*medit/i PV

*mediti

Longe pensi, fiksante kaj koncentrante sian atenton; enprofundiĝi en pensado: stomako malsata nur pri pano meditas PrV ; atendis, meditis, ĝis en tombon englitis PrV ; la fidela servisto longe meditis, kion fari [1]; mi meditis, por kompreni ĉi tion, sed ĝi estis malfacila [2]; li ne primeditas en sia koro, ne havas scion nek komprenon [3]; la jura konsilisto apogis sian kapon sur la mano, profunde spiris kaj meditis pri la tuta strangaĵo, kiun li vidis ĉirkaŭ si [4]; li ... reiris al sia ĉambro por mediti sian paroladon al la ĵurio [5]. VD:absorbi, cerbumi, enpensiĝi, pripensi
angle:
meditate
beloruse:
мэдытаваць
ĉeĥe:
dumat, hloubat, meditovat, usilovně přemýšlet
ĉine:
沉思 [chénsī], 思考 [sīkǎo], 坐禅 [zuòchán], 坐禪 [zuòchán], 打坐 [dǎzuò]
france:
méditer
germane:
meditieren, nachdenken
hispane:
meditar
hungare:
elmélkedik, meditál
japane:
考え込む [かんがえこむ], 思索する [しさくする], 黙想する [もくそうする], 瞑想する [めいそうする]
katalune:
meditar
nederlande:
pijnzen, mediteren
pole:
medytować, rozmyślać, rozważać, dumać
portugale:
meditar
ruse:
размышлять, медитировать, задуматься
slovake:
meditovať, rozjímať, zamýšľať sa
tibete:
སྒོམ་
ukraine:
міркувати, обмірковувати, медитувати

medito

1.
Meditado: kontraŭ faro farita ne helpas medito PrV ; ĉu de la asketa vivo, ĉu de la kunestado kun la saĝaj pastroj, ĉu eble de la longaj meditoj, la princo ŝanĝiĝis [6]; ĉe ĉiuj tiuj meditoj mi forgesis la tempon kaj horon [7].
2.
Meditaĵo, temo, kiun oni pripensas: la maljunulo per ĉiuj siaj pensoj kaj meditoj alkroĉiĝis al sia mono [8]; fremda medito estas kaŝita PrV .
angle:
meditation
beloruse:
мэдытацыя
ĉeĥe:
meditace, přemítání
ĉine:
冥想 [míngxiǎng], 静修 [jìngxiū], 靜修 [jìngxiū]
france:
méditation
germane:
Meditation 2. Gedanken
japane:
思索 [しさく], 黙想 [もくそう], 瞑想 [めいそう]
katalune:
1. meditació 2. pensament
pole:
1. medytacja, zamyślenie, rozmyślania, rozważania, zaduma
slovake:
meditácia
tibete:
1. སྒོམ་
ukraine:
міркування, медитація

meditado

Longa, absorba pensado: dum meditado pri la vizioj de la nokto, kiam profunda dormo falas sur la homojn, atakis min teruro kaj tremo kaj ĉiuj miaj ostoj eksentis timon [9]; apud la tablo, kovrita de geografiaj kartoj, sidas en profunda meditado la granda admiralo de Hispanujo, Kristoforo Kolumbo [10].
angle:
meditation
beloruse:
мэдытацыя
ĉeĥe:
rozjímání, uvažování
ĉine:
冥想 [míngxiǎng], 静修 [jìngxiū], 靜修 [jìngxiū]
france:
méditation
germane:
Nachdenken
japane:
沈思黙考 [ちんしもっこう], 黙想 [もくそう], 瞑想 [めいそう]
katalune:
meditació
pole:
medytacja, zamyślenie, rozmyślania, rozważania, zaduma
slovake:
meditovanie, rozjímanie, uvažovanie
tibete:
སྒོམ་
ukraine:
міркування, медитація

meditema

Momente aŭ karaktere inklina al pensado, al medito: mi kantos al vi, por ke vi fariĝu gaja, sed samtempe ankaŭ meditema [11]; profunde enpensa kaj meditema li estis, kaj tial li denove rememoris la tri nuksojn, kiujn li kiel infano ricevis de la ciganino [12]; Anno-Doroteo, ... nur dekkvarjara infano, estis silentema kaj meditema [13].
angle:
meditative
beloruse:
задуменны, задумлівы
ĉeĥe:
hloubavý, přemítavý, rozjímavý
ĉine:
冥想 [míngxiǎng]
france:
méditatif
germane:
nachdenklich, still
japane:
考え込みがちな [かんがえこみがちな], 瞑想的な [めいそうてきな]
katalune:
meditatiu, pensarós
slovake:
hĺbavý, premietavý, rozjímavý
ukraine:
схильний до міркувань, замислений

meditinda

Kiu estas profite pripensinda: 90 % de ilia valoro estas ne la laboro por krei ilin, sed por kredigi al la uzantoj, ke ili estas normaj […] meditinda por esperantistoj, ĉu ne [14]? itala leganto laŭdis, ke ‚Sovaĝa Herbaro‘ estas verko kun humaneco kaj eduka signifo, kaj ĝia granda lerteco de verkado estas meditinda [15].
14. J.S. Brilleaud: Komputiko kaj Esperanto, Monato, 2000/09, p. 4
15. Hou Zhiping: Bonaj memoraĵoj por esperantistoj, El Popola Ĉinio, [2009?]
beloruse:
варты абдумваньня
france:
appréciable
germane:
bedenkenswert

administraj notoj