*labor/i PV

*labori   Vikipedio

(ntr)
EKON Korpe aŭ spirite peni por produkti aĵon, plenumi taskon, rezultigi efikon: labori en fabriko, oficejo, pri terkulturo; labori super malfacila tasko, super verko, romano, teksilo[1], super la stabloZ ; la homaro, por kies bono ni laborasZ ; tiuj, kiuj volas labori super la lingvo internaciaZ .
angle:
work, labor
beloruse:
працаваць, рабіць
bretone:
labourat
bulgare:
работя
ĉeĥe:
pracovat makat, pracovat
ĉine:
劳动 [láo dòng]
france:
travailler (intr.)
germane:
arbeiten
greke:
δουλεύω, εργάζομαι
hispane:
trabajar
hungare:
dolgozik, működik
itale:
lavorare
katalune:
treballar, laborar
nederlande:
werken
norvege:
jobbe, arbeide
pole:
pracować
portugale:
trabalhar
rumane:
lucra, munci
ruse:
работать, трудиться
slovake:
pracovať, robiť, účinkovať
svede:
arbeta
turke:
çalışmak
volapuke:
völigön

laboro Vikipedio

1.
Ago labori, rezulto de tia ago: laboro kondukas al honoro kaj oroPrV .
2.  
FIZ Fizika grando, egala al la integralo de skalara produto de forto, aplikita al korpo, per la infinitezima movo, kiun ĝia efiko produktas sur la korpo: laboro de konstanta forto, aplikita al korpo, kiu moviĝas laŭ la direkto de la forto, egalas al produto de la forto per la trairata distanco; laboro estas unu el la formoj de energio. VD:ĵulo, povo.
beloruse:
1. праца 2. работа
bretone:
labour
bulgare:
работа
ĉeĥe:
práce, činnost
france:
travail
germane:
1. Arbeit, Arbeiten, Werken 2. Arbeit
greke:
δουλειά, εργασία
hispane:
trabajo
hungare:
munka, dolog, működés
katalune:
treball 1. labor, ocupació, feina
nederlande:
werk, arbeid
norvege:
jobb, arbeid
pole:
praca, robota, zadanie
portugale:
trabalho
rumane:
lucrare, muncă
ruse:
работа 1. труд
slovake:
práca
svede:
arbete
turke:
volapuke:
völig

laboranto  

Iu, kiu laboras:
a)
EKON Por vivteni sin: dolĉa estas la dormo de laboranto, ĉu li manĝas malmulte aŭ multe; sed trosateco ne lasas la riĉulon dormi [2]; kiel malprudenta mi estis, [pensante], ke mi bezonas nur iri kaj diri, ke mi deziras labori, kaj mi jam estos akceptita en la vicon de la laborantoj Marta . VD:dungito
b)
ESP(arkaismo) Por Esperanto: el la laborantoj de la unua tempo tre multaj jam delonge plu ne vivas, [aliaj] malaperis el nia anaro [3].
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 5:12
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Malferma parolado de la 8a UK en Kraków (1912-08-11)
bulgare:
работник
ĉeĥe:
pracovník, pracující
france:
1.a travailleur (subst.), employé (subst.)
katalune:
1.a treballador, assalariat 1.b esperantista
norvege:
1.a arbeider
pole:
pracownik, pracujący
rumane:
un muncitor
slovake:
pracovník
svede:
1.a arbetare

laborantaro  

Tuto de la laborantoj: la anoncoj en Brusela gazetoj, laŭ la tiamaj diroj, estis legitaj de vere multaj homoj en la EU-laborantaro [4]; laboro ekamasis kaj do necesis propra ejo kaj laborantaro [5]. VD:dungitaro, personaro
4. [K. Kniivilä]: Phillipson publike elpaŝis por Esperanto, libera folio, 2006-05-14
5. L. Borčić: Por la orfoj kaj plorantoj, La Ondo de Esperanto, 2002:6 (92)
france:
personnel (ensemble des employés), effectif (ensemble des employés), employés
katalune:
plantilla, personal
pole:
personel, załoga
rumane:
forței de muncă
turke:
personel

