*sign/o
*signo
- 1.
- Io ajn perceptebla (streko, desegnaĵo, figuro, bildo, objekto, gesto), kio elvokas en la spiriton ideon pri alia afero; ekstera distingilo: fari signojn per la okuloj, […] per la lipoj [1]; li […] kun rideto sur la lipoj per la okuloj interŝanĝadis kun la kolegoj signojn de interkompreniĝo Marta ; li faradis signojn per la mano, levadis la ĉapelon kaj kriadis al ili BdV ; li […] respondadis ŝiajn signojn per aliaj signoj, kiuj esprimadis lian absolutan nekomprenadon BdV ; la homoj prenis tion kiel bonan signon, kaj rapidis certiĝi […] [2]; vidante en tiu ĉi renkonto malbonan signon, sinjorino Anneto volis jam reiri FK ; ĉie oni vidis signojn de malĝojo [3]; eĉ signo ne restis, kie urbo estis PrV ; kongresoj farataj sub la signo de la verda standardo [4]; la verda stelo ĉesos esti malkuraĝa signo de silento, ĝi fariĝos signo de laboro [5]; signo kaj atentigilo [6]; starigu al vi gvidajn ŝtonojn, aranĝu al vi vojsignojn, atentu la vojon, laŭ kiu vi iris [7]; memorsigno [8]; la Vatikano preferas praan komunikilon: blankan fumsignon [9].
- 2.
Elemento de konvencia aro da esprimiloj uzataj por prezenti informojn; precipe litero de alfabeto, cifero, interpunkciaj signoj, la sonoj de parolo: demandosigno (?); krisigno aŭ ekkria signo (!); egalosigno (=); pliosigno (>); la Ĥinoj laboru multajn jarojn super la lernado de sia skriba lingvo kun ĝiaj 40000 diversaj signoj FK ; (arkaismo) havi ankoraŭ signon de demando PrV (demandosignon, do: esti tute necerta).
datumo
signalo, simbolo
- 3.
[10](fakula ĵargono) (de nombro) Ĝia eco esti pozitiva aŭ negativa: pozitiva aŭ plusa, negativa aŭ minusa signo de variablo (ĝia pozitiveco, negativeco), de funkcio (la signo de ĝia valoro); se la signo de kontinua funkcio ŝanĝiĝas inter `a` kaj `b`, tiu nepre nuliĝas ĉe iu punkto de intervalo `(a,b)`; produto estas pozitiva, se kaj nur se la du faktoroj havas saman signon; la kartezia prisigna regulo (regulo liganta la nombron da strikte pozitivaj radikoj de polinomo kaj la nombron da signoŝanĝoj en la vico de ĝiaj koeficientoj) [11].
Rim.: Temas kompreneble pri metafora uzo de la tipografia senco de vorto „signo“, ĉar pozitiveco kaj negativeco de nombro povas esti indikitaj pere de la pluso aŭ minuso, kiu aperas en ĝia cifera prezento. Ĉar pozitiveco kaj negativeco ne estas per si mem matematikaj objektoj, oni ofte preferas paroli pri la signumo de nombro, t.e. pri la valoro, kiun alprenas ĉe ĝi la koncerna funkcio. La pli tradicia formo „signo“ restas tamen uzata, precipe en kunmetaĵoj, kiel samsigna, kontraŭsigna, signoŝanĝo...
