*universal/a

*universala

1.
Koncernanta la tutaĵon de la objektoj, ĝenerala: universala (en ĉio) genio; universala historio Marta . VD:universa.
2.
(figure) Tutmonda, internacia: Andreas Müller (1681) […] havis la intencon krei universalan lingvon, fonditan sur la ĥina lingvo kaj ĝiaj signoj de skribado FK ; la unua eldono de la Universala Vortaro [1]; la oka universala kongreso de Esperanto [2].
3.
(figure) Aplikebla en ĉiuj situacioj: universala rimedo, kuracilo, ŝraŭbilo; la universala prepozicio „je“ VivZam ; [ŝi] iris prepari por ŝi tason da varma biero kun butero kaj sukero, trinkaĵon, kiun ŝi rigardis kiel la solan veran universalan rimedon [3].
angle:
universal
beloruse:
унівэрсальны, сусьветны, усеагульны
bretone:
hollvedel
ĉeĥe:
světový, univerzální, všeobecný, všestranně použitelný
finne:
yleinen, yleis-, maailman, yleispätevä, universaali(nen)
france:
universel
germane:
universell
greke:
παγκόσμιος
hispane:
universal
hungare:
egyetemes, univerzális
itale:
universale (generale, totale)
japane:
普遍的な [ふへんてきな], 全般的な [ぜんぱんてきな], 全世界の [ぜんせかいの], 万国の [ばんこくの], 万能の [ばんのうの], 汎用の [はんようの], 万有の [ばんゆうの]
katalune:
universal
nederlande:
universeel
portugale:
universal
ruse:
универсальный, всеобщий, всемирный, разносторонний
slovake:
univerzálny, všeobecný, všestranný, všesvetový
svede:
universell
ukraine:
універсальний, загальний, всесвітній, різнобічний

universalaĵo

Tio, kio estas universala.
a)
FIL Iu el la ĝeneralaj ideoj, kategorioj, ecoj... kiujn realismo regardas ekzistantaj, kiujn nominalismo rigardas neekzistantaj: la disputo pri la universalaĵoj [4]
b)
LIN Iu el la ĝeneralaj ecoj, kiuj troveblas en ĉiuj lingvoj aŭ ofte kundepende en ia nombro da lingvoj: reaperantaj trajtoj […] estas nomataj universalaĵoj, ĉar ili malkaŝas al ni certajn universalajn propraĵojn de la homa lingvo [5]; montriĝis, ke tiaj universalaĵoj en strikta senco ne ekzistas, kaj ke la lingvoj eĉ ne tre similas unu al la alia en la esprimo de spaco [6].
beloruse:
унівэрсалія
france:
universaux (sg)
japane:
一般概念 [いっぱんがいねん]

universalismo

Ampleksado de ĉiuj homoj en sia konsidero: internaciigo […] estas speciala ekzemplo de la ĉiama natura interbatalo inter tio, kion oni povas nomi „apartismo“, kaj „universalismo“ [7].
7. P. Otlet, trad. E. Ramo: La Internacia Organizo kay [tiel] la Internaciaj Asocioj, Esperanto, 1910:5 (73)
beloruse:
унівэрсалізм
france:
universalisme
japane:
普遍救済説 [ふへんきゅうさいせつ], 普遍主義 [ふへんしゅぎ]
ukraine:
універсалізм

administraj notoj

~ismo: Mankas dua fontindiko.