*17kompetent/a PV

*kompetenta

1.
(iu) Kapabla solvi ian aferon aŭ plenumi ian taskon aŭ oficon, pro sufiĉaj tiurilataj konoj: ... mi rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj vortarojn, multe pli bonajn kaj pli vastajn, kiuj estas eldonitaj de niaj plej kompetentaj amikoj por ĉiu nacio aparte...[1] kompetenta kritikisto, profesoro, komitato; pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta PrV ; li estas kompetenta kiel besto pri arĝento (vd spiko) PrV ; [li] estas multe pli kompetenta en aferoj militaj ol en literaturo FK . VD:kapabla
2.
(io) Devenanta de kompetentulo; plenumita kun kompetenteco: kompetentaj (fidindaj) informoj; kompetenta esploro[2], helpo, respondo; estas bone listigi tie ĉi nur kelkajn elektitajn tradukitajn verkojn, kiuj estas samtempe tradukoj kompetentaj aŭ pli ol nur kompetentaj [3].
3.
JUR Rajtanta koni iun aferon, esprimi sian opinion pri ĝi: kompetenta devas esti de nun, ne la aŭtoro aŭ ia alia persono [4]; (figure) sole kompetentaj tiam devos esti la leĝoj ellaboritaj de la plimulto DL ; (figure) oni povas trovi tiun ŝtofon en kompetentaj (koncernaj) magazenoj FK .
angle:
competent 1. competent, able, adept, capable, efficient, proficient, qualified
beloruse:
дасьведчаны, кампэтэнтны
ĉeĥe:
kompetentní, oprávněný, povolaný, příslušný, schopný
france:
li estas ~a kiel besto pri arĝento: il n'y connaît rien 1. compétent (qui s'y connaît), qui s'y connait, capable (compétent), qualifié (capable) 2. compétent (fait avec compétence) 3. compétent (qui a le droit d'en connaître)
germane:
1. kompetent, geeignet 2. kompetent 3. zuständig, autorisiert
nederlande:
competent, deskundig
pole:
1. kompetentny 2. miarodajny 3. obeznany, potrafiący, zdolny
portugale:
competente, habilitado, abalizado, autorizado
rumane:
competent, abilitat
ruse:
компетентный 1. сведущий
slovake:
kompetentný, oprávnený, povolaný
tibete:
མཁས་པོ་

kompetenti

Disponi konojn, kapablojn aŭ rajton uzi rimedojn taŭgajn por iu tasko: ne estante fakulo pri la andaj lingvoj, mi ne kompetentas juĝi [5]. SIN:kompreni3VD:kapabli
5. G. MacAoidh: La ajmara, Monato, 2002:2, p. 26a
beloruse:
быць дасьведчаным, быць кампэтэнтным
france:
être compétent, être capable, avoir compétence (pour), s'y connaître, s'y entendre, être qualifié
pole:
kompetentnym być, znać się
rumane:
concureze să
ruse:
быть сведущим, быть компетентным

kompetento

Kompetenteco: kelkaj kontribuoj rivelas grandan kompetenton [6].
6. C. Minnaja: Du akademioj kune, Monato, 2002:1, p. 26a
angle:
competence, ability, qualification
beloruse:
дасьведчанасьць, кампэтэнтнасьць
ĉeĥe:
kompetence, kompetentnost, působnost
france:
compétence, aptitude, capacité (aptitude), qualification (aptitude)
germane:
Kompetenz, Eignung, Sachverstand
nederlande:
competentie, deskundigheid
pole:
kompetencja, umiejętność, zdolność
rumane:
competență
ruse:
компетентность, осведомлённость (iu)
slovake:
kompetencia, pôsobnosť

