*negoc/o PV

*negoco

1.
EKON Profitcela komerca aŭ industria okupo, entrepreno: en malgranda urbeto, ĉe unu homo, kiu havis sian propran negocon [1]; en multaj landoj televido estas negoco kaj elsendoj nur reklamujoj [2]; la negoco viglis dum tri jaroj [3].
2.
EKON Aparta komerca afero de aĉeto aŭ vendo; operacio1.b, transakcio: nenio malhelpas aĉetanton iri rekte al la […] fabrikanto, tiel ke la retservo ricevas nenion el la negoco [4].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Malnova tomba ŝtono
2. H. Alos i Font: Televido: spektantoj spektatajMonato
3. S. Szathmari: Pythagoras
4. E. Grimley Evans: Interreto senpage, Monato, 2000:11, p. 23a
angle:
transaction 1. business
beloruse:
1. справа (камэрцыйная), бізнэс, занятак (камэрцыйны), камэрцыя 2. зьдзелка, угода, апэрацыя (камэрцыйная), транзакцыя (камэрцыйная)
ĉeĥe:
obchod (podnik), obchodní jednání, obchodování
france:
affaire (commerciale), négoce
germane:
Geschäft
hispane:
negocio
hungare:
üzlet (business)
nederlande:
1. handelszaak 2. handelstransactie, transactie (handel)
pole:
interes, sprawa, przedsięwzięcie handlowe
portugale:
negócio
rumane:
afacere, chestiune, întreprindere comercială
ruse:
1. дело, бизнес 2. сделка
slovake:
obchodné jednanie
ukraine:
комерційна справа, бізнес

negoca

Rilata al negoco, al vendaj kaj aĉetaj aferoj: lia riĉa mastro sendis lin en negocajn vojaĝojn [5]; negoca kontrakto [6]; ili en unu vespero sidis kune en negoca interparolado [7]; „nun, Alfred“, diris la doktoro, „kelkajn vortojn pri aferoj negocaj, dum ni estas ankoraŭ ĉe la matenmanĝo“ [8]; negocaj aferoj estas severaj PrV .
angle:
commercial, business
beloruse:
камэрцыйны, бізнэсовы
ĉeĥe:
obchodnický, obchodní
france:
commercial (adj.)
germane:
geschäftlich
hungare:
üzleti
nederlande:
zakelijk
pole:
konkretny, rzeczowy
portugale:
negocial
rumane:
concret, adevărat
ruse:
деловой, коммерческий
slovake:
obchodný
ukraine:
комерційний, бізнесовий

negoci

EKON Komerci planante kaj diskutante aĉetojn kaj vendojn: vi povos negoci en la lando [9]; apud la blankaj muroj […] negocis je krucetoj kaj helkolorigitaj sanktaj bildoj maljunulinoj Metrop ; unu grupo de akciuloj negocis kun KBC kaj atingis pli grandan, kvankam ne la esperatan kompenson [10].
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 42:34
10. R. Rotsaert: Belgaj bankoj regrupigitaj, Monato, 1998:11, p. 16a
angle:
trade, do business
beloruse:
займацца бізнэсам, весьці справы
ĉeĥe:
obchodně jednat, obchodovat, zabývat se obchodem
france:
faire du négoce, négocier (commercialement)
germane:
handeln, Handel treiben, Geschäfte machen
hispane:
negociar
hungare:
üzletel
nederlande:
handel drijven
pole:
negocjować w interesach, pertraktować w interesach
portugale:
negociar
rumane:
negociază în afaceri
ruse:
вести дела (на рынке)
slovake:
obchodovať
ukraine:
вести комерційну справу, займатися торгівлею, бізнесом

negocisto

EKON Komercisto, kiu marĉandas, proponas, akiras aŭ revendas varojn: sescent sesdek ses kikaroj da oro […] venis de la butikistoj kaj de la komerco de negocistoj [11]; kun la rekomendo de honorinda negocisto de via regiono, mi permesas al mi adresi al vi mian prezaron ĝeneralan kaj samtempe kelkajn specimenojn de la vendobjektoj [12]; negocisto kiu aĉetis diamanton de 250 karatoj, kostantan preskaŭ 30 milionojn da usonaj dolaroj, estis arestita [13]. VD:entreprenisto
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 10:15
12. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
13. RR: Historia fono, Monato, 2001:3, p. 9a
angle:
trader, businessman
beloruse:
бізнэсмэн, камэрсант
ĉeĥe:
kupec, obchodní jednatel, obchodník
france:
négociant
germane:
Händler, Geschäftemacher
hispane:
negociante
hungare:
üzletember
nederlande:
koopman, handelaar
pole:
biznesmen, człowiek interesu
portugale:
negociante
rumane:
businessman, om de afaceri
ruse:
купец, негоциант, коммерсант, бизнесмен
slovake:
kupec, obchodník, obchodný jednateľ
ukraine:
неґоціант, комерсант, бізнесмен

administraj notoj