*-ec/ UV
- I.
 - 
                  
-ec
- Sufikso esprimanta abstraktan ideon de kvalito aŭ stato: boneco, beleco, certeco, soleco, infaneco, homeco; sapo blankecon ne havas, tamen blanke ĝi lavas PrV ; donacetoj subtenas amikecon PrV ; tiu ĉi moleco de la trajtoj fariĝis indigno [1]; li restu longe en sia reĝeco [2]; lia alteco estis ses ulnoj [3]; ŝiaj okuloj […] akiris la esprimon de neordinara akreco, eĉ preskaŭ penetremeco Marta ; montranta internan kontentecon aŭ miron de lernantino, kiu kaptas la malgajan sekreton de senklereco de sia instruantino Marta ; malgraŭ via tuta ventanimeco vi esence estas bona knabo Marta ; Reĝo Alberto [prenas] sur sin la protektantecon super nia kongreso [4]; silkecaj nigraj haroj (havantaj la kvalitojn, aspekton, naturon de silko) Marta ; ŝi forgesis demeti ankaŭ la lignecan jugon [5]; kun senmova vizaĝo kaj kun okuloj, kies vitreca rigardo vagadis sur la vizaĝoj de la pasantoj Marta ; regis tiu dezerteca silento, kiu nur de tempo al tempo estas interrompata [6]; mi donas al vi unu pecon preferece antaŭ viaj fratoj [7].
 
1. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 17:20
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 17:4
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
5. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Harry Martinson
6. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro I
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 48:22- beloruse:
 - афікс, які вызначае якасьць, прыкмету, уласьцівасьць, -сьць, -ва
 - france:
 - -esse, -itude
 - germane:
 - -heit, -keit, -schaft, -tät
 - hungare:
 - -ság, -ség
 - pole:
 - przyrostek abstrakcji i właściwości, -ość
 - portugale:
 - -ez, -eza, -dão, -idão, -itude, -tude (sufixo que indica qualidade)
 - signune:
 - F@10
 
 - II.
 - 
                  Samsignifa memstara vortero:
eco
- 
                                          Difinita kvalito aŭ stato:
                                          
                                             Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo fariĝas videblaj
                                             [8];
                                             
                                          
                                             al kiu mankas tiuj ecoj, estas blinda, miopa, forgesinte la forpurigon el
                                             siaj antaŭaj pekoj
                                             [9];
                                             
                                          
                                             tiu ĉi ŝtofo, havas la mirindan econ, ke al ĉiu, kiu […] estas
                                             tro malsaĝa, [ĝi] restas nevidebla
                                             [10];
                                             
                                          
                                             ŝi, la malfeliĉa blinda infano […] antaŭ ĉio havis unu econ:
                                             profundan sentemecon
                                             [11];
                                             
                                          
                                             kato […] havas la grandan malbonan econ, ke ĝi manĝas musojn
                                             [12];
                                             
                                          
                                             en la princo […] kuniĝis ekstreme kontraŭaj ecoj
                                             [13];
                                             
                                          
                                             peko kaj eraro estas ecoj de l'
                                             homaro
                                             PrV
                                                .
                                             
                                          
atributo1,
                                       diferencigilo,
                                       distingilo,
                                       karakterizo,
                                       trajto 
8. La Nova Testamento, Romanoj 1:20
9. La Nova Testamento, II. Petro 1:9
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI- angle:
 - property, quality
 - beloruse:
 - якасьць, уласьцівасьць
 - bulgare:
 - качество
 - ĉeĥe:
 - vlastnost
 - ĉine:
 - 品 [pǐn], 档次 [dàngcì], 性状 [xìngzhuàng], 形状 [xíngzhuàng], 奇习 [qíxí]
 - france:
 - caractère (propriété), propriété, qualité
 - germane:
 - Eigenschaft, Qualität, Beschaffenheit
 - hispane:
 - cualidad
 - hungare:
 - tulajdonság
 - itale:
 - caratteristica
 - japane:
 - 性質 [せいしつ]
 - nederlande:
 - eigenschap
 - pole:
 - cecha, przymiot
 - rumane:
 - atribut
 - ruse:
 - свойство, качество
 - slovake:
 - vlastnosť
 
*eca [14]
- Kvalita, speca: tiuloka preparaĵo […] estas samtempe sukerita kaj tre spica, ‘pilipili’eca, se vi konas [15]; tio estas EU-eca demokratio [16].
 
14. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, ec'a
15. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 13
16. Monato, Dmitri Gabinski: Kompatinda Eŭropo, 2011- beloruse:
 - якасны, уласьцівы, характэрны
 - france:
 - qualitatif
 - germane:
 - -artig
 - japane:
 - 性質の [せいしつの]
 - pole:
 - jakościowy
 
ecaro
- 
                                          La tuto de ies ecoj:
                                          
                                             [ili] redaktis treege laŭdan priskribon pri la ĉarma ecaro kaj
                                             talento de sia juna favorato
                                             [17];
                                             
                                          
                                             mi kredas je astrologio, ĉar ĝi montras al mi mian propran ecaron,
                                             senutiligante ĉiun penadon je memtrompo
                                             [18];
                                             
                                          
                                             la eterna estaĵo, kiun oni nomas per diversaj nomoj, […] kiuj montras
                                             nur parton de la tutaĵo de lia ecaro
                                             [19].
                                             
                                          
esenco1,
                                       ĥaraktero,
                                       naturo2 
17. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VI
18. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VIII
19. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro III- beloruse:
 - характар (сукупнасьць характарыстык), профіль
 - ĉine:
 - 特徵 [tèzhēng], 質感 [zhígǎn], 質素 [zhìsù]
 - germane:
 - Beschaffenheit, Wesensart, Profil (Eigenschaften), Charakter, Naturell
 - japane:
 - 性格 [せいかく], 性質 [せいしつ]
 - pole:
 - charakter, zespół cech, istota rzeczy
 
 - 
                                          Difinita kvalito aŭ stato:
                                          
                                             Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo fariĝas videblaj
                                             [8];
                                             
                                          
                                             al kiu mankas tiuj ecoj, estas blinda, miopa, forgesinte la forpurigon el
                                             siaj antaŭaj pekoj
                                             [9];
                                             
                                          
                                             tiu ĉi ŝtofo, havas la mirindan econ, ke al ĉiu, kiu […] estas
                                             tro malsaĝa, [ĝi] restas nevidebla
                                             [10];
                                             
                                          
                                             ŝi, la malfeliĉa blinda infano […] antaŭ ĉio havis unu econ:
                                             profundan sentemecon
                                             [11];
                                             
                                          
                                             kato […] havas la grandan malbonan econ, ke ĝi manĝas musojn
                                             [12];
                                             
                                          
                                             en la princo […] kuniĝis ekstreme kontraŭaj ecoj
                                             [13];
                                             
                                          
                                             peko kaj eraro estas ecoj de l'
                                             homaro
                                             PrV
                                                .