*natur/o

*naturo

1.
Ĉio en la universo, precipe en la homa mondo, kio spontane estas, kion ne faris homa arto: la tri regnoj de la naturo BdV (mineraloj, vegetaĵoj, bestoj); la mirindaĵoj de la naturo [1]; la fortoj de la naturo [2]; [la] krudaj fortoj de la naturo [3]; belega virino, tiel bela, kiel povis krei nur la naturo [4]; la naturo sin montras ĉi tie en sia tuta grandeco [5]; venas la printempo […] tio estas la irado de la naturo [6]; la kuracistoj povas nur helpi la naturon; pentri laŭ naturo (kopiante la modelon mem, ne laŭ fantazio).
2.
Esenco de estulo aŭ aĵo, plej ofte konsiderata kontraste kun la ecoj akiritaj per homa laboro kaj arto: havi honestan, kruelan naturon; difekton de naturo ne kovros veluro PrV ; kutimo estas dua naturo PrV ; laŭ homa naturo [7]; poeto [ne] estas alia, ol la ordinaraj homoj, inter kiuj ofte troviĝas naturoj pli poetaj, ol estas eĉ kelkaj plej famaj poetoj [8]; ŝi estis sana, bonega naturo, kun perfekte nobla spirito kaj animo Fab3 ; kvazaŭ en ŝi du naturoj batalas pri regado, ŝi tremis, rigardis ĉirkaŭen, kvazaŭ ŝi vekiĝis el terura sonĝo [9].
a)
KRI En kristologio, ĉiu el la du principoj formantaj la personon de Jesuo la Kristo: la homa naturo kaj la dia naturo: ili vi fariĝu partoprenantoj en Dia naturo, forsaviĝinte el la putreco, kiu estas en la mondo per voluptemo [10].
SIN:ekzistadoVD:instinkto, karaktero, temperamento
afrikanse:
aard
albane:
natyra
amhare:
ተፈጥሮ
angle:
nature
arabe:
الطبيعة
armene:
բնություն
azerbajĝane:
təbiət
beloruse:
прырода
bengale:
প্রকৃতি
birme:
သဘာဝ
bosne:
prirode
bretone:
natur
ĉeĥe:
nátura (hovor.), příroda, povaha, příroda
ĉine:
自然界 [zìránjiè], 自然 [zìrán], 大自然 [dàzìrán]
dane:
natur
estone:
laadi
eŭske:
natura
filipine:
likas na katangian
france:
nature
galege:
natureza
germane:
Natur 2. Anlage (Wesen), Veranlagung (Natur)
greke:
φύση
guĝarate:
પ્રકૃતિ
haitie:
nati
haŭse:
yanayin
hinde:
प्रकृति
hispane:
naturaleza
hungare:
természet
igbe:
agwa
indonezie:
alam
irlande:
nádúr
islande:
náttúran
japane:
自然 [じねん]
jave:
alam
jide:
נאַטור
jorube:
iseda
kanare:
ಪ್ರಕೃತಿ
kartvele:
ბუნება
kazaĥe:
табиғат
kimre:
natur
kirgize:
жаратылыш
kmere:
ធម្មជាតិ
koree:
자연
korsike:
a natura
kose:
indalo
kroate:
priroda
kurde:
awa
latine:
natura
latve:
daba
laŭe:
ລັກສະນະ
litove:
pobᘻdis
makedone:
природата
malagase:
toetra
malaje:
alam semula jadi
malajalame:
പ്രകൃതി
malnovgreke:
2.a φύσις
malte:
natura
maorie:
ᗑhua
marate:
निसर्ग
monge:
qhov
mongole:
мөн чанар
nederlande:
natuur
nepale:
प्रकृति
njanĝe:
chikhalidwe
okcidentfrise:
natuer
panĝabe:
ਸੁਭਾਅ ਨੂੰ
paŝtue:
ماهيت
pole:
1. przyroda, natura 2. natura
portugale:
natureza
ruande:
kamere
rumane:
natură, fire
ruse:
природа 2.a естество
samoe:
natura
sinde:
فطرت
sinhale:
ස්වභාවය
skotgaele:
nàdar
slovake:
príroda; povaha
slovene:
narava
somale:
dabiiciga ah
ŝone:
muzvarirwo
sote:
tlhaho
sunde:
alam
svahile:
asili
svede:
natur
taĝike:
табиат
taje:
ธรรมชาติ
tamile:
இயற்கையின்
tatare:
табигать
telugue:
ప్రకృతి
tibete:
རང་བྱུང་
ukraine:
природа
urdue:
نوعیت
uzbeke:
tabiat
vjetname:
thiên nhiên
zulue:
isidalo

