*aer/o

*aero [1]

1.
KEM Spirebla nesimpla gaso, kiu ĉirkaŭas la teron: super la tero sin trovas aero [2]; oni malfermis la fenestrojn, por enlasi iom da freŝa aero [3]; ŝi enspiradis tiun saman aeron, kiel li [4]; la aero estas […] eksterordinare klara [5]; unu kuntuŝiĝas kun la alia tiel, ke aero ne povas trairi tra ili [6]; sovaĝaj azenoj […] glutas aeron kiel ŝakaloj [7]; oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero PrV . VD:pendi
2.
Libera spaco super la tero, ofte konsiderata kiel medio por flugado kaj aviado: granda blanka cigno ŝvebis en la aero [8]; la hundoj […] ĵetis ilin tiel alten en la aeron, ke ĉe la refalado ili disrompiĝis [9]; tra la palruĝa aero lumis la stelo de la vespero [10]; la spiritoj de la aero [11]; konstrui kastelojn en aero (revi pri ĥimeraj profitoj) PrV ; celi anseron, trafi aeron PrV . VD:atmosfero1VD:aerarmeo, aerofloto, aeroŝipo
afrikanse:
lug
albane:
ajrit
amhare:
አየር
angle:
air (gas)
arabe:
هواء
armene:
օդի
azerbajĝane:
hava
beloruse:
паветра
bengale:
বায়ু
birme:
လေ
bosne:
zraka
bretone:
aer
bulgare:
въздух
ĉeĥe:
ovzduší, vzduch
ĉine:
空气, 空氣 [kᘝngqì]
dane:
luft
estone:
õhk
eŭske:
aire
filipine:
naka
france:
air konstrui kastelojn en ~o: bâtir des châteaux en Espagne . trafi ~on: faire chou blanc, donner un coup d'épée dans l'eau .
galege:
aire
germane:
Luft
guĝarate:
હવા
haitie:
hebree:
אוויר
hinde:
हवा
hispane:
aire
hungare:
levegő konstrui kastelojn en ~o: légvárakat épít. trafi ~on: bakot lő.
igbe:
ikuku
indonezie:
udara
irlande:
aer
islande:
loft
itale:
aria
japane:
1. 空気 [くうき] 2. [そら], 空中 [くうちゅう]
jave:
udhara
jide:
לופט
kanare:
ಗಾಳಿ
kartvele:
საჰაერო
katalune:
aire
kazaĥe:
ауа
kimre:
aer
kirgize:
аба
kmere:
ខ្យល់
koree:
공기
korsike:
aria
kose:
umoya
kroate:
zrak
kurde:
hewa
latine:
aer
latve:
gaisa
laŭe:
ອາກາດ
litove:
oro
makedone:
воздух
malagase:
rivotra
malaje:
udara
malajalame:
എയർ
malte:
arja
maorie:
hau
marate:
हवा
monge:
cua
mongole:
агаар
nederlande:
lucht
nepale:
हावा
njanĝe:
mpweya
okcidentfrise:
loft
okcitane:
aire
panĝabe:
ਹਵਾ
paŝtue:
د هوا
pole:
powietrze
portugale:
ar
ruande:
umwuka
ruse:
воздух
samoe:
savili
sinde:
هوائي
sinhale:
ගුවන්
skotgaele:
adhair
slovake:
povetrie, vzduch
slovene:
zrak
somale:
hawada
ŝone:
mhepo
sote:
moea
sunde:
hawa
svahile:
hewa
svede:
luft
taĝike:
ҳаво
taje:
1. อากาศ
tamile:
காற்று
tatare:
һава
telugue:
గాలి
tibete:
རླུང་
tokipone:
kon
turke:
hava
ukraine:
повітря
urdue:
ہوا
uzbeke:
havo
vjetname:
không khí
volapuke:
lut

