*meti/o

*metio

Manlabora profesio: ili estis laŭ metio tendofaristoj [1]; la tria filo fariĝis lernanto de tornisto kaj ĉar la metio estas malfacila, li lernis pli longe ol la fratoj [2]; al posedanto de metio mankas nenio PrV ; ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio PrV ; ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio PrV . SIN:okupo, ofico, specialo, fako
angle:
 blue-collar profession, trade, handicraft
beloruse:
 рамяство
bretone:
 micher dorn
ĉeĥe:
 řemeslo
france:
 métier, profession manuelle
germane:
 Handwerk, Gewerbe ne rezonu pri tio, kio estas ekster via ~o: Schuster, bleib bei deinem Leisten.
greke:
 χειρωνακτικό επάγγελμα
hispane:
 oficio manual
hungare:
 mesterség, kézműves szakma, kézműipar
itale:
 lavoro da operaio, lavoro manuale
nederlande:
 ambacht
pole:
 rzemiosło
portugale:
 ofício (profissão), mister (profissão), arte (profissão), indústria (profissão)
ruse:
 ремесло, промысел
slovake:
 remeslo
ukraine:
 ремесло, промисел, майстерство

metiejo

Loko, ĉambro destinita por manlaboro: metiejo de gantisto [3]; [li] montris al mi kabineton de meza grandeco, en kiu mi de la unua rigardo ekkonis metiejon de botisto FK ; la aliaj submajstroj de la metiejo demandis lin, kial li tiel senripoze […] meditas [4]. VD:ateliero, garaĝo, manufakturo, riparejo
angle:
 workplace, jobsite
beloruse:
 майстэрня
bretone:
 labouradeg
france:
 atelier
germane:
 Werkstatt
hispane:
 lugar de trabajo manual
hungare:
 műhely
itale:
 luogo di lavoro
nederlande:
 werkplaats
pole:
 warsztat rzemieślniczy
ruse:
 мастерская
slovake:
 dielňa
ukraine:
 майстерня, ательє

metiisto

Homo profesie manlaboranta: Demetrio, arĝentaĵisto, […] liveris al la metiistoj multe da okupo [5]; li estis sammetiisto [6]; [la] egipta popolo, dividiĝis en du klasojn: terkulturistoj kaj metiistoj [7]; brava homo, metiisto, svatiĝas al vi, la gantisto Erik [8]; oni aŭdis marteladon kaj frapadon, ĉar ĉiu metiisto havis sian stablon en la pordo aŭ sur la trotuaro [9]; multaj aliaj, komercistoj, metiistoj kaj paŝtistoj leviĝis, dankis […] kaj foriris hejmen [10]. TUT:gildoSUB:majstro1.b
angle:
 blue-collar worker, tradesman
beloruse:
 рамесьнік
bretone:
 artizan, dornwezhour
france:
 artisan
germane:
 Handwerker
hispane:
 operario
hungare:
 mesterember, kézműves, iparos
itale:
 operaio
nederlande:
 ambachtsman
pole:
 rzemieślnik
ruse:
 ремесленник
slovake:
 remeselník
ukraine:
 ремісник

administraj notoj