1diskut/i PV

diskuti

(ntr)
Paroli, interargumentante pri malsamaj opinioj: diskuti kun iu pri politiko, religio, pri la situacio; oni longe diskutis pri tiu propono; dum dekkvin tagoj ili senĉese diskutis, kaj post tiu tempo la solvo estis same netrovebla kiel ĉe la unua tago [1]; kial vi diskutas inter vi, ho malgrandfiduloj [2]? pri kio vi diskutas kun ili [3]? se li deziras serioze diskuti, necese estas, ke li unue detenu sian koleron [4]; Ina ankoraŭ ne konis ŝin sufiĉe bone por diskuti kun ŝi intimaĵojn [5]. VD:debati, disputi, polemiki, priparoli, vortobatali
1. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XX
2. La Nova Testamento, Mateo 16:8
3. La Nova Testamento, Marko 9:16
4. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
5. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
afrikanse:
bespreek
albane:
diskutuar
amhare:
መወያየት
angle:
discuss
arabe:
بحث
armene:
քննարկել
azerbajĝane:
müzakirə etmək
beloruse:
дыскутаваць, абмяркоўваць
bengale:
আলোচনা
birme:
ဆွေးနွေး
bosne:
razgovarati
ĉeĥe:
debatovat, diskutovat
ĉine:
[biàn], 談論 [tánlùn], 阋 [xì], 辨难 [biànnàn], 議 [yì], 探討 [tàntǎo]
dane:
diskutere
estone:
arutama
eŭske:
eztabaidatzeko
filipine:
talakayin
france:
discuter (intr.)
galege:
discutir
germane:
diskutieren, erörtern
guĝarate:
ચર્ચા
haitie:
diskite sou
haŭse:
tattaunawa
hinde:
चर्चा
hispane:
discutir
igbe:
tụlee
irlande:
plé a dhéanamh ar
islande:
ræða
japane:
話し合う [はなしあう]
jave:
ngrembag
jide:
דיסקוטירן
jorube:
ọrọ
kanare:
ಚರ್ಚೆ
kartvele:
განხილვა
kazaĥe:
талқылау
kimre:
trafod
kirgize:
талкуулашат
kmere:
ពិភាក្សា
koree:
논의
korsike:
discurremu
kose:
xoxa
kroate:
raspravljati
kurde:
hevaxaftin
latine:
disputant
latve:
apspriest
laŭe:
ປຶກສາຫາລື
litove:
aptarti
makedone:
дискутираат
malagase:
hevitra
malaje:
membincangkan
malajalame:
ചർച്ച
malte:
jiddiskutu
maorie:
te matapaki i
marate:
चर्चा
monge:
sib tham txog
mongole:
хэлэлцэх
nepale:
छलफल
njanĝe:
kukambirana
okcidentfrise:
diskusjearje
panĝabe:
ਤੇ ਚਰਚਾ
paŝtue:
په اړه
pole:
dyskutować, rozprawiać
portugale:
discutir, argumentar
ruande:
muganire
ruse:
обсуждать, дискутировать
samoe:
talanoaina
sinde:
بحث
sinhale:
සාකච්ඡා
skotgaele:
a ‘bruidhinn
slovake:
diskutovať
slovene:
razpravljali
somale:
kala hadli
ŝone:
kurukura
sote:
buisana
sunde:
bahas
svahile:
kujadili
svede:
diskutera
taĝike:
баррасии
taje:
หารือเกี่ยวกับ
tamile:
விவாதிக்க
tatare:
фикер алышу
telugue:
చర్చించడానికి
tibete:
སྐད་ཆ་བཤད་
ukraine:
обговорювати
urdue:
بات چیت
uzbeke:
muhokama
vjetname:
thảo luận
zulue:
uxoxe

