*mond/o PV

*mondo

La vivokampo de la homoj, la parto de la universo, kiun ili konas: veni en la mondon (naskiĝi, ekaperi) [1] [2]; (figure) loĝi en la fino de la mondo PrV ; la plej alta konstruo en la mondo; la plej bela en la tuta mondo [3]; elpeli iun el la mondo de la vivuloj PrV ; li diris adiaŭ al la mondo surtera (mortis) PrV ; (figure) kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon [4].
a)
La terglobo, kaj precipe ties vivosfero: en la lingvo „Esperanto“ ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo [5]; ĉiuj, kiuj troviĝas en la mondo kaj loĝas sur la tero [6]; ĉiuj regnoj de la mondo sur la supraĵo de la tero [7]; iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo [8]; la indusa civilizo, ekde ĉ. 4600 a.K., estis unu el la plej grandaj kaj fruaj urbaj civilizoj en la mondo [9].
b)
Ia parto de la geografia mondo aŭ de la socio, rigardata kiel tuto: la zorgoj de la mondo [10]; li volis elmigri en la mondon [11]; elpelitaj en la mondon [12]; ne estis pli granda plezuro por la juna [marvirino], ol aŭdi pri la mondo supra kaj la homoj [13]; ĉiuj lingvoj de la civilizita mondo [14]; tamen pli kaj pli en Japanio ŝrumpas la natura mondo [15]; la literatura mondo; ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos PrV ; vorto dirita al la mondo apartenas kaj neniam revenas PrV ; (figure) tra la tuta mondo iras ilia ordono kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj [16]; en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Aŭgusto, ke la tuta mondo estu registrita [17]; grandmonda sinjorino. SIN:medio
c)
Ia parto de la universo rigardata kiel iel simila al la terglobo: la marsa mondo; la ĉiela mondo; komunikiĝi kun alimondanoj [18].
afrikanse:
wêreld
albane:
botëror
amhare:
ዓለም
angle:
world
arabe:
العالم
armene:
աշխարհ
azerbajĝane:
dünya
beloruse:
сьвет, сусьвет
bengale:
বিশ্বের
birme:
ကမ္ဘာ
bosne:
svijetu
bretone:
bed
bulgare:
свят
ĉeĥe:
svět, svět, vesmír
ĉine:
世界 [shìjiè], 世间 (tr. 世間) [shìjiān]
dane:
verden
estone:
maailma
eŭske:
munduan
filipine:
mundo
france:
monde
galege:
mundo
germane:
Welt
guĝarate:
વિશ્વ
haitie:
mond
haŭse:
duniya
hinde:
दुनिया
hispane:
mundo
hungare:
világ grand~a: nagyvilági.
igbe:
ụwa
indonezie:
dunia
interlingvae:
mundo
irlande:
domhan
islande:
veröld
itale:
mondo
japane:
世界 [せかい]
jave:
donya
jide:
וועלט
jorube:
aye
kanare:
ವಿಶ್ವದ
kartvele:
მსოფლიო
katalune:
món
kazaĥe:
әлем
kimre:
byd
kirgize:
дүйнө
kmere:
ពិភពលោក
koree:
세계
korsike:
mondu
kose:
ihlabathi
kroate:
svijet
kurde:
dinya
latine:
orbis
latve:
pasaule
laŭe:
ໂລກ
litove:
pasaulis
makedone:
светот
malagase:
izao tontolo izao
malaje:
dunia
malajalame:
ലോകം
malte:
dinja
maorie:
te ao
marate:
जग
monge:
ntiaj teb no
mongole:
дэлхийн
nederlande:
wereld
nepale:
संसार
njanĝe:
dziko
okcidentfrise:
wrâld
panĝabe:
ਸੰਸਾਰ ਨੂੰ
paŝtue:
نړۍ
pole:
świat
portugale:
mundo
ruande:
isi
rumane:
lume, mondial
ruse:
мир (вселенная), свет (вселенная)
samoe:
lalolagi
sinde:
دنيا
sinhale:
ලෝකයේ
skotgaele:
t-saoghail
slovake:
svet
slovene:
svet
somale:
adduunka
ŝone:
nyika
sote:
lefatše
sunde:
dunya
svahile:
dunia
svede:
värld
taĝike:
Ҷаҳон
taje:
โลก
tamile:
உலக
tatare:
дөнья
telugue:
ప్రపంచ
tibete:
འཛམ་གླིང་
turke:
dünya
ukraine:
світ
urdue:
دنیا
uzbeke:
dunyo
vjetname:
thế giới
volapuke:
vol
zulue:
umhlaba

