*not/i UV
*noti
(tr)
- 1.
- Skribi pri io mallongan memorigan resumon: Johano notis la adreson [1]; skribistoj […] notis la menditajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn [2]; multajn el niaj fabeloj ni notis tiamaniere vorton post vorto [3]; li mezuris fenestrojn kaj pordojn, notis kaj prikalkulis [4]; dika nigra libro, en kiu oni notis malaperintajn ŝipojn [5].
- 2.
- (figure)
Priatenti kaj konservi en sia memoro:
ni petas vin noti al vi en la memoro tiun konkludon
EE
;
not[i…] en sia koro
[6];
la estraro havas konsiderojn subtilajn: malgraŭ ke estas
malproksime, ĝi tamen notas al si en la cerbo
[7];
mi notis al mi, kien li iris
[8];
estas interese noti, ke tiu romano ne estis tre ŝatata, kiam ĝi aperis
[9];
ŝi notis je la unua ekrigardo, ke li havis neordinaran modestecon
[10].
rimarki1,
memori,
registri2
1.
Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Antaŭparolo de la tradukinto
4. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo
5. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, dua libro, ĉapitro 24a
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 7:2
7. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 1a, sceno 1a
8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
9. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Antaŭparolo
10. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 4
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Antaŭparolo de la tradukinto
4. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo
5. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, dua libro, ĉapitro 24a
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 7:2
7. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 1a, sceno 1a
8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
9. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Antaŭparolo
10. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 4
- angle:
- note
- beloruse:
- адзначыць, пазначыць, зацеміць, заўважыць, занатаваць
- bretone:
- notennañ
- ĉeĥe:
- poznamenat si, poznačit, vzít na vědomí, zaznamenat
- ĉine:
- 1. 記下 [jìxià], 记下 [jìxià], 开价 [kāijià], 開價 [kāijià] 2. 注 [zhù], 註 [zhù]
- france:
- noter
- germane:
- 1. notieren, vermerken 2. merken, Notiz nehmen
- hispane:
- anotar
- hungare:
- 1. feljegyez, lejegyez 2. megjegyez
- indonezie:
- 1. mencatat 2. mengingat
- japane:
- 1. メモする [めもする], 覚書する [おぼえがきする] 2. 記憶に留める [きおくにとどめる], 気に留める [きにとどめる]
- nederlande:
- noteren
- pole:
- 1. notować, robić notatki 2. notować, zanotować
- portugale:
- anotar
- ruse:
- пометить, отметить, сделать заметку
- slovake:
- zaznačiť, značiť
- ukraine:
- нотувати, занотовувати, робити нотатки, записувати
*noto [11]
- 1.
-
Mallonga enskribo memoriga aŭ komenta:
fari, konservi notojn pri fakto, parolado, adreso, dato;
mallongaj notoj komercaj
[12].
gazeta felietonisto skribas pri ili spritajn artikolojn kaj notojn
(vd notico)
[13];
esploru la aferon kaj ree faru notojn
[14];
kliniĝinte super amaso da notoj kaj kalkuloj
Marta
;
la diversloke en la kajeroj troviĝantaj notoj
Marta
;
mi konservis ĉiujn miajn notojn metode kaj laŭjare klasigitajn
[15];
notoj donas al la oratoro la necesan sekurecon
[16];
Gratulaj Notoj de l' Konstanta Kritiko
[17].
komento,
prinoto - 2.
Skriba signo lokita sur muzika liniaro por montri la altecon
kaj daŭron de la tono.
- a)
-
La sono mem, prezentata per noto2,
en kantado aŭ en muzikila plenumo:
la fingroj trovu la ekzaktan lokon por ludi ekzaktan noton
[18];
en lia rido eksonis falsa noto, en kiu tremis io simila al kompato
Marta
;
la bodego […] ludas la noton F
[19];
la notoj de la citro miksiĝis kun la plaŭdado de fontano
[20];
ĉiu sireno sonigis unu noton kaj la notoj kune konsistigis oktavon
[21].
notoj - b)
- (figure)
Aparta distingiga eco aŭ nuanco (laŭ
noto2.a):
lia stilo havas tre personan noton;
li respondis kun noto
(iom da, tono de)
de ironio en la voĉo;
tio portis funebran noton en la ĝojan feston.
agordo2.b,
etoso,
stilo1.a,
subtono,
tono1.b,
trajto2Rim.: Mi ne trovis efektivan uzon de tiu senco ekster vortaroj kaj aŭtomataj tradukoj. Preferinde estas elekti unu el la referencitaj proksimsignifaj vortoj. [Wolfram Diestel]
- 3.
