*reg/i PV

*regi

1.
(tr)
Efektive estri, direkti, obeigi: regi la […] glavon [1]; ĉiun tagon li faradis al ŝi sian proponon kaj volis fari ŝin reganta sinjorino [2]; la reganta klaso parolis la francan Ret ; ĉiu lernejestro klopodas siamaniere regi la situacion [3]; ĉiu celado de unu gento regi super aliaj gentoj, […] devos malaperi [4]; lingvoj […] ne estas regataj de biologiaj, sed de sociologiaj kaj lingvistikaj leĝoj EfI ; mono mondon regas PrV ; pli facile estas regi ol agi PrV .
a)
Direkti la aferojn de la ŝtato: multaj faraonoj regis mallonge, kaj de kelkaj malaperis […] eĉ la nomoj [5]; mi instruos al vi la malfacilan arton regi la ŝtaton kaj observi la agojn de l' malamikoj [6]; en tiu tempo la Filiŝtoj regis super Izrael [7]; sur la insulo regas tre demokrata, parlamenta estraro VaK ; regi oni povas super la lando; guverni oni povas ian provincon (trovante sin tamen sub ordonoj pli altaj, ekzemple de reĝo) aŭ ian personon LR . VD:reĝi
b)
Direkti kaj estri iun entreprenon: forlasis sian metion pro diversaj kaŭzoj, sed precipe pro ribelo kontraŭ la reguloj kaj postuloj de estre regata laboro KrM ; apud reganta „Centra Komitato“ el 25 membroj, estis proponitaj i.a. unu 15-membra „Komitato de la Lingvo“ EeP ; la varieteo estis regata de komikulo nomata Gus Stratton KrM ; brava mastrino tie regis […] ĉio en la domo brilis kaj fulmis de pureco [8]. VD:dikti, gvidi, komandi, konduki, mastri, stiri
2.
Plene kapabli, kompetenti pri io, uzi ilon, aparaton, metodon ktp: perfekta skribistino devas regi ankaŭ stenografion ViV ; serioza preparo de la parolado, […] notado de la ĉefaj punktoj – ĉio ĉi kreas ĉe la parolonto la konscion, ke li bone regas la temon Ret ; idisto, kiu ankoraŭ malbone regas la lingvon KrB ; ne plu estas la uzanto, kiu regas la maŝinon, sed estas la aparato kiu regas la uzanton [9]. VD:stiri1, scipovi
3.
(figure) (pri sento) Ekposedi, plenigi la animon de iu: la princo, regata de la pasio, sendis novajn kaj novajn sagojn, mortigante [10]; viro plena de prudento, kiu scias juĝi la proprajn agojn, scias sin regi [11]; ŝin regas iaj sekretaj kaj de ŝi mem ne konataj fortoj PatrojFiloj .
4.
(ntr)
(figure) Iom daŭre kaj vaste estadi, manifestiĝi, influi, efiki: Dio faris la du grandajn lumaĵojn: la pli grandan lumaĵon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumaĵon, por regi la nokton [12]; gastoj venadis, kaj gaja movado komenciĝis, kaj ĉarma tono de ĝoja eksciteco jam regis en la tuta domo BdV ; ni devas iri en lokon, kie ne regas tia tumulto [13]; en la palaco […] regis granda funebro [14]; [la] turo impone regas super la urbo kun alteco de 165 metroj KrM ; en Esperantujo regas ne sole la lingvo Esperanto, sed ankaŭ la interna ideo de la Esperantismo [15]; neniam permesu, ke […] regu la principo: „kiu pli laŭte krias, tiu estas prava“ [16]. VD:determini1, difini2, kondiĉi3
5.
GRA Havi kiel dependaĵon: transitiva verbo regas objekton. VD:determini2
afrikanse:
regeer
albane:
qeverisur
amhare:
አስተዳድር
angle:
govern, rule 1. control
arabe:
الحكم
armene:
կառավարել
azerbajĝane:
idarə
beloruse:
1.a кіраваць (дзяржавай) 1.b кіраваць (гаспадаркай, прадпрыемствам і да г.п.) 1. кіраваць, кантраляваць, падпарадкаваць 3. валодаць, панаваць, авалодаць, апанаваць 4. панаваць
bengale:
শাসন করা
birme:
အုပ်ချုပ်
bosne:
upravljaju
ĉeĥe:
ovládat, panovat, vládnout, řídit
dane:
regere
estone:
reguleerima
eŭske:
gobernatzeko
filipine:
namamahala sa
france:
diriger, gouverner, régir, régner, réguler
galege:
gobernar
germane:
herrschen 1.a regieren 1. beherrschen 2. beherrschen 3. beherrschen
guĝarate:
સંચાલન
haitie:
gouvène
haŭse:
mallaki
hinde:
शासन
hispane:
dominar, controlar
hungare:
1.a uralkodik 1.b irányít, vezet 1. ural 3. ural 4. honol, uralkodik, dominál
igbe:
akara
indonezie:
1. memimpin, memerintah, memandu, mengontrol, mengendalikan, mengatur, menjabat 2. menguasai 3. menguasai 4. menguasai
irlande:
rialaíonn
islande:
stjórna
japane:
支配する [しはいする]
jave:
mrentah
jide:
רעגירן
jorube:
akoso
kanare:
ಆಡಳಿತ
kartvele:
არეგულირებს
kazaĥe:
басқару
kimre:
llywodraethu
kirgize:
башкаруу
kmere:
គ្រប់គ្រង
koree:
적용
korsike:
cuvirnari
kose:
lawula
kroate:
vladati
kurde:
birêvebirin
latine:
regunt
latve:
valdīt
laŭe:
ລັດຖະບານ
litove:
reglamentuoja
makedone:
регулираат
malagase:
hitantana
malaje:
mentadbir
malajalame:
ഭരിക്കുക
malte:
jirregolaw
maorie:
faatere i
marate:
राज्य
monge:
kav
mongole:
удирдах
nederlande:
1.a regeren 1.b besturen 1. beheersen 3. beheersen 4. heersen
nepale:
शासन
njanĝe:
kudzilamulira
okcidentfrise:
bestjoere
panĝabe:
ਰਾਜ
paŝtue:
د حکومت
portugale:
1. governar
ruande:
kuyobora
ruse:
1.a править, властвовать 1.b управлять 1. властвовать, править, управлять, держать под контролем, держать в руках 3. владеть 4. царить
samoe:
pulea
sinde:
حڪومت
sinhale:
පාලනය
skotgaele:
ùghdarrasach
slovake:
ovládať, panovať, vládnuť
slovene:
urejajo
somale:
xukumaan
ŝone:
tonga
sote:
laolang
sunde:
marentah
svahile:
serikali
taĝike:
танзим
taje:
ควบคุม
tamile:
ஆட்சி
tatare:
идарә итү
telugue:
పాలించే
tokipone:
lawa
ukraine:
управляти
urdue:
حکومت
uzbeke:
boshqarmoq
vjetname:
phối
zulue:
phatha

