*ŝip/o
*ŝipo ↝
Iom granda veturilo por veturi sur akvo: ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas PrV ; ne maro dronigas ŝipon, sed la ventoj PrV ; albordiĝejo de ŝipoj [1]; unu fojon en tri jaroj venadis la ŝipoj el Tarŝiŝ, alportante oron, arĝenton, eburon, simiojn, kaj pavojn [2]; sur la maro fariĝis granda ventego, kaj oni pensis, ke la ŝipo pereos [3]; kanaj ŝipoj [4]; ŝipo kun remiloj [5]; sur ĉiuj ŝipoj oni mallevis la veloj [6]; sur la maro staris granda trimasta ŝipo, nur unu velo estis levita, ĉar estis nenia bloveto, kaj inter la ŝnuregaro sidis ĉie ŝipanoj [7]; la ŝipo ĝemegis kaj krakis, la ĉefa masto rompiĝis en la mezo kiel kano, kaj la ŝipo kuŝiĝis sur flanko kaj la akvo eniris en la internaĵon de la ŝipo [8]; kelke da ŝipoj el nia eskadro [9]; dum nebuloj ili avertis aliajn ŝipojn pri ebla kolizio [10]; turistoj alvenas per luksaj krozadŝipoj kaj povas tranokti en sia kajuto kaj frumatene atingi la insulon per ŝipetoj [11]; ŝipofaristo Hamlet ; ŝipveturi [12] [13] [14]; hidraŭlika ŝiplifto [15]; la malbonŝanca vaporŝipo „Titanic” [16]; naftoŝipo [17]; petrolŝipo [18]; pasaĝerŝipo [19]; kompetenta ŝipkuracisto zorgis pri la sano de la pasaĝeroj [20].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 49:13
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 9:21
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jona 1:4
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 18:2
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 33:21
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro III
10. Monato, Kolekti sonorilojn
11. Monato, Izabel C. O. Santiago: Faŭno: La "drakoj" de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 42:10
13. La Nova Testamento, Luko 8:26
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI
15. Monato, Maxime Lechien: La parko de kanaloj en La Louvière
16. Monato, Albisturo Kvinke: Rondvojaĝi trajne
17. Monato, Christian Bertin: Ĉu revo iam fariĝos realo?
18. Monato, Surprizaj rezultoj
19. Monato, Christian Bertin: Reĝino de la maroj
20. Monato, Garbhan Macaoidh: Renaskiĝo de velŝipo Jeanie Johnson
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 9:21
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jona 1:4
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 18:2
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 33:21
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro III
10. Monato, Kolekti sonorilojn
11. Monato, Izabel C. O. Santiago: Faŭno: La "drakoj" de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 42:10
13. La Nova Testamento, Luko 8:26
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI
15. Monato, Maxime Lechien: La parko de kanaloj en La Louvière
16. Monato, Albisturo Kvinke: Rondvojaĝi trajne
17. Monato, Christian Bertin: Ĉu revo iam fariĝos realo?
18. Monato, Surprizaj rezultoj
19. Monato, Christian Bertin: Reĝino de la maroj
20. Monato, Garbhan Macaoidh: Renaskiĝo de velŝipo Jeanie Johnson
- angle:
- ship
- beloruse:
- карабель, судна
- bulgare:
- кораб
- ĉeĥe:
- loď
- france:
- bateau, embarcation, navire
- germane:
- Schiff ~ofaristo: Schiffsbauer ~lifto: Schiffshebewerk nafto~o: Öltanker pasaĝer~o: Passagierschiff ~kuracisto: Schiffsarzt
- hispane:
- barco, embarcación, navío
- hungare:
- hajó
- ide:
- navo
- indonezie:
- kapal
- interlingvae:
- nave
- itale:
- nave
- japane:
- 船 [ふね]
- kurde:
- keştî
- nederlande:
- schip
- pole:
- statek
- portugale:
- barco, navio
- ruse:
- корабль, судно
- slovake:
- loď
- svede:
- skepp
- tokipone:
- tomo tawa telo
- turke:
- gemi
ŝipi ↝
- 1. ↝
(ntr)
Ŝipiri: nun li kredeble ŝipas tie supre [21]; de la bordo oni ŝipas dudekon da kilometroj antaŭ ol vidi marvastaĵon [22].- 2.
