*kamp/o PV
*kampo
↝ 
- 1.
-
Ebena aŭ limigita spaco, en kiu okazas io:
- a) ↝
Terpeco, ebena aŭ preskaŭ ebena, kulturita aŭ kulturebla: tritikaj kaj hordeaj kampoj; kampaj floroj [1]; la Eternulo kreis el la tero ĉiujn bestojn de la kampo kaj ĉiujn birdojn de la ĉielo [2]; iru sur la kampon kaj ĉasu por mi ĉasaĵon [3]; plugi […] kampon [4]; prisemi la kampon [5]; ni ligis garbojn meze de la kampo [6]; sur la kampo ondiĝadis la greno [7]; li serĉas la venton sur la kampo PrV ; la brilo de la nordlumo super la glaciaj kampoj de Laplando [8]; la neĝaj kampoj [9].
agro
- b)
- Loko, en kiu io okazis: kampo de l' mortintoj BdV ; la kampo de la batalo [10].
- c) ↝
-
Loko, inter kies limoj efikas ia ago:
operacia kampo
(parto de la korpo, kiun trafas operacio).
medio
- d) ↝
-
Sumo de la aferoj, kiujn atingas ia agado:
kampo de laboro, de aktiveco;
la kampo de la historio prezentas multegajn enigmojn;
politika kampo
[11];
tio multe vastigas la kampon de gaela filologio
[12];
riskoj […] troviĝas en kvar kampoj: bruo, lumo,
bestoj kaj vido
[13];
tiu temo malfermas kampon al (ebligas) plej
granda fantazio;
prepari kampon por mondpaco.
areno, regiono, spaco, tereno
- 2.
-
Difinita parto de areo:
- a) ↝
-
(pp sportaj aŭ tabulaj ludoj) Unu el la areoj,
kie unuopa ludanto, ludfiguro aŭ teamo laŭregule povas esti:
nigra, blanka, libera kampo;
reĝo moviĝas […] al libervola el la najbaraj
kampoj
[14];
fako1, ĉelo2
- b) ↝
- (komune)
Ero de formularo: en la kampo „Nomo:“ indiku vian familinomon en ĝia nacilingva formo.
- c) ↝
Kolora parto de la fono de flago aŭ blazono: blua ankro kaj blua ŝlosilo kruciĝantaj sur blanka kampo FK ; blanka aglo kun krono sur ruĝa kampo [15].
fono1
- 3.
Spaco, en kiu efikas fizika forto: kiel la elektran kampon, oni povas difini la magnetan kampon per la forto, kiun ĝi produktas [16]; [la] kosmosondilo […] foriras el la tera gravita kampo kaj superas la eskapan rapidon [17].
- 4. ↝
[18](fakula ĵargono, ofte uzata en fiziko) Bildigo de iu parto de finidimensia eŭklida afina spaco , provizita per orta ununorma koordinatsistemo, al iu reela vektora spaco: skalara kampo (la celo-aro estas la aro de reeloj), vektora kampo (la celo-aro havas pli ol unu dimension); studi la kampon de temperaturoj en varmigita objekto, la kampon de rapidoj en moviĝanta solido; elektra kampo.
diverĝenco, gradiento, kirlo, laplaca operatoro.
- 5. ↝
Ano de rikordo: havigi valoron al […] kampo de rikordo [19].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Poligono
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 2:19
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:3
4. Monato, Boris Kolker: Saĝa kapo duonvorton komprenas
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 47:24
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 37:7
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Birdo Fenikso
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 4:2
11. Monato, S. Maul: Laŭ ritmo de la rizejoj
12. Monato, Matematiko, 93/11
13. Monato, Roland Rotsaert: Verda nature, science, socie
14. Vikipedio, Ŝako
15. Vikipedio, Blazono de Pollando
16. Vikipedio, Magneta kampo
17. Vikipedio, Kosmosondilo
18. Plena Ilustrita Vortaro, diverĝenco
19. Vikipedio, Valorizo
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 2:19
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:3
4. Monato, Boris Kolker: Saĝa kapo duonvorton komprenas
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 47:24
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 37:7
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Birdo Fenikso
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 4:2
11. Monato, S. Maul: Laŭ ritmo de la rizejoj
12. Monato, Matematiko, 93/11
13. Monato, Roland Rotsaert: Verda nature, science, socie
14. Vikipedio, Ŝako
15. Vikipedio, Blazono de Pollando
16. Vikipedio, Magneta kampo
17. Vikipedio, Kosmosondilo
18. Plena Ilustrita Vortaro, diverĝenco
19. Vikipedio, Valorizo
- angle:
- field 4. field
- beloruse:
- поле
- ĉeĥe:
- areál, oblast, přen. pracovní oblast a pod., terén
- france:
- champ 4. champ
- germane:
- 3. Kraftfeld 4. Feld 1.a Feld, Acker 1.b Feld, Gebiet 1.c Feld, Gebiet 1.d Feld, Bereich 2.a Spielfeld 2.b Feld, Kästchen 2.c Grund (Flagge, Wappen)
- hispane:
- campo
- hungare:
- 4. mező 1.a föld (termő-), termőföld 1.b mező, tér 1.c terület 1.d terület, tér 2.b mező, kocka
- indonezie:
- 1.a ladang 1.b kamp 1.c medan
- itale:
- campo 1.a prato
- katalune:
- camp
- kurde:
- 4. zevî
- nederlande:
- 1.a veld, akker 1.b veld, gebied 1.c veld 2.b veld
- okcitane:
- camp
- pole:
- 4. pole 5. pole 1.d pole 2.b pole
- portugale:
- campo
- rumane:
- câmp, câmpie, lan
- ruse:
- поле 4. поле 1.d нива, поле, почва 2.b графа, поле
- slovake:
- areál, oblasť, terén
- slovene:
- polja, poljana
- tibete:
- 1.a ཞིང་, ཞིང་ཁ་
kampiZ
(ntr)
- Loĝi en kampoj, stariginte provizorajn loĝejojn aŭ tendojn por trupo aŭ armeo: la Romanoj kampis en tiu valo; la skoltoj kampas en la arbaro; ni ankoraŭ kampis ĉe la Saskuankujo kaj atendis la tagiĝon por intertrakti kun la komanĉoj [20].
