3atribut/o JED
atributo
- 1.
-
Eco, per kiu oni povas rekoni
ion:
- a)
Esenca eco de objekto aŭ
fenomeno, sen kiu ili estus io alia:
Kartezio agnoskis du atributojn: la etendon kiel atributon
de la materio, kaj la pensadon kiel atributon de la animo.
al ŝi mankas la atributoj de moderntempaj knabinoj
[1];
ĉu estas amo, se iu junulo ekŝatas la buklojn, la ĉapelon kaj
la pudron de iu junulino, ŝiajn ornamaĵojn ?
– mi supozas, ke tiaj atributoj donas indikon pri la homo mem,
kaj unu homo ekŝatas alian, kiam li trovas ĉe tiu la kvalitojn,
kiujn li mem trovas bonaj kaj agrablaj
InfanTorent2
;
[li] aligas al la trono atributojn de malsanula seĝo – radetojn,
klisterilon, pelveton
[2];
feŭda „krimhistorio“ kun ĉiuj konformaj atributoj – venĝo, dueloj, fantomo
[3].
atribui2- b)
Distingilo,
insigno,
emblemo de ia metio,
korporacio, dio, uzata precipe en belartoj:
pesilo estas la atributo de la juĝpovo;
rado kaj globo estas atributoj de Fortuno;
unu el la atributoj de ĵiloj estas simpla balaileto el salikaĵoj
[4];
la pentraĵo memorigas pri […] krono, ĉi tiu
reĝa atributo estas la
ĉefa akcento sur pakumoj de ĉokolado
[5].
- c)
Regule agordebla aŭ konsultebla eco
de komputada objekto en programo, operaciumo aŭ en datumbanko:
ekzemple la longo de ĝia interna prezento;
datumtipo, valoro (de variablo); longo, koloro,
tiparo uzendaj por la ekstera prezento;
la atingopermesoj de dosiero.
- 2.
- (evitinde)
predikativo
1.
Stellan Engholm: Vivo vokas, VII.
2. kien_fluas, . Ŝtupoj al idealo
3. kien_fluas, . Ŝtupoj al idealo
4. Maxime Lechien: Fama karnavalo en Binche, Monato, 2000/06, p. 16
5. Monato, Antanas Grincevičius: Ĉokolada konflikto, 2003
2. kien_fluas, . Ŝtupoj al idealo
3. kien_fluas, . Ŝtupoj al idealo
4. Maxime Lechien: Fama karnavalo en Binche, Monato, 2000/06, p. 16
5. Monato, Antanas Grincevičius: Ĉokolada konflikto, 2003
- angle:
- attribute
- beloruse:
- атрыбут
- bulgare:
- атрибут
- ĉeĥe:
- atribut, kontrolní nebo přídavný znak, symbol
- ĉine:
- 1. 属性 [shǔxìng], 屬性 [shǔxìng], 档案属性 [dàngànshǔxìng], 檔案屬性 [dàngànshǔxìng] 2. 定語 [dìngyǔ], 定语 [dìngyǔ]
- france:
- attribut
- germane:
- Attribut 1.a charakteristisches Merkmal, wesentliche Eigenschaft, Attribut 1.b Wahrzeichen, Sinnbild, Insignie, Symbol
- hebree:
- תְכוּנָה
- hispane:
- atributo
- hungare:
- attribútum
- itale:
- attributo 1.b simbolo
- japane:
- 属性 [ぞくせい], 表徴 [ひょうちょう], 限定詞 [げんていし]
- katalune:
- atribut
- pole:
- atrybut
- portugale:
- 1.a atributo 1.b atributo 1.c propriedade
- rumane:
- atribut
- ruse:
- атрибут
- slovake:
- atribút, príznak, vlastnosť
- ukraine:
- атрибут