*sam/a

*sama

1.
Estanta de sama identeco; estanta la antaŭe menciita mem kvankam eble kun alia ekstero: tio ĉi estis tiu sama feino, kiu prenis sur sin la formon de princino [1]; ĉiuj [iliaj] verkoj, vortoj kaj agoj […] ĉiam spiras tute klare tiun saman ideon [2]; ili senkonscie revas pri tio sama, pri kio ni revas [3]; ili staras nun sur tiu sama punkto, sur kiu ili staris antaŭ dekkvar jaroj [4]; en tiu sama tago estis cirkumciditaj Abraham kaj lia filo Iŝmael [5]; li donis al ili tiujn samajn nomojn, kiujn donis al ili lia patro [6]; ambaŭ sonĝis […] apartan sonĝon en la sama nokto [7]; personoj starantaj en la sama linio de parenceco [8]; tiu sama malforta duone blinda maljunulo, […] jam kiel infano kun mirego ilin rigardadis [9]. SIN:identa2
2.
Estanta ĉiel simila al alia; neniel distingebla de alia: la uzado de la artikolo (en Esperanto) estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj [10]; la sama juĝo estu ĉe vi ĉu por fremdulo, ĉu por indiĝeno [11]; ili ĉirkaŭiris la urbon en la sama maniero sep fojojn [12]; rigardu min, kaj faru tion saman, kion mi faros [13]; en la samaj okazoj oni ankaŭ povas prezenti al si […] [14]; sinjoro Britain faris tion saman kaj salutis la gaston [15]; samopinii; samspeca; samsortulo, samsangeco; samtempulo, samtempe kiel iu, samtempe kun; tiuj ĉi arĥaismoj […] estos presataj […] samtempe kun la formoj novaj [16]; samreligiano, samlandano, samurbanoj; de sama koloro, de sama valoro PrV ; el sama tero devenas, saman sukon entenas PrV ; ne sama la vento blovas konstante PrV ; sama gento, sama sento PrV . VD:egala, kongrua, nedistingebla, simila
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 19
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 17:26
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 26:18
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 40:5
8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
9. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
10. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 24:22
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 6:15
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 7:17
14. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
15. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
16. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
afrikanse:
dieselfde
albane:
i njëjtë
amhare:
ተመሳሳይ
angle:
same
arabe:
نفسه
armene:
նույն
azerbajĝane:
eyni
beloruse:
1. той жа, той жа самы 2. такі ж, такі ж самы
bengale:
একই
birme:
တူညီတဲ့
bosne:
isto
ĉeĥe:
nerozdílný, stejný, týž
ĉine:
[tóng], 一样 [yī yàng]
dane:
samme
estone:
sama
eŭske:
bera
filipine:
pareho
france:
identique, similaire, même
galege:
mesmo
germane:
selb(-er, -e, -es)
guĝarate:
haitie:
menm
haŭse:
haka
hinde:
वही
hispane:
mismo
hungare:
ugyanaz 2. ugyanolyan, azonos ~speca: egyféle, egyfajta, hasonszőrű. ~urbano: egy városból való, városbeli. de ~a koloro: ugyanolyan színű.
igbe:
otu
indonezie:
sama
irlande:
céanna
islande:
sama
itale:
stesso, uguale, medesimo
japane:
同じ [おなじ]
jave:
padha
jide:
זעלביקער
jorube:
kanna
kanare:
ಅದೇ
kartvele:
იგივე
kazaĥe:
бірдей
kimre:
un fath
kirgize:
ошондой
kmere:
ដូចគ្នា
koree:
동일
korsike:
listessu
kose:
enye
kroate:
isti
kurde:
wek yên din
latine:
idem
latve:
tas pats
laŭe:
ດຽວກັນ
litove:
tas pats
makedone:
исто
malagase:
toy izany koa
malaje:
sama
malajalame:
ഒരേ
malte:
istess
maorie:
taua
marate:
त्याच
monge:
tib
mongole:
нэг
nederlande:
dezelfde, hetzelfde, gelijk ~speca: soortgelijk. ~urbano: stadsgenoot.
nepale:
त्यसै
njanĝe:
yemweyo
okcidentfrise:
selde
panĝabe:
ਉਸੇ ਹੀ
paŝtue:
ورته
pole:
ta sama, ten sam, to samo, taki sam, jednakowy ~speca: tego samego rodzaju.
portugale:
mesmo
ruande:
kimwe
ruse:
1. тот же, тот же самый 2. такой же, такой же самый ~speca: того же рода.
samoe:
lava lea e tasi
sinde:
ساڳئي
sinhale:
එම
skotgaele:
aon
slovake:
ten istý
slovene:
enako
somale:
isla
ŝone:
chete
sote:
tšoanang
sunde:
sarua
svahile:
sawa
taĝike:
якхела
taje:
เหมือนกัน, เดียวกัน
tamile:
அதே
tatare:
шул ук
telugue:
అదే
tibete:
འདྲ་པོ་
ukraine:
те ж саме
urdue:
ہی
uzbeke:
bir xil
vjetname:
như nhau
zulue:
efanayo