aera

1.
Konsistanta el aero, malpeza kvazaŭ el aero: aera veziko [12]; varmegaj aeraj ondoj fluis tra la greno [13]; [la infanoj deŝiris] tiun malkompaktan, aeran, lansimilan floron [de leontodo] [14]; muziko kune kun la bruo de la vento formas iajn aerajn arabeskojn [15]; la meĉlampo […] estingiĝis nun de aera trablovo [16]; (figure) aeraj palacoj (vd aerkastelo), kiujn vi iam sciis konstrui [17].
2.
Estanta en la aero: kelkaj vegetaĵoj havas aerajn radikojn; la migrantaj birdoj […] rakontis […] pri aeraj karavanoj [18]; aeraj poluaĵoj [19]; la britoj […] estis venkitaj en ĉiuj teraj kaj aeraj bataloj [20]; tute libera, kiel birdo aera PrV .
3.
AVIPOSXMIL Tra la aero, per aviadilo: japanaj abonantoj sciigis pri la (aera) alveno de la maja numero [21]; eta kompanio […] ofertas servojn de aera fotado kaj filmado [22]; aeraj atakoj de NATO [23]; ni ne konservas landan, maran kaj aeran fortojn, nek aliajn militpovojn [24]. VD:aerpoŝta
4.
Rilata al aero: la aera temperaturo [25]; alta aera humideco [26]; akvaj kaj aeraj energifontoj [27]; la pantofloj flugis al ili trans la orelojn [:] tiajn aerajn fenomenojn ili neniam antaŭe vidis [28].
5.
(figure) Malfirma, senbaza: la gloramo havas esencon tiel aeran kaj senfundamentan, ke ĝi estas nur ombro de ombro [29]. VD:vanta, venta
angle:
1. airy 2. airborne 4. aerial 5. airy
beloruse:
паветраны
bretone:
-aer
ĉeĥe:
letecký, nadnesený, nereálný, vzduchový, vzdušný
ĉine:
5. 似雪 [sìxuě]
france:
d'air, aérien, illusoire, inconsistant, vain
germane:
luftig, Luft-
hebree:
אווירי
hispane:
2. aéreo
hungare:
légi, lég-, levegő-
indonezie:
1. berudara 2. mengudara 4. aerial
japane:
4. 空気の [くうきの]
malaje:
berangin
nederlande:
luchtig, lucht-
pole:
powietrzny 4. powietrzny
portugale:
aéreo
ruse:
воздушный
slovake:
prevzdušňujúci, vetrací, vzdušný

*aerumi [30]

(tr)
Lasi ion en ekstera aero aŭ enlasi eksteran aeron en iun lokon, por forigi de ĝi malagrablajn odorojn aŭ malsanigajn gasojn: aerumi sian ĉambron antaŭ la dormado [31]; mi intencis eliri por iom aerumi mian kapon [32]; (figure) mi nun bonorde aerumos vian kranion tiel, ke […] vi povos klare kaj precize rememori [ĉion] [33]. VD:ventoli
angle:
air, air out, aerate, ventilate
beloruse:
праветрываць
bretone:
aerañ
ĉeĥe:
provětrat, vyvětrat, větrat
france:
aérer (renouveler l'air), ventiler
germane:
lüften
hebree:
איוורור
hispane:
airear
hungare:
szellőztet
indonezie:
menganginkan, memperanginkan
japane:
(衣類・寝具などを)空気に当てる [くうきにあてる], 風にさらす [かぜにさらす], (部屋などに)風を通す [かぜをとおす], 換気する [かんきする]
nederlande:
luchten, uitluchten, verluchten, ventileren
pole:
wietrzyć
portugale:
arejar, ventilar
ruse:
проветрить
slovake:
vetrať
svede:
vädra
taje:
เปิดระบายลม
ukraine:
провітрювати

Bonaero PIV2

GEOGPOL Ĉefurbo de Argentino: luita aŭto devis veturigi nin al la flughaveno, situanta ĉe la ĉefurbo Bonaero, troviĝanta je 60 km for de La Plata [34]; en la sidejo de Bonaera Esperanto-Asocio dudeko da partoprenantoj plenumis la kutiman tagordon [35].
34. José de N. Marques: Vojaĝo al UshuaiaMonato
35. Roberto Sartor: Argentina asembleo, La Ondo de Esperanto, 2003:12 (110)
angle:
Buenos Aires
beloruse:
Буэнас-Айрэс
france:
Buenos Aires
hispane:
Buenos Aires
hungare:
Buenos Aires
indonezie:
Buenos Aires
japane:
ブエノスアイレス [ぶえのすあいれす]
nederlande:
Buenos Aires
pole:
Buenos Aires
ruse:
Буэнос-Айрес
taje:
บัวโนสไอเรส
ukraine:
Буенос-Айрес

administraj notoj