1real/a, 3realism/o

reala

Efektive ekzistanta kaj kontrolebla: nia reala, proza tempo FK ; la fantoma lago fariĝos reala, kaj la tero senakva fariĝos fonto de akvo [1]; li ne sciis, ke reala estas tio […] sed li pensis, ke li vidas vizion [2]; la ordinaraj historioj, da kiuj ni havas tute sufiĉe en la reala vivo [3]; la ŝanĝiĝantaj pensoj en ŝia sonĝo akceptis la formon de realaj bildoj [4]; ne malbonigu al mi miajn knabinojn kaj ne parolu kun ili, se vi ne havas pli realajn intencojn [5]; veran viron mongajnantan kaj realan vi elektu, ne revulon VivZam ! la imagataj teruroj malaperis en la ĉeesto de la realaj torĉoj [6]. VD:efektiva, fakta, karna, objektiva, palpebla, praktika
angle:
actual
beloruse:
рэальны, сапраўдны
ĉeĥe:
reálný, skutečný, věcný (týkající se věci)
france:
réel
germane:
wirklich, real
hispane:
real
hungare:
valós, tényleges, valóságos, reál-
nederlande:
werkelijk, echt
ruse:
реальный
slovake:
reálny, skutočný, vecný

realo

1.
Tio, kio reale ekzistas: perdi kontakton kun la realo; revo kaj realo VivZam ; la svagaj limoj inter realo kaj sonĝo, inter efektivo kaj imago, inter frenezo kaj racio [7]; nenio estas pli danĝera ol blinda entuziasmo, kiu ne vidas la realon [8]; tiuj nombroj ne spegulas la realon [9]; la brazilaj amasinformiloj plene maskis la realon [10]; la aŭtoro ne konas la realon de la kuba situacio kaj simple ripetas la opinion distrumpetatan de la amaskomunikiloj [11].
2.
MAT(arkaismo) [12]=reelo.
angle:
1. reality
beloruse:
1. рэальнасьць
ĉeĥe:
hmotný svět, reálno, skutečno
france:
1. réalité (la réalité en général)
germane:
1. Wirklichkeit, Realität
hispane:
1. realidad
hungare:
1. (a) valóság, (a) realitás
nederlande:
1. werkelijkheid
ruse:
1. реальность
slovake:
hmotný svet, reálno, skutočno

realaĵo

1.
(arkaismo) Realo: ŝi rememoris sian sonĝon, kiu staris ankoraŭ antaŭ ŝi tiel vive, kvazaŭ ĝi estus realaĵo [13]; liaj sonĝoj estas bazitaj sur realaĵo [14]; li opiniis, ke li enveturas rekte en la landon de aventuroj, kaj tamen ĉirkaŭe estis nuda realaĵo [15].
2.
Fenomeno de la reala vivo, precipe apartaĵo de epoko aŭ loko; fakto: tio ne estas plu plano, sed realaĵo [16]; en multaj partoj de l' mondo milito pro akvo povus fariĝi brutala realaĵo [17]; [per tiu nomŝanĝo la aŭtoro] eble volis eviti plenan identigon kun la historiaj realaĵoj [18].
angle:
realia
beloruse:
рэалія
france:
réalité (une réalité particulière)
hispane:
realidad
hungare:
való dolog, létező dolog, realitás
nederlande:
realiteit
ruse:
реалия