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 16:30
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 20:33
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 8:18
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 31:21
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:51
9. Monato, Astrid Hanke: La benoj de poŝtelefono
10. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 7
11. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 16
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 20:33
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 8:18
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 31:21
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:51
9. Monato, Astrid Hanke: La benoj de poŝtelefono
10. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 7
11. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 16
- afrikanse:
- teken
- albane:
- shenjë
- amhare:
- ምልክት
- angle:
- mark, sign 1. sign 2. sign, character kartezia pri~a regulo: Descartes['] rule of signs. 3. sign
- arabe:
- علامة
- armene:
- նշանը
- azerbajĝane:
- bürc
- bengale:
- সাইন
- birme:
- အမှတ်လက္ခဏာ
- bosne:
- znak
- ĉeĥe:
- označení, symbol, znak, znaménko, značka 1. znamení
- dane:
- tegn
- estone:
- märk
- eŭske:
- zeinu
- filipine:
- lagdaan
- france:
- signe demando~o: point d'interrogation. kri~o: point d'exclamation. kartezia pri~a regulo: règle des signes de Descartes. 3. signe (d'un nombre)
- galege:
- sinal
- germane:
- voj~o: Wegzeichen. memor~o: Souvenir. fum~o: Rauchzeichen. 1. Zeichen 2. Zeichen, Symbol kartezia pri~a regulo: Descartessche Zeichenregel. 3. Vorzeichen
- guĝarate:
- સાઇન
- haitie:
- siy
- haŭse:
- ãyã
- hinde:
- साइन
- hispane:
- 1. signo
- hungare:
- 1. jel demando~o: kérdőjel. kri~o: felkiáltójel. egalo~o: egyenlőségjel. 2. jel, karakter kartezia pri~a regulo: Descartes-féle előjelszabály. 3. előjel
- igbe:
- ịrịba ama
- irlande:
- comhartha
- islande:
- skilti
- japane:
- 看板
- jave:
- tandha
- jide:
- צייכן
- jorube:
- ami
- kanare:
- ಸೈನ್
- kartvele:
- ნიშანი
- kazaĥe:
- белгі
- kimre:
- arwydd
- kirgize:
- белги
- kmere:
- សញ្ញា
- koree:
- 로그인
- korsike:
- scritta
- kose:
- uphawu
- kroate:
- znak
- kurde:
- nîşan
- latine:
- signum
- latve:
- zīme
- laŭe:
- ອາການ
- litove:
- ženklas
- makedone:
- знак
- malagase:
- famantarana
- malaje:
- tanda
- malajalame:
- അടയാളം
- malte:
- sinjal
- maorie:
- tohu
- marate:
- साइन
- monge:
- kos npe
- mongole:
- тэмдэг
- nederlande:
- 1. teken 2. teken, symbool
- nepale:
- साइन
- njanĝe:
- chizindikiro
- okcidentfrise:
- teken
- panĝabe:
- ਨਿਸ਼ਾਨ ਨੂੰ
- paŝtue:
- نښه
- pole:
- kartezia pri~a regulo: reguła znaków Kartezjusza. 3. znak
- portugale:
- 1. sinal
- ruande:
- ikimenyetso
- ruse:
- 1. знак 2. знак, литера kartezia pri~a regulo: правило знаков Декарта. 3. знак
- samoe:
- faʻailoga
- sinde:
- سائين
- sinhale:
- ලකුණක්
- skotgaele:
- soidhne
- slovake:
- symbol, znak, znamenie, znamienko, značka
- slovene:
- znamenje
- somale:
- calaamad
- ŝone:
- chiratidzo
- sote:
- pontšo
- sunde:
- tanda
- svahile:
- ishara
- taĝike:
- имзо
- taje:
- เข้าสู่ระบบ
- tamile:
- அடையாளம்
- tatare:
- билге
- telugue:
- సైన్
- tibete:
- བརྡ་
- turke:
- 1. işaret
- ukraine:
- знак
- urdue:
- سائن ان کریں
- uzbeke:
- belgi
- vjetname:
- dấu hiệu
- zulue:
- isibonakaliso
signi
(tr)
- 1.
- Esti signo pri, montri: signi la vojon; lia fizionomio signis plenan senzorgecon; tia obstino kaj senkritiko signas ian nescienceman spiritostaton.
- 2.
-
Fari signon al iu, atentigi
iun per signo:
mi signis al la fiakristo;
ni signas la fremdajn sonojn per literoj en krampoj
[12];
ĉiu devas sur sia propra fingro signi tiujn ĉi
punktojn
FK
;
ili geste signis al siaj kompanianoj en la alia ŝipeto,
ke ili venu kaj helpu ilin
[13];
Johano kapsignis al li adiaŭon
[14];
por la signado de numeraloj ordaj oni aldonas la finiĝon
de la adjektivo
FK
.
signali, marki, gesti
- 3.