*laborema  

Volonte laboranta: Lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema, sed ŝi estas ankaŭ tre babilema kaj kriema [6].
angle:
hardworking, industrious, assiduous, sedulous
beloruse:
працавіты
bretone:
labourus (tud), oberiant
bulgare:
трудолюбив, работлив
ĉeĥe:
pilný, pracovitý
france:
courageux (travailleur), travailleur (adj.)
germane:
arbeitsam, fleißig
greke:
δουλευταράς
hispane:
trabajador (adj.)
hungare:
dolgos, szorgalmas, munkaszerető
katalune:
treballador, laboriós, diligent
nederlande:
ijverig
norvege:
ivrig
pole:
pracowity
portugale:
trabalhador (adj.)
rumane:
harnic
ruse:
трудолюбивый
slovake:
pracovitý, robotný
turke:
çalışkan

laborestro  

EKONPIV1 BEE Supera laboristo estranta la laboron de la aliaj, ofte majstro.
angle:
overseer, foreman
bretone:
mestr-micherour
bulgare:
ръководител, бригадир
ĉeĥe:
předák
france:
chef d'atelier, chef d'équipe (au travail)
germane:
Vorarbeiter
hungare:
munkavezető, pallér, csoportvezető, előmunkás
katalune:
mestre, cap, encarregat, superior
norvege:
arbeidsleder, formann
pole:
naczelnik, kierownik, szef, dyrektor
rumane:
maistru
ruse:
мастер, бригадир, прораб, старший рабочий
slovake:
predák, vedúci
svede:
arbetsledare, förman
turke:
şef

laboritaĵo, laboraĵo

EKON Produkto de la laborado: laboraĵo de artistoZ .
beloruse:
прадукт, выраб, праца
bulgare:
продукт, изделие, труд
france:
produit
germane:
Werk, Produkt, Arbeitsergebnis
hungare:
termék, elkészült munka, munkadarab
katalune:
producte, obra, manufactura
nederlande:
werkstuk
pole:
utwór, dzieło
rumane:
munca
ruse:
продукт, изделие, труд, работа

laboristo, laborulo   Vikipedio

1.
EKON Homo, kiu laboras: la laboristoj de la penso.
2.  
Homo, kiu metie kaj korpe laboras por akiri vivrimedojn: kampolaboristo; la laborista klaso. VD:proleto
angle:
2. laborer, working man
beloruse:
1. працаўнік 2. працоўны (наз.)
bretone:
labourer, micherour ~ista klaso: renkad al labourerien
bulgare:
работник
ĉeĥe:
pracovník, pracující
france:
ouvrier, travailleur (subst.) ~ista klaso: classe ouvrière
germane:
1. Arbeitender 2. Arbeiter
greke:
εργαζόμενος
hispane:
trabajador (nomb.)
hungare:
1. dolgozó ~ista klaso: munkásosztály 2. munkás
katalune:
treballador 1. productor, creador ~ista klaso: classe obrera 2. obrer, assalariat
nederlande:
arbeider
norvege:
arbeider
pole:
robotnik
portugale:
trabalhador
rumane:
lucrător
ruse:
1. работник, труженик ~ista klaso: рабочий класс 2. рабочий (сущ.)
slovake:
pracovník, pracujúci
svede:
arbetare
turke:
işçi ~ista klaso: işçi sınıfı

ellabori

(tr)
Estigi, produkti per sia laboro; prilabori ion por ĝin meti en difinitan staton: mi ellaboris projekton de korporacia organizacioZ ; vergo doloras, sed saĝon ellaboras PrV ; nur la uzo iom post iom ellaboros por tiuj detaloj difinitajn regulojnZ ; ellabori al si la opinion, ke...Z ; ĝi devas ellaboradi en la junuloj amon al honesta laboro kaj abomenon por frazistecoZ ; tio, kion li diris en siaj oficialaj kongresparoladoj, estis antaŭe ellaborita kaj preparita tre precize kaj singardeme.
angle:
work out in detail, develop, ellaborate, treat at length
beloruse:
выпрацоўваць, распрацоўваць
bretone:
danzen
bulgare:
изработвам
ĉeĥe:
obrábět, opracovat, upravit, zdokonalit, zpracovat
france:
élaborer
germane:
ausarbeiten
greke:
επεξεργάζομαι, κατεργάζομαι
hungare:
kidolgoz
katalune:
elaborar, produir, confeccionar
nederlande:
uitwerken
norvege:
utarbeide
pole:
wykańczać, wypracować
portugale:
elaborar
rumane:
pentru a termina
ruse:
выработать, разработать
slovake:
opracovať, spracovať, zdokonaliť