Oficiale uzata signo por indiki takson de scioj aŭ konduto
de lernanto:
ricevi bonan noton pri matematiko;
ĉiuj, kiuj havis la noton „tre bone“
aŭ „bonege“, ricevis lokon antaŭe
[22];
tiu vino ĉe ekzameno ricevis la plej bonan noton
[23];
miaj buŝaj (buŝekzamenaj) notoj devos pliboniĝi
[24].
poento
11.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro,
not'o
(muzik'a)
12. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 6, artikoloj pri esperanto, al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibnitz ĝis la nuna tempo
13. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, I
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
15. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sepa
16. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
17. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Sibilla Orakolas
18. Vivo kaj Muziko de Francisco Tárrega
19. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
20. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Dua
21. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Dek
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, dio de dormo, dimanĉo
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
24. Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne, I
12. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 6, artikoloj pri esperanto, al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibnitz ĝis la nuna tempo
13. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, I
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
15. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sepa
16. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
17. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Sibilla Orakolas
18. Vivo kaj Muziko de Francisco Tárrega
19. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
20. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Dua
21. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Dek
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, dio de dormo, dimanĉo
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
24. Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne, I
- afrikanse:
- noot
- albane:
- shënim
- amhare:
- ማስታወሻ
- angle:
- 1. note 2. note 3. (school) grade, mark (e.g. at school)
- arabe:
- مذكرة
- armene:
- նշում
- azerbajĝane:
- qeyd
- beloruse:
- 1. нататка, заўвага, зацемка falsa ~o: фальшывая нота. 2. нота 3. адзнака
- bengale:
- নোট
- birme:
- မှတ်ချက်
- bretone:
- notenn
- ĉeĥe:
- charakter, hodnocení, poznámka, rys, známka, zápisek, záznam
- ĉine:
- 1. 手記 [shǒujì], 手记 [shǒujì], 便条 [biàntiáo], 便條 [biàntiáo], 方便貼 [fāngbiàntiē], 方便贴 [fāngbiàntiē], 備忘錄 [bèiwànglù], 备忘录 [bèiwànglù], 便笺 [biànjiān], 便箋 [biànjiān] 2. 声调 [shēngdiào], 聲調 [shēngdiào] 3. 評分 [píngfēn], 评分 [píngfēn], 比分 [bǐfēn], 成績 [chéngjì], 成绩 [chéngjì]
- dane:
- notat
- estone:
- märkus
- eŭske:
- ohar
- filipine:
- tala
- france:
- note
- galege:
- nota
- germane:
- 1. Vermerk, Notiz falsa ~o: falscher Ton. 2.b Note 2. Note 3. Note (z. B. in der Schule), Schulnote
- guĝarate:
- નોંધ
- haitie:
- nòt
- haŭse:
- bayanin kula
- hinde:
- नोट
- hispane:
- nota (de un libro, musical, docente)
- hungare:
- 1. feljegyzés, megjegyzés, jegyzet 2.a hangjegy falsa ~o: hamis hang. 2.b tónus 3. érdemjegy, osztályzat
- igbe:
- dee
- indonezie:
- 1. catatan, nota 2. not, titinada 3. nilai, poin, ponten
- irlande:
- nóta
- islande:
- minnismiða
- japane:
- 1. メモ [めも], 覚書 [おぼえがき], 注釈 [ちゅうしゃく] 2. 音符 [おんぷ] 3. (学業の)成績 [せいせき], (学業の)評点 [ひょうてん], (テストの)点数 [てんすう]
- jave:
- cathetan
- jide:
- צעטל
- jorube:
- akọsilẹ
- kanare:
- ಟಿಪ್ಪಣಿ
- kartvele:
- შენიშვნა
- kazaĥe:
- ескерту
- kimre:
- nodyn
- kirgize:
- Эскертүү
- kmere:
- ចំណាំ
- koree:
- 주의
- korsike:
- vascia
- kose:
- phawula
- kroate:
- bilješka
- kurde:
- not
- latve:
