*diligent/a UV

*diligenta

Konstante kaj zorge laborema, klopodema: diligenta lernanto; li per lerta kaj diligenta mano pretigadis lignajn ŝuojn [1]; homo diligenta havas riĉecon [2]; estu diligenta pri tiuj aferoj, dediĉu vin al ili, por ke via progreso evidentiĝu al ĉiuj [3]; li eliris, kaj komencis diligente rakonti kaj disfamigi la aferon [4]; li elserĉis min tre diligente kaj min trovis [5]; ŝi promesis, ke ŝi estos diligenta kaj faros ĉion, kion ŝiaj fortoj permesos [6]; ili estis tre diligentaj kaj viglaj, la maljunaj geedzoj, neniun horon ili pasigis en senlaboreco [7]; nia diligenta kolegaro ne laciĝos en laboro paca [8]; diligente atenti la aŭditaĵojn [9]. VD:abelo, agema, atenta, fervora, formiko, zorgema
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 12:27
3. La Nova Testamento, I. Timoteo 4:15
4. La Nova Testamento, Marko 1:45
5. La Nova Testamento, II. Timoteo 1:17
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
8. L. L. Zamenhof: La Espero
9. La Nova Testamento, Al la Hebreoj 2:1
beloruse:
руплівы, старанны, дбайны
ĉeĥe:
pilný, snaživý
ĉine:
忙碌的 [mánglùde], 孜 [zī], 敬业 [jìngyè], 勤 [qín], 巴結 [bājie], 勤奋 [qínfèn], 忙碌 [mánglù]
france:
appliqué (consciencieux), consciencieux (appliqué), diligent, empressé, zélé
germane:
fleißig
hebree:
בחריצות
hispane:
diligente
hungare:
szorgalmas
indonezie:
rajin, tekun, giat, getol
japane:
勤勉な [きんべんな]
perse:
ساعی، کوشا، سخت‌کوش، باپشتکار
pole:
pilny
portugale:
diligente, assíduo, esforçado, aplicado, atento
rumane:
harnic, silitor
ruse:
усердный, прилежный, старательный
slovake:
usilovný
svede:
flitig
tibete:
བརྩོན་པོ་
ukraine:
старанний, дбайливий, пильний, ретельний

diligenti

Esti diligenta, agi diligente: oni tiaokaze ne tre diligentas por kaŝi la faktan mensogon, kiu estas nur la vesto de la vero [10]; ne vane ŝi diligentis dum la studjaroj [11]; urbetanoj esperas, ke la geknaboj plu diligentos por ricevi orajn medalojn [12].
beloruse:
рупіцца, дбаць
ĉeĥe:
přičinit se, činit se
ĉine:
努力 [nǔlì], 努力工作 [nǔlìgōngzuò]
france:
s'activer, s'attacher (à faire qc), se dépêcher
germane:
fleißig sein
hebree:
להיות חָרוּץ
hungare:
szorgoskodik
indonezie:
merajin, bertekun, bergiat, menggetol
japane:
精を出す [せいをだす], 励んでいる [はげんでいる]
perse:
کوشا بودن، همت گماردن، شتاب کردن
slovake:
usilovať sa
svede:
vara flitig

diligento, diligenteco

La eco esti diligenta: la disdonanto agu malavare, la administranto kun diligenteco, la kompatanto kun ĝojo [13]. plurajn aferojn […] eblus plibonigi per aplikado de nur iomete pli da zorgo kaj diligento [14]; li parolas pri la diligenteco kaj konfidindeco de la judoj [15].
angle:
diligence
beloruse:
дбайнасьць, руплівасьць, старанасьць
ĉine:
刻苦 [kèkǔ], 勤勉 [qínmiǎn]
france:
diligence (zèle), zèle
germane:
Fleiß
hebree:
חָרִיצוּת
hungare:
szorgalom
indonezie:
kerajinan (perihal rajin), ketekunan, kegiatan (perihal giat), kegetolan
japane:
熱心さ [ねっしんさ], 勤勉さ [きんべんさ]
perse:
جدیت، پشتکار، سخت‌کوشی
tibete:
བརྩོན་འགྲུས་
ukraine:
старанність, дбайливість, ретельність

diligentulo

Iu diligenta: la animo de diligentuloj satiĝas [16]; la entreprenoj de diligentulo donas nur profiton [17].
beloruse:
руплівец
germane:
Fleißiger
indonezie:
orang rajin, orang tekun, orang giat, orang getol, perajin, penekun, pegiat, penggetol
japane:
勤勉家 [きんべんか], 働き者 [はたらきもの]

