diakrit/o PIV1

diakrito

LINTIP Kromsigno ĉe litero indikanta ke la sonvaloro, la deveno aŭ alia eco de la litero estas aliaj, ol tiuj de la litero sen ĝi aŭ kun alia diakrito: la latinaj literoj kun diakritoj [1]; laŭ ilia pozicio rilate al la baza litero oni klasas diakritojn en supersignojn (kiel ĉ), subsignojn (kiel ç) kaj enliniajn diakritojn (kiel en la hebrea בּ, kp ב); Esperanto uzas du diakritojn: la ĉapelon3 super ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, kaj la bovlon2 super ŭ.
1. Carlo Minnaja: Interlingvo: komparo inter du solvoj, Monato, 2010/04, p. 24-25
angle:
diacritic, diacritic mark, accent (=diacritic)
beloruse:
дыякрытычны знак
ĉine:
变音符号 [biànyīnfúhào], 变音符 [biànyīnfú]
france:
signe diacritique, diacritique (signe diacritique), accent (signe diacritique)
germane:
diakritisches Zeichen
hispane:
diacrítico, signo diacrítico
hungare:
diakritikus jel, mellékjel
katalune:
diacrític, signe diacrític
nederlande:
diakritisch teken
pole:
znak diakrytyczny
ruse:
диакритика, диакритический знак
slovake:
diakritické znamienko

diakriti

(tr)
LIN Marki literon per diakrito: diakritita litero.
angle:
add a diacritic
beloruse:
ставіць дыякрытычны знак
france:
accentuer (mettre un accent graphique), mettre un diacritique
hungare:
mellékjelez, ékezettel lát el
katalune:
diferenciar, accentuar (amb un diacrític)
pole:
akcentować, dodawać znak diakrytyczny
portugale:
marcar com diacrítico
ruse:
ставить диакритический знак

diakrita PIV1

LIN Rilata al diakritoj aŭ diakritado: diakritaj signojPIV (=diakritoj); diakrita skribo (uzanta diakritojn); la normigitaj nomoj de diakritaj latinaj literoj (=diakritaĵoj) estas troveblaj en la normo ISO-8859 [2]; la diakrita uzo de la litero h en la lingvoj angla kaj franca, de z la pola.
angle:
diacritical
beloruse:
дыякрытычны
ĉine:
可区分 [kěqūfēn]
france:
diacritique (adj.)
germane:
diakritisch
hebree:
דיאקריטי, מנקד
hispane:
diacrítico
hungare:
diakritikus, mellékjeles
katalune:
diacrític (adj.)
pole:
diakrytyczny
ruse:
диакритический
slovake:
diakritický
ukraine:
діакритичний

diakritaĵo

LINTIP Diakritita litero: atentu ke ĥ kaj la majusklaj diakritaĵoj elstaras en la interlinian spacon; en esperantlingva teksto proksimume 2% de la literoj estas diakritaĵoj.
angle:
accented letter
beloruse:
літара з дыякрытыкай
france:
lettre accentuée, lettre à diacritique
hispane:
letra con un signo diacrítico
hungare:
ékezetes betű
katalune:
lletra amb un diacrític
pole:
litera diakrytyczna
ruse:
буква с диакритикой

diakritilo

LINTIP Diakrito: temas plejparte pri proponoj ŝanĝi la ortografion de Esperanto, kaj per forigo de la supersignitaj literoj, kaj per aldono de novaj diakritiloj kaj ankaŭ litersignoj por pliperfektigi la Esperantan alfabeton laŭ fonetika vidpunkto [3].
Rim.: En Esperanto ankoraŭ estas hezito, ĉu la radiko diakrit/ estu substantiva (kiel en ĉi tiu artikolo: la baza formo estas diakrito), ĉu verba (laŭ la greka etimo), ĉu adjektiva (kiel en la PIV-oj). La adjektiva kategoriigo estas bazita sur la plej ofta kombino „diakrita signo“; sed se la radiko ĉiam aperas en tia kombino, tiam estas pli racie atribui al ĝi la kombinitan signifon (kaj tiel estas en pluraj lingvoj, i.a. en la angla kaj la hispana). Ĉe tia traktado la formo „diakritilo“ estas pleonasma kaj evitinda. [Sergio Pokrovskij]
3. Bernard Golden: Eternaj reformantoj, Kajeroj el la Sudo, №16 (1992:10), p. 6
angle:
diacritic mark, accent (=diacritic)
beloruse:
дыякрытычны знак
ĉine:
变音符号 [biànyīnfúhào], 变音符 [biànyīnfú]
france:
signe diacritique, diacritique (signe diacritique), accent (signe diacritique)
germane:
diakritisches Zeichen
hispane:
signo diacrítico
hungare:
diakritikus jel, mellékjel
katalune:
diacrític, signe diacrític
pole:
znak diakrytyczny
ruse:
диакритический знак
slovake:
diakritické znamienko

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a : Mankas verkindiko en fonto.
~aĵo: Mankas dua fontindiko.
~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.