(tr)
Transporti per ŝipo: li ŝipadis brullignon el la arbaro al Silkeborg, kaj ofte de tie eĉ pli malproksimen ĝis Randers [23].
21.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, la virineto de maro
22. Monato, Saliko: Tammisaari, urbeto ĉe Balta Maro
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
22. Monato, Saliko: Tammisaari, urbeto ĉe Balta Maro
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
- angle:
- 1. navigate, sail, cruise 2. ship (to transport by ship)
- france:
- 1. naviguer 2. convoyer (par eau)
- germane:
- 1. schippern, seefahren, mit dem Schiff fahren, gondeln 2. verschiffen
- hispane:
- 1. navegar 2. transportar en barco
- hungare:
- 1. hajózik 2. hajón szállít
- indonezie:
- 1. berlayar
- itale:
- 1. navigare 2. trasportare per nave
- pole:
- 1. płynąć statkiem, podróżować statkiem 2. transportować statkiem, przewozić statkiem
- ruse:
- 1. плыть на судне 2. доставлять водным транспортом
*ŝipano ↝
Veturanto sur ŝipo: la ŝipanoj devas obei la ŝipestron [24]; de siaj ŝipoj malsupreniros ĉiuj remistoj, la ŝipanoj, ĉiuj ŝipestroj [25]; la ŝipanoj demetis la velojn [26]; ju pli profunde li penetras en la oceanon, des pli granda ĉiufoje estas la teruro de la ŝipanoj [27]; en la jaĥto malmultas komforto: ne ekzistas apartaj kajutoj kaj la ŝipanoj dividas necesejon kaj konsumas samspecan manĝaĵon [28].
24.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 27:29
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
27. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, nokto, (de Eube el Odeso)
28. Monato, last: Jarmila odiseado
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 27:29
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
27. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, nokto, (de Eube el Odeso)
28. Monato, last: Jarmila odiseado
- angle:
- sailor
- beloruse:
- марак, матрос
- france:
- navigateur (subst.)
- germane:
- Matrose, Seefahrer, Seemann, Schiffsbesatzungsmitglied
- hispane:
- navegante, tripulante, marinero
- hungare:
- matróz, tengerész
- ide:
- navano, kruano
- indonezie:
- kelasi, pelaut, matros
- itale:
- navigatore (marinario), marinaio
- pole:
- pasażer statku, wilk morski (pot. lub żart.), marynarz, załogant
- portugale:
- marinheiro
- ruse:
- моряк, матрос
ŝipanaro
Ĉiuj servantoj en ŝipo, precipe la ordinaraj ŝipistoj: ŝipoj, englaciigitaj, forlasitaj de la ŝipanaro [29]; la ŝipo iris al la fundo, la ŝipanaro dronis [30]; la ŝipanaro arogante sciigis, ke ĝi ne volas iri plu, kaj kun granda malfacileco la admiralo elpetis de ĝi limtempon de tri tagoj FK ; kiam […] la admiralo aperis sur la ferdeko, la ŝipanaro kun estimego liberigis al li vojon [31]; trimasta barko [kies] ŝipanaro nun konsistas el 11 konstantaj profesiaj maristoj kaj 29 gelernantoj [32].
29.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
31. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, nokto, (de Eube el Odeso)
32. Monato, Garbhan Macaoidh: Renaskiĝo de velŝipo Jeanie Johnson
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
31. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, nokto, (de Eube el Odeso)
32. Monato, Garbhan Macaoidh: Renaskiĝo de velŝipo Jeanie Johnson
- angle:
- crew
- beloruse:
- экіпаж (карабля)
- france:
- équipage (d'un navire)
- germane:
- Schiffsbesatzung, Crew (Schiff), Besatzung (Schiff)
- hispane:
- tripulación
- hungare:
- hajó legénysége
- ide:
- navanaro, kruo
- indonezie:
- awak kapal, kru (kapal)
- itale:
- equipaggio (di nave), ciurma
- nederlande:
- bemanning (van een schip)
- pole:
- załoga statku
- ruse:
- экипаж судна
ŝiparo
- 1.
