*disting/i PV

*distingi

(tr)
1.
Rimarki diferencon inter objektoj, personoj aŭ ideoj: distingi inter bono kaj malbono [1]; [oni] ne povis distingi inter la sonoj de la ĝojkriado kaj la sonoj de la popola plorado [2]; oni ne povis distingi, kie estis komenco kaj kie estis fino [3]; distingi la voĉon de kukolo kaj de turdo [4]; por distingi ilin unu de la alia, oni nomadis tiun, kiu posedis kvar ĉevalojn, la granda Niko, kaj tiun, kiu posedis nur unu ĉevalon, oni nomadis la malgranda Niko [5]; li ne povis distingi, ĉu [la varmego] estas sekvo de la efektiva fajro, ĉu de lia tro granda ardo de amo [6]; [oni aŭdis] ian strangan tonon, […] sed pro la bruo de la veturiloj kaj de la movado oni povis distingi ĝin nur dum mallonga momento [7]; la fadeno sur ŝia ŝpinilo estis pli delikata ol araneaĵo, homaj okuloj ne povus distingi la apartan fadenon [8]; la Dio de la Izraelidoj distingis vin inter la komunumo de Izrael [9]; la morto ne distingas (sendiference traktas), ĉiujn egale atingas PrV . VD:apartigi, diferencigi2, kontrasti, malkonfuzi.
2.
Klare, precize, nete percepti: regis tia mallumo, ke oni ne multe povis distingi [10]; io saltis en la herbo, sed ili ne povis distingi, kio ĝi estas [11]; oni ne povis distingi la fizionomiojn de la vojaĝantoj [12]; la aŭgusta ĉielo estis plena de steloj, […] oni povis distingi la konturojn eĉ de malproksimaj objektoj IK . VD:sensi, vidi
3.
Distingigi: nobelaj moroj kaj nobelaj manieroj lin distingis [13]; [tiu] pazigrafio […] distingas sin per ekstrema simpleco FK .
angle:
distinguish
bulgare:
различавам
ĉeĥe:
diferencovat, odlišit, poznat, rozeznat, rozlišovat, rozpoznat
france:
1. distinguer (reconnaître comme distinct) 2. distinguer (percevoir), percevoir
germane:
1. unterscheiden 2. unterscheiden, erkennen 3. auszeichnen, abheben (von etwas)
hispane:
distinguir
pole:
1. odróżniać, rozróżniać 2. rozgraniczać, rozeznawać się, wyodrębniać
portugale:
distinguir
ruse:
1. различать, отличать 2. различать 3. отличать
slovake:
rozlišovať, rozoznať, rozpoznať

distingo

1.
Ago, maniero, fakto distingi: en San-Francisko […] formiĝis la distingo inter „oficialaj“ kaj „laboraj“ lingvoj EeP ; la distingo de la speciaraj karakteroj [en botaniko] ravis min [14]; [se] ili elektu la nekuraceblajn el tiuj, kies relativa resaniĝo ankoraŭ estas esperebla […] kian metadon [vi] opinias taŭga por la distingo VaK ; en la serba-kroata, ekzemple, estas aparta vorto por la onklo frato de la patro, alia por la frato de la patrino, tria por la edzo de la patrina fratino, kvara por tiu de la patra fratino […], kunvivado en grandaj familiaj unuoj necesigis tiujn lingvajn distingojn Ret . VD:diferenco1, kontrasto
2.
Io, kio rekompencas ies meriton: kian honoron kaj distingon oni faris pro tio al Mordeĥaj [15]? tio estas io nekompareble bela kaj la plej alta distingo, kiun iam ricevis ia anaso [16]. VD:ordeno3, premio
ĉeĥe:
distinkce, odlišení, rozeznání, uznání
france:
1. distinction (acte) 2. distinction (récompense)
germane:
1. Unterscheidung, Unterschied, Ausdifferenzierung 2. Auszeichnung
hebree:
הבחנה, ציון לשבח
hispane:
distinciónr
pole:
1. odróżnienie, rozróżnienie, rozgraniczenie, rozeznanie, wyodrębnienie 2. odznaczenie, dystynkcja
ruse:
1. различие, отличие 2. отличие (награда)
slovake:
odlíšenie, uznanie

