*komerc/i PV

*komerci

(ntr)
EKON Profesie interŝanĝi varojn, produktaĵojn, celante monprofiton: ĉiuj princoj de Kedar komercis kun vi, donante al vi ŝafidojn, ŝafojn, kaj kaprojn kontraŭ viaj komercaĵoj [1]; homoj pli spritaj komercis je kuketoj, kvaso, malkostaj orelbukoj, ringoj, argilaj fajfiletoj, ludiloj, koloraj ŝtofoj, galanterio Metrop ; la sklavvendistoj siatempe ne rigardis nigrajn afrikanojn membroj de la homa raso, tial ili senhonte ilin kaptadis, kaj komercis per ili [2]; tiu firmao […] komercas landskale [3]; mi ne ŝatus reiri al dungiteco post mia longa klopodado komerci proprakonte [4]; kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas PrV . VD:entrepreni, negoci, vendi
angle:
trade
beloruse:
гандляваць
ĉeĥe:
obchodovat
france:
commercer, faire du commerce, faire du négoce
germane:
handeln
hispane:
comerciar
hungare:
kereskedik az üzlethez ész kell.
nederlande:
handel drijven
pole:
handlować
portugale:
comerciar, negociar, mercadejar
rumane:
comerţ, comercializa
ruse:
торговать
slovake:
obchodovať

komerco

EKON Profesia klopodo por la interŝanĝo de varoj: komerco de agrikulturaj produktaĵoj Metrop ; floranta komerco [5]; amasa maŝina produktado por la merkato de […] granda internacia komerco [6]; sescent sesdek ses kikaroj da oro […] venis de […] la komerco de negocistoj [7]; la komerco en Kopenhago troviĝis tiam en la manoj de la riĉaj komercistoj de Bremo kaj Lubeko, ili mem ne venadis, sed ili sendadis siajn komizojn [8]; kiam li post maturiĝinta pripenso aĉetis feruzinajn akciojn […] li estis montfirme konvinkita, ke tio estas la plej bona komerco, kiun homo povas fari [9]; miaj fratoj devos vendi nian komercon al la firmo Kensford [10]; pogranda komerco; pomalgranda komerco; ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco PrV . VD:afero2.c, entrepreno, negoco
afrikanse:
handel
albane:
tregtisë
amhare:
ንግድ
angle:
trade, commerce
arabe:
تجارة
armene:
առեւտրի
azerbajĝane:
ticarət
beloruse:
гандаль, бизнэс, камэрцыя, гешэфт
bengale:
বাণিজ্য
birme:
ကုန်သွယ်
bosne:
trgovinu
ĉeĥe:
komerce, obchod
dane:
handel
estone:
kaubandus
eŭske:
merkataritza
filipine:
kalakalan
france:
commerce (activité commerciale), négoce en affaires, on ne fait pas de sentiments.
galege:
comercio
germane:
Handel, Kommerz, Geschäftstätigkeit
guĝarate:
વેપાર
haitie:
komès
haŭse:
ciniki
hinde:
व्यापार
hispane:
comercio
hungare:
kereskedelem nagykereskedelem, nagybani kereskedés. kiskereskedelem. az üzlet, az üzlet.
igbe:
ọrụ
irlande:
trádáil
islande:
verslun
japane:
トレード
jave:
perdagangan
jide:
האַנדל
jorube:
isowo
kanare:
ವ್ಯಾಪಾರ
kartvele:
სავაჭრო
kazaĥe:
сауда
kimre:
masnach
kirgize:
соода
kmere:
ពាណិជ្ជកម្ម
koree:
무역
korsike:
prufissioni
kose:
urhwebo
kroate:
trgovina
kurde:
bazirganî
latine:
commercia
latve:
tirdzniecība
laŭe:
ການຄ້າ
litove:
prekyba
makedone:
трговија
malagase:
varotra
malaje:
perdagangan
malajalame:
വ്യാപാരം
malte:
kummerċ
maorie:
hokohoko
marate:
व्यापार
monge:
luam
mongole:
гадаад худалдааны
nederlande:
handel, commercie
nepale:
व्यापार
njanĝe:
malonda
okcidentfrise:
handel
panĝabe:
ਵਪਾਰ
paŝtue:
د سوداګرۍ
pole:
handel, biznes, interes (handel) handel hurtowy. handel detaliczny.
ruande:
ubucuruzi
rumane:
comerţ
ruse:
коммерция, торговля, бизнес
samoe:
fefaʻatauaʻiga
sinde:
واپار
sinhale:
වෘත්තීය
skotgaele:
malairt
slovake:
komercia, obchod
slovene:
trgovina
somale:
ganacsiga
ŝone:
tengeserana
sote:
khoebo
sunde:
padagangan
svahile:
biashara
taĝike:
савдо
taje:
การค้า
tamile:
வர்த்தக
tatare:
сәүдә
telugue:
వాణిజ్య
ukraine:
торгівля
urdue:
تجارت
uzbeke:
savdo
vjetname:
thương mại
zulue:
ezohwebo

komerca

EKON Rilata al komerco: komercaj korporacioj [11]; komerca ĉambro (komitato da komercistoj elektitaj por studi la komercajn interesojn); la vagvendisto fariĝis komerca konsilano Fab3 ; la amiko de mia patro estis ruinigita de malsukcesintaj komercaj entreprenoj [12]; ne taŭgas la vero por komerca afero PrV .
angle:
commercial
beloruse:
камэрцыйны, гандлёвы
ĉeĥe:
obchodní, trhový, tržní
france:
commercial chambre de commerce.
germane:
Handels-, kommerziell
hispane:
comercial
hungare:
kereskedelmi kereskedelmi kamara.
nederlande:
handels-, commercieel
pole:
handlowy, komercyjny, kupiecki izba handlowa.
rumane:
negustor, comercial
ruse:
коммерческий, торговый
slovake:
obchodný
ukraine:
комерційний, торговий