same

En sama maniero: tiel same favorkore, kiel mi agis kun vi, vi agos kun mi [17]; gento de mensoguloj! […] unu same sendia kaj malzorga, kiel alia [18]! por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon „n“, sekve: tie (= en tiu loko), tien (= al tiu loko), tiel same ni ankaŭ diras: la birdo flugis en la ĝardenon [19]. VD:analoge, ankaŭ, egale, sammaniere, tiel
angle:
likewise
beloruse:
аднолькава, такім жа чынам
ĉine:
一样 [yīyàng], 一樣 [yīyàng]
germane:
genauso
japane:
同様に [どうように], 同じく [おなじく]
pole:
zarówno

samo

Io sama: vi estas kapabla post unu monato diri la samon pri mi [20]; [mi] deziras al vi la samon, kion vi deziras al mi [21]; al ni la verda koloro diras la samon: iru, ne haltu, antaŭen kun kuraĝo [22]! ĉiu botanikisto posedas tiujn vortojn kaj multajn aliajn [pri sia fako], la samo validas por zoologo, medicinisto, juristo [23].
beloruse:
тое самае
ĉine:
一回事 [yīhuíshì]
germane:
das Selbe
hungare:
ugyanaz (a dolog)>
indonezie:
kesamaan, persamaan
japane:
同じ事 [おなじこと], 同じ物 [おなじぶつ]
pole:
to samo, coś takiego samego
ruse:
то же самое

malsama

Diferenca: la opinioj pri ĝi estis malsamaj, sed la historio konserviĝis [24]; reciproka kompreniĝado inter personoj de malsamaj nacioj [25]; la orkestroj en la fronto ludis kantojn, ĉiun de malsama takto [26]; ambaŭ estaĵoj de malsamaj aĝoj tiel interkonformiĝis reciproke, ke […] Marta ; prezenti du malsamajn tipojn [27]; paroloj kaj faroj estas malsamaj aferoj PrV . SIN:alia, aparta, diversa, varia
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
25. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
26. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
27. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dektria
angle:
different
beloruse:
іншы, адрозны
ĉeĥe:
rozdílný
ĉine:
[yì], 不同 [bù tóng]
france:
différent
germane:
ungleich, nicht dasselbe
hispane:
distinto
hungare:
teljesen más, különböző, eltérő
indonezie:
beda, lain
itale:
diverso, differente, distinto
japane:
違った [ちがった], 異なる [ことなる], 別の [べつの]
nederlande:
ongelijk, verschillend
pole:
odmienny, inny, różny, niepodobny
ruse:
другой, иной
slovake:
rozdielny
taje:
แตกต่างกัน
tokipone:
ante
ukraine:
інший, відмінний, неоднаковий, різний

malsameco

La fakto esti sama; la kvalito per kiu du aferoj diferencas: estis neeble ilin diferencigi unu el la alia kaj nur la malsameco en la koloro de iliaj ĉapeloj ebligis tiun diferencigon [28]; unu frapanta malsameco evidentigis grandan diferencon en iliaj karakteroj, ĉe […] la pli aĝa viro, vidiĝis profundaj sulketoj [29]; kiam pluraj lingvoj estas oficiale uzataj, pro la strukturaj malsamecoj de tiuj lingvoj ofte ekestas problemo kiel esprimi en la traduko precize la ideon de la originalo [30]. VD:diferenco, kontrasto, malsimileco
angle:
difference
beloruse:
неаднолькавасьць, адрознасьць
ĉine:
差异 [chāyì], 差異 [chāyì], 差 [chā], 差別 [chābié], 差别 [chābié], 相异 [xiāngyì], 相異 [xiāngyì]
france:
différence
germane:
Unterschiedlichkeit
indonezie:
perbedaan
japane:
違い [ちがい], 相違 [そうい], 差異 [さい], 差異性 [さいせい]
pole:
różność, odmienność, odrębność, kontrast

administraj notoj

pri ~a 1.:
      En kelkaj ekz-oj ja temas pri ajne alia, sed tamen identa. Do "nedistingebla"
      estas netrafa difino.