1trup/o PVEF
trupo
- 
                              Agopreta grupo, kun
                              hierarkia organizo, difinitaj roloj:
                              
- a)
 
                                    Artistoj kaj akompanantoj el sama teatro, dancgrupo, cirko:
                                    
                                       trupo de ĵonglistoj
                                       
                                          KPr
                                          
                                          ;
                                       
                                    
                                       ĉio estis preta por la unua prezentado, la tuta trupo volis paroli kun mi, kaj
                                       la publiko ankaŭ
                                       [1];
                                       
                                    
                                       mi esperas, princo, ke nia trupo estas sufiĉe libera de tiaj mankoj ― liberigu
                                       vin de ili tute! kaj al [la aliaj] ne permesu paroli pli, ol
                                       trovas sin en ilia rolo
                                       
                                          Hamlet
                                          
                                          ;
                                       
                                    
                                       ni povos sendi ĉinajn […] teatrajn trupojn al
                                       via lando
                                       [2].
                                       
                                    
bando3- b)
 
                                    Iu ajn organizita aro da soldatoj; armeparto:
                                    
                                       admiralo Dönitz donis ordonon al ĉiuj germanaj trupoj por kapitulaci
                                       
                                          LGA
                                          
                                          ;
                                       
                                    
                                       same kiel dum la krimea milito, ankaŭ nun bonvolu provizi niajn trupojn per
                                       tabako kaj cigaroj
                                       
                                          KKr
                                          
                                          ;
                                       
                                    
                                       trupo da soldatoj pretermarŝis kun la pantalonoj
                                       ŝovitaj en siajn botojn
                                       [3];
                                       
                                    
                                       malgranda trupo de savarmeanoj enpaŝis tra la pordego
                                       
                                          VRA
                                          
                                          ;
                                       
                                    
                                       la soldataj paroladoj estas ofte farataj en formo de t.n. tagordonoj
                                       […] antaŭ la trupo
                                       
                                          Ret
                                          
                                          .
                                       
                                    
brigado1,
                                 taĉmento1.a- c)
 
                                    Grupo da skoltoj,
                                    el skoltaj patroloj:
                                    
                                       la skolta trupo […] ĉiujare ferias en tendaro
                                       [4].
                                       
                                    
 
1.
                           
                           H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Pupludisto
2. -: kunagado kun ĉinaj esperantistoj!, virtuala informilo de SEJM, 1999-09-19
3. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, sonĝo pri maljuneco
4. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Li semis bonon kaj belon, 2003
                  2. -: kunagado kun ĉinaj esperantistoj!, virtuala informilo de SEJM, 1999-09-19
3. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, sonĝo pri maljuneco
4. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Li semis bonon kaj belon, 2003
- angle:
 - troop 1.a troupe 1.c scout troop, scout group
 - beloruse:
 - 1.a трупа 1.b атрад (вайсковы), дружына, вайсковая частка, войска 1.c дружына (скаўцкая)
 - ĉeĥe:
 - divadelní soubor, divadelní společnost, družstvo, mužstvo
 - ĉine:
 - 人馬 [rénmǎ], 人马 [rénmǎ], 班子 [bānzi], 兵馬 [bīngmǎ], 兵马 [bīngmǎ], 所部 [suǒbù]
 - france:
 - troupe 1.c compagnie (scoutisme)
 - germane:
 - Truppe 1.c Gilde, Trupp
 - hispane:
 - tropa
 - hungare:
 - 1.a színtársulat, trupp 1.b csapat, osztag
 - indonezie:
 - 1.b laskar, pasukan
 - itale:
 - 1.a troupe, compagnia 1.b reparto, truppa 1.c reparto
 - japane:
 - 一座 [いちざ], 一隊 [いったい], 一団 [いちだん], 部隊 [ぶたい]
 - nederlande:
 - troep 1.c vendel (m), pfadfinder (f)
 - pole:
 - 1.a trupa, zespół aktorski, grupa aktorska 1.b odział, drużyna 1.c drużyna harcerska
 - portugale:
 - 1.a trupe, elenco, companhia 1.b tropa 1.c tropa escoteira, tropa scout
 - ruse:
 - 1.a труппа 1.b отряд, воинская часть, войска (plurale)
 - slovake:
 - jednotka, mužstvo, oddiel, čata
 - ukraine:
 - трупа, загін (військовий)
 
helpotrupo, helptrupo
                              Rezerva trupo preta por rapide helpi tie, kie estas bezono:
                              
                                 mi venigos do helpotrupojn, ĉirkaŭos vin, arestos vin
                                 kaj transportos vin katenita al la polica komisarejo
                                 [5];
                                 
                              
                                 jam la unuan tagon, la armeo vokita kiel helpotrupo, erare mortigis la
                                 polico-ĉefon
                                 [6].
                                 
                              
5.
                           
                           Karel Čapek, trad. Josef Vondroušek: Naŭ
                              fabeloj, Granda polica fabelo, [2002?]
6. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013, Origino de la atenco de Nairobo
                  6. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013, Origino de la atenco de Nairobo
- beloruse:
 - падмацаваньне (вайсковае), падмога (вайсковая)
 - france:
 - renfort, réserve (troupe de réserve)
 - germane:
 - Hilfstruppe, Reservetruppe
 - itale:
 - riserva (mil.), truppa di rinforzo, rinforzi
 - pole:
 - oddział wsparcia, odział rezerwowy