monda

1.
Tutmonda: la monda oceano [19]; la monda historio [20]; plej altaj reprezentantoj de la monda inteligenteco EE ; la finiĝo de la monda vivo FK ; la monda eksporta merkato [21]; monda ĉampiono [22]; triono de la monda loĝantaro suferos je akvomanko [23]; monda ekspozicio kun la temo „kunvivado kun naturo“ [24].
2.
De la mondo, ie trovebla en la mondo: al monda ekstremo [25]; monda konferenco pri perkomputila tradukado [26]; renkontiĝoj kun mondaj ŝtatestroj kaj politikistoj [27].
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
21. Marc Vanden Bempt: Eŭro unujara, Monato, 2000/03, p. 14
22. Laimius Stražnickas: Monda ĉampionado de dancoj, Monato, 2000/05, p. 17
23. Evgeni Georgiev: La blua „oro” ĉiam malsufiĉos, Monato, 2000/03, p. 20
24. HORI Yasuo: K-riz-kampoj, Monato, 1999/09, p. 13
25. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
26. Marc vanden Bempt: Perkomputila tradukado, Monato, 2000/07, p. 11
27. R. Petroviĉ: Voĉo de hieraŭ – hodiaŭ, Monato, 1997/10, p. 9
angle:
worldwide, global, world
beloruse:
сусьветны
bretone:
-bed, bedel
ĉeĥe:
světský
ĉine:
2. 全球 [quánqiú]
france:
mondial
germane:
Welt- 1. weltweit 2. weltlich
hungare:
világ-, világi
indonezie:
sedunia, global
interlingvae:
mundial
japane:
世界の [せかいの], 全世界の [ぜんせかいの]
katalune:
1. universal 2. mundial
nederlande:
werelds, wereldlijk, wereld-
pole:
światowy
rumane:
mondial, global
ruse:
мировой 1. всемирный
slovake:
svetový
turke:
dünyasal
ukraine:
світовий, всесвітній

monduma

Partoprena en la altranga parto de la socio, konforma al ĝiaj kutimoj: monduma kodo (kodekso, konvencio) [28]; la 6an de decembro 2010 en la fama Tate-galerio, virino komencas kanti antaŭ monduma publiko [29]; la Ruĝa Kruco anoncis, ke ĝi intencas malfermi azilejon en la monduma vilaĝo De Haan [30].
28. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
29. Rössler Franz-Georg: Skulptaĵoj kantataj, Monato, 2011/04, p. 26
30. Guido van Damme: Sep en unu bato, Monato, 1999/03, p. 6
ĉeĥe:
mondénní, velkosvětský
france:
mondain
germane:
mondän, weltgewandt
hungare:
nagyvilági
japane:
社交界の [しゃこうかいの], 上流社会の [じょうりゅうしゃかいの]
katalune:
de l'alta societat, privilegiat
nederlande:
mondain
pole:
towarzyski, z wyższych sfer
rumane:
sociabil, din înalta societate
ruse:
светский
slovake:
mondénny, veľkosvetský
turke:
sosyetik
ukraine:
великосвітський