- piezīme
- laŭe:
- ຫມາຍເຫດ
- litove:
- pastaba
- makedone:
- белешка
- malagase:
- fanamarihana
- malaje:
- nota
- malajalame:
- കുറിപ്പ്
- malte:
- nota
- maorie:
- tuhipoka
- marate:
- टीप
- monge:
- daim ntawv
- mongole:
- тэмдэглэл
- nederlande:
- 1. aantekening, noot, notitie 2.a noot, muzieknoot falsa ~o: valse noot. 2.b noot 3. (school)cijfer, beoordeling (m.n. van leerlingen)
- nepale:
- सूचना
- njanĝe:
- zindikirani
- okcidentfrise:
- noat
- panĝabe:
- ਨੋਟ
- paŝtue:
- یادښت
- pole:
- 1. notatka, notka, adnotacja, dopisek, zapis, zapisek 2.a nuta falsa ~o: fałszywa nuta. 2.b nuta 3. nota, ocena, stopień
- portugale:
- nota
- ruande:
- icyitonderwa
- ruse:
- 1. заметка, примечание falsa ~o: фальшивая нота. 2.b нота 2. нота (музыкальная) 3. оценка, отметка
- samoe:
- tusi
- sinde:
- نوٽ
- sinhale:
- සටහන
- slovake:
- poznámka, známka (na vysvedčení), záznam
- slovene:
- opomba
- somale:
- qorid
- ŝone:
- chitsamba
- sote:
- hlokomela
- sunde:
- catetan
- taĝike:
- шарҳ
- taje:
- บันทึก
- tamile:
- குறிப்பு
- tatare:
- Тамга
- telugue:
- గమనిక
- ukraine:
- примітка
- urdue:
- نوٹ
- uzbeke:
- eslatma
- vjetname:
- ghi
- zulue:
- inothi
notoj
Teksto de muzika verko prezentita per notoj2:
mi miras, kial la kapelestro ne ĵetis al vi la notojn
en la vizaĝojn
[25];
mi ludis la muzikaĵon sen notoj antaŭ mi
[26];
ŝi konservis ĉion, kio lin povis rememorigi: la
librojn, de li iam legitajn, […] notojn kaj
versojn, kiujn li por ŝi transskribis
[27];
notfako en biblioteko.
25.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
26. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
27. A. Puŝkin, trad. A. Grabowski: la neĝa blovado
26. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
27. A. Puŝkin, trad. A. Grabowski: la neĝa blovado
- angle:
- sheet music
- beloruse:
- ноты
- bretone:
- kevrollenn, skrid-sonerezh
- ĉine:
- 乐谱 [yuèpǔ], 樂譜 [yuèpǔ]
- france:
- partition
- germane:
- Noten
- hispane:
- partitura (composición de notas musicales)
- hungare:
- kotta
- indonezie:
- partitur
- japane:
- 楽譜 [がくふ]
- nederlande:
- noten, bladmuziek
- pole:
- nuty, partytura
- ruse:
- ноты
antaŭnoto
-
Noto farita antaŭ parolo, verko ks:
nia aŭtoro […] en antaŭnoto atentigas: „mi dankas al […]“
[28];
la ĉefredaktoro […] mencias en la antaŭnotoj […]
[29].
antaŭparolo
28.
Monato, Donald Broadribb: Memoroj neniam perdas sian malĝojon, 2006
29. Monato, Nikolao Gudskov: Kio estas imperio kaj kiel ĝin kontraŭstari?, 2014
29. Monato, Nikolao Gudskov: Kio estas imperio kaj kiel ĝin kontraŭstari?, 2014
- germane:
- Vorbemerkung
postnoto
-
Noto farita post la fino de evento, verko ks;
postskribo:
postnoto al recenzo
[30];
la redaktoro en la postnoto pri la aserto de la recenzinto
[komentas…]
[31].
parentezo1,
piednoto,
postparolo
30.
Monato, Donald Broadribb: Malvarma milito kaj la orienta bloko, 2005
31. Monato, Detlev Blanke: Scii pri la faktoj nur nun?, 2005
31. Monato, Detlev Blanke: Scii pri la faktoj nur nun?, 2005
- angle:
- postscriptum
- germane:
- Nachsatz, Postskriptum, p.s.
prinoto
- beloruse:
- зацемка, заўвага, нататка
- ĉine:
- 注释者 [zhùshìzhě], 註釋者 [zhùshìzhě], 詁 [gǔ], 诂 [gǔ], 評論員 [pínglùnyuán], 评论员 [pínglùnyuán], 注 [zhù], 註 [zhù], 注释 [zhùshì], 注釋 [zhùshì], 注释 [zhùshì], 註釋 [zhùshì], 題解 [tíjiě], 题解 [tíjiě]
- france:
- annotation, glose, note explicative
- germane:
- Anmerkung, Kommentar, Stellungnahme
- indonezie:
- anotasi, catatan kaki, penjelasan, komentar, pernyataan, tambahan, tanggapan
- pole:
- przypis, notatka
banknoto
(evitinde)
Monbileto:
li […] metis kun nerifuzebla gesto dudolaran banknoton en mian
manon
FK
;
li faradis flugludilojn el spesmilaj banknotoj, kaj en la lagon li ĵetadis
orajn monerojn anstataŭ ŝtonetoj
[34];
oni ja diras, ke ĝi signifas novan feliĉon, kiam la
banknotoj estas novaj
[35].