kunlabori   Vikipedio

(ntr)
Partopreni kun aliaj personoj en komuna laboro: kunlabori en gazeto, kun konata aŭtoro pri teatra verko. VD:kontribui
angle:
collaborate
beloruse:
супрацоўнічаць
bretone:
kenlabourat
bulgare:
сътруднича
france:
collaborer
germane:
zusammenarbeiten, mitarbeiten
greke:
συνεργάζομαι
hispane:
colaborar
hungare:
együttműködik
katalune:
col·laborar, cooperar, concórrer
nederlande:
samenwerken
norvege:
samarbeide
pole:
kolaborować, współdziałać, współpracować
portugale:
colaborar
rumane:
lucra impreuna
ruse:
сотрудничать
slovake:
spolupracovať
svede:
samarbeta
turke:
işbirliği yapmak

kunlaboro   Vikipedio

Partopreno en komuna laboro de pluraj personoj por komuna celo.
bretone:
kenlabour
bulgare:
сътрудничество
ĉeĥe:
součinnost
france:
collaboration
germane:
Zusammenarbeit, Mitarbeit
hungare:
együttműködés
katalune:
col·laboració, cooperació
norvege:
samarbeid
pole:
kolaboracja, współdziałanie, współpraca
rumane:
cooperare
ruse:
сотрудничество
slovake:
súčinnosť
svede:
samarbete
turke:
işbirliği

mallaborema  

Ne volonte laboranta.
beloruse:
лянівы, гультаяваты
bretone:
didalvez (tud), lezirek
bulgare:
мързелив, ленив
ĉeĥe:
líný
france:
paresseux
germane:
faul
greke:
τεμπέλης, χαραμοφάης
hungare:
lusta, henye, munkakerülő
katalune:
dropo, gandul, mandrós
nederlande:
lui, werkschuw
norvege:
lat
pole:
gnuśny, leniwy, próżny
portugale:
preguiçoso
rumane:
leneș
ruse:
ленивый
slovake:
lenivý
svede:
arbetsskygg, lat, slö
turke:
tembel

*perlabori[7]Z , laborakiri  

(tr)
Akiri ion per sia laboro: ŝi devis perlabori la vivrimedojn de la tuta familio.
beloruse:
зарабляць
bretone:
gounit (dre labourat)
bulgare:
заработвам
france:
acquérir (par son travail), gagner (par son travail)
germane:
sich erarbeiten, sich verdienen
hungare:
keres (pl. pénzt)
katalune:
aconseguir, guanyar-se, adquirir
nederlande:
verdienen
pole:
zapracować, zarabiać, wypracować
rumane:
câștiga
ruse:
заработать, зарабатывать

*prilabori [8]  

(tr)
Labori super io; fari la necesan laboron por meti ion en taŭgan staton: prilabori kampon, projekton (trapensi), verkon; vi ne prilaboris sufiĉe vian talentonZ ; belaspekta, delikata prilaboritecoZ de juvelo, vazo (fasono); prilaborita mensoZ ; (figure) prilabori iun per bastonoZ (bastoni).
beloruse:
апрацоўваць
bretone:
labourat (v.k.), merat (labourat)
bulgare:
обработвам, разработвам
ĉeĥe:
obrábět, opracovat, upravit, zdokonalit, zpracovat
france:
façonner, travailler (tr.) pri~iteco: facture (manière de réalisation)
germane:
bearbeiten
hungare:
kidolgoz, megmunkál pri~iteco: kidolgozottság, kivitel
katalune:
cultivar, formar, modelar
nederlande:
bewerken
norvege:
bearbeide
pole:
obrabiać, opracowywać, przetwarzać
rumane:
să lucrezi
ruse:
обработать, обрабатывать
slovake:
opracovať, spracovať, zdokonaliť
turke:
şekillendirmek, biçimlendirmek

