*difin/i

*difini

(tr)
1.
Precize klarigi, koncize priskribi la signifon de vorto, ideo, koncepto ktp per ties karakterizaj ecoj: la sufikso „um“ ne havas difinitan signifon [1]; klare difinita […] Fundamento de la lingvo [2]; ĉiu elemento ricevis difinitan signifon kaj la tuta lingvo esence aglutinan karakteron EeP ; multnombraj fakaj terminoj estis difinitaj en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto EeP ; se oni ordonus al mi difini la karakteron de lia sankteco Ramzes XIII, vere, mi ne scius tion fari [3]; kiel difini? estis io pura, naiva, tre juna, tre senkomplika en li ChV ; Kio estas foirismo? Ni legu unue, kiel ĝin difinas foiristoj mem: […] [4].
2.
Precize fiksi aŭ konigi la karakterizajn ecojn, naturon, rolon aŭ limojn de io: havi difinitan formon; ni iras al celo klare difinita, senduba kaj nepre atingota EE ; nun iru, laboru, kaj […] la difinitan nombron da brikoj liveru [5]; faru la Paskon en la difinita tempo [6]; difinu limon por la popolo ĉirkaŭe, dirante: gardu vin, ke vi ne supreniru sur la monton nek tuŝu ĝian bazon [7]; mi volas hodiaŭ difini, kion ricevos ĉiu el vi post mia morto [8]; ĉe ĉiu disdonado mi gvidis min per io difinita, mi ĉiam decidas laŭ alfabeta ordo [9]; ĉiu esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝodonanto por li ĉiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita verko [10]; [ne necesas] difini […] severajn regulojn por tiuj ĉi detaloj [11]; tie agadis nenia logiko, nenia difinita plano EE ; difini komitaton, kiu okupus sin je [tiu tasko] EE . VD:asigni, atribui, decidi
3.
(arkaismo) Determini: regulo por difini la [semajn]tagon en malproksima jaro FK ; fianĉon de l' sorto difinitan forpelos nenia malhelpo PrV ; li difinis rendevuon al ili en iun drinkejon Kandid ; alflugis al ili ĝemantaj kaj sufokitaj voĉoj, kies fonton ne eble estis difini [12]; niaj infanjaroj ofte difinas nian estontan vivon; GRA la adjektivo difinas la substantivon kaj la adverbo difinas la verbon.
Rim.: La verboj „determini“ kaj „destini“ oficialiĝis pli malfrue. Do en la komenco „difini“ devis kunkovri la signifojn de ambaŭ.
angle:
define
beloruse:
вызначаць, азначаць
ĉeĥe:
definovat, stanovit, určit, určití, vymezit
ĉine:
确定 [quèdìng], 明确 [míngquè], 指定 [zhǐdìng]
france:
définir
germane:
bestimmen, festlegen, definieren
hebree:
לְהַגדִיר
hispane:
definir
hungare:
1. definiál, meghatároz (fogalmat)
japane:
定義する [ていぎする], 明確にする [めいかくにする], 定める [さだめる]
nederlande:
bepalen, definiëren
pole:
definiować, określać 1. definiować, określać 2. definiować, określać, wyznaczać
portugale:
definir, indicar, destinar, fixar, mostrar, determinar, designar, marcar
ruse:
1. определить, дать определение 2. определить, назначить, установить
slovake:
definovať, určiť
ukraine:
визначати, давати визначення, призначати, установлювати

difina

1.
Difinanta: [sub] „dank“ […] PIV en la jaro 2002 listigas 10 difinajn erojn [13]; ŝi restis sidanta […] kun la difina influo de la realo, kiu daŭre premis ŝiajn kranion kaj piedojn VRA ; la katastrofo ŝajnis esti la difina momento de malfirma registaro klopodanta konstrui aliancon MD17 ; la aŭtoro de la difina tiuspeca romano pri la dua mondmilito Joseph Heller mem legis la libron Švejk kaj konfesis, ke sen tiu sperto lia romano Kaptilo 22 neniam estus verkita [14]; la difina karakterizaĵo de tiaj libroj estas, ke ili ne estas fizikaj objektoj, sed konsistas el puraj informoj, […] aŭ bitoj [15]. VD:decida2, konsekvenca1, origina, tipa
2.
Difinita: la nereala, iluzia imagito […] modifiĝis en miaj nunaj sonĝoj je amato tute reala kun difina korpoformo kaj konkreta konduto SkandalJozef . VD:certa4, konkreta
3.
GRAVD:difina artikolo
13. Monato, Jorma Ahomäki: Nova vortarego en Estonio, 2004
14. Monato, Stefan MacGill: Ruzo en rifuzo, 2006
15. Monato, Paŭl Peeraerts: Parto 1: Survoje al iu libro-normo, 2010
angle:
2. defined
beloruse:
азначальны, вызначальны, азначаны, вызначаны
france:
1. déterminant 2. défini
germane:
1. bestimmend 2. bestimmt, definiert
japane:
一定の [いっていの], 限定の [げんていの]
pole:
zdefiniowany, określony
ukraine:
означений

