*eminent/a PV

*eminenta

1.
(iu) Supera, distinginda pro sia rango, merito, talento aŭ scio: eminenta oratoro, profesoro, sciencisto; la plej eminenta en la procesio estis altranga ekleziulo [1]; Naomi havis parencon de ŝia edzo, viron eminentan [2]; unu el la plej eminentaj reĝaj princoj [3]; mi neniel malsuperas la plej eminentajn apostolojn [4]; la sanktulino de lia hejmo kaj de lia infaneco, la nobla dukino de Turingio, la alte eminenta sinjorino, mem iradis en la plej malriĉajn lokojn, kaj alportadis al la malsanuloj konsolon [5]; Kandid havas multe da legantoj […], eĉ plej eminentaj literaturistoj relegas ĝin pro plezuro kaj distro [6]; eminentaj junaj artistoj deklamis poemojn [7]; eminenta ŝuldanto ― malbona paganto PrV . VD:fama, glora, renoma, unuaranga
2.
(io) Supera, distinginda pro sia altkvaliteco, elstara, rimarkinda: eminenta pozicio [8]; eminenta deveno [9]; viaj meritoj ne estas verŝajne eminentaj [10]; ĉi tiu lingve, stile kaj kritike eminenta revuo estis dum longaj jaroj la publika debatejo pri literaturaj problemoj [11]; [la] branĉon de alta cedro […] Mi plantos ĝin sur monto alta kaj eminenta [12].
angle:
eminent, distinguished, illustrious, noteworthy, outstanding, prominent
beloruse:
выдатны, выбітны, славуты, знатны, знакаміты
ĉeĥe:
dokonalý, eminentní, mistrný, ohromný, perfektní, vynikající, významný, znamenitý
ĉine:
[yī], 嘉 [jiā], 精 [jīng], 优异 [yōuyì]
france:
éminent
germane:
eminent, gehoben, ausgezeichnet, bedeutend 1. erhaben, hoch 2. hervorragend
hispane:
eminente
hungare:
kiváló, kiemelkedő, kitűnő, jeles, eminens
japane:
傑出した [けっしゅつした], 抜きんでた [ぬきんでた], 優れた [すぐれた], 卓越した [たくえつした], 高位の [たかいの], 高名な [こうめいな], 著名な [ちょめいな]
nederlande:
1. eminent 2. voortreffelijk
pole:
wybitny, znakomity
portugale:
eminente, conspícuo, distinto, alto, notável
ruse:
выдающийся, видный, знаменитый
slovake:
eminentný, vynikajúci, výborný, znamenitý
svede:
framstående
ukraine:
видатний, визначний, знаменитий, знатний

eminentulo

Persono eminenta: po unu viro el ĉiu tribo de iliaj patroj sendu, ĉiu estu eminentulo inter ili [13]; esprimis sub mia adreso sian favoron por la afero Esperanto […] al multaj diversaj sciencaj eminentuloj [14]; pri multaj el niaj frujaraj eminentuloj mankas al ni biografiaj informoj [15]; iuj personoj estas eminentuloj en ĉiuj okazoj, aliaj estas eminentuloj nur en difinitaj medioj [16]; la oratoro devas precipe turni sin al la eminentuloj en la plej signifaj partoj de sia parolado [17]; diru tie al ĉiuj diversaj eminentuloj, senatanoj kaj admiraloj, ke jen via Ekscelenco, aŭ Princa Moŝto, en tiu kaj tiu urbo loĝas Pjotr Ivanoviĉ Bobĉinskij [18]. VD:eminenco, gravulo, korifeo, moŝto, heroo
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 13:2
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
15. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Antaŭvorto
16. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
17. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
18. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
angle:
dignitary, V.I.P., star, celebrity
beloruse:
знакамітасьць, славутасьць, зорка (чалавек)
ĉeĥe:
kapacita, vynikající osobnost
ĉine:
知名人士 [zhīmíngrénshì], 傑出人物 [jiéchūrénwù], 名人 [míngrén]
france:
célébrité, personnalité (personne éminente) , sommité, vedette
germane:
eminente Persönlichkeit, hervorragende Persönlichkeit, prominente Persönlichkeit, wichtige Persönlichkeit
hebree:
איש דגול
hispane:
eminencia
hungare:
kiválóság, kiemelkedő egyéniség, híresség
japane:
名士 [めいし], 著名人 [ちょめいじん], 高位の人 [たかいのじん], 優秀な人 [ゆうしゅうなじん], 要人 [ようじん]
katalune:
eminència (persona eminent)
nederlande:
vooraanstaand persoon, notabele, VIP
pole:
osobistość wybitna, znakomitość (osoba)
portugale:
personagem (notável), notabilidade, pessoa notável
ruse:
выдающаяся личность, знаменитость
slovake:
vynikajúci, významný človek
ukraine:
видатна особа, знаменитість

eminentularo

Tuto de la eminentuloj, elito: jen ni eminentularo de l’ mondo marŝas per firma, samritma paŝo […] al ia-ajna makabra ideo [19]!
angle:
elite
beloruse:
знакамітасьці, эліта
ĉeĥe:
elita, společnost vynikajících osobností, výkvět
ĉine:
高官政要 [gāoguānzhèngyào]
france:
gratin (les personnalités)
germane:
hochgestellter Personenkreis, Personen mit Rang und Namen, wichtige Persönlichkeiten
hebree:
מעמד גבוה
hungare:
előkelő társaság, kiválóságok, elit
japane:
名士全体 [めいしぜんたい]
nederlande:
elite
pole:
elita, osobistości, znakomitości (osoby)
portugale:
alta-roda, fina-flor
ruse:
сливки общества, элита
slovake:
elita, zbor vynikajúcich

maleminenta

Kiu ne eminentas, ne distingiĝas; ordinara, duaranga1, obskura3: li iris en la kastelon, sed ne en la festosalonon, ― por tio li estis tro maleminenta, li povis eniri nur en la servistejon Fab3 ; la altkvalita servistaro, kiu paradis en silkaj ŝtrumpoj, […] tute rigidiĝis de teruro, ke tia maleminenta persono kuraĝas sidi meze de ili ĉe la tablo Fab3 ; mi dissendis provan ĉapitron al eminentaj (kaj maleminentaj) geesperantistoj [20].
20. M. Gazzetta: Helpu min kompreni, sce, 2014-12-24
angle:
undistinguished
beloruse:
нязначны, сьціплы
france:
effacé
germane:
unbedeutend (Persönlichkeit), niedrig (Persönlichkeit), von niedrigem Rang
japane:
とるに足りない [とるにたりない]

administraj notoj