senlabora

PIV1 BEE
EKON Estanta sen laboro, ĉu pro nevolo aŭ pro manko de laborofertoj.
angle:
unemployed, out of work
bretone:
dilabour (ag.)
bulgare:
безработен
ĉeĥe:
bez práce (adj.), bezpracný, nezaměstnaný
france:
chômeur (adj.), sans emploi
germane:
arbeitslos, beschäftigungslos
hungare:
munkanélküli
katalune:
desocupat
nederlande:
werkloos
norvege:
arbeidsledig
pole:
bezrobotny
rumane:
şomer
ruse:
безработный (прил.)
slovake:
nezamestnaný
turke:
işsiz

senlaboreco Vikipedio

1.
Stato de tiu, kiu vole ne laboras: senlaboreco (mallaboremo) estas patrino de ĉiuj malvirtoj PrV .
2.
EKON Manko de laboro; stato de tiu, kiu restas sen laboro malgraŭ sia volo: disdoni monhelpon por senlaboreco.
beloruse:
беспрацоўе
bretone:
1. dioberiantiz 2. dilabour (ak.)
bulgare:
безработица
ĉeĥe:
nezaměstnanost
france:
1. oisiveté 2. chômage
germane:
2. Arbeitslosigkeit
greke:
ανεργία
hungare:
1. semmittevés 2. munkanélküliség
katalune:
1. mandra, ociositat 2. desocupació
nederlande:
werkloosheid
norvege:
arbeidsledighet
pole:
bezrobocie
portugale:
desemprego
rumane:
şomaj
ruse:
безработица
slovake:
nezamestnanosť
turke:
2. işsizlik

senlaborulo Vikipedio

Persono, kiu ne havas laboron. la nombro de la senlaboruloj multe kreskis en la lando.
bretone:
dilabourad
bulgare:
безработен човек
ĉeĥe:
nezaměstnaný (čl.)
france:
chômeur
pole:
bezrobotny (człowiek)
rumane:
şomer
slovake:
nezamestnaný

cerblaboristo  

EKONBEE Laboristo havanta plej ofte oficejan laboron, kiu ne multe postulas fizikan forton, sed multe da edukado.
angle:
brain worker
bulgare:
работещ мисловен труд
france:
travailleur intellectuel
germane:
Kopfarbeiter
hungare:
szellemi dolgozó
katalune:
treballador mental, treballador intel·lectual
pole:
pracownik umysłowy
rumane:
un lucrător mental
ruse:
работник умственного труда

ekstra laboro

EKON Laboro, kiun salajrulo plenumas pluse al la kontraktita kvanto: laŭ regulo, la alilandaj kuiristoj laboras kvin tagojn kaj duonon semajne, fakte ili ofte faras ekstran laboron [9].
9. -: El Ĉinaj Gazetoj, El popola Ĉinio, 1998-03
bulgare:
допълнителна работа
france:
heures supplémentaires
katalune:
treball extra, hores extres
pole:
praca dodatkowa
rumane:
munca suplimentară

Internacia Labor-Organizaĵo (ILO)  

ManPol
EKON Speciala organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu celas akceli la socialan justecon per plibonigoj de la viv- kaj labor-kondiĉoj: spertuloj de la Internacia Labor-Organizaĵo (ILO) asertas, ke la nova jarmilo komenciĝis sen solvo por unu el la plej gravaj problemoj de la antaŭa: la senĉesa kresko de senlaboreco. [10].
angle:
International Labour Organisation, ILO
beloruse:
Міжнародная арганізацыя працы, МАП
bretone:
Aozadur Etrebroadel al Labour
bulgare:
международна организация на труда, МОТ
france:
Organisation internationale du travail, OIT
germane:
Internationale Arbeitsorganisation, IAO
hispane:
Organización Internacional del Trabajo, OIT
hungare:
Nemzetközi Munkaügyi Szervezet, ILO
katalune:
Organització Internacional del Treball, OIT
nederlande:
Internationale Arbeidsorganisatie, IAO
pole:
Międzynarodowa Organizacja Pracy, MOP
portugale:
Organização Internacional do Trabalho, OIT
rumane:
Organizația Internațională a Muncii, OIM
ruse:
Международная Организация Труда, МОТ