regado

Agado de tiu, kiu regas: la unutaga regado de tiu ĉi estro ne restis sen postsignoj DL ; sub ilia regado estis militistaro el tricent sep mil kvincent […] por helpi al la reĝo kontraŭ la malamiko [17]; la kelkmonata regado de la vic-reĝo estis tre prospera [18]; ĝuste en la malfacila momento komencis ĉiopova regado de l' okazo [19]; mi estas nun tiel senforta, ke mi perdis eĉ la regadon super mia vivo [20]; sub tiu regado koĉero kaj servistoj fariĝadis voktoj [21]; la nord-amerikaj anglaj kolonioj […] fondis la usonan federacion en la jaro 1787 post dekunujara anarkio kiel sendependaj ŝtatoj post sia liberiĝo el brita regado FSp ; (figure) ni donu do hodiaŭ plenan regadon al tiu silenta, sed solena kaj profunda sento [22]. VD:regsistemo, reĝimo
beloruse:
кіраваньне
ĉeĥe:
vláda (činnost), vládnutí
france:
règne, gouvernance
germane:
Herrschaft
hungare:
uralkodás, irányítás
indonezie:
pemerintahan, kepemimpinan
japane:
統治 [とうち], 支配 [しはい], 統御 [とうぎょ], 制御 [せいぎょ], 抑制 [よくせい], コントロール [こんとろーる]
nederlande:
regering (het regeren)
ruse:
правление, управление
slovake:
vláda (činnosť)
ukraine:
правління, управління

