理 [かんり]
pole:
kierowanie, kierownictwo, prowadzenie, przewodnictwo, sterowanie
ruse:
управление
slovake:
riadenie, vedenie
ukraine:
керування, управляння, керівництво, правління, дириґування

*direktilo

1.
Ilo por direkti ŝipon, veturilon, biciklon: la ŝipservisto sidis ĉe la direktilo, li tenis ĝin ĉirkaŭprenite per siaj malmolaj malpuraj manoj [55]; forlasinte la ankrojn, ili lasis ilin en la maro, kaj samtempe malligis la ŝnurojn de la direktiloj [56]; jen ankaŭ la ŝipoj, kiuj, kvankam ili estas tiel grandaj kaj estas kurepelataj de fortaj ventoj, tamen per tre malgranda direktilo turniĝadas, kien ajn la volo de la direktilisto decidas [57]; aŭtomobilisto veturas kun nova amikino tra kamparo […], lia maldekstra mano tenas la direktilon [58]. SIN:stiriloVD:rudro
2.
(figure) POL Pozicio aŭ posteno de reganto aŭ administranto (de ŝtato, kompanio ktp): li ja havas en sia mano la direktilon de la ŝtata ŝipo [59]; kiu permesus al si ekpreni la direktilon de la ŝtato kun la espero trovi spontanan financministron [60]?
55. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
56. La Nova Testamento, La agoj 27:40
57. La Nova Testamento, De Jakobo 3:3
58. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
59. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 6a.
60. G. H. Eriksson, tr. Ferenc Szilágyi: Mi ricevis taglaboriston, Vespera ruĝo anoncas ventegon. Inko Tyresö, 2001
beloruse:
руль, штурвал, стырно
ĉeĥe:
kormidlo, řidítka
ĉine:
轉向輪 [zhuǎnxiànglún], 方向盘 [fāngxiàngpán], 車把 [chēbǎ]
france:
safran (de gouvernail), guidon, volant (d'automobile)
germane:
Lenker, Steuer, Lenkrad, Steuerrad, Steuerknüppel
hebree:
הֶגֶה
indonezie:
1. kemudi, setang, setir
japane:
かじ, 操縦桿 [そうじゅうかん], ハンドル [はんどる]
pole:
kierownica, ster, koło sterowe, rumpel, rogatnica, wolant
ruse:
1. руль, штурвал, кормило 2. кормило (власти, правления)
slovake:
kormidlo, volant
ukraine:
кермо, руль

direktilisto

Homo, kiu, manovrante la tiucelan direktilon, irigas ŝipon laŭ la difinita direkto: nur la direktilisto staris apud la direktilo [61]; la centestro atentis pli la konsilon de la direktilisto kaj la posedanto de la ŝipo, ol la parolon de Paŭlo [62]; la direktilisto de „Pinta“, subaĉetita de ĝia mastro, difektas la direktilon, por ke la karavelo reiru Paloson [63]; la maro pelas ŝipon, kiu perdis la remilojn kaj direktiliston [64].
beloruse:
стырнік, стырнавы, рулявы
ĉeĥe:
kormidelník, lodivod
ĉine:
大夥 [dàhuǒ]
france:
barreur
germane:
Steuermann
hebree:
מנצח
indonezie:
juru mudi, pengemudi, pengendara
japane:
操舵手 [そうだしゅ], 操縦士 [そうじゅうし], 運転手 [うんてんしゅ]
pole:
sternik
ruse:
рулевой, кормчий
slovake:
kormidelník

alidirekti

Ŝanĝi la direkton de io: per ia ajn rimedo oni devis alidirekti la interparoladon [65]; utiligante la momenton de haltigo kaŭzitan de tiu alidirekto, li rapide forkuris [66]; tio alidirektos profite la fluon de ŝiaj ideoj [67]; sen tiu potenca alidirekto, lia tuta inteligenteco estus droninta en la frenezecon [68]; necesas dozi alikvante kaj alidirekte la utiligon de la novaj teknologioj [69]; poste apud ŝi troviĝis Eduardo kiu utilis kiel alidirektilo [70]. VD:deturni, forturni, deviigi, devojigi, komuti1, transiri
beloruse:
перанакіроўвацца, мяняць напрамак
ĉine:
使轉向 [shǐzhuǎnxiàng], 引 [yǐn]
germane:
die Richtung ändern, ablenken, umleiten, abwenden
indonezie:
mengalihkan, memindahkan (arah), mengubah (arah)