- Distingigi iun aŭ ion per signo, signifi: tiu verko signas epokon en la drama literaturo; tiu decido signas gravan paŝon en la historio de nia movado; la verdan standardon tre alte ni tenos: ĝi signas la bonon kaj belon [15].
12.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Transskribo
13. La Nova Testamento, Luko 5:7
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
15. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
13. La Nova Testamento, Luko 5:7
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
15. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
- angle:
- signal, be a sign of
- ĉeĥe:
- dávat znamení, označit, poskytnout, značit
- france:
- 2. faire signe 3. être le signe de, marquer (être marquant)
- germane:
- 1. zeigen, bezeichnen
- hungare:
- 1. jelez 2. jelez 3. jelöl (átv.), jelent
- ruse:
- 1. означать, обозначать, обозначить 2. подать знак 3. означать, обозначать, обозначить
- slovake:
- dať znamenie, označiť, značiť
- ukraine:
- значити, позначати, ставити знаки, робити знаки
signaro
Aro da signoj (signorepertuaro), ofte kun la implicata numerado (kodo): kompreniĝilo, similan al la mara signaro [16]; signaro, konata kiel „la pafosa silabaro” [17]; la Universala signaro […] Unikodo [18].
alfabeto, tiparo
16.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en
Genève en la 28a de aŭgusto 1906
17. Monato, Roberto Pigro: Kio estas la kipra silabaro?
18. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Lingvo, Interreto kaj ... alio
17. Monato, Roberto Pigro: Kio estas la kipra silabaro?
18. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Lingvo, Interreto kaj ... alio
- angle:
- character set
- ĉeĥe:
- znaková sada
- france:
- répertoire de signes
- germane:
- Zeichensatz
- hispane:
- juego de caracteres
- hungare:
- jelkészlet, karakterkészlet
- ruse:
- набор литер
- slovake:
- znaková sada
- ukraine:
- система знаків, код, набір літер, кодування
signumo
- 1.
[19]
- a)
-
Funkcio, ĵetanta reelon al +1, se la reelo
estas
pozitiva, al 0, se ĝi estas 0,
al -1, se ĝi estas negativa; bildo per tiu
funkcio:
la produto de reelo per ĝia signumo egalas al
ĝia
absoluta valoro.
Rim.: En MatVort troviĝas por tiu termino tradukoj, kiuj suspektigas, ke oni komprenas ĝin kun la senco signo 3; tiom pli, ke oni donas la sencon de funkcio al alia termino, nome „signumfunkcio“. Tio povas esti provo lerte evakui la terminon signo, kiu ne montras al difinita matematika objekto kaj kies ambigueco povas ĝeni. Ja oni legas en [20], ke „se `a` estas negativa nombro, `-a` havas negativan signon, sed pozitivan signumon“, sed temas pri vortludo: neniu dirus „`-a` havas negativan signon“ por signifi, ke minuso staras antaŭ `a`! Do entute ŝajnas, ke la maloftaj uz-okazoj de la malŝatata „signo“ ne pravigas reformon de jam tradicia kaj internacia terminologio, sed aprobindas la strebo al pli rigora lingvaĵo, anstataŭigante la terminon „signo de nombro“ per „signumo de nombro“, kiam tion ebligas la kunteksto.
- b)
- Funkcio, kiu ĵetas permuton al 1, se ĝi estas para, kaj al -1 alie: signumo estas la nura homomorfio de la simetria grupo al la grupo `{-1,1}`, kiu ĵetas la duelementajn ciklojn al -1.
- 2.
La signoj + kaj - uzataj en nombroprezento: la absoluta valoro de reela nombro estas ĝia numera valoro senkonsidere de ĝia signumo [21]; kompleksa konjugito de kompleksa nombro estas donita per ŝanĝ[o de] la signumo de la imaginara parto [22].
- 3.