*regato

POL Tiu, kiu estas submetata al la regado de iu ŝtato: ĉiu regnano sciu, ke li […] devas obei […] fundamentajn leĝojn de sia lando, kiuj estas egale devigaj por la regantoj kaj regatoj [23]; li konvinkiĝis, ke vere fidelajn kaj amantajn regatojn oni povas trovi nur inter la aristokratio [24]; vi supozas ke la regantoj de civitoj, la aŭtentikaj regantoj, ial konsideras siajn regatojn alimaniere ol ŝafojn, ke ili prizorgas ilin nokte kaj tage kun alia celo ol profiti pro ili Rsp .
beloruse:
падданы
ĉeĥe:
ovládaný, poddaný
france:
sujet (pol., d'un état)
germane:
Untertan
hispane:
súbdito
hungare:
alattvaló
japane:
被治者 [ひちしゃ], 被支配者 [ひしはいしゃ]
nederlande:
onderdaan
ruse:
подданный
slovake:
ovládaný, poddaný
ukraine:
підданий, підлеглий

regilo

TEK Aranĝaĵo, per kiu oni regas aparato1n: mi serĉis inter la regiloj, ĝis mi trovis la ŝaltilon [25]; la bremsosistemo funkcius nur depende de regilo fiksita per tri sekurpecoj […] ligitaj al la rapidumstango ChB ; nepris regilo de videoludo […] por 10-minuta preskaŭ senspira batalo [26]; la regilaro de la potenco [27].
beloruse:
сродак кіраваньня, рэгулятар
ĉeĥe:
ovladač, regulátor
france:
commande (de machine)
japane:
制御装置 [せいぎょそうち], コントローラー
slovake:
ovládač, regulátor
ukraine:
пристрій для керування машиною, апаратом і т.п.

registo

Membro de registaro: vi starigu registojn kaj juĝistojn [28]; la registoj uzis la metodon tradician: „divide ut imperes VivZam ; mi atentigas vin pri la granda simpatio, kiun montris al nia afero la registoj de tiu lando [29]; Raŭlo daŭrigis […] sian metion de kampara nobelulo, ne tro rimarkante, ke li estas nur la registo de bieno KPr ; la paco ne longe daŭris, ĉar la novaj registoj […] komencis turmenti kaj tirani la popolon VaK ; ne decas ke registo petu la regotojn esti regataj, se li efektive kapablas helpi Rsp . SUP:gravulo, politikisto
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 7:25
29. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
beloruse:
чалец урада
germane:
Regierender, Regierungsbeamter
indonezie:
pejabat (pemerintahan)
japane:
為政者 [いせいしゃ], 政権担当者 [せいけんたんとうしゃ]
ukraine:
член уряду

*registaro

POL Tuto de la personoj, kiuj regas ŝtaton: la registaroj de la plej ĉefaj regnoj [30]; nia sola kuriero de novaĵoj […] parolas tro ribeleme pri la registaro [31]; io okazas tie, en Asirio, kio komencas maltrankviligi mian registaron [32]; forpelita de la rusa registaro VivZam ; la unuan fojon nia kongreso aperas sub la oficiala sankcio de regnestro kaj registaro [33]. VD:kabineto
30. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
32. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
33. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
angle:
government
beloruse:
урад
ĉeĥe:
sbor ministrů, vláda
france:
gouvernement, cabinet (ensemble des ministres, gouvernement)
germane:
Regierung
hispane:
gobierno (grupo de personas)
hungare:
kormány
indonezie:
pemerintah
japane:
政府 [せいふ], 自治体当局 [じちたいとうきょく]
nederlande:
regering
ruse:
правительство
slovake:
vláda, zbor ministrov
tibete:
དབུས་གཞུང་
ukraine:
уряд