Rim.: Tiu signifo kiel nacilingva paŭsaĵo estas apenaŭ rilatigebla al noti (memorfiksi). Por registri homonimon ĝi aperas tro malofte kaj ja ekzistas preferebla kaj klara termino „monbileto“. [Wolfram Diestel]
34.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
35. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 4a, sceno 16a
35. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 4a, sceno 16a
diplomatia noto
- beloruse:
- дыпляматычная нота
- bretone:
- notenn diplomatel
- ĉine:
- 通牒 [tōngdié]
- france:
- note diplomatique
- germane:
- diplomatische Note
- hungare:
- diplomáciai jegyzék
- indonezie:
- memorandum, nota diplomatik, catatan diplomatik
- nederlande:
- diplomatieke nota
- pole:
- nota dyplomatyczna
- ruse:
- дипломатичес кая нота
kurznoto
Ĉiutaga fikso de valoro de kurzo en la borso.
kvotigo
- beloruse:
- катыроўка (біржавая)
- ĉine:
- 引用句 [yǐnyòngjù]
- germane:
- Börsenkursnotierung, Kursnotierung, Kursstellung
- hungare:
- árfolyamjegyzés
- indonezie:
- kutipan keuangan, kutipan finansial, pernyataan keuangan
- nederlande:
- koersnotering
- pole:
- korekta kursu, korekta notowań
- rumane:
- cotizație bursieră
piednoti
(x)
- Krei piednoton: pri personaj nomoj ofte uzataj en ĉi tiu libro mi piednotas nur unufoje [37]; ioma piednotado necesas por averaĝaj legantoj [38].
37.
D. Broadribb: Antaŭparolo de la Tradukinto, en: La Respubliko, 1993
38. Monato, Stefan MacGill: Irigu vin tra intrigo vintra, 2007
38. Monato, Stefan MacGill: Irigu vin tra intrigo vintra, 2007
- beloruse:
- дадаваць зноску
- france:
- annoter (par note en pied de page)
- germane:
- anmerken (per Fußnote)
- indonezie:
- menganotasi, mengomentari, menambahkan catatan kaki, menanggapi
piednoto FK
Komenta noto de
skriba verko, kiu aperas en la malsupra, pieda parto de
paĝo:
la nun aĉetebla eldono de 1954 enhavas multajn
piednotojn
[39];
aperis nur unu piednoto sub legantoletero dum ĉi tiuj preskaŭ tri jaroj
[40];
(figure)
Irako fariĝas nura piednoto (negravaĵo) en televidaj novaĵbultenoj,
duonkolumna kromaĵo
eĉ en „seriozaj“ gazetoj
[41];
enhava ĝustigo de Brian plenumita en la teksto, kvankam mi preferus
piednotigi ĝin
[42].
39.
Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, kelkaj specialaj
verkoj
40. Monato, Aimo Rantanen: Senkuraĝo malbonas kiel konsilanto, 2004
41. Monato, Paul Gubbins: Taglibro de l' milito ... el la lando de Ŝekspiro, 2003
42. Evgeni Georgiev: Ĉu veneno en Vieno?, Monato, 2000/03, p. 6
40. Monato, Aimo Rantanen: Senkuraĝo malbonas kiel konsilanto, 2004
41. Monato, Paul Gubbins: Taglibro de l' milito ... el la lando de Ŝekspiro, 2003
42. Evgeni Georgiev: Ĉu veneno en Vieno?, Monato, 2000/03, p. 6
- angle:
- footnote
- beloruse:
- зноска (у тэксьце)
- bretone:
- notenn diaz ar bajenn
- ĉeĥe:
- poznámka pod čarou
- ĉine:
- 注脚 [zhùjiǎo], 註腳 [zhùjiǎo], 脚注 [jiǎozhù], 腳注 [jiǎozhù], 尾注 [wěizhù], 尾註 [wěizhù], 脚注 [jiǎozhù], 腳註 [jiǎozhù]
- france:
- note de bas de page
- germane:
- Fußnote
- hispane:
- nota al pie
- indonezie:
- anotasi, catatan kaki
- japane:
- 脚注 [ちゃくちゅう]
- nederlande:
- voetnoot
- pole:
- stopka, przypis
- ruse:
- сноска
- slovake:
- poznámka pod čiarou
- ukraine:
- виноска (в кінці сторінки)