Aro da kunveturantaj ŝipoj:
- 2.
-
Ĉiuj ŝipoj de organizaĵo, ĉu milita, ĉu komerca:
- a) ↝
- Tuto de la komercoŝipoj de iu kompanio aŭ regno: la ŝiparo de Ĥiram […] alvenigis el Ofir tre multe da santala ligno kaj multekostajn ŝtonojn [36]; kiam la kanalo estos preta, la tuta fenicia kaj egipta ŝiparo transveturos en Ruĝan maron, de tie pli malproksimen [37]; rememoru nur […] la reĝinon Makara, kiu kreis la ŝiparon sur Ruĝa maro [38].
- b) ↝
Militŝiparo: la brita registaro […] decidis renovigi siajn nuklean submarŝiparon [39]; la nigramara militŝiparo de Ukrainio kaj Rusio [40].
33.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Bagateloj ‐ Jubileo de tabako
34. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
35. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Pythagoras
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 10:11
37. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
38. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 16
39. Monato, Paul Gubbins: Kiom valoras kaptiteco?
40. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Krimeo
34. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
35. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Pythagoras
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 10:11
37. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
38. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 16
39. Monato, Paul Gubbins: Kiom valoras kaptiteco?
40. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Krimeo
- angle:
- fleet
- beloruse:
- флот, флатылія
- france:
- flotte 1. convoi de navires, flotte (convoi de navires) 2.a flotte (ensemble de tous les navires) 2.b flotte (de guerre), marine de guerre (flotte)
- germane:
- Flotte 2.a (Handels)flotte 2.b Kriegsflotte, Marine
- hispane:
- 1. convoy de navíos, flota (convoy de navíos) 2.a flota (conjunto de todos los barcos) 2.b flota (de guerra), marina de guerra (flota)
- hungare:
- 1. hajóraj, hajókötelék 2.a flotta
- ide:
- 1. floto 2. navaro
- indonezie:
- armada
- itale:
- naviglio, flotta
- nederlande:
- vloot
- pole:
- flota, konwój, armada
- portugale:
- frota
- ruse:
- флот, флотилия
ŝiparestro ↝
- angle:
- admiral
- france:
- amiral
- germane:
- Admiral
- hispane:
- almirante
- hungare:
- tengernagy, admirális
- ide:
- admiralo
- indonezie:
- admiral
- itale:
- ammiraglio
- nederlande:
- admiraal
- pole:
- admirał floty
- ruse:
- адмирал, флотоводец
*ŝipestro [43] ↝
Estro de ŝipo: se la ŝipestro ordonas, la ŝipanoj devas obei DL ; la ŝipestro aŭ la unua oficiro akceptadis la poŝton FK ; la ŝipestroj de malgranda floto de ŝipoj, kiu transportis la graniton [44]; mi konversaciis pri lingvoj kun itala ŝipestro, kiu multe vojaĝis kaj konis plurajn idiomojn [45]; la ŝipestroj devas defendi sin mem, ĉar bone funkcianta marpolico apenaŭ ekzistas [46].
kapitano 2
43.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, -estr'
