*obe/i PV

*obei  

(x)
Konformiĝi je tio, kion alia persono ordonas aŭ malpermesas: obei al patro, obei patron; la ŝipanoj devas obei la ŝipestron [1]; tuj kiam vi ordonos, vi estos obeata; liaj ĉevaloj ne plu obeis lian voĉon; obei al la leĝo, al konsilo, al la raciemo; eĉ en la diboĉo li obeis estetikan mezuronB ; (f) la ŝipo ne plu obeas al la direktilo; en la lingvo internacia ni devas obei (observi) sole nur la logikonZ . VD:cedi, klini, sklavo, submetiĝi
angle:
obey
beloruse:
падпарадкавацца
bretone:
sentiñ
bulgare:
подчиняват
ĉeĥe:
dbát nařízení, dodržovat, poslechnout, poslouchat, uposlechnout, zachovat
france:
obéir
germane:
gehorchen
greke:
υπακούω
hispane:
obedecer
hungare:
engedelmeskedik
itale:
obbedire, ubbidire
kekĉie:
ab̕ink
nederlande:
gehoorzamen
portugale:
obedecer
ruse:
повиноваться, подчиняться, слушаться
slovake:
podriadiť sa, poslúchať
svede:
lyda

obeado  

Plenumo de ies volo: vi ŝuldas obeadon al la gepatroj VD:disciplino, jugo
angle:
obedience
beloruse:
падпарадкаваньне
bretone:
sentidigezh
bulgare:
покорство
ĉeĥe:
poslouchání
france:
obéissance
germane:
Gehorsam
greke:
υπακοή
hungare:
engedelmesség
nederlande:
gehoorzaamheid
portugale:
obediência
ruse:
повиновение, подчинение, послушание
slovake:
poslušnosť (činnosť)

obee al  

(prepoziciaĵo)
Laŭ2 regulo de...; konforme al: la trupo ... obee al la ordono de la ĉefo, enviciĝas kaj ekmarŝas laŭ la herba deklivo [2].
2. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
france:
conformément à

obeema  

Facile aganta laŭ ordonoj: ĝi ... kaŭris antaŭ la knabino kiel obeema hundido [3].
3. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
beloruse:
паслухмяны, пакорлівы
ĉeĥe:
poslušný
france:
obéissant
slovake:
poslušný

obeigi  

(tr)
Igi obeanta. VD:dikti, laŭ, ordoni, regi
angle:
bring into allegiance, bring to heel, subdue, train
beloruse:
падпарадкаваць
bretone:
plegañ (lakaat da sentiñ), lakaat da sentiñ
ĉeĥe:
přinutit k poslušnosti
france:
diriger (faire obéir), mener (faire obéir)
germane:
gefügig machen, unterwerfen
hungare:
engedelmességre kényszerít
nederlande:
doen gehoorzamen
ruse:
подчинить, заставить слушаться
slovake:
prinútiť k poslušnosti

malobeema  

Kiu ne elmontras obeon, ne facile submetiĝas, spitema: malobeema tono [4].
4. L. Frank Baum, trad. D. Broadribb: Doroteo kaj la Sorĉisto en Oz, „la proceso kontraŭ la katido Heŭreka“
angle:
defiant, disobedient
beloruse:
непаслухмяны, непакорлівы
bulgare:
непокорен
ĉeĥe:
neposlušný, vzpurný
france:
désobéissant
nederlande:
ongehoorzaam
slovake:
neposlušný

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~ado: Mankas dua fontindiko.
~ado: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.