memregado, memregeco, memrego

1.
POL La rajto regi sin, fari proprajn decidojn kaj leĝojn pri sia vivo: li parolis pri popola memregado kaj popola memklerigo InfanTorent2 ; jen urbo, kie kolektiĝis antaŭ kvincent jaroj la unua parlamento kaj metis fundamenton por tutpopola memregado [34]; oni tiamaniere fondus veran federalan registaron, kiu tamen respektus la memregon de la dudekdu apartaj ŝtatoj FSp . VD:aŭtonomeco, sendependeco
2.
TEK La kapablo funkcii sen ekstera regado, aŭtomate: la nuna esplorado male celas daŭran memregecon, kapablon por la roboto konstrui mem planon [35].
3.
PSI Sinregado: kaj ne sole li reakiris la memregadon, sed eĉ li eksentis sin senfine supera, ol ĉio vivanta [36]; ĉu kolerema? ne kolerema, sed ... eksplodema, ĝis perdo de memrego Lanti ; mi perdas mian memregadon, freneza kolero donas al mi la forton malfermi la pordon de l' ŝranko, kaj mi batas ŝin per la pugnoj, per la piedoj [37].
Rim.: „Mem“ akcentas aŭtonomecon de agado, maleston de ekstera (mal)helpo; „sin“ akcentas ke la objekto de la ago estas la subjekto. Tial por la signifo psiĥologia pli konvenas „sinregado“, kaj pri la sencoj politika kaj teĥnika, „memregado“. [Sergio Pokrovskij]
34. S. Engholm: Vivo vokas, 1946
35. F. Maurelli: Subakva robotiko (resumo), IKU-2012
36. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 14a.
37. H. García: VanesaMonato
beloruse:
1. самакіраваньне 2. самакіраваньне, аўтаномнасьць 3. самавалоданьне
france:
3. maitrise de soi
germane:
1. Selbstverwaltung, Selbstbestimmung, Autonomie 2. Selbststeuerung, Automatik 3. Selbstbeherrschung, Selbstkontrolle
hispane:
2. autonomía 3. autocontrol
hungare:
3. önuralom
indonezie:
1. pemerintahan sendiri, otonomi, swatantra, berdikari 2. otomatisasi, pengotomatisan 3. kontrol diri
japane:
自治 [じち], 自制 [じせい], 自制心 [じせいしん], 自動制御 [じどうせいぎょ]
nederlande:
3. zelfbeheersing
pole:
3. panowanie nad sobą, autonomia
rumane:
3. autocontrol, autonomie
ruse:
1. самоуправление 2. самоуправление 3. самообладание
ukraine:
самоврядування, автономія, самовладання

misregi

Regi malpropre, malbone: la valonaj politikistoj misregis, ili disperdis la riĉaĵojn de ĉiuj, ili ne faris la bonajn decidojn pri la ekonomia bonstato de Belgio [38]; sekvis serio da nelongedaŭraj misregantaj sud-vjetnamaj administracioj [39].
angle:
misrule, misgovern
beloruse:
кіраваць дрэнна, няправільна
germane:
schlecht regieren
indonezie:
salah pimpin, salah atur, salah perintah
pole:
źle rządzić
rumane:
proastă guvernare

sinregado, sinrego

PSI Kapablo regi sin, regi siajn emociojn, kaj rezulta trankvilo: sinjoro Pikviko vidigis tiujn perfektan malpanikon kaj sinregon, kiuj estas la nemalhaveblaj akompanantoj de menso grandioza [40]; kuniĝu denove, por ke Satano vin ne tentu pro manko de sinregado [41].
40. Ch. Dickens, tr. W. Auld: La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika, Ĉap. 4ª.
41. La Nova Testamento, I. Korintanoj 7:5
beloruse:
самавалоданьне
france:
maitrise de soi
germane:
Selbstbeherrschung
hispane:
autocontrol
hungare:
önuralom
indonezie:
kontrol diri
japane:
自制 [じせい], 自制心 [じせいしん]
nederlande:
zelfbeheersing
ruse:
самообладание
ukraine:
самоврядування, автономія, самовладання

superregi

(tr)
1.
(iu, io) Havi pli da potenco ol: la komando superregis la malamon [42]; lia timemo superregis PatrojFiloj ; lia koro batis forte, kaj ree superregema sopiro ekposedis lin Iŝtar ; en la daŭro de kelke da momentoj ŝi ne povis eligi eĉ unu vorton, poste, superregante sin, ŝi ekparolis mallaŭte Iŝtar ; ĉiujn sentojn superregis en ŝi kortuŝiĝo, dankemo IK .
2.
(io) Esti pli grava, pli multnombra ol: [ĉio] en tiu tago nove koloriĝis de mortantaj homoj […], la rivereto havis ruĝan akvon […], la ĉie superreganta koloro malagrable brilis en la suno BdV ; oni komencis libere babili kaj ŝerci […] post nelonge ilia aktiveco tute superregis tiujn de la aliaj InfanTorent2 ; ĉe la vojkruciĝoj staras anonctabuloj, nun antaŭ somermezo superregas sur ili grandaj afiŝoj pri danco kaj amuziĝo ViV . SIN:domini
angle:
overrule
beloruse:
панаваць, пераважаць, вяршэнстваваць, дамінаваць
ĉeĥe:
převládat, uplatňovat nadvládu
france:
dominer, maitriser
germane:
vorherrschen, dominieren
hispane:
predominar
hungare:
dominál, ural
indonezie:
mendominasi
japane:
圧倒する [あっとうする], 優越する [ゆうえつする], 優先する [ゆうせんする]
nederlande:
overheersen
ruse:
преобладать, господствовать, главенствовать
slovake:
ovládať
ukraine:
переважати, панувати, домінувати

administraj notoj