44. Monato, Garvan Makaj: Pli pri la mistera insulo
45. Monato, Garvan Makaj (Garbhan MacAoidh): Ĉu gravas, se lingvoj mortas?
46. R. Rotsaert: Piratoj diversaspektaj, Monato, 2002:3, p. 15-16a
44. Monato, Garvan Makaj: Pli pri la mistera insulo
45. Monato, Garvan Makaj (Garbhan MacAoidh): Ĉu gravas, se lingvoj mortas?
46. R. Rotsaert: Piratoj diversaspektaj, Monato, 2002:3, p. 15-16a
- angle:
- captain
- beloruse:
- капітан
- france:
- capitaine (de navire)
- germane:
- Kapitän, Schiffsführer
- hispane:
- capitán (de navío)
- hungare:
- hajóskapitány
- ide:
- kapitano, navestro
- indonezie:
- kapten (kapal)
- itale:
- comandante (di nave)
- nederlande:
- kapitein (van een schip)
- pole:
- kapitan statku
- portugale:
- capitão
- ruse:
- капитан (судна), командир корабля
ŝipeto ↝
Malgranda ŝipo: ili forkuris, kiel ŝipetoj el kano [47]; okazis granda ventego, kaj ondoj batis en la ŝipeton, tiel ke la ŝipeto estis jam pleniĝanta [48]; li vidis du ŝipetojn starantajn apud la lago, sed la fiŝkaptistoj ĵus eliris el ili, kaj lavis la retojn, li eniris en unu el la ŝipetoj, kiu apartenis al Simon, kaj petis, ke li forŝovu iom for de la bordo [49]; ŝipeto, kondukata de unu sola remisto [50]; oni entreprenas […] promenadojn sur la lago per en vespero lumigitaj ŝipetoj [51]; ili faris ŝipeton el gazeta papero, metis la stanan soldaton internen kaj eknaĝigis lin en la strata defluilo [52].
barko, boato, ŝalupo
Rim.: Ŝipeton ordinare povas konduki kaj surbordigi unu aŭ malmultaj homoj.
47.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 9:26
48. La Nova Testamento, Marko 4:37
49. La Nova Testamento, Luko 5:2
50. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
51. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj, bagateloj
52. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
48. La Nova Testamento, Marko 4:37
49. La Nova Testamento, Luko 5:2
50. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
51. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj, bagateloj
52. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
- angle:
- small ship
- beloruse:
- караблік
- germane:
- Schiffchen, Boot
- hungare:
- bárka
- indonezie:
- perahu, sampan, sekoci
- itale:
- battello
- pole:
- stateczek, łódź, jacht
- ruse:
- судёнышко, кораблик
ŝipisto ↝
Homo, kies metio estas servi sur ŝipoj: [li] sendis […] ŝipistojn, spertajn maristo [53]; la ŝipisto, kiu estis alportonta al li tiun monon, pereis kun sia ŝipo [54]. la ŝipisto kaj lia servanto per siaj stangoj puŝis la ŝipon antaŭen, la fluo faciligis ilian laboron, kaj rapide ili veturis laŭ la fluo de la rivero [55]; en la vestoj de malriĉa ŝipservisto ŝi iris en servadon al ŝipisto [56].
53.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 9:27
54. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, ŝi estis tute sentaŭga
55. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
56. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
54. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, ŝi estis tute sentaŭga
55. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
56. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
- angle:
- sailor
- france:
- marin (subst.)
- germane:
- Schiffer, Matrose, ,
- hispane:
- marinero
- hungare:
- hajós
- ide:
- navisto, maristo
- indonezie:
- kelasi, pelaut, matros
- itale:
- marinaio
- pole:
- marynarz, wilk morski (pot. lub żart.)
- ruse:
- моряк, матрос
elŝipejo, elŝipiĝejo ↝
Loko aranĝita por faciligi la surteriĝon de komercaĵoj aŭ ŝipveturantoj: piero aŭ marponto estas elŝipejo ĉe marbordo, kiu servas kiel bordiĝejo por ŝipoj [57]; oni instalis gardrelon ĉirkaŭ la platformo kaj la elŝipiĝejo [58]; elŝipiĝejo de la ekskursoŝiparo [59].
kajo1.a, ĝeto, varfo, moleo, haveno1
rodo
- beloruse:
- прыстань, прычал
- france:
- débarcadère
- germane:
- Anlegestelle
- hispane:
- embarcadero
- hungare:
- kikötő
- indonezie:
- dermaga
- itale:
- sbarco (luogo)
- nederlande:
- aanlegplaats, landingsplaats (voor schepen), kade
- pole:
- przystań, port
- ruse:
- пристань, причал
elŝipiĝi
(ntr)
Eliĝi el ŝipo, ordinare por atingi la teron: elŝipiĝinte en Cezarea, li supreniris kaj salutis la eklezion [60]; ni veturis al Sirio, kaj elŝipiĝis en Tiro, ĉar tie la ŝipo devis senŝarĝiĝi [61]; aŭdiĝis sonado de kornoj super la erikejo, ĵus elŝipiĝis la vikingo kun ĉiuj militistoj [62]; la gardistoj […] ankaŭ elŝipiĝis, sed iliaj konkurantoj jam pli frue atingis la bordon [63].