maldiligenta

Mallaborema, malpenema, malvigla: pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta PrV ; mi pasis tra kampo de homo maldiligenta […] kaj jen ĉie elkreskis urtiko, ĉio estas kovrita de dornoj, kaj la ŝtona muro estas detruita [18]; ne, ili ne estis perfiduloj, sed maldiligentaj altranguloj [19] maldiligenta mano malriĉigas, sed mano de diligentuloj riĉigas [20]; (figure) la ondoj malfortiĝis kaj fariĝis kvazaŭ maldiligentaj [21]; (figure) la horoj treniĝas maldiligente. SIN:pigra
angle:
lazy, indolent, slothful, slow-going, work-shy
beloruse:
лянівы, гультаяваты, нядбайны
ĉeĥe:
líný, nedbalý
ĉine:
[duò], 不愛勞動 [bùàiláodòng], 厌恶劳动 [yànwùláodòng]
france:
indolent, mou (paresseux), nonchalant, paresseux (adj.)
germane:
faul, träge, arbeitsscheu
hispane:
haragán, perezoso, vago
hungare:
lusta, henye
indonezie:
malas, lamban, lembam, inert
itale:
pigro, indolente
japane:
怠惰な [たいだな], 不熱心な [ふねっしんな]
nederlande:
lui
perse:
تنبل، کاهل، تن‌پرور
pole:
nonszalancki, leniwy, próżniaczy
portugale:
preguiçoso
ruse:
ленивый
slovake:
lenivý
tibete:
ལེ་ལོ་ཅན་
ukraine:
ледачий

maldiligenti

Esti maldiligenta, agi maldiligente: maldiligenti en la ondanta, bonodora erikaro, jen la vera vivoĝua ĝojo! [22]. SIN:pigri
beloruse:
ленавацца, гультаіць
ĉeĥe:
lenošit
ĉine:
偷懒 [tōulǎn]
france:
flâner, paresser
germane:
faulenzen, abhängen, faul sein, fläzen
hispane:
haraganear, holgazanear, vagear
hungare:
lustálkodik
indonezie:
memalas, melamban, melembam
nederlande:
lui zijn
perse:
تنبلی کردن
pole:
lenić się, próżniaczyć, obijać się
ruse:
лениться
slovake:
byť lenivý, hlivieť, leňošiť

maldiligento, maldiligenteco

La eco esti maldiligenta: mi ne scias, kial oni ne varbis aliajn ― ĉu temas pri maldiligento flanke de UEA, ĉu simple pri la fakto, ke UEA nuntempe sentas sin sufiĉe forta por stari sen apogo de gravaj nomoj [23]; la geinstruistoj kiuj jam delonge plendas pri stulteco kaj maldiligento de la juna generacio [24]; maldiligenteco ne pretigos al si manĝon [25]; maldiligenteco estas la radiko de ĉia malbono [26]. SIN:pigro
23. D. Harlow: Jubileo..., 2002
24. J. Ipfelkoffer: Komparo de instrumetodoj, Monato, jaro 2001a, numero 6a, p. 9a
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 12:27
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
beloruse:
лянота, гультайства
ĉeĥe:
lenost
ĉine:
懒散 [lǎnsǎn]
france:
indolence, mollesse (nonchalance), nonchalance, paresse
germane:
Faulheit
hungare:
lustaság
indonezie:
rasa malas, kemalasan, kelambanan, kelembaman, inersia
japane:
怠惰 [たいだ]
perse:
تنبلی
pole:
nonszalancja, lenistwo, próżniactwo
ruse:
лень, леность
slovake:
lenivosť
ukraine:
лінь, лінощі

maldiligentulo

Iu maldiligenta: iru al la formiko, vi maldiligentulo, rigardu ĝian agadon, kaj saĝiĝu [27]; la animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas [28]; Wicek, kiu hodiaŭ, maldiligentulo, ne iris en la lernejon [29]. SIN:pigrulo
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 6:6
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 13:4
29. E. Orzeszko, trad. Kabe: La bona sinjorino, 1924
beloruse:
гультай, лорта, абібок
ĉeĥe:
lenoch
france:
paresseux (subst.)
germane:
Faulpelz
hungare:
lusta(ember)
indonezie:
orang malas, orang lamban, orang lembam, pemalas, pelamban, pelembam
japane:
怠け者 [なまけもの], 不精者 [ぶしょうもの]
pole:
leń, próżniak, obibok, wałkoń, nygus
ruse:
лентяй, лодырь
slovake:
darebák, lenivec
ukraine:
ледар, ледащо

administraj notoj