- (evitinde) Subskribo: ĉifrado, publik-ŝlosila ĉifriko inkluzivas ciferecajn signumojn [23].
- angle:
- 2. number sign 1.a signum (function) 1.b sign (of a permutation), signum (of a permutation), signature (of a permutation)
- ĉeĥe:
- označení, symbol, znak, znamení, znaménko, značka
- france:
- 1.a fonction signe 1.b signature (d'une permutation), parité (d'une permutation)
- germane:
- 2. Vorzeichen 1.a Signum(funktion) 1.b Signatur (einer Vertauschung)
- hungare:
- 2. előjel 1.a előjelfüggvény, szignumfüggvény
- pole:
- 1.a funkcja sgn, signum 1.b znak (permutacji)
- ruse:
- 2. знак числа 1.a знаковая функция, сигнум 1.b знак (перестановки), сигнатура (перестановки)
- slovake:
- symbol, znak, znamenie, znamienko, značka
- ukraine:
- знак числа (+,-)
antaŭsigno
- Signo anoncanta ion anticipe: kiam plenumiĝos super vi ĉi tiuj antaŭsignoj, tiam faru, kion bontrovos via mano, ĉar Dio estas kun vi [24]; ĉar ŝi havis tutan manon plena de rozoj, ŝi donis al li ankaŭ unu el ili, kaj tio ŝajnis al li bona antaŭsigno [25]; li nenion diris, li ne plendis, kaj tio estas malbona antaŭsigno [26]; antaŭsigno de la morto Ifigenio ; bonega knabo, sed tre ema kredi spiritojn, sonĝojn kaj antaŭsignojn FK .
24.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 10:7
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Neĝulo
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Neĝulo
- angle:
- foreshadower
- beloruse:
- знак, прадвесьце, прыкмета
- france:
- signe avant-coureur, présage (signe avant-coureur)
- germane:
- Vorzeichen
- hungare:
- előjel
- ruse:
- знак, предзнаменование, примета
- ukraine:
- прикмета, знамення
kontraŭsigna
[27]
- angle:
- opposite-signed
- france:
- de signe contraire
- germane:
- mit entgegengesetzten Vorzeichen
- hungare:
- ellenkező előjelű
- pole:
- przeciwny
- ruse:
- противоположного знака
kromsigno
Signo, kiu ne funkcias sole, sed almetiĝas al ĉefsigno ordinare precizigante aŭ modifante ĝian valoron: tajpi latinajn literojn kun diversaj kromsignoj [29]; por indiki duontonojn, oni devas aldoni kromsignojn (dieson kaj bemolon) [30].
29.
Monato, Edmund Grimley Evans: Interreto:
Uniksulo ekspertas Unikodon
30. Monato, Garbhan Macaoidh: Klavarskribo
30. Monato, Garbhan Macaoidh: Klavarskribo
- angle:
- diacritic, accent mark, accidental
- france:
- accent (écrit), signe diacritique
- germane:
- Zusatzzeichen
- slovake:
- predznamenanie, predznačenie
- ukraine:
- (додатковий) значок (над буквою, нотою)
krucosigni, krucsigni
-
(tr)
Mane signi kristanan krucon per gesto vertikale malsupran, poste horizontalan.
- a)
-
(tr)
Beni per tia krucosigno direktata al iu aŭ io: kaj li krucosignis ilin, unu post alia, aron post aro, kun amo tiel granda, kvazaŭ ili estus liaj infanoj [31]; — Sufiĉe jam, Kristo estas kun vi, krucosignu vin. — Sed mi ne krucosignis min [32]. - b)
-
(ntr)
Alvoki benon per tia krucosigno sur si mem, de frunto al brusto kaj tra la ŝultroj; krucosigni sin: la servutuloj turniĝadis kaj kaŝe krucsignadis [33].
31.
