*taĉment/o PV

*taĉmento

Aparta grupo komisiita pri iu misiotasko: Jakob […] dividis la homojn, kiuj estis kun li, kaj la ŝafojn kaj la bovojn kaj la kamelojn, en du taĉmentojn [1].
a)
MIL Parto de regimento marŝanta aŭ operacianta izole: antaŭ unu horo trans la riveron iris taĉmento da soldatoj el 200 personoj FK ; lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas sepdek kvar mil sescent [2]; post ili iris du malgrandaj infanteriaj taĉmentoj, unu armita per lancoj, la alia per hakiloj [3]; tuta taĉmento da tamburistoj [4]; partizanaj komunistaj taĉmentoj [5]; pactaĉmentoj de Unuiĝintaj Nacioj [6]. VD:bataliono, brigado1, kohorto1
b)
Aro da homoj farantaj apartan laboron: sur la fregato ‚Danujo‘ […] mi servis en la ŝiptaĉmento [7]; kun studentaj konstrutaĉmentoj mi estis en Saĥalin [8]; propaganda taĉmento [9]; pordo malfermiĝis por trapasigi la taĉmenton de ĝardenistoj KPr ; la studentan domon eniris perforte taĉmento da serbaj policistoj kaj arestis lin [10]; la taĉmentanoj, laborante skipe, dum unu horo fosis profundan kavon MkM . SIN:brigado2, skipoVD:sekcio1
SIN:trupo
angle:
1.a detachment (military unit) 1.b team, shift, gang, squad
beloruse:
1.a атрад 1.b брыгада (рабочых)
france:
détachement, équipe, mission (équipe)
germane:
1.a Trupp, Abteilung, Heerschar pac~oj de Unuiĝintaj Nacioj: UN-Friedenstruppen. 1.b Trupp, Abteilung
hispane:
1.a destacamento
hungare:
csapat
itale:
1.a distaccamento (mil.), squadra (mil.), commando, reparto (mil.), drappello (mil.), manipolo (mil.), compagnia (mil.) 1.b nucleo (squadra), squadra, equipe, turno (squadra)
japane:
分遣隊 [ぶんけんたい], 部隊 [ぶたい], チーム [ちーむ], 班 [はん]
katalune:
1.a destacament 1.b colla, torn
nederlande:
1.a detachement pac~oj de Unuiĝintaj Nacioj: VN-vredesmacht. 1.b ploeg
pole:
1.a oddział 1.b zmiana, hufiec, brygada
portugale:
1.a destacamento
ruse:
1.a отряд 1.b бригада (рабочих)
svede:
1.a truppavdelning
ukraine:
загін, бригада (робітників), команда

taĉmenti

(tr)
Kunigi taĉmenton kaj taski ĝin pri iu faro: li tuj taĉmentu siajn plej taŭgajn spertulinojn [11].
11. L. Beaucaire: El la vivo de bervala sentaŭgulo, 1974
beloruse:
ствараць атрад, аб’ядноўваць у атрад
france:
détacher (mil.)
germane:
eine Truppe zusammenstellen, sammeln (Truppe)
japane:
分遣する [ぶんよこする], 派遣する [はけんする]

administraj notoj