*punkt/o

*punkto

1.
Malgranda makulo1.b sur supraĵo: la punktoj kaj strekoj de la Morsa alfabeto; havi ruĝajn punktojn sur la haŭto; nigra punkto vidiĝis en la ĉielo, anoncante pluvon; la flava punkto en la lekanto brilis kiel oro [1]; sur la verda tabulo ili aspektas kiel punktoj de kreto [2]; [li rigardis] la ruĝajn punktojn sur la blue tapetitaj muroj IK ; la sablo estis makulita de brunaj sangaj punktoj [3]. LST:formo1
2.
GRATIP Interpunkcia signo (.) uzata precipe por marki frazfinon kaj mallongigon: demandosigno estas uzata post demandaj ĉeffrazoj anstataŭ punkto PMEG ; uzu „ktp“ (sen punkto) kaj ne k.t.p. [4]; nur la litero „f“ kaj poste kelkaj punktetoj, kiuj povas indiki mankantajn literojn (vd tripunkto) [5]; punktokomo [6]; (figure) meti la finan punkton al polemiko; (figure) kial ne fari laŭ lia peto: cedi al li la misiiston kaj punkto? [7].
Rim.: En la matematiko la anglosaksoj uzas la punkton por apartigi la unuojn disde la decimaloj, dum la eŭropanoj uzas por tio komon: la ĉi-lasta signadmaniero ŝajnas preferinda. Sed, ĉar en formuloj la punkto estas uzata kiel simbolo de multipliko, estus preferinde uzi simple blankan spaceton por dividi longan nombron en grupojn de 3 aŭ 6 ciferoj, ekz-e: 125 250 416,75.
3.
Preciza loko aŭ tempo, kie io okazas: la deirpunkto, alvenpunkto; mi estas nur la centra punkto, en kiu kolektiĝis ĉiuj gratuloj [8]; la armeojn [starigi] en la plej gravaj punktoj de la lando [9]; dometo, staranta sur alta punkto de monto; ne malproksime de l' punkto de l' kuniĝo de la du intermontoj [10]; sur la plej altaj punktoj de la lando oni finis la rikolton [11]; la sankta kurteno forte skuiĝis kaj en diversaj punktoj aperis flametoj [12]; [li] fikse rigardis ĉi tiun punkton [13]; akiru punkton de apogo [14]; sur la plej alta punkto de sia vivo [15]; ĉi tie estas la punkto de turniĝo de la historio [16]; tiuj kvar feliĉaj tagoj estis la luma punkto de lia tempo de juneco [17]; ni parolis tion kaj alion kaj fine tamen staris sur la sama punkto (ne progresis) [18]; sur kia punkto li freneziĝis Hamlet ? li ĝin rigardus de diversaj punktoj de vidado (vidpunkto) BdV ; unu el la plej tikla3j punktoj de […] kompleksa politika panoramo [19]; tio estas lia tikla, vunda punkto (pri tio li estas tre impresebla, tio estas lia malforta flanko); el la vidpunkto de infano [20].
4.
Speciala temo, kiun oni atentas: [li] observas la tutan leĝaron, sed falpuŝiĝas pri unu punkto [21]; pri tiu punkto mi havas alian opinion [22]; li koncerne tiun punkton ne fariĝis pli saĝa [23]; tiu aŭ alia punkto estas sendube erara [24]; ni ne parolos plu pri tiu ĉi punkto EE ; ni lasos por kelka tempo flanke la demandon pri la ebleco aŭ neebleco de la enkonduko de lingvo internacia (pri tiu ĉi punkto ni parolos malsupre) […] [25]; la diskutita punkto de la regularo estis...; la ĉefa punkto estas sukcesi; parolado, prediko pri tri punktoj; Sofio estis tute ne bela, tamen sen okulincitantaj malbonpunktoj [26]. (p-to) VD:objekto3
Rim.: Por referenci punkton en oficiala dokumento oni foje mallongigas la vorton al p-to: raportoj al Unesko pri la progresoj de Esperanto-instruado en lernejoj, konforme al p-to IV.4.224 de la Rezolucio de Unesko de 1954 EeP .