natura

1.
Apartenanta al la naturo1 kaj konforma al ĝiaj leĝoj: studi la naturajn fenomenojn; tiu […] altaĵo ne estas natura monto [11]; per neevitebla natura reago [12]; mia onklo ne mortis per natura morto [13]; ĝi ne estas arta rozo, sed nur natura [14]; natura mineralakvo; reciproka fremdeco dividas inter si la naturajn filojn de sama lando [15]; Volapük pereis ĉefe pro […] manko de natura evoluipovo [16]; MAT natura entjero.
2.
Konforma al denaska ecaro de estulo aŭ aĵo kontraste kun artfariteco, kulturo, civilizo aŭ kun afekto aŭ komplikeco: sekvi siajn naturajn inklinojn; ni ne konas la naturan staton de l' prahomo; natura (neakirita, seninstrua) elokventeco, spirito; natura saĝo (kapablo ĝuste juĝi, komuna al ĉiuj normalaj homoj); la naturaj kaj la artaj lingvoj; ĉiu lingvo natura konstruiĝis blinde EE ; natura (senafekta) stilo; pro natura bezono li estas en la malvarmeta ĉambreto [17]; la lingvoj […] konstante kunpuŝiĝante […] perdas sian naturan riĉecon EE . VD:simpla, naiva
3.
Memkomprenebla, memsekva: ĝi estas tute natura, ke […] DL ; tio estas ja tute natura, respondis Stella, kiam ĉiuj miaj kavaliroj volas esti kelneroj por mi FK ; la ideo de Kolumbo […] ŝajnas al ni nun tiel simpla, tiel natura EE ; kiel grandega malhelpo tie ĉi aperos ne sole la reciproka envio de la popoloj, sed ankaŭ la tute natura timo de ĉiu nacio jam simple pro sia ekzistado EE .
4.
MUZ Kvalifikas noton ne modifitan de dieso aŭ bemolo: kruco metita apud numeron indikas, ke la tonalto de tiu noto estu suprenigita je duonduto (tial se ĝi normale estas bemola, ĝi fariĝas natura, kaj se ĝi estas normale natura, ĝi fariĝas diesa) [18].
11. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 35
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
13. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtisto de porkoj
15. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 3:24
18. Vikipedio, Figurita baso
afrikanse:
natuurlike
albane:
natyrore
amhare:
ተፈጥሯዊ
arabe:
طبيعي
armene:
բնական
azerbajĝane:
təbii
beloruse:
прыродны, натуральны
bengale:
প্রাকৃতিক
birme:
သဘာဝက
bosne:
prirodni
bretone:
naturel
ĉeĥe:
naturální, přirozený, přirozený, přírodní, samozřejmý
ĉine:
自然 [zìrán], 天然 [tiānrán]
dane:
naturlig
estone:
loomulik
filipine:
natural
france:
naturel
galege:
naturais
germane:
natürlich
greke:
φυσικός
guĝarate:
કુદરતી
haitie:
natirèl
haŭse:
halitta
hinde:
प्राकृतिक
hispane:
natural
hungare:
természeti, természetes
igbe:
eke
indonezie:
alami, alamiah, natural
irlande:
nádúrtha
islande:
eðlilegt
japane:
ナチュラル
jave:
alam
jide:
נאַטירלעך
jorube:
adayeba
kanare:
ನೈಸರ್ಗಿಕ
kartvele:
ბუნებრივი
kazaĥe:
табиғи
kimre:
naturiol
kirgize:
жаратылыш
kmere:
ធម្មជាតិ
koree:
자연
korsike:
naturale
kose:
endalo
kroate:
prirodni
kurde:
xûriste
latine:
naturalis
latve:
dabisks
laŭe:
ທໍາມະຊາດ
litove:
natᘻralus
makedone:
природни
malagase:
voajanahary
malaje:
semula jadi
malajalame:
പ്രകൃതി
malte:
naturali
maorie:
mᗑori
marate:
नैसर्गिक
monge:
tej yam ntuj tso
mongole:
байгалийн
nederlande:
natuurlijk
nepale:
प्राकृतिक
njanĝe:
zachilengedwe
okcidentfrise:
natuerlik
panĝabe:
ਕੁਦਰਤੀ
paŝtue:
د طبيعي
pole:
przyrodniczy, naturalny, wrodzony
portugale:
natural
ruande:
karemano
rumane:
natural, naturală, înnăscut
ruse:
природный, естественный
samoe:
faalenatura
sinde:
قدرتي
sinhale:
ස්වාභාවික
skotgaele:
nàdarra
slovake:
nenútený, neumelý, prirodzený
slovene:
naravna
somale:
dabiiciga ah
ŝone:
dzinongoitika
sote:
tlhaho
sunde:
asli
svahile:
asili
svede:
naturlig
taĝike:
табиӣ
taje:
ธรรมชาติ
tamile:
இயற்கை
tatare:
табигый
telugue:
సహజ
ukraine:
природний
urdue:
قدرتی
uzbeke:
tabiiy
vjetname:
tự nhiên