mondumo

La altranga kaj bonedukita parto de la socio: la tuta mondumo ĉeestis la ceremonion; multaj homoj en la frua kristana epoko retiriĝis de la mondumo kaj fariĝis ermitoj [31]; ŝia eleganto perfektis por la koktela mondumo de ŝia edzo [32].
31. Evgeni Georgiev: Serĉi la perditan paradizon, Monato, 2000/10, p. 20
32. István Ertl: Jarmilŝanĝo, Monato, 2001/10, p. 24
ĉeĥe:
smetánka, velký svět
ĉine:
上流社会 [shàngliúshèhuì], 上流社會 [shàngliúshèhuì], 上流 [shàngliú], 上层社会 [shàngcéngshèhuì], 上層社會 [shàngcéngshèhuì]
france:
beau monde, haute société
germane:
Oberschicht, Hautevolee
hungare:
nagyvilági társaság, felső réteg
japane:
社交界 [しゃこうかい], 上流社会 [じょうりゅうしゃかい]
katalune:
alta societat, classe alta
nederlande:
de uitgaande wereld, de hogere stand
pole:
wyższe sfery, świat towarzyski
rumane:
tărâmuri superioare, lume socială
ruse:
(высший) свет
slovake:
notabilita, popredná, smotánka, vznešení spoločnosť
turke:
yüksek sosyete
ukraine:
вищий світ, вище товариство

mondumano

Homo apartenanta al mondumo: La prelegon vizitis parlamentanoj kaj mondumanoj, dezirantaj nur spekti la famulon [33].
33. G. Ŝlepĉenko: Neatendita konkludo, La Ondo de Esperanto, 1999, n-ro 11(61)
ĉine:
外场人 [wàichángrén], 外場人 [wàichángrén]
france:
homme du monde
ruse:
светский человек, член высшего общества

ĉirkaŭmondo

Kondiĉaro, en kiu oni vivas, medio, vivosfero: ni senescepte plenumis la unuan parton de nia promeso malgraŭ nemaloftaj logoj de la korpo, fojaj tentoj de la malĉasta ĉirkaŭmondo [34]; tiu mondo, kreita de la poeto, konsiderinde devojiĝas de la reala ĉirkaŭmondo [35].
34. Franz-Georg Rössler: La unua nokto, Monato, 2004/11, p. 28
35. B. Ragnarsson: Esperanto kiel anti-lingvo, en: Strategiaj Demandoj de la Esperanto-Komunumo, 1985
angle:
surrounding world
ĉine:
环境 [huánjìng], 環境 [huánjìng], 周围环境 [zhōuwéihuánjìng], 周圍環境 [zhōuwéihuánjìng]
france:
milieu (environnement)
germane:
Umwelt, Umgebung
pole:
dookoła świata
rumane:
in jurul lumii

duonmondumo

Socia grupo proksima al mondumo, sed vivanta per ne honestaj aŭ ne decaj rimedoj; demimondo: la artista duonmondumo [36].
36. S. Pokrovskij: Re: pri la vorto "glamour" en Francio, sce, 2008-11-19
ĉeĥe:
demi - monde, polosvět
ĉine:
行为放荡的女人 [xíngwéifàngdàngdenǚrén], 行為放蕩的女人 [xíngwéifàngdàngdenǚrén]
france:
demi-monde
germane:
Halbwelt, Demimonde
pole:
półświatek
rumane:
lumea interlopă
slovake:
polosvet
ukraine:
демімонд, куртизанки

ekstera mondo

La tuta mondo kun escepto de si mem, de la propra imago, psiko, aŭ de aparta, fermita grupo: liaj pensoj denove direktis sin al la ekstera mondo [37]; kiu de l' ekstera mondo ricevas nur malŝaton, rebaton kaj doloron, tiu serĉas en si mem ian ĝojon por spirito kaj al si kreas propran vivadon internan VivZam ; ESP la ekstera mondo ... restis absolute indiferenta koncerne tion, ĉu tiu aŭ alia detalo havas en nia lingvo tian formon aŭ alian [38]; estas kvazaŭ Esperanto ne ekzistas en la ekstera mondo [39] .
37. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
38. L. L. Zamenhof: Paroloj, Kvara Kongreso 1908 en Dresden
39. S. Brewer: La ĉefa voĉo..., libera folio, 2011-02-17
angle:
external world
ĉine:
外界 [wàijiè]
france:
monde extérieur
germane:
die äußere Welt, Außenwelt
japane:
外界 [がいかい]
katalune:
els no-esperantistes
pole:
świat zewnętrzny
rumane:
lumea inconjuratoare, exterior