60.
La Nova Testamento, La agoj 18:22
61. La Nova Testamento, La agoj 21:3
62. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
63. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVII
61. La Nova Testamento, La agoj 21:3
62. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
63. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVII
- angle:
- disembark, go ashore, land
- france:
- débarquer (d'un navire)
- germane:
- von Bord gehen, aussteigen (Schiff), ausschiffen
- hispane:
- desembarcar (de un navío)
- hungare:
- partra száll
- ide:
- desembarkar
- itale:
- sbarcare (scendere a terra)
- pole:
- wyokrętowywać się, opuszczać statek, schodzić ze statku
- ruse:
- сходить на берег, высаживаться (с корабля)
enŝipiĝi
(ntr)
Suriri ŝipon, ordinare ekveturonte: enŝipiĝinte, ili veturis trans la maron al Kapernaum [64]; trovinte ŝipon transirontan al Fenikio, ni enŝipiĝis kaj ekveturis [65]; ĉi tiu proksimiĝis kaj invitis lin enŝipiĝi [66].
64.
La Nova Testamento, Johano 6:17
65. La Nova Testamento, La agoj 21:2
66. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, tri oraj haroj de la diablo
65. La Nova Testamento, La agoj 21:2
66. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, tri oraj haroj de la diablo
- angle:
- embark, go aboard, go on board
- france:
- embarquer (dans un navire)
- germane:
- an Bord gehen, einsteigen (Schiff), einschiffen
- hispane:
- embarcarse (en un barco)
- hungare:
- hajóra száll
- ide:
- embarkar, abordar
- itale:
- imbarcarsi (salire)
- pole:
- zaokrętowywać się, wchodzić na statek
- ruse:
- садиться на корабль
aerŝipo ↝
- angle:
- airship
- france:
- dirigeable
- germane:
- Luftschiff
- hispane:
- dirigible (nave aérea)
- hungare:
- léghajó
- ide:
- aeronavo, aernavo
- itale:
- dirigibile
- nederlande:
- luchtschip
- pole:
- statek powietrzny
avioŝipo, aviadilŝipo ↝
Ŝipo, kies ferdeko funkcias kiel degrundiĝejo kaj surgrundiĝejo de avioj: la plej granda krozoŝipo Izumo de la japana sindefenda brigado, rigardata kiel la unua kvazaŭavioŝipo de Japanio, en la 6a de aŭgusto estis lanĉita [71]; okazis manifestacio kun la temo „for, nukleaj centraloj! for, la nuklea aviadilŝipo!“, en kiu partoprenis pli ol 4500 homoj [72].
71.
Xiong: Japanaj Kvazaŭavioŝipoj, Ĉina Radio Internacia, 2013-08-12
72. Hori J.: La 29an de oktobro, 2011-11-29
72. Hori J.: La 29an de oktobro, 2011-11-29
- france:
- porte-avion
drakŝipo ↝
- france:
- drakkar
- germane:
- Langschiff
- hispane:
- barco vikingo
- hungare:
- drakkar, vikinghajó
- itale:
- drakar
- pole:
- drakar
- ruse:
- драккар
kargoŝipo, varŝipo ↝
kirasŝipo ↝
Kirasita militŝipo: la kirasŝipo „Patjomkin“ [75]; la eksplodo de la usona kirasŝipo Maine en la haveno de Havano en 1898 estis la tuja kaŭzo aŭ preteksto por la Hispana-usona milito [76]; antaŭe iris la admirala kirasŝipo, post ĝi la ceteraj [77].