nature

1.
Konforme al la ĝeneralaj leĝoj de la naturo: sur bastono plantita en teron, novaj branĉoj kaj folioj ne povis nature kreski sur ĝi [19]; frazeologismoj evoluas nature ankaŭ en la planlingvo Esperanto [20]; Marta neniam pentris laŭnature (uzante la naturon kiel modelo), sed ŝi iam kopiadis malgrandajn pejzaĝojn, arbojn, florojn Marta ; la arbedoj kreskas nature (sovaĝe, nekulturite) en la nordaj regionoj de Eŭropo [21].
2.
Konforme al la propra naturo de la koncernata estulo aŭ aĵo: la leporo estas nature timema; se oni al tio estas ankoraŭ iom flamiĝema denature, tiam oni facile faras senintence tro fortajn gestojn [22].
3.
En maniero senarta, senafekta: nature sin esprimi; nature sovaĝa olivarbo [23].
4.
Memkompreneble: nature mi ne respondis; eĉ la plej fervoraj Volapukistoj nature timis, ke morgaŭ aperos nova lingvo […] kaj inter la ambaŭ lingvoj komenciĝos batalado EE ; estis do plej nature, ke tie preskaŭ ĉiuj „samideanoj“ komprenis la signifon de la penso Zamenhofa, eĉ kiam ili ne subskribis la homaranisman aliĝilon VivZam ; estas nature uzi monon kiel interŝanĝilon, sed nenature ― kaj esprimo de avareco ― provi igi monon kreske generi sin [24].
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
20. Pejno Simono: Plansprache und Phraseologie, Monato, 2000/06, p. 33
21. Steĉjo Norvell: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16-17
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
23. La Nova Testamento, Romanoj 11:24
24. Bo Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, 2001/02, p. 16
beloruse:
натуральна
bretone:
1. ez-naturel 2. dre natur 4. evel-just
ĉeĥe:
přirozeně
ĉine:
当然 [dāngrán], 當然 [dāngrán]
france:
naturellement
germane:
natürlich 2. von Natur aus
greke:
φυσικά
hungare:
természetesen
indonezie:
secara alami, secara alamiah, secara natural
japane:
自然に [しぜんに], ひとりでに, 本来 [ほんらい], 生まれつき [うまれつき], 飾らずに [かざらずに], ありのままに, 当然 [とうぜん], もちろん
nederlande:
natuurlijk
pole:
naturalnie, z natury, ma się rozumieć, w sposób naturalny
portugale:
naturalmente
rumane:
bineînțeles, din natură, este rezonabil, desigur
ruse:
естественно
slovake:
prirodzene
ukraine:
природно, натурально

naturaĵo

1.
Vivaĵo, natura objekto: abundas onomatopeaj krioj de plej diversaj bestoj kaj birdoj, naturaĵoj alprenas fojfoje simbolajn signifojn ― pinarboj kvazaŭ sentineloj kaj prijuĝantoj de preterpasantoj, merlo kiel simbolo de infantempa amo [25].
2.
Materia produkto de la naturo: en lernejoj oni ilin eĉ nutras per tagmezaj sanaj naturaĵoj [26].
25. Stefan MacGill: Knaba maturiĝo, Monato, 2000/10, p. 31
26. Monato, Franz-Georg Rössler: Vivi en mondo surogata, 2014
beloruse:
1. прыродная з’ява, прыродны аб’ект, жывая істота 2. натуральны прадукт
ĉine:
1. 自然现象 [zìránxiànxiàng], 自然現象 [zìránxiànxiàng]
france:
2. produit naturel
germane:
1. Naturerscheinung 2. Naturprodukt
hungare:
2. természeti termék
indonezie:
2. produk alami, produk natural
japane:
自然物 [しぜんぶつ], 産物 [さんぶつ]
nederlande:
2. natuurlijk produkt
pole:
2. rzecz wytworzona w naturze
rumane:
2. un lucru făcut în natură
ruse:
2. натуральный продукт