kompetenteco

Eco de kompetenta homo aŭ afero: en [tiu afero] mi posedas nenian kompetentecon Marta ; afekti kompetentecon; la verkoj, kiujn mi eldonos persone, ne devas havi pli da kompetenteco (fidindeco), ol la verkoj de iu alia DL . SIN:kompetento
angle:
competence, ability, qualification
beloruse:
дасьведчанасьць, кампэтэнтнасьць
ĉeĥe:
kompetence, oprávněnost, pravomoc, příslušnost, působnost
france:
compétence, aptitude, capacité (aptitude), qualification (aptitude)
germane:
Kompetenz
nederlande:
competentie, deskundigheid
pole:
kompetencja, umiejętność, zdolność
rumane:
expertiză
ruse:
компетентность, осведомлённость (iu)
slovake:
oprávnenosť, právomoc, príslušnosť

kompetentulo

Kompetenta homo: kun kvin aŭ ses teknikaj vortoj, oni kredigas sin kompetentulo; trovinte kompetentulon pri la guarao-lingvo, kiu samtempe konis la teritorion, ni direktis la kanuon kun eksterboata motoro al Mariusa [7]; efektiva artkompetentulo diris, ke ili estas pentritaj de majstra mano [8]. VD:fakulo, specialisto, talentuloVD:instrui, metio
7. W. Schad: Orinoko-delto: Indianoj, marĉoj, arbarego, Monato, 2000:11a, p. 20a
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉio sur sian ĝustan lokon!
angle:
connoisseur, expert
beloruse:
знаўца, экспэрт
ĉeĥe:
odborník, oprávněná osoba, povolaná osoba, znalec
france:
connaisseur, expert, pro (expert), personne qui s'y connaît, personne qualifiée
germane:
Sachverständiger, Fachmann
nederlande:
deskundige, expert
pole:
ekspert, znawca, kompetentna osoba
rumane:
profesorul
ruse:
компетентный человек, знаток
slovake:
odborník, oprávnená osoba, povolaná osoba, znalec

nekompetenta, malkompetenta

Kiu ne solvas aferon, ne plenumas taskon pro nehavo de necesa sciaro, rajto, kvalifiko: ŝi estis ankoraŭ tro nesperta en la bagatelaĵa kalkulado de la malriĉuloj kaj tro nekompetenta pri tiu svarmo da ĉiutagaj detalaĵoj Marta ; ĉu vi kredas ke li fariĝus malkompetenta pri prudento kaj justeco kaj ĉiu alia virto? [9]; kiu estas tiu, kiu kovras malkompetente la plej altan decidon? [10]; pri la tekniko kaj programado mi malkompetentas [11].
9. Platono trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 6
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 42:3
11. B. Kolker: Pri Interreto per simplaj vortoj, Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, leciono 26a
beloruse:
некампэтэнтны, неабазнаны, недасьведчаны
ĉeĥe:
nekompetentní, neoprávněný, nepovolaný, nepříslušný
france:
incompétent (adj.), incapable (adj.), inapte, nul (adj., incompétent), non qualifié (inapte)
germane:
inkompetent, unfähig, ungeeignet, ahnungslos
pole:
niefachowy
rumane:
ineficace
ruse:
некомпетентный, несведущий
slovake:
nekompetentný, nepovolaný

nekompetenteco, malkompetenteco

Manko de la necesaj scioj, de la kapablo por iu tasko: al tio aldoniĝis nekompetenteco kaj eĉ kontraŭesperantistaj agoj [12].
12. B. Kolker: Esperantaj memorigaj lokoj en Moskvo, Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, leciono 5a
beloruse:
некампэтэнтнасьць
ĉeĥe:
neschopnost
france:
incompétence, impéritie, inaptitude, incapacité, absence de qualification
germane:
Inkompetenz, Ahnungslosigkeit
pole:
niefachowość
rumane:
incompetență
slovake:
neschopnosť

nekompetentulo, malkompetentulo

Homo ne kapabla por iu tasko, ne havanta la necesajn sciojn: pri tiuj nekompetentuloj ni ne parolu [13]; ĉiu el tiuj malliberuloj estas fuŝulo, tio evidentis, fuŝuloj kaj malkompetentuloj [14].
beloruse:
некампэтэнтны чалавек, дылетант
france:
incompétent (subst.), incapable (subst.), nul (subst., incompétent), nullité (personne nulle)
germane:
Laie, Ahnungloser
pole:
ignorant, dyletant
rumane:
persoană săracă

administraj notoj