distinga

1.
Distingiga: plata nazo kaj grasa dorso estis ĝiaj ĝeneralaj distingaj signoj [17]; distinga principo [18]; la preparado konsistas el du distingaj laboroj: la amasigo de la paroladmaterialo, unue, kaj la forma ordigo de tiu materialo poste. Ret ; traktitaj estas ankaŭ kromakcentoj, distingaj paŭzetoj […] kaj elparolo de ne-esperantaj vortoj [19]. VD:diferenca, diversa1, malsama
2.
Distingiĝanta per eminenta socia pozicio; eleganta kaj sindetenema, kiel konvenas al tiaj personoj: aristokrata domo […] en unu el la mallaŭtaj, distingaj kvartaloj VojaĝImp ; li estis el distinga deveno: lia patro estis bankiero aŭ io tia [20]; kial vi ne fumas pipon, Inspektoro?, tio donas distingecon [21]. VD:nobla
ĉeĥe:
distinkční, odlišovací, rozlišovací
france:
~eco: distinction (noblesse) 2. distingué (noble)
germane:
1. heraushebend, unterscheidend 2. vornehm
hebree:
מובחן
pole:
1. odróżnialny, rozróżnialny, rozgraniczalny, wyodrębnialny, rozpoznawalny 2. dystyngowany, doborowy, wybitny
ruse:
1. отличительный 2. видный, выдающийся
slovake:
ušľachtilý, vyberaný

distingebla

Kiu sufiĉe netas, sufiĉe kontrastas kun ĉirkaŭaĵo, por ke oni ĝin distingu: la luno ekleviĝis, kaj iliaj vizaĝoj estis distingeblaj KPr ; siblanta apenaŭ distingebla voĉo ChL ; la blankete-grizaj piramidoj estis distingeblaj kiel siluetoj en la klara aero en la flanko de la dezerto [22]. VD:komprenebla, videbla
france:
distinct, distinguable
germane:
~ebla voĉo: verständliche Stimme unterscheidbar, erkennbar

distingigi

Konigi ion aŭ iun kiel diferencan de alia aŭ eminentan inter la aliaj: lia ĉapo distingigis lin inter ĉiuj liaj kamaradoj; inter ĉiuj ĉi eblaj enhavoj troviĝas trajtoj kiuj kunligas pli firme parton el ili kaj kiuj distingigas ilin de la aliaj [23]; [lin] distingigas atenta realisma observokapablo EeP ; kiel nomiĝas speciala signo metita sur io kaj servanta por rekonigi kaj distingigi ĝin [24]? VD:apartigi, diferencigi, karakterizi, kontrastigi, marki, signi
23. I. Lapenna: Retoriko, Ĉap. 13ª.
24. William Auld: Paŝoj al plena posedo, Leciono 16ª.
france:
distinguer (caractériser), caractériser
germane:
auszeichnen auszeichnen
hebree:
להבחין
pole:
odznaczać, wyróżniać
ruse:
отличать, выделять

distingiĝi

1.
Sin montri diferenca de aliaj: la esenco de ĉiuj religioj estas la sama, kaj ili distingiĝas unu de alia nur per legendoj kaj moroj [25].
2.
Sin montri diferenca de alia per ia supereco, merito; esti supera, eminenta: en la ĉambro staris multe da belaj mebloj, inter kiuj distingiĝis […] tre eleganta kaj multekosta fortepiano Marta ; [tiu] kreskaĵo […] distingiĝas per kreskado tiel rapida, ke en la daŭro de tri ĝis kvar monatoj ĝi atingas la altecon de 2 metroj FK ; perfekta kavaliro, kun la plej bonegaj distingiĝoj Hamlet . VD:brili, kontrasti, elreliefigi.
3.
Sin montri klare kaj precize: originala mantelo kun punca kapuĉo, akre distingiĝanta ĉe la profunda nigreco de la haroj kaj malheleco de la vizaĝo Marta .
25. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
france:
1. se distinguer (se différencier) 2. se distinguer (s'illustrer), se signaler (se distinguer), s'illustrer (se distinguer) 3. se distinguer (apparaître), apparaître
germane:
1. sich unterscheiden 2. sich auszeichnen 3. sich abzeichnen
hebree:
להצטיין
pole:
1. odznaczać się, wyróżniać się 2. odznaczać się, wyróżniać się, wybijać się 3. odznaczać się, wyróżniać się, odcinać się
ruse:
1. отличаться 2. отличаться 3. различаться