75.
Vikipedio, Dziga
Vertov
76. Vikipedio, Havano
77. L. N. Tolstoj, trad. I. Maĉernis: Kristanismo kaj Patriotismo, 1931
76. Vikipedio, Havano
77. L. N. Tolstoj, trad. I. Maĉernis: Kristanismo kaj Patriotismo, 1931
- angle:
- armored ship
- france:
- cuirassé (navire)
- germane:
- Panzerkreuzer
- hispane:
- barco acorazado
- hungare:
- páncélhajó
- ide:
- kurasnavo
- itale:
- corazzata (nave)
- pole:
- okręt pancerny, pancernik
- ruse:
- броненосец
komercŝipo, komerca ŝipo ↝
Ŝipo por komerca, ne milita celo: malnovaj nederlandaj komercŝipoj [78]; Gulivero ekvojaĝas kiel la ŝipestro de iu komercŝipo [79]; la Aŭrorinsuloj estis […] unue raportitaj en 1762 de la hispana komercŝipo Aurora [80]; dum militoj, komercaj ŝipoj povas esti utiligitaj kiel helpaj trupoj al la mararmeoj [81].
- angle:
- merchant vessel, cargo ship, freighter, bulk carrier, container ship, tanker
- beloruse:
- гандлёвае судна
- france:
- navire de commerce
- germane:
- Handelsschiff
- hispane:
- buque mercante
- hungare:
- kereskedelmi hajó
- ide:
- komercnavo
- indonezie:
- kapal dagang, kapal niaga
- itale:
- mercantile (nave)
- pole:
- statek handlowy
- ruse:
- торговое судно
kosmoŝipo ↝
Kosmoveturilo: la rusa kosmonaŭtino Valentina Tereŝkova 48 fojojn ĉirkaŭflugis la terglobon per la kosmoŝipo „Vostok 6” [82]; la kosmoŝipo Columbia pereis katastrofe la 1an de februaro 2003 [83].
82.
Monato, Evgeni Georgiev: Spaco por
festi
83. Monato, Donald Broadribb: Taglibroj de murdita infano
83. Monato, Donald Broadribb: Taglibroj de murdita infano
- angle:
- space ship, spaceship
- france:
- vaisseau spatial
- germane:
- Raumschiff
- hispane:
- nave espacial
- ide:
- kosmonavo
- indonezie:
- kapal luar angkasa
- itale:
- astronave, nave spaziale
- japane:
- 宇宙船 [うちゅうせん]
- nederlande:
- ruimteschip
- pole:
- statek kosmiczny
krozoŝipo, krozŝipo, krozadŝipo ↝
Speciala rapida ŝipo taŭga por krozi:
- a)
VdE Militŝipo por kontrolado kaj defendo de marregiono: blokigo de batalaj krozŝipoj Scharnhorst kaj Gneisenau en Brest [84]; Vasco da Gama (1876-1936) ― kirasŝipo kaj poste krozŝipo de la portugala mararmeo [85].
krozanto, krozisto
- b)
- Ŝipo ekipita speciale por turistaj marvojaĝoj: [la] glacirompilo SAMPO […] estas konstruita en 1961, rompis glacion dum 30 jaroj kaj poste fariĝis krozŝipo por turistoj [86]; lia patro laboris kiel servisto sur pasaĝera krozoŝipo [87]; la itala krozŝipo Costa Voyager trovis kaj savis la du fiŝkaptistojn [88].
84.
