1refut/i JED

refuti

(tr)
Venke rebati opinion per trafaj argumentoj: en mia juĝa afero mi estas refutata [1]; mi certe ne povas refuti tion, kion vi diras pri vi mem Marta ; vi ĉiam volas refuti tion, kion vi ne povas klarigi [2]; tio, kion mi nun rakontos, refutas ĉi tiun supozon [3]; bona Esperantisto devas scii […] la atakojn de niaj kontraŭuloj kaj konkurantoj, por refuti ilin per trafaj argumentoj [4]; la juĝistoj tute seriozmiene priaŭskultis aron da atestantoj, sed tiuj refutis, ke la afero tiel estus okazinta [5]. VD:dementi, frakasi2.d, kontesti, malkonsenti2, obĵeti, oponi, protesti3, pruvi
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 34:6
2. Internacia krestomatio, Rakonto Pri Spiritoj
3. Internacia krestomatio, Rakonto Pri Spiritoj
4. A. Möbusz: Dokumentoj de Esperanto, 1921
5. S. Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, 1938
angle:
refute
beloruse:
адкідаць, адхіляць (аргумэнты, довады), аспрэчваць
ĉeĥe:
vyvracet (námitky)
ĉine:
反駁 [fǎnbó], 反驳 [fǎnbó], 駁斥 [bóchì], 驳斥 [bóchì], 回駁 [huíbó], 回驳 [huíbó]
france:
réfuter
germane:
widerlegen, anfechten
hungare:
megcáfol, visszautasít, ellenvet
japane:
論破する [ろんぱする], 反駁する [はんばくする], 反論する [はんろんする]
nederlande:
weerleggen
pole:
obalać, odpierać (zarzuty), zbijać
ruse:
отвергать, отклонять (аргументы)
slovake:
vyvrátiť (námietku)
ukraine:
відкидати, відхиляти, спростовувати

refuto

Ago refuti: laŭ la klasika retoriko, la parolado konsistas el ses fundamentaj partoj: enkonduko, anonco, ekspono, persvado, refuto, konkludo [6]; li estas tiel serene fida pri sia pravo, ke la eblo de kia ajn refuto fare de Antonio tute ne okupas lian menson [7]; ĉi tiun akuzon mi jam absolute ne povis lasi sen refuto [8].
beloruse:
адхіленьне, аспрэчваньне
ĉine:
反演 [fǎnyǎn], 駁住 [bózhù], 驳住 [bózhù]
germane:
Widerlegung, Anfechtung
japane:
論破 [ろんぱ], 論駁 [ろんばく], 反駁 [はんばく], 反論 [はんろん]
pole:
odwód
ukraine:
спростування

nerefutebla

Kiun oni ne sukcesas refuti, plene demonstra, plene pruva: la nerefuteblaj leĝoj de la logiko [9]; ni kunvenis hodiaŭ, por montri al la mondo, per faktoj nerefuteblaj, tion, kion la mondo ĝis nun ne volis kredi [10]; mi posedas preskaŭ nerefuteblan pruvon [11]; teorie via rezono estas nerefutebla, sed en praktikado […] [12].
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
10. L. L. Zamenhof: Paroloj, en Bulonjo-ĉe-maro, 1905
11. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dektria
12. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dektria
beloruse:
неаспрэчны, бясспрэчны
ĉine:
不能否定 [bùnéngfǒudìng]
france:
irréfutable
germane:
unwiderlegbar, unanfechtbar
japane:
論破できない [ろんぱできない], 反論の余地のない [はんろんのよちのない]
pole:
niezaprzeczalny, bezsporny, nie do obalenia, niezbity
ukraine:
неспростовний, незаперечний, невідпорний

administraj notoj