skip/o PIV1

skipo

1.
Grupo de difinita nombro da kunlaborantoj, plenumantaj komunan taskon: Leopoldo komisiis al li […] prepari la vojaĝon de skipo de esploristoj [1]; 22-homa skipo sukcese atingis la poluson per paraŝutoj [2]; alveninta skipo de la fajrobrigado devis elsegi la vunditan ŝoforon el la vrako [3]; venis televida skipo – kaj jen mi en la vespera regiona novaĵelsendo [4]. VD:bando, brigado2, opo, taĉmento, teamo, trupo
2.
Unu el pluraj tiaj grupoj, dividantaj komunan taskon, eventuale alternantaj laŭ tempoplano: oni senprokraste sendis skipojn da laboristoj por ekspluati la okron [5]; la taĉmentanoj, laborante skipe, dum unu horo fosis profundan kavon MkM ; dua skipo serĉas ankoraŭ, malsupre de montara vojo, la precizan lokon kie devus troviĝi la korpo [6]; okhora skiplaboro (en du aŭ tri okhoraj tagdividoj) [7]; pro spaco-manko, infanoj „skipe“ iras lernejen: kelkaj lernas matene, kelkaj post-tagmeze [8].
1. Wim M. A. de Smet: Charles Lemaire, esplor-vojaĝisto en Meza Afriko, Monato, 1998/05, p. 25
2. Araneo: Brrr ..., Monato, 2001/01, p. 10
3. Gerrit Berveling: Katastrofa reĝinotago, Monato, 2009/06, p. 16
4. Paul Gubbins: Taglibro de l' (antaŭ)milito ... el la lando de Ŝekspiro, Monato, 2003/03, p. 12
5. Robert Roze: Flagrantaj koloroj, Monato, 2000/06, p. 17
6. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, La Skandalo de la „kvazaŭpolitiko“ kiu makulas la Prezidanton Alvaro Uribe
7. La Ondo de Esperanto, Günter Grass: El „Mia jarcento“
8. Monato, Irano ― Lando de la reuz-lernejo
angle:
1. team 2. shift
beloruse:
1. каманда, брыгада, калектыў, зьмена (на прадпрыемстве)
bulgare:
1. екип
ĉeĥe:
1. košová výtah, skip, šikmý výtah
ĉine:
1. 团队 [tuánduì], 團隊 [tuánduì], 組 [zǔ], 组 [zǔ]
france:
1. équipe
germane:
1. Mannschaft, Team, Brigade 2. Schicht (Arbeiter) ~laboro: Schicharbeit.
hungare:
1. csapat, brigád, műszak
japane:
[はん], チーム [ちーむ]
katalune:
1. equip
nederlande:
1. ploeg (taskgrupo, teamo), team
pole:
1. ekipa, zespół
slovake:
1. košový výťah, šikmý výťah
ukraine:
зміна (на виробництві і т.п.)

skipestro

Iu, kiu estras skipon: li tute ne emas ridi, nur por teni en bona humoro […] la skipestron de laboristoj MortulŜip ; tiu skipestro el granda aŭtomobil-firmao zorge konstatas ke oni laboras pri rad-moviloj kiuj kapablas orienti la radojn en alia direkto ol tiu ordonita de la stirilo [9]; ofte dungiĝas kiel skipestro pri la riparado [10]. VD:laborestro, manaĝero
9. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, Novaj teĥnikoj pri datenkolekto kaj kontrolo
10. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, La klimataj rifuĝintoj de Bangladeŝo
ĉine:
工头 [gōngtóu], 工頭 [gōngtóu], 領班 [lǐngbān], 领班 [lǐngbān], 女工头 [nǚgōngtóu], 女工頭 [nǚgōngtóu]
germane:
Vorarbeiter, Schichtleiter, Teamleiter
japane:
班長 [はんちょう]
pole:
kierownik, majster
ukraine:
начальник зміни, боцман

administraj notoj