H. Sienkewicz, trad. L. Zamenhof: Quo
vadis?, 1933
32. F. Dostojevskij, trad. A. Korĵenkov: Kampulo Marej, La Ondo de Esperanto, 2003:4 (102)
33. I. Andrić, trad. A. Sekelj: La ponto super Drino, 2018
32. F. Dostojevskij, trad. A. Korĵenkov: Kampulo Marej, La Ondo de Esperanto, 2003:4 (102)
33. I. Andrić, trad. A. Sekelj: La ponto super Drino, 2018
- angle:
- make the sign of the cross, cross, cross oneself
- ĉeĥe:
- pokřižovat, žehnat křížem
- france:
- faire le signe de croix, signer (faire le signe de croix)
- germane:
- Kreuzzeichen
- slovake:
- žehnať krížom
- ukraine:
- хрестити, робити хресні знаки
mansigni
(ntr)
- Fari signon per la mano: la viro […] mansignis al la junulino kaj jam estis for [34]; mi de malproksime vidis mian kamaradon, kiu amike mansignis al mi [35].
34.
Monato, Franz-Georg Rössler: Kuracbaneje
35. A. Fournier, trad. R. Bernard: La Granda Meaulnes, p. 167
35. A. Fournier, trad. R. Bernard: La Granda Meaulnes, p. 167
- angle:
- wave, hand signal
- france:
- faire un signe de la main
- germane:
- Handzeichen
- tibete:
- ལྐུག་བརྡ་བྱེད་
- ukraine:
- робити знаки рукою, махати рукою
muzika kromsigno
Kromsigno modifanta la valoron de muzika noto2: la muzika kromsigno ♯ KompLeks .
- france:
- altération (signe musical)
okulsigni
-
Atentigi iun per okulmovo:
la majoro okulsignis al mi ke mi ĉesu paroli
[36].
palpebrumi
36.
Ke Lan, trad. Pandiŝo:
La majoro en trajno, El Popola Ĉinio, 1961:6, p. 272a-275a
- angle:
- eye signal
- ĉeĥe:
- mrknout (na..)
- france:
- faire signe de l'œil
- germane:
- Zwinkern
- slovake:
- dať znamenie okom, žmurkať
- ukraine:
- моргнути, подати знак оком
piedosigno, paŝosigno, sekvosigno
-
Signo postlasita de piedo de homo aŭ besto sur la
tero.
ĉu ni ne iradis en la samaj piedosignoj
[37];
[mi], la ombro […] kiel vi scias, de
mia infaneco ĉiam iris laŭ viaj piedosignoj
[38];
sekvu la paŝosignojn de piuloj
[39];
ŝi malrapidigis siajn paŝojn, sur ŝiaj
[…] vangoj aperis ruĝaj makuloj, tio
estis sekvosignoj de varmego
Marta
.
spuro1
37.
La Nova Testamento, II. Korintanoj 12:18
38. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
39. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 2:20
38. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
39. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 2:20
- angle:
- footprint
- ĉeĥe:
- stopa nohy na zemi
- france:
- empreinte
- germane:
- Spur Fußspur, Fußstapfe, Fußabdruck
- hungare:
- lábnyom
- ruse:
- след
- slovake:
- stopa nohy na zemi
- ukraine:
- слід
postesigno
- (arkaismo) Postsigno: ne restos postesigno de la abundeco en la lando, pro tiu malsato [40]; la vento ilin forportis, kaj ne restis postesigno post ili [41]; por forigi la lastajn postesignojn de la ekscito, li iris al Sara [42].
40.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 41:31
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 2:35
42. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 12a
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 2:35
42. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 12a
- angle:
- trace, sign, mark
- ukraine:
- слід
*postsigno
-
Signo postlasita de io pasinta aŭ okazinta:
nun ekzistas plu nenia postsigno de la turo nek de la
preĝejo
[43];
Egipto estas klara postsigno de la mano de Oziriso
[44];
ili jam malaperis, eĉ ne lasinte postsignon
[45];
[li] rimarkis sur sia lito postsignon de malgranda
piedo
[46];
Jungo lavas la ŝtuparon, neniigante la postsignojn de
la hieraŭaj okazintaĵoj
[47].