enmondiĝi

(ntr)
(frazaĵo)
Naskiĝi: vi vidis ŝian enmondiĝon, vi vartis ŝin kaj kondukis ŝin al la nuna kondiĉo [40]; tiam naskiĝis 16 796 infanoj pli ol en 2002, kiam enmondiĝis entute 1 153 866 beboj [41].
40. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
41. HORI Yasuo/pg: El junulejoj – maljunulejoj, Monato, 2003/10, p. 12
angle:
come into the world, be born
ĉine:
出世 [chūshì], 降生 [jiàngshēng]
france:
venir au monde
germane:
zur Welt kommen
indonezie:
(ter)lahir (ke dunia)
nederlande:
ter wereld komen
pole:
przyjść na świat
rumane:
veni pe lume

malnova mondo

Mondparto, kiu enhavas Eŭropon, Afrikon, Azion, kontraste al la de ili en la 16a jarcento ekkonata nova mondo: antaŭ ol la invento de modernaj konservometodoj, spicoj utilis por kaŝi odoron de ekputro aŭ por plibonigi manĝaĵojn sengustigitajn pro konservo, tial, ilia komerco estis tre grava en mezepoka Malnova Mondo [42]; aglo estas granda rabbirdo, kiun oni povas trovi precipe en la Malnova Mondo, havanta nur du speciojn en Nordameriko [43].
angle:
Old World
bretone:
Bed Kozh
bulgare:
старият свят (Европа)
ĉine:
旧大陆 [jiùdàlù], 舊大陸 [jiùdàlù], 东半球 [dōngbànqiú], 東半球 [dōngbànqiú]
france:
Ancien monde
germane:
Alte Welt
hungare:
Óvilág
indonezie:
Dunia Lama
katalune:
Àfrica-Euràsia, Eurafràsia, el Vell Món
nederlande:
Oude Wereld
pole:
Stary Świat
rumane:
lumea veche
ruse:
Старый свет
turke:
eski dünya

nova mondo

Ameriko rigardata kiel nova de eŭropanoj, afrikanoj, azianoj eksciantaj pri ĝi ekde la 16a jarcento: Usono, plej potenca reprezentanto de la nova mondo [44]; domaĝe, ke ne nur Eŭropo sed ankaŭ ĉiu parto de nia mondo entuziasme kaj senkritike malfermas siajn pordojn al la plej banalaj, trivialaj, strasaj, pucaj, kiĉaj kaj malutilaj elementoj de tiu iam esperplena nova mondo [45]; la strandoj de la Nova Mondo [46].
44. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
45. Garbhan MacAoidh: Ho, tempoj! Ho, moroj!, Monato, 2000/09, p. 19
46. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, parto 2a, ĉapitro 8a, p. 437a
angle:
New World
bretone:
Bed Nevez
bulgare:
новият свят (Америка)
ĉine:
新大陆 [xīndàlù], 新大陸 [xīndàlù]
france:
Nouveau monde
germane:
Neue Welt
hungare:
Újvilág
indonezie:
Dunia Baru
katalune:
el Nou Món, Amèrica (postcolombina)
nederlande:
Nieuwe Wereld
pole:
Nowy Świat
rumane:
novo mundo, lume noua
ruse:
Новый свет
turke:
yeni dünya