natureca

Konforma al la leĝoj kaj aspekto de la naturo; similanta la naturon, kontraste al arta: sub titolo „Ĝardeno“ mi ekscias la diferencon inter la geometria kaj natureca ĝardenoj [27]; la lingvon oni provis ekspliki kiel naturan, biologian aperaĵon, kaj ne kiel socian fenomenon, tiu „natureca“ ideo servis kiel elirpunkto de pluraj teorioj [28]; [la] malgranda komedio […] lasas impreson de ia natureca konversacio [29].
beloruse:
натуральны
ĉine:
不造作 [bùzàozuò], 質朴 [zhìpǔ], 质朴 [zhìpǔ]
germane:
natürlich, naturhaft, naturbelassen

natureco

Karaktero de tio, kio estas parto de naturo, konforma al naturo, senartifika: Esperanto bonege kontentigas ĉiujn postulojn […] al lingvo internacia (eksterordinara facileco, precizeco, riĉeco, natureco, […]) EE ; leganto […], kiu kutimis estimi la aferojn ne laŭ ilia […] mirindeco kaj nenatureco de ilia nasko, estos kredeble trompita en siaj esperoj, kiam, legante mian libron, li renkontos en ĝi sole aferojn simplajn kaj naturajn DL ; ili ŝatas la naturecon kaj afablecon de la nov-skotianoj [30].
30. D. Marcon: Vizito al Kanado, Inter Ni, 2000-06 (170)
beloruse:
натуральнасьць
ĉeĥe:
přirozenost
france:
naturalité
germane:
Natürlichkeit
indonezie:
kealamian
pole:
naturalność
rumane:
naturalețe
slovake:
prirodzenosť
ukraine:
природність

naturisto

1.
SCI Homo, kiu studas la sciencojn pri la ekstera naturo: tio estis simpla lekanto, kion la naturistoj povas diri al ni nur per multe da lekcioj, ĝi rakontis en unu minuto [31]; la glora naturisto Buffon elkalkulis, ke la tero iom post iom malvarmiĝas, sed la homaro povos vivi sur ĝi ankoraŭ 93 291 jarojn FK .
2.
Homo, kiu ŝatas sportumi kaj ripozi nude en la naturo: kvankam oni ankoraŭ emfazas la sanan aspekton de naturismo, multaj nudnaĝantoj, nudistoj kaj naturistoj simple volas nude – kaj malstreĉe – amuziĝi kaj distriĝi [32]; Naturista Vivo, organo de Internacia Naturista Organizo Esperantista en 2001 aperos kvarfoje jare [33].
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
32. Monato, Leif Heilberg: Menso sana en korpo nuda, 2005
33. Monato, numero 04/2001
beloruse:
1. натураліст 2. натурыст, нудыст
bretone:
naturour
ĉeĥe:
naturista
france:
1. naturaliste 2. naturiste, nudiste
germane:
1. Naturforscher 2. Naturist, FKK-Anhänger
greke:
φυσιοδίφης
hungare:
1. természettudós 2. nudista
indonezie:
naturalis
japane:
自然回帰主義者 [しぜんかいきしゅぎしゃ]
nederlande:
naturist
pole:
naturysta, nudysta
portugale:
naturalista, naturista
rumane:
naturist, nudist
ruse:
1. натуралист 2. натурист, нудист
slovake:
náturista
svede:
2. naturist
ukraine:
натураліст, нудист

