*abel/o

*abelo

ZOO Genro el la familio abeledoj (Apis), el kiu unu specio (Apis mellifera) estas bredata pro la mielo: kiu havas abelojn, havas mielon PrV ; ili pelis vin tiel, kiel faras la abeloj [1]; jen svarmamaso da abeloj [2]; ili ĉirkaŭis min kiel abeloj [3]; unu el la abeloj pikis lin en la mano, tiel ke li elfaligis la florpoton [4]; li sciis, ke inter la […] abeloj troviĝas reĝino [5]; fervore laboradi kiel abeloj BdV .

Eŭropa mielabelo (Apis mellifera) prenante nektaron el asterofloro
PD  [6]
Rim.: Abelo nomiĝas ankaŭ norvega matematikisto.
angle:
bee
beloruse:
пчала
bretone:
gwenanenn
bulgare:
пчела
ĉeĥe:
včela
ĉine:
蜜蜂 [mìfēng]
dane:
bi
france:
abeille
germane:
Biene
greke:
μέλισσα
hebree:
דבורה
hispane:
abeja
hungare:
méh
ide:
abelo
itale:
ape
japane:
ミツバチ [みつばち]
katalune:
abella
latinece:
Apis Apis mellifera
nederlande:
bij
okcitane:
abelha
perse:
زنبور عسل، زنبور
pole:
pszczoła
portugale:
abelha
ruse:
пчела
slovake:
včela
slovene:
čebela
svede:
bi
taje:
ผึ้ง
tibete:
སྦྲང་ནོར་བུ་
turke:
bal arısı, arı
ukraine:
бджола
volapuke:
bien

abelaro

Aro da abeloj devenantaj de abelreĝino kaj loĝantaj kune: unu abelaro […] flugis en la fajron [7]; en abelujo virabeloj naskiĝas kvazaŭ malsano de la abelaro [8]; [li] ekbredis kaprojn kaj ŝafojn, ankaŭ abelarojn [9]. VD:abelsvarmo
beloruse:
пчаліны рой
germane:
Bienenstaat

abelujo

HOR Dometo konstruita de abeloj, aŭ korbo aŭ kesteto konstruita de homo por loĝigi abelojn: en abelujon ne blovu (ne incitu koleremulon) PrV ; abelujon ne incitu, amason ne spitu PrV ; (figure) li memoris […] la zumadon, murmuradon kaj sonoradon de la abelujoj de la grandaj urboj [10]; (figure) la granda urbo aperis antaŭ la okuloj de ŝia imago en la formo de grandega abelujo, en kiu moviĝis, bolis per vivo kaj pelado, multo da homaj ekzistaĵoj Marta .
angle:
beehive, hive
beloruse:
вулей
bretone:
ruskenn, kestenn
bulgare:
кошер
ĉeĥe:
úl
ĉine:
蜂巢 [fēngcháo]
dane:
bistade, bikube
france:
ruche
germane:
Bienenkorb, Bienenstock
hebree:
כוורת
hispane:
colmena
hungare:
kaptár
ide:
abeluyo
itale:
alveare
japane:
ミツバチの巣箱 [ようほうばこ]
katalune:
rusc, buc, seguer, bresca, arna
nederlande:
bijenkorf
okcitane:
bornat, bornhon, buc, brusc
perse:
کندو
pole:
ul
portugale:
colméia, cortiço
ruse:
улей
slovake:
úľ
svede:
bikupa
taje:
กล่องเลี้ยงผึ้ง, ลังเลี้ยงผึ้ง, หีบเลี้ยงผึ้ง
turke:
kovan
ukraine:
вулик
volapuke:
bienadomil

abelejo

HOR Loko, kie abelbredisto aranĝis abelujojn: (figure) baldaŭ en Malsupra Egipto ĉio komencis zumi, kvazaŭ en abelejo [11].
angle:
apiary
beloruse:
пасека, пчальнік
bretone:
gwenaneg
bulgare:
кошер
ĉeĥe:
včelín
dane:
bigård
france:
rucher
germane:
Bienenstand
hebree:
מכוורת
hispane:
colmenar, abejera
hungare:
méhes
ide:
abeleyo
itale:
arnia
japane:
養蜂場 [ようほうじょ]
katalune:
abellar
nederlande:
bijenschans, bijenstal
perse:
کندوخانه
pole:
pasieka
portugale:
colmeal
ruse:
пасека
slovake:
včelín
taje:
รังผึ้ง, รวงผึ้ง
ukraine:
пасіка