diskuto

Ago diskuti; interŝanĝi argumentojn pri malsamaj opinioj: fanfaronema, nenion sciante, sed malsana je demandoj kaj privortaj diskutoj, de kiuj naskiĝas envio, malpaco [6]; se vi aŭdus niajn diskutojn, se vi vidus la mienojn de niaj konsilantoj [7]! tiuj spektakloj plivigligis la diskutojn kaj kiam oni ne diskutis, la enuo estis tiom supermezura [8]; mi volas […] instigi vin, bone kaj senpartie prepariĝi por la venontaj diskutoj [9]. VD:debato, disputo, interparolo
6. La Nova Testamento, I. Timoteo 6:4
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVII
8. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXX
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
angle:
discussion
beloruse:
дыскусія, абмеркаваньне
ĉine:
說道 [shuōdào], 議論 [yìlùn], 商討 [shāngtǎo], 会谈 [huìtán], 談論 [tánlùn], 討論 [tǎolùn]
germane:
Diskussion
japane:
討論 [とうろん], 議論 [ぎろん]

pridiskuti

(tr)
Ekzameni opinion, aferon, temon, interŝanĝante argumentojn pri malsamaj vidpunktoj: la filozofio pridiskutis la demandon ĉiuflanke [10]; mi decidis uzi vian kunsidon kaj peti vin pridiskuti mian proponon Metrop ; dum vi pridiskutas vian aferon, mi preparos la teon Metrop ; ili interparolis kiel du bonaj amikoj, kiuj duonlaŭte pridiskutas interesan temon [11]; pridiskuti la familiajn novaĵojn Metrop ; ili komencis pridiskuti la belan domegon kaj ĝian posedantinon [12]; VD:kontesti, refuti
beloruse:
абмяркоўваць
ĉeĥe:
prodiskutovat
ĉine:
談論 [tánlùn], 評 [píng], 談談 [tántán], 談到 [tándào], 辩 [biàn], 商議 [shāngyì], 商榷 [shāngquè]
france:
discuter (tr.)
germane:
besprechen, ausdiskutieren, erörtern
hebree:
לָדוּן ב
japane:
~について討議する [についてとうぎする], 論じる [ろんじる]
pole:
przedyskutować
ruse:
обсудить
slovake:
prediskutovať

diskutebla, kontraŭdiskutebla

Ne povanta esti akceptata sen diskuto: tio estas certa, nerefutebla, ne eĉ povas esti diskutebla, [13]; veraĵo tute ne diskutebla [14]; VD:duba
angle:
contestable, controversial, disputable
beloruse:
дыскусійны, спрэчны
ĉeĥe:
diskutabilní, diskutovatelný, pochybný, sporný
ĉine:
可討論 [kětǎolún]
france:
contestable, controversé, discutable
germane:
diskutabel, zur Debatte stehend, fraglich, bestreitbar, hinterfragbar
hebree:
שָׁנוּי בְּמַחֲלוֹקֶת
hispane:
discutible
japane:
議論の余地のある [ぎろんのよちのある]
pole:
dyskusyjny, sporny, kontrowersyjny
ruse:
дискуссионный, спорный
slovake:
pochybný, sporný
ukraine:
дискусійний, спірний

diskutinda

Estanta inda je serioza diskuto; promesanta aŭ eĉ postulanta novan aliron, novajn vidpunktojn per diskutado: la grado de perforto en la alpreno de islamo estas diskutinda, kaj certe la grado de perforto en la kristanigo de la lando post la sendependiĝo [15]; fakte la provizo-malcerteco jam delonge estas afero diskutinda [16]; serio de artikoloj pri aktualaj temoj, diskutindaj aŭ jam diskutataj en UEA [17]; kelkaj terminoj estas diskutindaj, kaj diskutigi ja estas unu el la celoj de tia verko [18]. VD:dubinda1, malklara, malcerta2, serioza
15. Monato, Hektor Alos i Font: Serioze revizii la historion, 2007
16. Monato, Eddy Van den Bosch: Ĉu sabotado ĉe nuklea centralo?, 2014
17. La Ondo de Esperanto, 1999, No 11 (61)
18. La Ondo de Esperanto, 2002, №2
angle:
worthy of discussion, worthy of dispute
beloruse:
спрэчны
ĉeĥe:
vhodný k diskuzi, vhodný k prodiskutování, zasluhující diskusi
ĉine:
値得懷疑 [zhídehuáiyí]
france:
à approfondir, à discuter
germane:
diskussionswürdig, fragwürdig
hebree:
ראוי לדיון
japane:
討議すべき [とうぎすべき]
ruse:
спорный
slovake:
vhodný na diskusiu
ukraine:
вартий обговорення

administraj notoj