*7Eŭrop/o

*Eŭropo [1]

1.
GEOG La plej malgranda el la mondopartoj, situanta okcidente de Azio kaj norde de Afriko: kiam en la centra Eŭropo la barbaroj, vestitaj per maldelikataj feloj, sin kaŝis en kavernoj, Egipto jam posedis altan socian organizon, terkulturon, metiojn kaj literaturon [2]; la kreskanta netoleremo kaj influoj de dekstraj kaj naciismaj movadoj kiuj pli kaj pli aperas kaj estiĝas pli kaj pli danĝeraj por tuta Eŭropo [3]; la 6an de junio celebros britoj la 50an datrevenon de la alianca invado en Francion, kiu liberigis Eŭropon de sub nazia jugo [4]; la tutmonda politika pezocentro dum jarcentoj situinta en Eŭropo translokiĝis Usonen [5]; la junaj loĝantoj de Ameriko vizitos la maljunan Eŭropon [6] TUT:Eŭrazio

mapo
2.
MIT En la helena mito, belega fenica junulino, forkaptita de Zeŭso, kiu aliris ŝin sub la aspekto de blanka virbovo, portonte ŝin en Kreton, kie ŝi naskis kvar filojn de la dio (unu el ili estis Minoo): Agenoro havis tre belan filinon, kiu nomiĝis Eŭropo, dum ŝi ludis ĉe la marbordo kun amikinoj, granda taŭro venis al ŝi [7].
3.
AST La 6-a plej proksima satelito de Jupitero eltrovita ĝis nun: Eŭropo [...] estas la plej malgranda el la kvar Galilejaj satelitoj [8].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 3
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
3. Monato, n-ro 08/1993, Ĉu reiri al naciaj radikoj? ‐ Pli da naciaj movadoj
4. Monato, n-ro 05/1994, Britio ‐ Reviviĝas la fantomoj
5. Monato, n-ro 05/1994, Britio ‐ Reviviĝas la fantomoj
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj
7. Vikipedio, Taŭro (konstelacio)
8. Vikipedio, Eŭropo (luno)
angle:
Europe
beloruse:
Эўропа
bulgare:
Европа
ĉine:
欧洲 [ōuzhōu], 欧 [ōu]
france:
Europe
germane:
Europa
hispane:
Europa
hungare:
Európa
ide:
Europa
indonezie:
1. Eropa 2. Europa (tokoh mitologi Yunani) 3. Europa (satelit)
itale:
Europa
katalune:
Europa
nederlande:
Europa
norvege:
Europa
okcidentfrise:
Jeropa
perse:
1. اروپا 2. ائوروپه 3. اروپا (ماه)
pole:
Europa
portugale:
Europa
ruse:
Европа
svede:
Europa
tibete:
ཡུ་རོབ་
tokipone:
1. ma Elopa
ukraine:
Європа
volapuke:
1. Yurop

eŭropa

Rilatanta al Eŭropo: ĝi estis unu el la plej grandaj projektoj en la historio de eŭropa teatro [9]; spuroj de tiu malnova sistemo troviĝas ankoraŭ en kelkaj nekeltaj eŭropaj lingvoj ekzemple en la franca kaj dana kaj en biblia angla [10]
9. Monato, n-ro 10/1993, Cymbeline
10. Monato, n-ro 11/1993, Matematiko ‐ Nova gaela numerala sistemo
angle:
European
beloruse:
эўрапейскі
bulgare:
европейски
ĉine:
欧洲人 [ōuzhōurén], 泰西 [tàixī]
france:
européen
germane:
europäisch
hispane:
europeo
hungare:
európai
ide:
Europana
itale:
europeo
katalune:
europeu
nederlande:
Europees
norvege:
europeisk
okcidentfrise:
Jeropeesk
perse:
اروپایی
pole:
europejski
portugale:
europeu
ruse:
европейский
svede:
europeisk
volapuke:
Yuropik

administraj notoj