abelisto

HOR Homo kiu prizorgas abelujojn kaj forprenas mielon kaj vakson: en abelisto-rondeto Vytautas konatiĝis kun Juozas Bacevičius [12].
angle:
beekeeper
beloruse:
пчаляр, бортнік
bretone:
gwenaner
bulgare:
пчелар
ĉeĥe:
včelař
ĉine:
养蜂人 [yǎngfēngrén], 養蜂人 [yǎngfēngrén], 养蜂家 [yǎngfēngjiā], 養蜂家 [yǎngfēngjiā]
dane:
biavler
france:
apiculteur
germane:
Imker
hebree:
כוורן
hispane:
apicultor
hungare:
méhész
itale:
apicoltore
japane:
養蜂家 [ようほうか]
katalune:
apicultor, abellaire
nederlande:
imker, bijenhouder
okcitane:
apicultor, abelhaire
perse:
کندودار، زنبوردار
pole:
pszczelarz
portugale:
apicultor
ruse:
пчеловод, пасечник
slovake:
včelár
taje:
คนเลี้ยงผึ้ง
volapuke:
bienan

abelino

ZOO Inseksa individuo el la genro abeloj. SUB:abelreĝino, laborabelo
beloruse:
пчала (самка)
ĉeĥe:
včela (dělnice)
dane:
hun-bi (dronning el. arbejder)
france:
abeille femelle
hungare:
nőstény méh
ide:
abelino
japane:
雌バチ [めすばち]
katalune:
abella femella
nederlande:
wijfjesbij
perse:
زنبور ماده
portugale:
abelha fêmea
ruse:
самка пчелы
slovake:
včela (robotníčka)
taje:
ผึ้งตัวเมีย
volapuke:
jibien

abelreĝino

ZOO En abela familio, la sola abelino kun plene evoluintaj seksaj organoj: kaj tien flugis la abelreĝino kun sia svarmo kaj demetis vakson kaj mielon [13]; la abelreĝino kun la tuta abelsvarmo brue enflugis [14].
angle:
queen
beloruse:
матка (пчаліная), пчаламатка
bretone:
mamm-wenan
bulgare:
пчела майка
dane:
bidronning
france:
reine (abeille)
germane:
Bienenkönigin
hebree:
מלכת דבורים
hispane:
reina
hungare:
méhkirálynő
itale:
ape regina
japane:
女王蜂 [じょおうばち]
katalune:
abella reina
nederlande:
bijenkoningin
okcitane:
abelha reina
perse:
ملکه (زنبور)، زنبور ملکه
pole:
królowa, pszczoła matka
portugale:
abelha-mestra, rainha
ruse:
пчелиная матка
taje:
ผึ้งราชินี, ผึ้งนางพญา
volapuke:
bienajireg

virabelo

ZOO Virseksa individuo el la genro abeloj, kiu ne laboras kaj kies nura funkcio estas fekundigi la reĝinon: la abeloj ĉiam laboremas, sed la virabelo sufiĉe bone manĝadas, kaj tute ne laboras [15].
15. M. K. Gandhi, trad. A Giridhar Rao: Eksperimentoj kun la Vero, [vidita en 2017]
angle:
drone
beloruse:
труцень
bretone:
tad-gwenan
bulgare:
търтей
ĉeĥe:
trubec
ĉine:
公蜂 [gōngfēng]
dane:
drone
france:
abeille mâle, faux-bourdon
germane:
Drohne
hispane:
zángano
hungare:
hereméh
ide:
abelulo
itale:
fuco
japane:
雄バチ [おすばち]
katalune:
abellot
nederlande:
mannetjesbij
okcitane:
abelha mascla, abelhard, fals bordon
perse:
زنبور نر
pole:
truteń
portugale:
zangão, zângão
ruse:
трутень
slovake:
trúd
taje:
ผึ้งตัวผู้
volapuke:
hibien

laborabelo

ZOO En abela familio, abelino sen la reprodukta funkcio, kiu senĉese laboras: interesa aspekto de la evoluado estas, ke la distingo inter laborabeloj kaj abelreĝinoj baziĝas nur sur nutraĵo [16].
16. J. Adcock, trad. D. Rogers: De kie? Kien? Kaj kiel?, [1993?]
angle:
worker (bee)
beloruse:
працоўная пчала
bretone:
labourerez (gwenanenn)
ĉeĥe:
včela dělnice
ĉine:
工蜂 [gōngfēng]
dane:
arbejderbi
france:
ouvrière (abeille)
germane:
Arbeiterin (Biene)
hispane:
(abeja) obrera
hungare:
dolgozó (méh)
itale:
ape operaia
japane:
働きバチ [はたらきばち]
katalune:
abella obrera
nederlande:
werkster (bij)
perse:
زنبور کارگر
pole:
pszczoła robotnica
portugale:
abelha-operária
ruse:
рабочая пчела
slovake:
včela robotnica
taje:
ผึ้งงาน

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~ejo: Mankas dua fontindiko.
~isto: Mankas dua fontindiko.
~ino: Mankas fontindiko.
~ino: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
vir~o: Mankas dua fontindiko.
labor~o: Mankas dua fontindiko.