difino

1.
Klarigo, ebliganta difini ion: aludo al iu difino de la fama antikva filozofo Plato Kandid ; alveturinte al la loko de la difino, nia veturigisto komencis kriegi el la tuta gorĝo FK ; tiu ĉi vortareto […] mem jam klarigas sian difinon kaj manieron de uzado FK ; tiu ĉi difino postulas kelkajn klarigojn Ret ; estus necese difini kion signifas „scii“, ĉar tiu difino povas iri de la precizeco en la grandaj vortaroj ĝis la plej nebula kompreno de la signifo Ret ; angla termino, sekvata de difino en la angla EeP ; mi respektas PIV pro ĝiaj tre multaj kaj laŭcele aranĝitaj citaĵoj, sed mi ne akceptas ĝiajn difinojn kaj preskribojn, se ili ne spegulas la ĝeneralan uzadon BonaLingvo ; „juneca plenkreskulo“ estas bona aĝdifino de la ideala oficisto [16]; la difino de sekundo ŝanĝiĝis al tiu strangaĵo havanta nenian rilaton kun la tero, la suno kaj la luno [17]; fluidaĵo sen difino, nek vinagro nek vino PrV ;
2.
TEKSCI La kapablo de aparato (mezurilo, presilo, ekrano ktp) distingi inter du proksimaj valoroj: la neŭtrinoeksperimento postulas absolutan difinon de almenaŭ 1 eV; la presilo havas difinon de 600 punktoj en colo; altadifina televido MD11 . VD:distingebla, fajna2, subtila3
16. , Esti salajrata oficisto de
17. , La Blaga Blogo
angle:
1. definition 2. resolution
beloruse:
1.  вызначэньне, азначэньне 2. разрознасьць
ĉeĥe:
1. definice, stanovení, určení, vymezení
ĉine:
1. 定义 [dìngyì]
france:
1. définition 2. résolution
germane:
1. Definition 2. Auflösung
hebree:
1. הַגדָרָה
hispane:
1. definición
japane:
定義 [ていぎ], 決定 [けってい]
nederlande:
1. definitie
pole:
1. definicja, określenie 2. zakres
portugale:
1. definição
ruse:
1. определение
slovake:
1. definícia, popis
ukraine:
визначення, призначення

aldifini

Fiksi, decidi, ke io apartenu al io alia; atribui: mezurilo […] ebligas aldifini valoron al ĉio, kaj tiel ĝi ebligas kompari, adicii, subtrahi [18]. VD:asigni, aljuĝi
18. , Ĉefartikolo
angle:
assign
beloruse:
прызначаць
germane:
zuweisen
japane:
指定する [していする]
pole:
zsyłać

antaŭdifini

(tr)
Anticipe difini: Kristo Jesuo, kiun Dio antaŭdifinis kiel repacigilon per fido en lia sango [19]; tiu principo, kiel ni nun vidas kaj komprenas, antaŭdifinis progreson kaj prosperon de la afero [20]; estis multe da volontulaj helpantoj, kiuj havis ĉiu sian precizan kaj antaŭdifinitan taskon [21]; [en] la kvara jarcento okazis evento, kiu antaŭdifinis la historian evoluon de l' armena popolo [22]. VD:antaŭfiksi, destini
19. La Nova Testamento, Al la Romanoj 3:25
20. Ernest Drezen: Zamenhof, Kolektivismo en la kreado de la lingvo
21. , Aligatorejo por aligatoroj
22. Monato, Lida Elbakjan: Armenio festis 1700 jarojn da kristanismo, 2003
angle:
to predetermine, predefine, predestine, foreordain
beloruse:
прадвызначаць
ĉine:
先定 [xiāndìng]
france:
prédéfinir, définir d'avance
germane:
vorbestimmt
hispane:
predefinir
nederlande:
voorbestemmen
pole:
predefiniować, zdefiniować z góry
ruse:
предопределить

laŭdifine

Kiel postulas, kiel implicas ĝia difino: prepozicio staras – laŭdifine – antaŭ la substantivo [23]; anĝeloj laŭdifine ne havas sekson [24]; Kamaĉo ne povos vidi la blaton ĝuste tial, ke laŭdifine okkrura blato estas nevidebla [25]; la poezio estas arto metafizika laŭdifine, ĉar mem la materialo de tiu – la lingvo – estas metafizika [26]; la skriba arto mem estas laŭdifine artefarita [27]. VD:nome1, nominale
beloruse:
паводле вызначэньня
france:
par définition
germane:
gemäß Definition
latine:
per definitionem
pole:
zgodnie z definicją

sendifina

Kiu ne estas preciza klarigita, determinita aŭ determinebla: ĉirkaŭe en la ĉambro estis distrita ankoraŭ multo da sendifinaj puf-seĝoj, aŭ kiel ili estas nomataj, tiuj remburitaj, rondaj, kvarangulaj kaj ovalaj objektoj kun bluaj atlasaj kovriloj kaj amaso da nekompreneblaj laĉaĵoj kaj penikaĵoj FK ; GRA la tempoj estanta, estinta kaj estonta kaj por la modoj (modusoj) sendifina (infinitivo), kondiĉa kaj ordona EE . ANT:klara3, preciza
angle:
undefined
beloruse:
неазначаны, нявызначаны
ĉine:
未定义 [wèidìngyì], 未决定 [wèijuédìng], 含糊 [hánhú]
france:
indéfini
germane:
unbestimmt, undefiniert
pole:
nieokreślony
ukraine:
неозначений, невизначений

administraj notoj

al~i : Mankas dua fontindiko.