*miel/o UV
*mielo
- Sukera substanco ellaborata de la abeloj el nektaro: blankpaneto kun mielo [1]; kio estas pli dolĉa ol mielo [2]? ĉelaraj mielgutoj [3]; (figure) elirigi […] en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo [4]; ne bone estas manĝi tro multe da mielo [5]; tien flugis la abelreĝino kun sia svarmo kaj demetis vakson kaj mielon [6]; la amo estas kiel la mielo: kun plezuro oni povas ĝin gustumi, sed oni ne povas sin bani en ĝi [7]; la kruĉoj de mielakvo estis malplenigitaj, kaj oni alportis aliajn [8]; kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas PrV ; kiu havas abelojn, havas mielon PrV ; (figure) mielo sur lango, kaj glacio en koro PrV ; urson al mielo oni ne tiras per orelo PrV .
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 16:31
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 14:18
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 19:10
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 3:8
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 25:27
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVII
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo

- angle:
- honey
- beloruse:
- мёд
- bretone:
- mel
- bulgare:
- мед
- ĉeĥe:
- med
- ĉine:
- 蜂蜜 [fēngmì], 蜜 [mì], 蜜糖 [mìtáng]
- ĉuvaŝe:
- пыл
- france:
- miel
- germane:
- Honig
- hispane:
- miel
- hungare:
- méz
- indonezie:
- madu
- japane:
- 蜂蜜 [はちみつ], みつ
- katalune:
- mel
- nederlande:
- honing, honig
- pole:
- miód
- portugale:
- mel
- rumane:
- miere
- ruse:
- мёд
- slovake:
- med
- tibete:
- སྦྲང་རྩི་
- ukraine:
- мед
miela
- 1.
- De mielo, el mielo: miela gusto, miela kuko; aĝuloj babilas ĉe vino miela [9]; (figure) li vivis kun sia juna edzino ankoraŭ la mielan tempon (vd mielmonato) [10]; [la] vendejo […] odoras je miela melono [11].
- 2.
- (figure)
Afekte nesincere dolĉa:
flati per mielaj vortoj;
Nero komencis demandi per miela voĉo, en kiu tamen vibris profunde vundita memamo
[12];
„tute ĝuste, karulo, tute ĝuste,“ ŝi aprobis direktante al li mielajn okulojn
[13];
ŝi […] per tirata miela voĉo komencadis longan parolon
Marta
;
lango miela, sed koro kruela
PrV
.
alloga,
glata
9.
Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro XI.
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
11. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Scienco
12. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XL
13. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 14

- 1. honey 2. sweet, honeyed, saccharine
- beloruse:
- мядовы
- ĉeĥe:
- medový
- ĉine:
- 甜 [tián], 蜜 [mì]
- france:
- mielleux
- germane:
- 1. aus Honig 2. honigsüß
- hispane:
- 1. de miel 2. meloso
- hungare:
- 1. méz-, mézes 2. mézes
- japane:
- 蜂蜜の [はちみつの], 蜂蜜入りの [はちみついりの], 蜜のように甘い [みつのようにあまい], 甘ったるい [あまったるい]
- katalune:
- melós
- nederlande:
- 1. honing-, honig- 2. honingzoet, honigzoet
- pole:
- miodowy
- ruse:
- медовый
- slovake:
- medový
- ukraine:
- медовий, медяний
mielĉelaro
- Aro de vaksaj sesangulaj ĉeloj en abelujo kiuj enhavas la larvojn kaj en kiuj la abeloj staplas mielon: mi manĝis mian mielĉelaron, kiel ankaŭ mian mielon [14]; li etendis la pinton de la bastono […] kaj trempis ĝin en la mielĉelaro, kaj almetis sian manon al la buŝo [15].
14.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta kanto 5:1
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 14:27
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 14:27
- angle:
- honeycomb
- beloruse:
- соты (зь мёдам)
- ĉine:
- 蜂窝 [fēngwō], 蜂窩 [fēngwō]
- france:
- rayon (de ruche)
- germane:
- Honigwaben
- hispane:
- panal
- katalune:
- bresca
- pole:
- plaster (miodu)
trinkmielo
-
Trinkaĵo el mielo,
kutime fermentinta (vd mielvino):
la mastro enverŝis grandan glason da trinkmielo
[16];
ni trinku […] trinkmielon kaj Bremenan bieron
[17].
mielakvo
16.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
- angle:
- mead
- beloruse:
- медавуха, мядок (напітак)
- ĉine:
- 蜂蜜酒 [fēngmìjiǔ]
- france:
- hydromel
- germane:
- Met, Honigwein