2manufaktur/o

manufakturo

EKON Granda laborejo, kie oni produktas serie komercaĵojn el krudaj materialoj, precipe per mana aŭ po-peca prilaboro: ceramikaj manufakturoj [1]; [en la 17a jc] Becher kreis, komisiate kaj financate de la regantaj tavoloj, modelajn laborejojn kaj manufakturojn por la produktado de vitro, lanaĵoj, papero, silko, porcelano ktp [2].
Rim.: Laborejo de unuopa metiista familio aŭ majstro kun siaj lernantoj estas metiejo. Kun la abunda enkonduko de maŝinoj kaj amasa produktado manufakturoj transformiĝis al fabrikoj kaj uzinoj.
rigardo en prusan manufakturon de brando
CC BY-SA 3.0  [3]
angle:
factory, manufactory, works
beloruse:
фабрыка, мануфактура
bretone:
labouradeg
ĉine:
[chǎng], 廠 [chǎng], 工厂 [gōngchǎng], 工廠 [gōngchǎng], 工场 [gōngchǎng], 工場 [gōngchǎng]
france:
manufacture
germane:
Manufaktur
hungare:
manufaktúra
japane:
製造所 [せいぞうしょ], 工場 [こうじょう]
katalune:
manufactura, fàbrica
nederlande:
fabriek
pole:
manufaktura
portugale:
manufatura, fábrica
rumane:
atelier
ruse:
фабрика, мануфактура
taje:
โรงผลิต, โรงงาน
ukraine:
мануфактура, фабрика, завод

manufaktura

Produktita en manufakturo: manufakturaj kaj galanteriaj magazenoj (kie oni vendas manufakturajn produktojn) Metrop ; ili ankaŭ devas havigi la bezonatan kvanton da fiŝoj por rusaj komercistoj, kiuj donos al ili interŝanĝe farunon, manufakturaĵojn, teon Ĉukĉoj .
beloruse:
фабрычны, мануфактурны

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.