*komercaĵo

EKON Aĵo aŭ servo akirebla kontraŭ pago: tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi [13]; foiraj komercaĵoj [14]; ili alveturigadis fiŝojn kaj ĉiaspecajn komercaĵojn, kaj vendadis en sabato [15]; Meŝeĥ komercis kun vi, alportante al vi kiel komercaĵojn homajn animojn kaj kuprajn vazojn [16]; oni envokis la vagvendiston kun liaj komercaĵoj, sed nur por ke ili povu amuziĝi pri li Fab3 ; ĉiu pasanto povis bone pririgardi la elmetitajn komercaĵojn [17]. SIN:varo
angle:
commodity, product
beloruse:
тавар
france:
marchandise, denrée (marchandise quelconque)
germane:
Ware, Handelsgut
hispane:
mercancía
hungare:
kereskedelmi áru
nederlande:
handelswaar
pole:
towar, oprogramowanie płatne
rumane:
articol
ruse:
товар
ukraine:
товар

komercejo

EKON Loko, kie oni komercas: arĝenton, feron, stanon, kaj plumbon [Tarŝiŝ] alportadis al via komercejo [18]; el Togarma oni alportadis al via komercejo ĉevalojn […] kaj mulojn [19]; tiu ĉambro havis ŝajnon de saloneto sed en efektiveco ĝi estis komercejo tia sama, kiaj estas ĉiuj aliaj komercejo Marta ; Moskva placo, tiam okupita de la komercejoj Metrop . SUB:agentejo, bazaro, borsejo, faktorio, foiro, kontoro, magazeno
beloruse:
рынак
ĉeĥe:
obchod, prodejna, tržišta, tržnice
france:
commerce (magasin), établissement (magasin), magasin, maison (magasin)
germane:
Geschäft, Kontor
hungare:
kereskedés (bolt), áruda
nederlande:
markt
pole:
handel, interes (sklep)
rumane:
magazin
ruse:
рынок, магазин
slovake:
miesto obchodovania, obchod
ukraine:
торговий дім, ярмарок, ринок

komercema

Preta komerci ĉiuokaze: edukitaj ruse, fremdaj al kutimo kaj al lingvo de la lando, komercemaj, baraktemaj por ne morti pro malsato, ili estis ĉiel abomenataj de la pola societo [20]; ioma avaro […] estas tipa por la komercemaj nederlandanoj [21].
20. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
21. J. Derks: Mia opinio pri "nee" en Nederlando, Eŭropa Bulteno, 2005-09 (39)
beloruse:
прадпрымальны, пракідлівы, пракідкі
france:
commerçant (adj.), marchand (adj.)
germane:
geschäftstüchtig

komercisto

Homo, kiu profesie komercadas: por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da sukero [22]; riĉa komercista familio […] veturis en kvarĉevala kaleŝo Fab3 ; sub la altaj platanoj […] la komercisto pelas siajn ŝarĝitajn kamelojn [23]; oni ŝarĝis ŝipon, fidela Johano vestis sin kiel komercisto, kaj la reĝo devis fari la samon por fariĝi tute nerekonebla [24]; regularo uzata en la tuta mondo de komercistoj, juristoj, transportistoj kaj asekuristoj [25]; komercisto estas ĉasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas PrV .
angle:
merchant, trader
beloruse:
гандляр, бізнэсмэн
ĉeĥe:
kupec, obchodník
france:
commerçant (toute activité commerciale), marchand, négociant
germane:
Händler, Geschäftsmann
hispane:
comerciante
hungare:
kereskedő
nederlande:
handelaar, koopman
pole:
handlarz, handlowiec, kupiec
rumane:
negustor
ruse:
коммерсант, торговец, бизнесмен
slovake:
obchodník
ukraine:
комерсант, торговець

forkomerci

(tr)
EKON Forlasi, provante vendi: eble [mi devus] el la vestoj ion forkomerci? vendi ekzemple la pantalonon [26]?
beloruse:
прадаваць, распрадаваць
ĉeĥe:
vyprodávat, zbavovat se nehodnotného zboží
france:
se défaire (de) (en le vendant), se séparer (de) (en le vendant), vendre (en s'en défaisant)
germane:
verkaufen, losschlagen verkaufen, losschlagen, abverkaufen
hispane:
agotar (una mercancía)
hungare:
áruba bocsát
nederlande:
verkopen
pole:
wysprzedać
ruse:
продать, распродать
slovake:
vypredávať
ukraine:
спродувати

administraj notoj

pri ~aĵo:
    Indas kontroli, ĉu vere "varo" kaj "komercaĵo" estas
    sinonimaj. Mi havas dubon, ĉu servo ne povus esti
    konsiderata komercaĵo, kvankam mi ne emas konsideri
    ĝin varo.
    [MB]
  
pri for~i:
    Kontroli la trd be, de, es, nl post la sxangxo de senco
    (PV-e: forvendi).
    [MB]