spuro1
43.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sonorila profundo
44. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 2a
45. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVI
46. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino
47. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 9a
44. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 2a
45. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVI
46. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino
47. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 9a
- angle:
- trace, sign, mark
- ĉeĥe:
- stopa
- france:
- trace, vestige
- germane:
- Spur, Zeichen
- hungare:
- nyom
- nederlande:
- spoor
- ruse:
- след
- slovake:
- stopa
- ukraine:
- слід
premsigno
- Signo, kiun la premo de malmola objekto lasas en pli mola substanco; pli ĝenerale, spuro de inko, graso ks, lasita de unu objekto alpremita al alia: vaksa premsigno de ŝlosilo; sekvi la premsignojn de ĉasbesto; [la poŝtuko] sufiĉe nete montris premsignon de polmo [48]; sciencistoj rekonstruis la historion de tiu piedpremsigno kaj nun esperas, ke iam troveblos pliaj fosiliaĵoj, eble kompleta skeleto [49].
- angle:
- imprint, impression
- ĉeĥe:
- otisk, stopa, vytlačenina
- france:
- empreinte
- germane:
- Abdruck
- hungare:
- lenyomat, benyomódás
- nederlande:
- afdruk, spoor
- ruse:
- след, отпечаток
- slovake:
- obtlačok, stopa
- ukraine:
- відбиток, слід
samsigna
- angle:
- of the same sign, same-sign, of the same sign
- ĉeĥe:
- stejného znaménka
- france:
- de même signe
- germane:
- mit gleichem Vorzeichen
- hungare:
- azonos előjelű
- ruse:
- одинакового знака
- slovake:
- rovnakého znamienka
skribsigno
- Signo2 en sia skriba formo, litero aŭ interpunkcia signo de skribata lingvo: skribata per arabaj skribsignoj [50]; kojnoformaj skribsignoj (laŭ novasira skribsistemo, tio estas unu el la skriboj de la unua jarmilo a.K.) [51]; skribsignoj, kiuj nun formiĝis sub la krajono de la maljunulo [52].
50.
Monato, Simone Zoppellaro: Lingvo
kiel sukero: notoj pri la nuntempa persa
51. Monato, Thomas Genty: Emesal: ĉu la plej antikva planlingvo?
52. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Maljunulo de la Migranta Monto
51. Monato, Thomas Genty: Emesal: ĉu la plej antikva planlingvo?
52. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Maljunulo de la Migranta Monto
- angle:
- character
- germane:
- Schriftzeichen
subsigno
Kromsigno metata sub litero aŭ matematika simbolo por indiki specialan voloron: mi uzos supersignajn bovlojn por transskribi la duonvokalojn anstataŭ la IFA-e pli tradiciajn subsignojn ĉe u̯ kaj i̯ [53].
53.
S. Pokrovskij: Duonvokaloj kaj
diftongoj, Lingva Kritiko, 2014-01-21
- france:
- accent (souscrit)
supersigno
Kromsigno metata super litero aŭ matematika simbolo por indiki specialan fonetikan valoron, matematikan operacion kaj tiel plu: Esperanto uzas tri supersignojn: ĉapelon super ĉ, ĥ, ĝ, ĵ, ŝ; superpunkton en i, j; kaj lunarkon super ŭ; la forigo de la supersignoj kaj de la akuzativo, kion mi antaŭ dekses jaroj proponis, […] devas aperi kiel tute ne akceptebla, ĉar ĝi prezentus kripligon de la interna valoro de la lingvo, por plaĉi al ĝiaj eksteraj rigardantoj [54]; mi eksendis kelkajn mesaĝojn en bela, supersignohava Esperanto [55].