triamonda

Rilata al la malriĉaj landoj: oni produktas malpli koste en triamondaj landoj [47]; la solvo por la problemoj de la triamondaj landoj estas ĉesigi la pagon de ekstera ŝuldo [48].
47. Monato, Stefan Maul: Pledo por mondcivitana partio, 2005/01, p. 7
48. M. Vianna: Riĉaj landoj kaj Kongo, Monato, 2002/05, p. 6
angle:
third-world
bretone:
eus an Trede Bed
france:
du tiers-monde
germane:
Dritte-Welt-, Drittwelt-
hungare:
harmadik világbeli
katalune:
tercermundista
nederlande:
derdewereld-
pole:
Trzeciego Świata
rumane:
Lumea a Treia
ruse:
третьего мира

tria mondo

POL La tuto de malriĉaj landoj, en kiuj la industria revolucio ne komfortigis la vivkondiĉojn de plej multaj homoj: Sud-Ameriko kiel parto de la tria mondo ne plu restu marĝene [49]; Noam Chomsky […] opinias, ke Usono nuntempe rikoltas tiun malamon, kiun ĝi semis ĝis nun precipe en la tiel nomata tria mondo [50].
49. M. Gutiérrez González: Aŭdiĝas komuna voĉo, Monato, 1993/12, p. 10
50. Bertil Englund: Benu modere Usonon!, Monato, 2003/03, p. 7
angle:
third world
beloruse:
трэці сьвет
bretone:
Trede Bed
bulgare:
третият свят
ĉine:
第三世界 [dìsānshìjiè]
france:
tiers-monde
germane:
Dritte Welt
hungare:
harmadik világ
indonezie:
dunia ketiga
katalune:
el Tercer Món
nederlande:
derde wereld
pole:
Trzeci Świat
rumane:
Lumea a Treia
ruse:
третий мир
turke:
üçüncü dünya ülkeleri

*tutmonda

Tuŝanta aŭ celanta la tutan home loĝatan mondon: plej fama en la tutmonda literaturo estas la verko de fratoj Grimm [51]; lingvo internacia kaj lingvo tutmonda estas du tute malsamaj objektoj EE ; en Aŭgusto 1905 en la franca urbo Boulogne-sur-Mer havis lokon la unua tutmonda kongreso de esperantistoj [52]; tutmonda homa familio [53]; elserĉi kanajlojn el ĉi tia grandega mondo, plena de tiomaj kaŝejoj, postulos tutmondan kunlaboron [54]. VD:universala
51. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Antaŭparolo de la tradukinto
52. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
53. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
54. B. Refior: Terorismo (5), Monato, 2001/12, p. 4
angle:
global, worldwide
beloruse:
сусьветны, глябальны
bretone:
hollvedel
ĉeĥe:
celosvětový, globální
ĉine:
全球 [quánqiú], 全球性 [quánqiúxìng], 全世界 [quánshìjiè], 环球 [huánqiú], 環球 [huánqiú], 全局性 [quánjúxìng], 全球而言 [quánqiúéryán]
france:
mondial
germane:
weltweit, global, Welt-, Global-
hungare:
világméretű, globális, világ-
indonezie:
sedunia, global
japane:
全世界の [ぜんせかいの]
katalune:
global, universal, còsmic (filos.), ecumènic (rel.)
pole:
ogólnoświatowy, globalny
rumane:
global
ruse:
всемирный, глобальный
slovake:
celosvetový, globálny
turke:
dünyasal, global
ukraine:
всесвітній, світовий

tutmondigo

Disvastigo de iu afero al la tuta mondo: ĉiuj grandaj entreprenoj celas al tutmondigo de sia produktado [55]; tutmondigo de usona subkulturo kolaa, burgera kaj dolara [56]; danĝeroj de tutmondigo kaj lingva imperiismo [57].
55. F. J. Braun: Ĉu kapitalismo disfalonta aŭ triomfanta?, Monato, 1998/09, p. 20
56. Jorge Camacho: Kanzonoj por interna konsumo, Monato, 2000/07, p. 15
57. Monato, Garbhan MacAoidh: La angla, ĉu troja ĉevalo?, 2004/10, p. 20
angle:
globalization
beloruse:
глябалізацыя
ĉeĥe:
globalizace
ĉine:
全球化 [quánqiúhuà]
france:
mondialisation (diffusion mondiale)
germane:
Globalisierung
hungare:
globalizálás
indonezie:
globalisasi
katalune:
mundialització (propagació, difusió mundial)
pole:
globalizacja
rumane:
globalizare
ruse:
глобализация
slovake:
globalizácia
turke:
globalleşme