5.
MAT
a)
[27] Senlime malvasta spacero, konsiderata kiel havanta nek larĝon, nek longon: renkonto de du rektaj linioj naskas unu punkton.
b)
[28] Elemento en spaco, speciale topologia, afina aŭ metrika.
6.
TIP Malgranda enpaĝiga mezurunuo de longo, kies valoro varias laŭ landoj: en Anglalingvujo oni uzas la „pigan punkton“ (351 µm) kaj la „grandan punkton“ (353 µm); en la kontinenta Eŭropo oni uzas la „ciceran punkton“ (376 µm); naŭpunkta tiparo.
Rim.: Evitinda estas la uzo de punkto kun la signifo de grado.
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Lekanto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
4. MONATO-konvencioj
5. Garvan Makaj': Varbante Eŭterpon*, Monato, 2014/02, p. 25
6. E. Grimley Evans: Interreto: uniksulo ekspertas Unikodon, Monato, 2000/02, p. 20
7. J. London, trad. R. Rossetti: Dio de liaj prapatroj, NLR, 1/4
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIII
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IV
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kvin en unu silikvo
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Pupludisto
19. Hektor Alos i Font: Survoje al pli granda memregado, Monato, 2006/02, p. 10
20. Karlijn kaj Guido van Damme: Edukemaj bestoj, Monato, 2000/11, p. 26
21. La Nova Testamento, Jakobo 2:10
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
24. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
25. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 2a
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
27. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 25
28. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, sternaĵo
afrikanse:
spot
albane:
vend
amhare:
ቦታ
angle:
dot 2. period
arabe:
بقعة
armene:
տեղում
azerbajĝane:
ləkə
beloruse:
1. кропка, плямка 2. кропка 3. пункт 4. пункт 5. пункт 6. пункт
bengale:
অকুস্থল
birme:
အစက်
bosne:
tačka
ĉeĥe:
bod, pozice, tečka, řádová tečka
dane:
plet
estone:
punkti
eŭske:
leku
filipine:
punto
france:
point
galege:
punto
germane:
Punkt
guĝarate:
હાજર
haitie:
plas
haŭse:
tabo
hinde:
हाजिर
hispane:
punto
hungare:
pont
igbe:
ebe
indonezie:
titik
irlande:
láthair
islande:
blettur
japane:
スポット
jave:
titik
jide:
פלעק
jorube:
iranran
kanare:
ಸ್ಪಾಟ್
kartvele:
ადგილზე
kazaĥe:
дақ
kimre:
fan a’r lle
kirgize:
так
kmere:
កន្លែង
koree:
자리
korsike:
puntu
kose:
ibala
kroate:
točka
kurde:
leke
latine:
locum
latve:
vieta
laŭe:
ຈຸດ
litove:
vieta
makedone:
место
malagase:
toerana
malaje:
tempat
malajalame:
പുള്ളി
malte:
post
maorie:
wahi
marate:
स्पॉट
monge:
chaw
mongole:
спот
nederlande:
punt, stip
nepale:
बिन्दु
njanĝe:
banga
okcidentfrise:
punt
panĝabe:
ਸਪਾਟ
paŝtue:
داغ
pole:
5. punkt
portugale:
ponto
ruande:
ikibanza
ruse:
2. точка 3. точка, пункт 4. пункт 5. точка 6. пункт
samoe:
mea
sinde:
جاء
sinhale:
ස්ථානයේදීම
skotgaele:
àite
slovake:
bod, bodka
slovene:
mesto
somale:
kaalinta
ŝone:
nzvimbo
sote:
letheba
sunde:
kokotor
svahile:
doa
taĝike:
ҷойи
taje:
จุด
tamile:
ஸ்பாட்
tatare:
урын
telugue:
స్పాట్
tibete:
མཛུབ་སྡོན་བྱེད་པ་
ukraine:
пляма
urdue:
اسپاٹ
uzbeke:
nuqtasi
vjetname:
tại chỗ
zulue:
indawo