54.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en
Washington en la 15a de aŭgusto 1910
55. Monato, E. Grimley Evans: Interreto: Uniksulo ekspertas Unikodon
55. Monato, E. Grimley Evans: Interreto: Uniksulo ekspertas Unikodon
- angle:
- accent
- ĉeĥe:
- znaménko nad písmenem
- france:
- accent (suscrit)
- germane:
- Überzeichen, Diakritikum, Akzent
- hungare:
- felüljelzés, ékezet
- ruse:
- верхний диакритический знак
- slovake:
- mäkčeň, vokáň, značka nad písmenom
- ukraine:
- надрядковий знак, наголос
trasigno
Kromsigno metata tra aŭ en litero aŭ alia simbolo por indiki specialan valoron: la unua trasigno estas la akuto; kredeble vi konas la danan-norvegan literon ø, kiu povas esti konsiderata kiel o kun traakuto [56].
56.
J. Wells: Supersignoj,
trasignoj kaj subsignoj, 1996-2000
- france:
- accent (inscrit)
signobildo
- 1.
Ĉiu el diversaj grafikaj aspektoj kiujn povas akcepti unu signo: en iuj tiparoj la signosignoj de tute diversaj signoj, kiaj estas la literoj I, l kaj la cifero 1, estas identaj; en iuj tiparoj la suba parto de la signosigno de g estas fermita, en aliaj ĝi estas malfermita, sed ambaŭ prezentas unu saman signon: la literon g; sampio estas plejparte prezentita en moderna skrib[o] per signobildo similanta π oblikvita dekstren, kiu estas la kaŭzo por ĝia nomo en novgreka lingvo [57].
signaro, tiparo
- 2.
La presanta surfaco de prestipo: okulo ‐ interna „malplenaĵo“ de certaj signobildoj, flankaĵo ‐ distanco inter la signobildo kaj la flanka rando de la prestipo [58].
tipo
- angle:
- 1. glyph 2. face
- ĉeĥe:
- obraz znaku
- france:
- 1. glyphe (tipo.) 2. œil (typo.)
- germane:
- 1. Symbolrepräsentation 2. Bild
- hungare:
- 1. karakterkép, jelalak 2. nyomókép
- ruse:
- 1. начертание 2. очко литеры
- slovake:
- obraz znaku
- ukraine:
- графічний вигляд знака
optika signorekono (OSR)
- Legado de skribo per optika komputila procezo: tiu proceduro nomiĝas optika signorekono: la komputilo analizas ĉiun bildon de litero aparte kaj decidas, kiu litero estas [59]; tiparoj adaptitaj por optika signorekono [60].
59.
Monato, R. Rotsaert: De
papero
al komputilo: bitigo de presitaj dokumentoj
60. Vikipedio, Tipara stilo
60. Vikipedio, Tipara stilo
- angle:
- optical character recognition
- germane:
- Optische Zeichenerkennung, OCR
signoŝanĝo
[61]
- angle:
- change in sign, sign inversal
- france:
- changement de signe, inversion de signe
- germane:
- Vorzeichenänderung, Vorzeichenwechsel
- hungare:
- előjelváltás
- pole:
- zmiana znaku
- ruse:
- изменение знака
administraj notoj
pri
~o 2.:
muzika krom~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
okul~i: Mankas dua fontindiko.
sam~a: Mankas fontindiko.
sam~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sub~o : Mankas dua fontindiko.
tra~o : Mankas dua fontindiko.
~oŝanĝo: Mankas dua fontindiko.
~oŝanĝo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Ŝajnas al mi, ke tia uzo apartenas al la fako TIP, des pli se konsideri la ekz-ojn. Cetere mi ne scias, kio apogas la strangan formon "plio~o". [MB]pri ~umo 1.a:
En la posta komputika senco, "~umo" refariĝas nura signo (+ aux -). Ĉu prave? Ekz-oj de uzo en REVO: ~umŝanĝo estas unuloka operacio, ~umo kiel parto de numeralo KOMP, ~umhava/sen~uma malfinioj. Indus trovi aliajn ekz-ojn. [MB]muzika krom~o : Mankas dua fontindiko.
muzika krom~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
okul~i: Mankas dua fontindiko.
sam~a: Mankas fontindiko.
sam~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sub~o : Mankas dua fontindiko.
tra~o : Mankas dua fontindiko.
~oŝanĝo: Mankas dua fontindiko.
~oŝanĝo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.