kontraŭnatura, eksternatura

Nekonforma al la normo de la naturo: Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj, ĉar iliaj virinoj ŝanĝis la naturan uzadon en kontraŭnaturan [34]; lingvo, kiu devas trabati al si la vojon ne per ia potenca dekreto, […] povas disvolviĝi nur per tre singarda vojo de natura evolucio, sed ĝi tuj mortus, se oni volus ĝin disvolvi per kontraŭnatura kaj danĝerega vojo de revolucio [35]; virtuala mondo kiu konstante renovigis sian propran sensencan bildon en vivanta mondo kiu estas mem perceptita eksternature [36]; eĉ mia eksternatura sciego malmulte utilus al mi se mi restus eta, tute malgrava insekto [37].
beloruse:
ненатуральны, ненармальны
france:
contre nature
germane:
widernatürlich
hungare:
természetellenes
indonezie:
melawan kodrat, tidak wajar
nederlande:
onnatuurlijk
pole:
przeciwny naturze, niezgodny z naturą
rumane:
contra cerealelor, incompatibil cu natura
ruse:
противоестественный, ненатуральный
ukraine:
протиприродний

malnatura

1.
Artefarita: la perukoj kaj malnaturaj barboj de la egiptaj elegantuloj [38]; justaj instituciaj aranĝoj […] devas finfine preni la formon de zorge, celkonscie, interkonsente kunmetitaj artefaritaj aranĝoj, emfaze malnaturaj [39].
2.
Ne konforma al la denaska aŭ normala ecaro de io, sed trudata, afektata, devojiĝinta: virinoj […] tiagrade forgesadis sian denaskan mildan naturon, ke ili kaptadis batalilojn, sed tiuj malnaturaj esceptoj konfirmas nur la ĝeneralan regulon: la milito ne estas afero de la virinoj [40].
38. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VIII
39. P. Dasgupta: Novjara alparolo..., 2011-12-29
40. Lidia Zamenhof: Al pli bona estonteco, 1936
beloruse:
1. штучны 2. ненатуральны, ненармальны
ĉine:
不自然 [bùzìrán], 不自然地 [bùzìránde], 人工 [réngōng], 人为 [rénwéi], 人為 [rénwéi]
france:
1. artificiel 2. antinaturel, contre-nature
germane:
unnatürlich, künstlich
indonezie:
1. artifisial, buatan
pole:
nienaturalny
rumane:
nefiresc

malnatureco

Karaktero de tio, kio ne akordas kun naturo; artefariteco: la malnatureco de l' Volapük falis al li en la okulojn de la unuaj paŝoj de la okupoj, kaj ĝia malbonsoneco ofendis la estetikan senton de Ĉielson [41]; troviĝis ankaŭ kutimaj riproĉoj pri artefariteco kaj malnatureco, kiujn Jespersen refutis [42].
beloruse:
ненатуральнасьць, штучнасьць
ĉine:
不自然 [bùzìrán]
france:
artificialité
germane:
Unnatürlichkeit
indonezie:
kepalsuan
pole:
nienaturalność
rumane:
artificialitate

samnatura

De la sama naturo; simila: Elija estis homo samnatura, kiel ni, kaj li preĝis fervore [43]; samnatura sceno okazis en Sorbono [44]; ĉu kolero […] estas samnatura kun unu el la aliaj du trajtoj [45]?
beloruse:
аднолькавай прыроды, аднатыпны
ĉine:
类似 [lèisì], 類似 [lèisì]
germane:
von gleicher Art, von gleicher Herkunft, ähnlich, gleich geartet
indonezie:
biasa

supernatura

Superanta la povon, la leĝojn de la naturo: mian scion mi lernis ne de supernaturaj estaĵoj, […] mi ne parolis kun strigoj [46]; kun trankvila rideto, inda de supernatura estaĵo [47]; oni ja bezonis nenian supernaturan forton EE ; okazis io ne normala, io pli malpli supernatura [48].
beloruse:
звышнатуральны
bretone:
dreistnatur
ĉeĥe:
nadpřirozený
ĉine:
灵异 [língyì], 靈異 [língyì], 超自然现象 [chāozìránxiànxiàng], 超自然現象 [chāozìránxiànxiàng]
france:
surnaturel
germane:
übernatürlich
greke:
υπερφυσικός
hispane:
sobrenatural
hungare:
természetfeletti
indonezie:
supernatural
japane:
超自然の [ちょうしぜんの]
nederlande:
bovennatuurlijk
pole:
ponadnaturalny, nadnaturalny, nadprzyrodzony
portugale:
sobrenatural
rumane:
supranatural
ruse:
сверхъестественный
slovake:
nadprirodzený
svede:
övernaturlig
ukraine:
надприродний

administraj notoj