kamplaboristo  

EKONBEE Laboristo, kiu prizorgas kampojn, bredatajn bestojn, fruktarbarojn kaj similajn.
angle:
agricultural worker
bretone:
devezhour, mevel (labour-douar)
bulgare:
селскостопански работник
ĉeĥe:
zemědělský dělník
france:
ouvrier agricole, travailleur agricole
germane:
Landarbeiter, landwirtschaftlicher Arbeiter
hungare:
mezőgazdasági munkás
norvege:
landarbeider
pole:
pracownik rolny
rumane:
muncitor de teren
ruse:
сельскохозяйственный рабочий, батрак
slovake:
poľnohospodársky robotník

konstrulaboristo

KON Homo, kiu laboras en konstruejo, plenumante taskojn: Johano daŭrigas sian laboron en la forĝejo, Eriko estas en la gisejo kaj Ejnar inter la konstrulaboristoj [11].
11. S. Engholm: Vivo vokas, 1946
bulgare:
строител, строителен работник
ĉeĥe:
stavební dělník
france:
ouvrier du bâtiment
katalune:
obrer, operari, manobre
pole:
robotnik budowlany
rumane:
lucrător în construcții
slovake:
stavebný robotník

konstrulaboro

KON Plenumo de konstruado en difinitaj loko kaj tempo: en Daresalamo konstrulaboro okazas en preskaŭ ĉiu kvartalo [12].
12. A. Dagmarsdotter: Vojaĝo suden, Monda Asembleo Socia, 2007-03-30
bulgare:
строителна работа
france:
travaux publics
katalune:
obra, treball de construcció
pole:
budowa
rumane:
lucrări de construcții

lignolaboristo  

EKONBEE Laboristo laboranta pri la liverado de ligno produktita el arboj, plej ofte en arbaro.
angle:
wood worker
bretone:
koadour, koataer
bulgare:
дървар
france:
forestier (subst.)
germane:
Waldarbeiter
hungare:
erdőmunkás, fakitermelő
katalune:
llenyataire
pole:
robotnik leśny
rumane:
muncitor forestier

manlaboro Vikipedio

EKON Laboro farata permane aŭ pli ĝenerale perkorpe: manlaboro […] konsistis precipe el ŝtofkolorigado kaj vizaĝpentrado [13].
13. L. Ladeira: Eĉ dek portugalaj junuloj en PSI’28, Nia Bulteno, 2012-04 kaj 05 (94)
bulgare:
ръчна работа, физически труд
ĉeĥe:
manuální práce, rukodělba, ruční práce
france:
travail manuel
pole:
praca fizyczna, robocizna
rumane:
muncă manuală
slovake:
ručná práca

manlaboristo

EKON Laboristo laboranta permane, en fabrikado, riparado, produktado de aĵoj: ilia sinteno enhavas ion subtile nobelan, eĉ en la plej humila manlaboristo [14].
14. C. Piron: Ĉu vi kuiras ĉine?, 1976
ĉeĥe:
dělník, manuální pracovník
france:
travailleur manuel
pole:
pracownik fizyczny, chałupnik, rękodzielnik
rumane:
întreprinderi
slovake:
robotník

peza laboro

BEE
EKON Laboro, kiu postulas grandajn korpajn fortojn kaj energion.
angle:
hard work
bretone:
labour tenn
bulgare:
тежка работа
france:
travail pénible
germane:
harte Arbeit, schwere Arbeit
hungare:
nehéz munka
katalune:
treball dur
pole:
znój
rumane:
munca grea
ruse:
тяжёлый труд

punlaboro Vikipedio

JUR Laboro, al kiu kondamnito estas pune komisiata.
beloruse:
прымусовыя работы, катарга
bulgare:
принудителна работа, каторга
ĉeĥe:
práce z trestu
france:
travaux forcés
germane:
Strafarbeit, Zwangsarbeit
hungare:
kényszermunka
katalune:
treballs forçats
nederlande:
dwangarbeid, strafwerk
pole:
katorga
rumane:
muncă forțată
ruse:
каторга, принудительные работы
slovake:
nútená práca

