3nominal/a

nominala

1.
Noma, posedanta nur la nomon, ne la efektivan povon kaj rajton: ĉefa celo de ambaŭ partioj estas fortordi la absolutan – almenaŭ nominale absolutan – povon for de la reĝo [1]; virgulinoj, sin dediĉinte al dumviva servo al Iŝtar, kelkafoje fariĝis nominalaj edzinoj de nobeloj [2].
2.
Indikanta la deklaritan valoron de io kontraste al la efektiva: aĝio estas la diferenco inter la nominala kaj la efektiva laŭkurza valoro; kvankam la nominala averaĝa salajro lastan jaron kreskis je 2,2 %, la reala salajro, kiu enkalkulas inflacion, falis je 1,6 %, ĉar la prezoj kreskis pli rapide [3]; ĉiu societa parto nominale valoras 100,00 frankojn kaj sufiĉas aĉeti unu por esti plenrajta membro [4]; Kroatio jam de kelkaj jaroj estas laŭ nominala sumo de salajroj en la dua loko (post Slovenio) inter la transiĝantaj landoj, sed pro la altaj vivkostoj la vivnivelo en Ĉeĥio kaj Hungario estas pli alta, ol en Kroatio [5]; aperis nova aŭstra poŝtmarko pri Esperanto-temo en eldonkvanto de 1500 ekzempleroj, ĝia nominala valoro egalas al tiu de enlanda afranko por ordinara letero [6].
VD:formala, oficiala, regula1
beloruse:
намінальны
ĉeĥe:
jmenovitý, nominální
ĉine:
名义 [míngyì], 名義 [míngyì], 标称 [biāochēng], 標稱 [biāochēng], 額定 [édìng], 额定 [édìng], 名义上 [míngyìshàng], 名義上 [míngyìshàng]
france:
nominal
germane:
1. nominell, dem Namen nach 2. Nominal-, Nenn-
greke:
ονομαστικός
hungare:
névleges, nomimális
japane:
名目上の [めいもくじょうの], 名前だけの [なまえだけの]
nederlande:
nominaal
pole:
nominalny
portugale:
nominal
rumane:
nominal
ruse:
номинальный
slovake:
menovitá, nominálna
ukraine:
номінальний

nominalo, nominala valoro

EKON Valoro indikita sur la dokumento, ne nepre estanta la merkata valoro, ekzemple sur akcioj: Julia kunfondis Internacian Esperanto-Instituton kaj Universalan Ligon kaj kuneldonis la metalajn Stelo-monerojn, kies nominaloj estas 1, 5, 10 kaj 25 Steloj [7].
7. W. Klag: Julia Isbrücker - Jaro 2020, invito al kunlaboro, Revuo Esperanto, 2020-04-22
beloruse:
намінальная вартасьць
ĉeĥe:
nominální hodnota
ĉine:
票面值 [piàomiànzhí], 票面价值 [piàomiànjiàzhí], 票面價值 [piàomiànjiàzhí], 票額 [piàoé], 票额 [piàoé]
france:
valeur nominale
germane:
Nennwert
hungare:
névleges érték, névérték, nomimális érték
nederlande:
nominale waarde
pole:
nominał
rumane:
nominală
ruse:
номинальная стоимость
slovake:
menovitá hodnota

nominalismo

FIL Doktrino, laŭ kiu la ĝeneralaj ideoj estas nur nomoj, kaj ne posedas ian realan ekziston, kontraste al realismo1.
beloruse:
наміналізм
ĉeĥe:
nominalizmus
france:
nominalisme
germane:
Nominalismus
hungare:
nominalizmus
japane:
唯名論 [ゆいめいろん]
nederlande:
nominalisme
pole:
nominalizm
portugale:
nominalismo
rumane:
nominalism
ruse:
номинализм
slovake:
nominalizmus
ukraine:
номіналізм

administraj notoj

~o, ~a valoro: Mankas dua fontindiko.
~ismo: Mankas fontindiko.
~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.