- beloruse:
- стаяць лягерам
- ĉeĥe:
- kampovat, tábořit
- france:
- camper
- germane:
- lagern
- hispane:
- acampar
- hungare:
- táborozik, kempingezik
- indonezie:
- berladang
- itale:
- accamparsi
- nederlande:
- kamperen
- pole:
- obozować, być na kempingu
- ruse:
- стоять лагерем
- slovake:
- táboriť
- slovene:
- taboriti
kampadejo
↝ 
-
Loko, en kiu oni kampas:
fortikigita vintra militkampadejo de romianoj sur la suda
bordo de Danubo
[21];
en la jaro 841 la vikingoj establis okaze de rabekskurso
kampadejon en
Dubhlinn (nigra lageto)
[22].
tendaro
21.
Monato, Evgeni Georgiev: Arkeologia parko Karnunto, 2014
22. Monato, Garbhan MacAoidh: Kara antikva malpura Dublino, 2006
22. Monato, Garbhan MacAoidh: Kara antikva malpura Dublino, 2006
- beloruse:
- лягер (месца)
- ĉeĥe:
- autokempink, kemp, kempink (tábor), tábořiště
- france:
- camp (où camper), camping, terrain de camping
- germane:
- Lager, Lagerplatz, Lagerstelle
- hispane:
- campamento
- hungare:
- táborhely, kemping
- itale:
- accampamento, campeggio, camping
- nederlande:
- kamp, kampeerterrein
- pole:
- obóz, kemping
- rumane:
- camping
- ruse:
- лагерь
- slovake:
- kemp, táborisko
kamparo 
Aro de la kampoj, precipe kontraste al la urboj, pejzaĝo karakterizata de kampoj: ni eliru sur la kamparon, ni enloĝiĝu en la vilaĝoj [23]; kien ajn li eniris, en vilaĝojn aŭ en urbojn aŭ sur la kamparon, ili demetis la malsanulojn sur la placoj [24]; la urboj de la kamparo [25]; multaj supreniris el la kamparo al Jerusalem antaŭ la Pasko, por sin sanktigi [26]; ni loĝis en la kamparo, en bieno [27]; ĉu ni ekĝuu kamparan vivon, aŭ ĉu ni entreprenu postedziĝan vojaĝon [28]?
23.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta kanto 7:11
24. La Nova Testamento, Marko 6:56
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 27:5
26. La Nova Testamento, Johano 11:55
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kora sufero
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
24. La Nova Testamento, Marko 6:56
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 27:5
26. La Nova Testamento, Johano 11:55
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kora sufero
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
- beloruse:
- сельская мясцовасьць, вёска
- ĉeĥe:
- polnosti, venkov
- france:
- campagne (contrée rurale)
- germane:
- Land
- hispane:
- el campo
- hungare:
- mezőség
- indonezie:
- ladang
- itale:
- campagna
- nederlande:
- platteland
- pole:
- wieś
- rumane:
- sat
- ruse:
- сельская местность
- slovake:
- lány, vidiek
kamparano, kampulo
↝
Loĝanto en la kamparo, precipe terkulturisto: nia maljuna amiko renkontiĝis kun kamparano, kiu pelis bovinon [29]; la kamparano saltis sur la ĉevalon kaj forrajdis [30]; ni havis la feliĉon koni […] kamparaninon, al kiu ni ŝuldas la plej belajn rakontojn [31]; nobelo promesojn disdonas, kampulo promesojn plenumas PrV ; ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo PrV .
