1cilindr/o

cilindro

1.
MAT
a)
[1] Surfaco, naskita de ĉiuj paralelaj rektoj (ĝiaj naskantoj), kiuj sekcas fiksan linion (ĝian direktanton): cirkla, elipsa, kvadrata ks cilindro (kies direktanto estas cirklo, elipso, kvadrato ks orta al la naskanto); cilindra surfaco PIV1 (cilindro1.a, por distingi ĝin de cilindro1.b). VD:rektara.
b)
VdE Solido, kiun limas cilindro 1.a (ĝia flanko) kaj du ebenaj surfacoj (la bazoj), kiuj sekcas la cilindran surfacon laŭ fermita linio.
Rim.: Pro la komunuza senco de „cilindro“ la vortaroj emis difini ĝin fake nur kiel solidon (vd PIV1). Ŝajnas al ni, ke tio estas tro pedanta, ĉar la naciaj lingvoj kutime akceptas ambaŭ fakajn sencojn. Kiel montras PIV2, la uzado evoluis. Oni do precizigu per „cilindra surfaco“ aŭ „cilindra solido“ en dubaj okazoj.
2.
Samforma objekto: draŝcilindro [2]; ŝiaj fingroj en furiozo ludis sur la klavoj, dum la tipoj frapadis kontraŭ la cilindron (de skribmaŝino) [3]; oni ruligas la cilindron (vd bareleto2.b), metas la buŝon de la revolvero al sia kapo, kaj pafas [4]; oni atingis tiujn konkludojn danke al la eltirado – en Gronlando kaj Antarkto – kaj la posta analizado de pli ol dudek glaciaj cilindroj [5]; la lampo iam havis ankaŭ cilindron (lampŝirmilon) [6]; Viktoro donis al sia kunkulpanto cilindron el dudekfrankaj moneroj [7].
a)
TEK Tiaforma ujo, en kiu sin movas piŝto: pumpila, motora cilindro; mia motoro subite haltis […] du cilindroj enpremiĝis pro la varmego kaj nenia forto povis ilin ekmovi [8]. SIN:piŝtujo
b)
TEKS Cilindroĉapelo: montriĝis nuda dikulo kun nigra silka cilindro ŝovita sur la nukon [9]; laboristo, kamparano kaj soldato estis renversantaj en la polvon burĝon en cilindro (ĉapelo) Metrop .
c)
TIP Pli malpli cilindroforma matrico aŭ sigelo: HIS la tiel fermita kabineto […] enhavis grandan nombron da dokumentoj, skribitaj sur argilaj tabuletoj aŭ cilindroj [10]; mia skribisto donos al vi argiltabulon, aŭtentikigitan per mia propra parafa premcilindro [11].
VD:bobeno, rulo1, rulaĵo, volvaĵo
angle:
1.a cylinder, cylindrical surface 1. cylinder
beloruse:
цыліндар
ĉeĥe:
válec (skleněný laboratorní)
ĉine:
气缸 [qìgāng], 錫林 [xīlín], 滚筒 [gǔntǒng], 机筒 [jītǒng]
france:
cylindre 1.a cylindre, surface cylindrique
germane:
Zylinder 1.a Zylinder, Zylinderfläche 2. Walze, Rolle
greke:
κύλινδρος
hebree:
צִילִינדֶר, גליל
hispane:
cilindro
hungare:
henger 1.a hengerfelület, hengerpalást
itale:
cilindro
japane:
円筒 [えんとう], 円筒形のもの [えんとうかたのもの], 円柱 [えんちゅう], シリンダー, 気筒 [きとう], 円筒印章 [えんとういんしょう]
nederlande:
cylinder
perse:
استوانه
pole:
1.a walec, powierzchnia walcowa, cylinder, powierzchnia cylindryczna 1. walec, cylinder 2.a cylinder 2. walec, cylinder, rolka, rulon
portugale:
cilindro
ruse:
цилиндр 1.a цилиндр, цилиндрическая поверхность
slovake:
valec, valec (sklenený laboratórny)
turke:
silindir
ukraine:
циліндр

rulcilindro

TEK
Peco de aparato en formo de cirkla cilindro, uzata i.a. por premi, lamenigi, ebenigi, glatigi: rulcilindro de kalandrilo; la artefarita birdo kantis laŭ la rulcilindroj [12]. TUT:rulpremilo
beloruse:
барабан (напр. правільны), валец, цыліндар
ĉeĥe:
kladka, navíjecí bubínek
france:
rouleau, cylindre (rouleau)
hungare:
úthenger, boronahenger, nyomóhenger
itale:
rullo (r. compressore)
japane:
ローラー
perse:
غلتک
pole:
walec
slovake:
kladka, valček pod posunovaným predmetom
ukraine:
барабан

administraj notoj

rul~o: Mankas dua fontindiko.