realigi

Fari ion (planitan, projektitan, kontraktitan) reale ekzistanta: la unuan fojon la revo de miljaroj komencas realiĝi [19]; realigi sian programon; sinjoro Eduardo havis simpation al mi, […] mi havis la aĝon de dekok jaroj kaj mi estis bela... li realigis tiun simpation en tia maniero, kiu certe estis por li agrabla Marta ; kiam la aŭtoroj de tiuj ĉi projektoj alpaŝas al ilia realigado, ili tuj konvinkiĝas... ke tio, kio en teorio ŝajnis afero tiel facila, en la praktiko montriĝas tre malfacila kaj neplenumebla [20]; sukcese realigitaj projektoj [21]; realigi politikon celantan egalrajtecon [22]. SIN:efektivigi, plenumi.
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
20. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, VI
21. Monato, Evgeni Georgiev: Aŭstrio: Ekspozicio de famaj artistoj
22. Monato, Evgeni Georgiev: Balkanio: Nova ŝanco por ĉiuj etnoj
angle:
implement
beloruse:
рэалізаваць, зьдзейсьніць
bulgare:
осъществявам
ĉeĥe:
provádět, provést, realizovat, uskutečnit, uvádět v život, vykonat
france:
accomplir, effectuer, réaliser (effectuer)
germane:
verwirklichen, realisieren
hispane:
realizar
hungare:
megvalósít, realizál, beteljesít
nederlande:
verwerkelijken, realiseren
ruse:
реализовать
slovake:
realizovať, uskutočniť, vykonať

realigo

Efektivigo: la fido estas realigo de esperataĵoj, provado de aferoj ne vidataj [23]; la grandegajn elspezojn por la realigo de siaj artprojektoj ambaŭ artistoj mem transprenis [24]; la partipolitika konstelacio ĉiam malhelpis realigon de tia reformo [25]; KOMP por tiu komputilo estas pluraj realigoj de C.
angle:
~igo: implementation
beloruse:
рэалізацыя
ĉeĥe:
~igo: provedení, realizace, uskutečnění, výkon
france:
~igo: implantation, implémentation
germane:
~igo: Implementierung Realisierung
hungare:
~igo: megvalósítás, implementálás
nederlande:
~igo: realisatie, implementatie
ruse:
~igo: реализация
slovake:
~igo: prevedenie, realizácia, uskutočnenie

nereala, malreala

Iluzia: Dio elektis [objektojn] nerealajn, por neniigi la realajn [26]; la rakonto ŝajnas al mi tre nereala [27]; ŝi ektimis nereale [28]; (figure) Peterburgo la fantasta, malreala, freneziga, groteska urbo [29]. VD:aera, fantoma, reva, subjektiva, trompa, utopia, venta
26. La Nova Testamento, I. Korintanoj 1:28
27. Monato, Donald Broadribb: Romantika romano, sed ĉu sukcesa?, 2012
28. Monato, Laimius Stražnickas: Pri la aferoj misteraj, 2005
29. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Ukrainaj kantoj kaj peterburgaj groteskoj, 2003
beloruse:
нерэальны
ĉeĥe:
ireální, nereálný, neskutečný
france:
irréel
germane:
unwirklich, irreal
hispane:
irreal
hungare:
nem valóságos, irreális
nederlande:
irreëel
ruse:
нереальный
slovake:
neskutočný

3realismo

1.
FIL Platona kaj skolastika doktrino, kiu konsideras la ĝeneralajn ideojn kiel objektive ekzistantajn: Se vi estus filozofo / El la skol' de l' realism', / Vi komprenus, ke […] [30]. ANT:nominalismo.
2.
BELA Ĉia arta stilo, kiu celas prezenti la mondon real-konforme sen plinobligo aŭ fantaziemo: eŭropaj kritikistoj emas paroli pri realismo aŭ kubismoekspresionismosurrealismo [31]; Jorge Camacho pintas mejloŝtone en la realisma tradicio de la esperanta literaturo [32].
Rim.: La 3a OA registras realism/o kun propra radiko, sed ni konsideras ĝin laŭregula derivaĵo de real/a.
30. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Brumm Kaj Pipenbek
31. Monato, Renée Triolle: 500 ĉefverkoj en Monako, 2006
32. Monato, Carlo Minnaja: Du vivpoemaroj, 2005
beloruse:
рэалізм
france:
réalisme
germane:
Realismus
hispane:
realismo
hungare:
realizmus
nederlande:
realisme
ruse:
реализм