distingiga

Klare, nete diferenciganta; kiu precize karakterizas: la distingiga eco de bona komedio estas, ke ĝi ridigas; se oni volas uzi ĉi tian vorton en ĝia logika signifo, oni eble elparolu kun distingiga kromakcento je la prefikso ‚re‘ [26].
france:
distinctif
germane:
besonders
pole:
odróżnialny, rozróżnialny, rozgraniczalny, wyodrębnialny, rozpoznawalny
ruse:
отличительный, отличающий

distingiĝa

1.
Sin montranta diferenca de ceteraj: numeraj adresoj kaj ret-identigiloj nepre estu asignitaj laŭ distingiĝa kaj konsekvenca maniero [27].
2.
Sin montranta supera, eminenta, bonega: la dua distingiĝa eco de lingvo arta estas ĝia perfekteco EE . VD:elstara, reliefa, malvulgara.
france:
1. distinctif
pole:
1. odróżniający się, odcinający się 2. odznaczający się, wyróżniający się, odcinaćający się
ruse:
1. отличающийся 2. отличный

distinginda

Meritanta pro ia supereco, ke oni distingu lin: mia amato estas […] distinginda inter dekmilo [28]; mi vizitis la plej distingindajn domojn [29]; vigla societo, distinginda societo lin ĉirkaŭis [30].
ĉeĥe:
vynikající, význačný
france:
éminent, distingué (éminent)
germane:
vornehm, vorzüglich, wichtig
ruse:
видный, выдающийся
slovake:
význačný

distingilo

Signo, per kiu oni povas distingi: vidinte ŝafon kaj aŭdinte ĝian blekadon, la homo retenis precize la blekadon kiel la plej karakterizan distingilon Ret ; la lingvokono estas la sola komuna distingilo de la anoj [31]; dekoraciita de tiom da eŭropaj premioj kiom breĵneva marŝalo ricevis da distingiloj [32]. SIN:diferencigilo, eco, karakterizo, trajtoVD:ordeno3
ĉeĥe:
charakteristický znak, poznávací znamení, rozlišovací znak
france:
caractéristique, signe (distinctif)
germane:
Merkmal, Unterscheidungsmerkmal, Auszeichnung
pole:
wyróżnik, odznaczenie, odznaka, znamię (cecha szczególna)
ruse:
отличительный признак, специфический признак
slovake:
poznávacie znamenie, rozlišovací znak

distingito

Malvulgara, eminenta homo: tio estas la distingitoj el la komunumo, la estroj de la triboj [33]; David kunvenigis en Jerusalemon ĉiujn estrojn de Izrael, […] heroojn, kaj ĉiujn distingitojn [34]. VD:gravulo, elito, kremo
germane:
Ausgezeichneter
pole:
człowiek dystyngowany, człowiek odznaczony, człowiek wyróżniający się
ruse:
выдающийся человек

nedistingebla

Ne neta, tro malproksima, simila al ĉirkaŭaj aĵoj, tiel ke oni ĝin ne distingas; nebula: lingvo malklara kaj nedistingebla [35]; la skribo ofte aperas tiel pala, tiel nedistingebla, ke oni pensas, ke oni havas antaŭ si malplenan folion [36].
france:
indistinct
germane:
unkenntlich, verwaschen

administraj notoj