tutmondiĝo

Ekonomia, teĥnika, politika evoluo, kiu tuŝas la mondon, kaj plisimiligas vivkondiĉojn aŭ vivstilojn en ĝi: manifestacii kontraŭ la ekonomia tutmondiĝo [58]; novaj movadoj ... kolektas kritikantojn de tutmondiĝo [59]; tutmondiĝo de pasaĝer-trafiko [60].
58. jpa: Internacia kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2000/09, p. 9
59. Stefan Maul: Furoras popolistoj, Monato, 2002/06, p. 8
60. Stefan Maul: Propagando danĝera, Monato, 2003/06, p. 7
angle:
globalization
beloruse:
глябалізацыя
ĉine:
全球化 [quánqiúhuà]
france:
mondialisation
germane:
Globalisierung
hungare:
globalizáció
indonezie:
globalisasi
japane:
世界化 [せかいか], グローバル化 [グローバルか]
katalune:
globalització
nederlande:
globalisatie, globalisering
pole:
obecność na całym świecie
rumane:
prezență la nivel mondial
ruse:
глобализация
taje:
โลกาภิวัตน์

mondoparto

1.
Iu parto de la mondo: firmaoj malemas investi en Mez-Oriento, kapitalo forflugas al pli sekuraj mondopartoj [61]; post 13-jara interetna milito, en kiu mortis centmiloj da homoj, ekpensis burundanoj, ke venos trankvilo, [sed] komenciĝis milito pri homaj rajtoj, kiu implicas la evoluon de tiu ĉi mondoparto [62].
2.
GEOG Unu el la ses grandaj dividaĵoj de la tersurfaco: Afriko, Ameriko, Antarkto 1, Azio, Eŭropo, Oceanio; mi laboris sur la kvin kontinentoj (aŭ pli ĝuste mondopartoj, ĉar mi laboris en Guam, en Nov-Zelando, en Japanio, kiujn nomi kontinentoj estus ne rigore) [63]; medicina ĵurnalo „The Lancet“ raportis pri la situacio en Afriko kaj en aliaj mondopartoj [64]; ASEM estas la sola forumo, kie la eŭropa kaj azia regionoj povas rekte interparoli, [ĝi] plifortigu la ekonomian kaj politikan kunlaboron de la du mondopartoj [65]. SIN:kontinentoTUT:mondo 1.a
Rim.: Ofte oni konsideras nur la loĝatajn mondopartojn ignorante Antarkton: la kvin mondopartoj.
61. Zahra Karimi: Post la milito ... malstabileco, Monato, 2003/10, p. 8
62. Monato, Jérémie Sabiyumva: Kiam naskiĝos virinaj rajtoj?, 2009/05, p. 14
63. Claude Piron: La bona lingvo, p. 15a
64. W. H. Simcock: Kie la toleremo?, Monato, 2000/07, p. 10
65. Marko Naoki Lins: Ĉu eŭrop-azia bloko kontraŭ Usono?, Monato, 2004/12, p. 13
angle:
continent
beloruse:
1. рэгіён сьвету 2. частка сьвету
bretone:
2. rannved
ĉeĥe:
2. světadíl
ĉine:
大洲 [dàzhōu]
france:
2. partie du monde
germane:
1. Teil der Welt 2. Erdteil
hungare:
2. világrész
indonezie:
2. benua
katalune:
2. continent
nederlande:
2. werelddeel
pole:
2. część świata
rumane:
2. părți ale lumii
ruse:
2. часть света
slovake:
2. svetadiel
svede:
2. världsdel
taje:
2. ทวีป

administraj notoj