29.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
30. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo
31. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Antaŭparolo de la tradukinto
30. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo
31. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Antaŭparolo de la tradukinto
- beloruse:
- селянін
- ĉeĥe:
- rolník, venkovan, zemědělec
- france:
- campagnard (subst.), paysan (subst.)
- germane:
- Bauer
- hispane:
- campesino
- hungare:
- paraszt
- itale:
- campagnolo (sost.), contadino
- nederlande:
- boer, landbouwer
- pole:
- wieśniak, chłop, włościanin (przest.)
- rumane:
- sătean, țăran
- ruse:
- крестьянин
- slovake:
- roľník, sedliak
- slovene:
- kmet
kampisto ↝
Terkulturisto: Esav fariĝis lerta ĉasisto, kampisto [32]; pluganta kampisto BdV ; Viktorka estas filino de kampisto el Zernov [33].
32.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 25:27
33. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, 1909-1914
33. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, 1909-1914
- france:
- paysan (subst.), agriculteur
batalkampo
↝ 
Batalejo: neniam plu detranĉu la brakojn al la malamikoj, falintaj sur la batalkampo [34]; kvankam homo povas venki mil malamikojn sur batalkampo, tamen estus pli glora venkinto, kiu venkis sin mem [35]; la mondvastaj elektronikaj, precipe komputilaj kaj interretaj, sistemoj ŝajnas fariĝi batalkampo de la estonteco [36].
34.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXI
35. trad. T. T. Anuruddha: La Vojo al Nirvano aŭ la Dhammapado, 1973
36. Monato, Stefan Maul: Militado sen bataliloj
35. trad. T. T. Anuruddha: La Vojo al Nirvano aŭ la Dhammapado, 1973
36. Monato, Stefan Maul: Militado sen bataliloj
- angle:
- battlefield, battleground
- beloruse:
- поле бітвы
- bretone:
- aerva, tachenn emgann
- ĉeĥe:
- bitevní pole, bojiště
- france:
- champ de bataille
- germane:
- Kampfstätte, Schlachtfeld
- hispane:
- campo de batalla
- hungare:
- csatatér, harcmező
- indonezie:
- medan pertempuran
- itale:
- campo di battaglia
- pole:
- pole walki, pole bitwy
- ruse:
- поле битвы
- slovake:
- bojisko
esplorkampo
Temaro, objektaro, kiun oni esploras: aperis pluraj novaj esplorkampoj en biologio (interalie genetiko kiel scienco pri heredo, ekologio, kiel scienco pri lukto por vivo, apartaj esplorkampoj kiel evolua fiziologio, evolua biokemio, ktp) [37]; vidu la rilatojn al aliaj grandaj kaj gravaj esplorkampoj, ekzemple astronomio, genetiko aŭ spacveturado [38]; mia esplorkampo rilatas al la analizo de la hungara lingvo cele al parolsintezo [39].
37.
Monato, Nikolao Gudskov: La mondrevolucia verko finfine en Esperanto, 2009
38. Monato, Stefan Maul: Misteroj, 2010
39. I. Koutny: Tra scienca analizo al novaj perspektivoj, La Ondo de Esperanto, 2002:11 (97)
38. Monato, Stefan Maul: Misteroj, 2010
39. I. Koutny: Tra scienca analizo al novaj perspektivoj, La Ondo de Esperanto, 2002:11 (97)
- france:
- domaine d'étude
- hispane:
- campo de estudio
- indonezie:
- bidang penelitian
laborkampo ↝
- Kampo, temaro, aferoj, pri kiuj oni laboras: dum mia ĵurnalista kariero ‐ kiel okazas en multaj laborkampoj ‐ jam plurfoje mi devis lerni novajn teknikojn [40]; miaj specifaj interesoj en mia laborkampo estas fibroptiko kaj perkomputila lernado [41].
40.
Monato, http://steloj.de/esperanto/monato2/007058.html
41. h. reid: esperantaj paĝoj de hju rid, [1997]
41. h. reid: esperantaj paĝoj de hju rid, [1997]
- ĉeĥe:
- pole působnosti
- france:
- domaine (de travail)
- hispane:
- campo (de trabajo)
- indonezie:
- lapangan kerja
- slovake:
- pole pôsobnosti
vidkampo
↝ 
-
La spaco, kiun rigardo sammomente ampleksas.
- a)
Ĉio, kion okuloj sensas: birdrigardante de sur aviadilo super la akvo, oni havas larĝan vidkampon [42]
- b)
Ĉio, kion objektivo vidigas.
42.
Zhao Xi, Wang Lihua:
Idealaj lokoj por pasigi someron, 2013-05-06
- france:
- champ de vision
- hispane:
- campo de visión
administraj notoj
~i:
Mankas verkindiko en fonto.