ĉirkaŭdirekti, rondedirekti

(tr)
Direkti ĉiuflanken: li ĉirkaŭdirektis siajn okulojn sur la publikon, por vidi, kiaspecaj homoj tie troviĝas [71]; li rondedirektis al ĉiuj ĉeestantoj longan miran rigardon [72].
beloruse:
абводзіць, акідваць (вокам), ахапляць
france:
tourner (qc dans toutes les directions)
hebree:
להסתובב
ruse:
обводить

ĉiudirekta

Okazanta laŭ ĉiuj eblaj direktoj: post multaj kaj ĉiudirektaj serĉadoj li ne sukcesis retrovi la romanon [73]; ĉiudirekta progreso [74].
73. Monato, Marcel Lemeltier: Ĉu forgesita trezoro?, 2012
74. La Ondo de Esperanto, 2001, №10
beloruse:
усіх напрамкаў, усебаковы
ĉine:
八面 [bāmiàn], 方方面面 [fāngfāngmiànmiàn]
germane:
allseitig

diversdirekta, malsamdirekta

Okazanta laŭ pluraj diversaj direktoj: grade vastiĝantaj diversdirektaj agadoj [75]; unu persono povas esti puŝata de fortoj malsamdirektaj [76].
beloruse:
шматнапрамкавы
ĉine:
多方位 [duōfāngwèi]
germane:
vielseitig, mehrseitig

dudirekta, ambaŭdirekta

Okazanta en du (kontraŭaj) direktoj: inter la dudirektaj vagonaroj estis nur kelkaj minutoj, ili renkontiĝis ĉe tiu ĉi stacio [77]; Cameron forgesas, ke la migrada trafiko estas ambaŭdirekta [78]; tiu malestimo estis dudirekta [79]; pro la dudirekta logo li situigis sin meze […] ĝuante la avantaĝojn de ambaŭ [80]; reciproka respekto kaj ambaŭdirekta bona volo [81]; „paketa“ radiofonio: jen dudirekta sistemo, kiun oni uzas por transporti datumojn [82]; tiu multlingva tekstoprilaborilo […] ebligas dudirektan skribadon [83]; la du-direktaj (Germana-Esperanto) leksikografiaj laboraĵoj de Krause postulis altan lingvistikan kvalifikon [84]; eĉ se ni sukcesos konstrui spacveturilon, kiu kapablos fari la dudirektan vojaĝon, ni dubas, ĉu la esplorteamo travivos [85]. VD:reciproka, tien kaj reen
77. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, VI.
78. Monato, Paul Gubbins: Saĝuloj bezonataj ..., 2014
79. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Antaŭparolo de la Tradukinto
80. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Naŭ
81. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Rezolucio De La 96-a Universala Kongreso De Esperanto
82. Pejno Simono: Prefere pakete, Monato, 2001/02, p. 13
83. Monato, Garbhan MacAoidh: Plurlingva tekstoprilaborado, 2005
84. Monato, Ignat F. Bociort: Bona por la eterneco, 2008
85. Monato, Garvan Makaj': Vojaĝo unudirekta, 2010
beloruse:
двухнапрамкавы
ĉine:
双向 [shuāngxiàng], 正反两面 [zhèngfǎnliǎngmiàn], 相互 [xiānghù], 彼此 [bǐcǐ], 互 [hù]
germane:
wechselseitig, beidseitig
indonezie:
dua arah, resiprokal, timbal balik

samdirekta

Okazanta laŭ sama direkto kiel io alia: ŝia vojo estis samdirekta kiel la mia ĝis iu punkto [86]; ekzistas en ĉi-lasta profundaj tendencoj samdirektaj [87]; [li] denuncas simple ĉiujn, kiuj ne estas samdirektaj kun li [88].
beloruse:
аднолькава накіраваны
germane:
in der gleichen Richtung
indonezie:
searah