punkti

(tr)
Meti, desegni multajn punktojn sur io: punkti gravuraĵon; griza, nigre punktita plumaro; blua papero ruĝe punktita tapetis la murojn IK ; ŝtonegoj punktitaj de strangaj signoj [29]; li trovis sukplenan verdaĵon de herboj, punktitan de floroj [30].
beloruse:
ставіць кропкі
ĉeĥe:
stanovovat body, tečkovat
france:
ponctuer (mettre des points)
germane:
punktieren
hispane:
puntear (poner puntos)
hungare:
kipontoz, pettyez
nederlande:
stippelen
ruse:
ставить точки, пунктировать, усеивать
slovake:
bodkovať, stanovovať body
ukraine:
ставити крапки

*dupunkto

GRATIP Interpunkcia signo (:) uzata precipe por enkonduki klarigon aŭ citaĵon: necesas majusklo, se la dupunkto enkondukas plurajn frazojn [31]; komencu termon per dupunkto kaj ĝia difinado apude [32].
angle:
colon
beloruse:
двукроп'е
ĉeĥe:
dvojtečka
france:
deux-points
germane:
Doppelpunkt
hispane:
dos puntos
hungare:
kettőspont
indonezie:
titik dua
nederlande:
dubbele punt
ruse:
двоеточие
slovake:
dvojbodka
ukraine:
двокрапка, знак ділення

elirpunkto

(figure) Bazo de rezono, tuto de antaŭsupozoj por pensado aŭ agado: dum longa, tre longa tempo tiu afero […] estis la elirpunkto de miaj paŝoj al kompreno, al dubo kaj al kritiko [33]; la ambasado estas elirpunkto por rezisto kontraŭ la registaro kaj sendependa de partioj kaj organizoj [34]; la aŭtoroj tro facilanime akceptas la elirpunktojn de institucioj, ekonomia sistemo kaj ŝtatorganizado, kiujn ili fakte devus kritike konsideri [35].
33. H. Hesse, trad. D. Karthaus: Demian, 2007
34. Walter Klag: Kolerigas kotizoj, tentas tendo, Monato, 2000/12, p. 8
35. Guido van Damme: Supraĵe rozkolora, Monato, 2001/02, p. 29
beloruse:
выходны пункт, зыходны пункт
ĉeĥe:
východiště, výchozí bod
france:
point de départ, présupposé (subst.)
germane:
Ausgangspunkt
hispane:
punto de partida, presupuesto (subst.)
indonezie:
titik pangkal
ruse:
исходная точка
slovake:
východiskový bod

mezpunkto

MAT[36] Mezo: (figure) ŝi estis la mezpunkto de ĉiu vivo [37].
36. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 26
37. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Destino de Atrejo
beloruse:
сярэдзіна, цэнтар
ĉeĥe:
střed (-ový bod)
france:
milieu
germane:
Mittelpunkt
hispane:
medio, centro
hungare:
középpont
slovake:
stredobod

starpunkto

(figure) Esprimita opiniosinteno je pridisputata temo: la teksto estas ampleksa kaj bone prilumas mian starpunkton pri multaj aktualaj demandoj [38]; laŭ tiaj argumentoj la dosiero prenis nekutiman starpunkton [39]; ofte malfacilas konstati, kie troviĝas la vere porhomara starpunkto [40].
38. S. Ivanóv: Komitatano B, 2004
39. Roland Rotsaert: Verda nature, science, socie, Monato, 2000/08, p. 8
40. Werner Schad: Al pli justa mondo, Monato, 2000/09, p. 7
beloruse:
гледзішча, пазыцыя
ĉeĥe:
postoj, stanovisko
france:
position (opinion)
germane:
Standpunkt
hispane:
posición (opinión)
slovake:
postoj, stanovisko

superpunkto

LINTIP Diakritilo en formo de punkto metita super la koncerna baza litero: en Esperanto superpunkto diferencigas j disde ĵ.
angle:
overdot, dot above
beloruse:
кропка зьверху (дыякрытычная)
ĉeĥe:
tečka nad písmenem
france:
point suscrit
germane:
i-Punkt
hispane:
punto superior (diacrítico), punto de lenición (irlandés)
hungare:
felső pont
ruse:
точка сверху
slovake:
bodka nad písmenom
ukraine:
надрядковий діакритичний знак у вигляді крапки

tripunkto

GRATIP Interpunkcia signo (…) uzata anstataŭ punkto post nefinitaj frazoj, aŭ kie io estas ellasita, aŭ signas iom longan paŭzon (pro hezito, interrompo ktp): la difino en PIV sekvigas tiun nombron per tripunkto [41]; la tripunkton oni ne juĝu silento pro pudoro aŭ pro neceso kaŝi ion misteran: ili simple indikas, ke estas truo en la papiruso mem [42]; krom la ja ironiaj supre aluditaj tripunktoj mi evitas ĉi-kontribuaĵe krampojn, streketojn kaj aliajn subitajn halto-indikojn [43]. VD:elipso1
41. Garbhan MacAoidh: Ho, mistera pi!, Monato, 2003/06, p. 22
42. Monato, Armando Zecchin: Maria Magdalena: ĉu edzino aŭ ne?, 2006/08, p. 28
43. Paul Gubbins: Voĉo de riproĉo, Monato, 2012/12, p. 5
angle:
ellipsis
beloruse:
шматкроп'е
ĉeĥe:
trojbod
france:
points de suspension
germane:
drei Pünktchen, Ellipsis
hispane:
puntos suspensivos
hungare:
hármaspont
indonezie:
elipsis
ruse:
многоточие
slovake:
trojbodka
ukraine:
три крапки