punlaborejo  

JUR Malliberejo, en kiu restantoj plenumas devigajn, ordinare pezajn laborojn.
bretone:
galeoù
ĉeĥe:
trestnice
france:
bagne
hungare:
fegyenctelep, fegyintézet, kényszermunkatábor
katalune:
establiment de treballs forçats, colònia penal
pole:
obóz pracy
rumane:
tabăra de muncă
ruse:
каторга, исправительно-трудовой лагерь
slovake:
trestnica

retlabori  

RET Labori tra la reto4, tra interreto, distance: mi mem profesie ofte retlaboris kaj konscias ke tio estas konsiderebla opcio [15].
15. M. Boris Mandirola: Ni aranĝis veran IJK-n en Afriko, Kontakto, [2017?]
france:
télétravailler

trudlaboro   Vikipedio

Laboro trudata al la plenumanto, pliofte sen pago aŭ kompenso: ruinigas ilin tiu senpaga kaj senperspektiva trudlaboro, dum iliaj kampoj, supre, en la vilaĝoj, vane atendas la aŭtunan plugadon [16]. VD:servuto2
16. I. Andrić, trad. A. Sekelj: La ponto super Drino, 2018
france:
travail forcé

labordonanto  

EKONPIV1 Persono, kiu dungas laboristojn, dunganto.
angle:
employer
beloruse:
працадаўца
bretone:
goprer, implijer
bulgare:
работодател
ĉeĥe:
zaměstnavatel
france:
employeur, patron
germane:
Arbeitgeber
hungare:
munkaadó
katalune:
patró, cap, empresari
nederlande:
werkgever
norvege:
arbeidsgiver
pole:
pracodawca, chlebodawca
rumane:
patron
ruse:
работодатель
slovake:
zamestnávateľ
svede:
arbetsgivare

laborkapabla

EKONBEE Fizike kapabla fari iun profesian laboron.
beloruse:
працаздольны
bretone:
barrek da labourat
bulgare:
работоспособен, трудоспособен
ĉeĥe:
dělný, výkonný
france:
apte au travail
germane:
arbeitsfähig
hungare:
munkaképes
katalune:
vàlid, apte (per a treballar)
pole:
zdolny do pracy
rumane:
harnic
ruse:
работоспособный, трудоспособный
slovake:
pracovitý, robotný
svede:
arbetsför

laborloko Vikipedio

EKONPIV1 Loko, kiu estas indikita en laborkontrakto kaj kie laboristo regule laboras.
angle:
place of employment
beloruse:
месца працы
bretone:
lec'h labour
bulgare:
работно място
ĉeĥe:
místo výkonu práce, pracoviště
france:
lieu de travail
germane:
Arbeitsplatz
hungare:
munkahely
katalune:
lloc de treball
norvege:
arbeidsplass
pole:
miejsce pracy
rumane:
la locul de muncă
ruse:
рабочее место
slovake:
pracovisko
svede:
arbetsplats

administraj notoj

pri ~i:
    Ŝajnus al mi pli logike ne kovri ĉiujn sencojn de ~i
    per la fako EKON kaj konservi ĝin nur por speciala faka
    senco (sub ~i aŭ ~o). [MB]
  
pri ~anto:
    Restas por klarigi la nuancon inter ~anto k ~isto. Ne temas pri tio,
    ke la ~anto ~us neprofesie!
    [MB]
  
~i: Mankas verkindiko en fonto.
~ema: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~estro: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~itaĵo, ~aĵo: Mankas verkindiko en fonto.
~isto, ~ulo: Mankas dua fontindiko.
~isto, ~ulo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
el~i: Mankas verkindiko en fonto.
kun~i: Mankas dua fontindiko.
kun~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kun~o: Mankas dua fontindiko.
kun~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~ema: Mankas dua fontindiko.
mal~ema: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
per~i, ~akiri: Mankas verkindiko en fonto.
pri~i : Mankas verkindiko en fonto.
sen~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sen~ulo: Mankas dua fontindiko.
sen~ulo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
cerb~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kamp~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ligno~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
peza ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
pun~o: Mankas dua fontindiko.
pun~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
pun~ejo: Mankas dua fontindiko.
pun~ejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~donanto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~kapabla: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~loko: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.