sendirekta

Ne havanta difinitan direkton; malhavanta direktadon: la rezulto estas ke UEA estas sendirekta kaj gvidata al paraliziĝo [89]; popolo senrimeda, sendirekta [90].
beloruse:
ненакіраваны
germane:
ungerichtet, führungslos
indonezie:
tak tentu arah
japane:
操縦不能の [そうじゅうふのうの], 航行不能の [こうこうふのうの]

unudirekta

Okazanta, funkcianta en nur unu direkto: okazos vera kaj ne nur unudirekta kultura interŝanĝo [91]; la kultura influo en la nuna mondo estas nur unudirekta: iuj parolas al ĉiuj kaj ĉiuj aŭskultas [92]; internaj servoj ne limiĝas al unudirekta trafiko brita baraten [93]; biciklisto povas eniri mallarĝajn, eĉ unudirektajn stratojn, kaj tiel pli rapide liveri ol motorciklisto [94]; Adamkus flugis kiel ordinara pasaĝero – kaj per unudirekta bileto [95].
beloruse:
аднанапрамкавы
ĉine:
只有一边 [zhǐyǒuyībiān], 在一方面 [zàiyìfāngmiàn]
germane:
einseitig
indonezie:
satu arah
japane:
一方通行の [いっぽうつうこうの]

sin direkti al

1.
Sin movi al io konkreta: la doktoro surmetis la altan ĉapelon kaj estis preta sin direkti al la drinkejo [96]; li komencis murmureti preĝon en nekonata lingvo kaj sin direktis al la templo [97]; suprenlevinte la antaŭvelon kontraŭ la vento, ili sin direktis al la sablaĵo [98]; ĉiu sin direktas, kiel la kap' al li diktas PrV .
2.
Celi al io abstrakta: ne sukcesinte, mi direktis min al la industrio; la postenoj oficiale sin direktas al ĉiuj civitanoj de EU [99]. SIN:sin turni, turniĝi al
beloruse:
накіроўвацца, кіравацца (кудысьці)
france:
se diriger
germane:
sich wenden an
hispane:
dirigirse a
pole:
kierować się, skierować się
ruse:
направиться, обратиться

direktiĝi al

1.
Moviĝi al: li transpasis la riveron kaj direktiĝis al la monto [100]; apro grandega persekutita de hundoj rekte direktiĝis al ili [101]; (figure) la interparolado direktiĝis al la fariĝoj okazantaj en la kastelo [102]. VD:transiri1
2.
(figure) Celi al: la aleo direktiĝas al la urbo; vi [nure] direktiĝis al militakiraĵo [103]; lia rigardo malrapide direktiĝis al la vizaĝo de Marta Marta ; la pensoj de la junulino direktiĝadis maltrankvile al Benoe [104]; granda parto de tiuj pristudaj klopodoj direktiĝu al la objektoj, pere de kiuj oni laboras Ret ; multaj demandoj direktiĝas al Moseo [105].
beloruse:
накіроўвацца, нацэльвацца, імкнуцца
france:
se diriger
pole:
kierować się, wieść (wodzić) , zmierzać
ruse:
направляться, устремляться

administraj notoj

pri ~o 4.:
      Mi ne trovis auxtoritatan fonton. [MB]
    
pri ~ilo:
     Mi tradukis franclingven laŭ la difino en PIV1, kiu estas
     multe pli preciza rilate ŝipon. Indus reverki la difinon
     kaj kontroli la jamajn tradukojn. [MB]
   
pri ~ilo:
     PIV2 havas difinon nur rilate ŝipon (kaj antenon) kaj
     laŭ ĝi neniu direktisto povus ĝin teni,
     ĉar ĝi estas plato fiksita al la posta steveno, do
     tiu parto kiu troviĝas en akvo kaj oni ĝin
     movas uzante aliajn ilojn (laŭ PIV2 - stirilojn).
     La PIV2 difino estas sama kiel por rudro.
     [SC]