turnopunkto, turnpunkto

(figure) Grava ŝanĝo de direkto, de agmaniero, ofte sub premo de ekstera cirkonstanco: en la homa historio estas eventoj, kiujn oni povas taksi turnopunktoj [44]; la jaro 2008 iĝos grava turnpunkto en la historio de la homaro [45]; sentebla turnopunkto du semajnojn antaŭ la baloto [46]; turnopunkto venis en 1992, kiam la tiama flandra ĉefministro […] konvinkis […] la investkompanion de la flandra registaro, finance subteni [47].
44. E. Robertson: Turnopunktoj, Esperanto en Skotlando, [2005?]
45. Mu Binghua: Urbiĝo kaj malriĉiĝo, Monato, 2007/11, p. 23
46. Ed Robertson: Kien nun?, Monato, 2014/11, p. 9
47. Roland Rotsaert: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis, Monato, 2001/02, p. 8
beloruse:
паваротны пункт
ĉeĥe:
bod obratu, otočný bod, vratný bod
france:
moment charnière, instant décisif
germane:
Wendepunkt
hispane:
momento crucial, hito, viraje
ruse:
поворотный пункт
slovake:
bod obratu, otočný bod
ukraine:
поворот, поворотна точка, поворотний момент

vidpunkto

1.
Punkto de observado: li vidis, ke supre kaj malsupre estas la sama afero, depende de la vidpunkto, kiun oni okupas sur la ŝvebanta globo [48].
2.
(figure) Mensa pozicio el kiu oni rigardas aferon: laŭ / el tiu vidpunkto vi estas prava; eĉ de sia pastra vidpunkto li volos riproĉi lin [49]; ĝi estas rimarkinda laŭ pluraj vidpunktoj [50]; oni devas ja konsideri iliajn kutimojn kaj tiun vidpunkton, el kiu ili rigardas la vivon kaj ĝiajn aferojn Marta ; fiksita vidpunkto, pozitiva konscio, blindigus kaj surdigus la poeton al la veraj tendencoj de la epoko [51].
48. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
49. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro X
50. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
51. W. Auld: Pasio-Pasivo, NLR, 1:1
angle:
point of view, viewpoint
beloruse:
гледзішча, пункт погляду
ĉeĥe:
aspekt, hledisko, názor
france:
point de vue
germane:
Gesichtspunkt, Standpunkt
hispane:
punto de vista
hungare:
1. nézőpont 2. szempont, szemszög
indonezie:
sudut pandang
nederlande:
gezichtspunt, standpunt
ruse:
точка зрения
slovake:
aspekt, hľadisko, názor
ukraine:
точка зору

ĉefpunkto

Precipa, centra punkto34: prefere mi listigu ĉefpunktojn favorajn kaj malfavorajn [52]; la ĉefpunkto estas, ke Wodehouse ne estis filozofo [53]; la Stanislavo-placo […] transformiĝis de ĉefpunkto de la urba aŭtotrafiko al bela, prestiĝa zono por piedirantoj [54].
a)
GEOG Unu el la kvar gravaj punktoj de la horizonto: Nordo, Sudo, Oriento, Okcidento.
52. Donald Broadribb: Komiksoj bonintencaj, sed tre mallertaj, Monato, 2004/11, p. 26
53. Martin Purdy: Wodehouse kaj la filozofoj, Monato, 2013/10, p. 6
54. Roland Rotsaert: Vizito al Novarto-urbo Nancy, Monato, 2006/05, p. 14
angle:
main point
beloruse:
галоўны пункт 1.a кардынальны пункт, бок сьвету
france:
1.a point cardinal
germane:
Hauptpunkt 1.a Haupthimmelsrichtung, Kardinalpunkt
hispane:
1.a punto cardinal
indonezie:
1.a mata angin
ruse:
1.a страны света
ukraine:
сторона світу

fiksa punkto

MAT[55] (de bildigo `f`) Tia elemento `x`, ke `f(x)=x`: kuntiro de kompleta metrika spaco al si mem akceptas nur unu fiksan punkton.
Rim.: Oni diras sendistinge „`a` estas fiksa punkto de `f`“, aŭ „punkto `a` estas fiksa per `f`“.
angle:
fixed point
beloruse:
нерухомы пункт
ĉeĥe:
daný bod, invariantní bod, pevný bod
france:
point fixe
germane:
Fixpunkt
hispane:
punto fijo
hungare:
fixpont
pole:
punkt stały (odwzorowania)
ruse:
неподвижная точка
slovake:
pevný bod

administraj notoj

super~o: Mankas fontindiko.
super~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
fiksa ~o: Mankas dua fontindiko.
fiksa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.