realisma

Prudenta, bazita sur la realo, realigebla: liaj postuloj, planoj ne estas realismaj; realisme pensante, ni ne atendu ke la Fina Venko okazos jam morgaŭ; tio ŝajnas bedaŭrinde realisma, sed ne centprocente vera [33]; ni restu realismaj: dekstregaj partioj ekzistas ne nur en Germanio, sed ankaŭ en aliaj demokrataj ŝtatoj [34]; oni levas la elspezkriterion al pli realismaj niveloj [35].
angle:
realistic
beloruse:
рэалістычны, рэальны
ĉeĥe:
realistický, střízlivý
france:
réaliste (adj.)
germane:
realistisch
hispane:
realista
hungare:
reális, realisztikus
nederlande:
realistisch
ruse:
реалистичный, реалистический, реальный
slovake:
realistický

surrealismo

(evitinde)
Superrealismo: surrealismo (enkondukanta imagitan realecon) [36]; la pentraĵoj de Germaine Hoffmann pere de esprimivaj rimedoj estas formale simbolismaj kreaĵoj, portantaj iufoje surrealisman signifon [37]; alia fonto [de] surrealismo estas la psikanalizo [38].
36. Monato, Renée Triolle: 500 ĉefverkoj en Monako, 2006
37. Monato, Evgeni Georgiev: Strebo al la efika figuro, 2003
38. G. Cappa: Rilatoj inter lingva kaj literatura kreemoj, Literatura Foiro, jaro 1982a, numero 76a, p. 6a
beloruse:
сюррэалізм
ĉeĥe:
surrealizmus
hispane:
surrealismo
hungare:
szürrealizmus
nederlande:
surrealisme
ruse:
сюрреализм
slovake:
surrealizmus

superrealisma

Konforma al superrealismo: la germana dadaisto kaj superrealisma Max Ernst [39].
beloruse:
сюррэалістычны
ĉeĥe:
surrealistický
france:
surréaliste
hungare:
szürrealisztikus
nederlande:
surrealistisch
ruse:
сюрреалистический, сюрреалистичный
slovake:
surrealistický

superrealismo

BELABELE Arta stilo, kiu gravigas fantazion aŭ hazardon kaj prezentas surprizajn kunmetojn; precipe tia internacia skolo el la komenco de la 20a jarcento: Marc Chagall […] ― lia verkaro, sen ligilo al iu ajn skolo, havas karakterizojn de superrealismo kaj de nov-primitivismo [40].
beloruse:
сюррэалізм
ĉeĥe:
surrealismus
france:
surréalisme
hispane:
surrealismo
hungare:
szürrealizmus
nederlande:
surrealisme
ruse:
сюрреализм
slovake:
surrealizmus

magia realismo

BELABELE Arta movado, kiu mikse prezentas realismajn kaj fantaziajn elementojn; precipe tia beletra skolo sudamerika el la dua duono de la dudeka jarcento: „Cent jaroj da soleco“ estas superba ekzemplo de magia realismo [41]; Herman Thiery […] kiel flandra verkisto enkondukis la magian realismon en la nederlandlingvan literaturon [42].
41. FEL: "Cent jaroj da soleco", 1993
42. Vikipedio, artikolo „Johan Daisne“, 2008-02-20
france:
réalisme magique, réalisme merveilleux
nederlande:
magisch realisme

socialisma realismo

ARKIBELABELE Arta movado precipe sovetia el la dudeka jarcento, celanta konformon al la laborista vivo, emfazon de sociaj progresoj: dum la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento iom post iom komencis en konstruado montriĝi karakteroj de la t.n. socialisma realismo [43].
43. Vikipedio, artikolo „Havířov“, 2009-10-22
beloruse:
сацыялістычны рэалізм
france:
réalisme socialiste
nederlande:
socialistisch realisme

administraj notoj

super~isma: Mankas dua fontindiko.
super~ismo: Mankas dua fontindiko.
socialisma ~ismo: Mankas dua fontindiko.