Vikipedio, Bismarck
(batalŝipo)
85. Vikipedio, Vasco da Gama (apartigilo)
86. Monato, Saliko: Krozi en glacio
87. Vikipedio, Slim Gaillard
88. Monato, Bardhyl Selimi: Kaptistoj kaptitaj
85. Vikipedio, Vasco da Gama (apartigilo)
86. Monato, Saliko: Krozi en glacio
87. Vikipedio, Slim Gaillard
88. Monato, Bardhyl Selimi: Kaptistoj kaptitaj
- angle:
- 1.a cruiser 1.b cruise ship
- beloruse:
- 1.a крэйсэр
- france:
- 1.a croiseur 1.b navire de croisière, bateau de croisière
- germane:
- 1.a Kreuzer 1.b Kreuzfahrtschiff
- hispane:
- 1.a crucero
- hungare:
- 1.a cirkáló
- ide:
- kroznavo
- indonezie:
- 1.b kapal pesiar
- itale:
- 1.a incrociatore (nave)
- japane:
- 1.a 巡洋艦 [じゅんようかん] 1.b クルーズ船 [くるーずせん]
- nederlande:
- 1.a kruiser 1.b cruiseschip
- pole:
- 1.a krążownik
- ruse:
- 1.a крейсер
kurierŝipo ↝
Rapida ŝipo transportanta leterojn, komercaĵojn, pasaĝerojn.
- angle:
- transporter
- france:
- long courrier
- germane:
- Kurierschiff
- hispane:
- barco mercante
- hungare:
- postahajó
- indonezie:
- kapal pengangkut
- itale:
- corriere (nave), postale (nave)
- nederlande:
- mailboot
- pole:
- kurier
- ruse:
- пакетбот
militŝipo, milita ŝipo ↝
Ŝipo uzata de mararmeo: Norda Vjetnamio atakis dufoje usonajn militŝipojn en la Golfo Tonkin [89]; dum pli ol du semajnoj serĉadis la falintan helikopteron militŝipoj el Albanio, Italio kaj Francio [90].
89.
Monato, Donald Broadribb: Popolo suferinta pro
agresemo de aliaj
90. Monato, Bardhyl Selimi: Ĉu akcidento aŭ murdo?
90. Monato, Bardhyl Selimi: Ĉu akcidento aŭ murdo?
- angle:
- military ship, warship, naval ship
- france:
- navire de guerre, navire militaire
- germane:
- Kriegsschiff
- hispane:
- acorazado, buque de guerra
- hungare:
- hadihajó
- indonezie:
- kapal perang
- itale:
- nave da guerra, nave militare
- nederlande:
- oorlogsschip
- pole:
- okręt wojenny
militŝiparo, milita ŝiparo ↝
Tuto de la militŝipoj de iu regno: la vaporŝipo portas […] sur la krucmasto la standardon de la germana poŝto, tute similan al la standardo de la milita ŝiparo [91]; pli poste Miguel estis repostenigita al la hispana militŝiparo [92].
91.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, El la poŝto
92. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, La guarbo
92. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, La guarbo
- angle:
- navy
- france:
- flotte (de guerre), marine de guerre (flotte)
- germane:
- Marine, Kriegsflotte
- hispane:
- flota (de guerra), marina de guerra (flota)
- hungare:
- hadiflotta
- indonezie:
- angkatan laut, armada
- itale:
- flotta (armata, militare, da guerra)
- pole:
- flota, armada
motorŝipo ↝
- angle:
- motor ship
- france:
- bateau à moteur
- germane:
- Motorschiff
- hispane:
- barco a motor
- hungare:
- motoros hajó
- indonezie:
- kapal motor
- itale:
- motonave, nave a motore
- nederlande:
- motorschip
- pole:
- motorowiec, statek motorowy
pasaĝerŝipo ↝
Ŝipo portanta homojn, vojaĝantojn: la velŝipo „Esperanto“ alfundiĝis en la 30-a de Majo 1921, post kolizio kun subakvaj vrakoj de la pasaĝerŝipo State of Virgínia [95].
95.
F. Henrique:
Esperantistaj Kuriozaĵoj - Esperanto-ŝipoj, Esperanto Ilustrita, 2012-07-28
- angle:
- passenger ship
- france:
- navire à passagers
- germane:
- Passagierschiff, Fahrgastschiff
- hispane:
- barco de pasajeros
- itale:
- nave passeggeri
- japane:
- 旅客船 [りょかくせん], 客船 [きゃくせん]
- nederlande:
- passagiersschip
pramŝipo ↝
Pramo: la poŝto estis venonta nur en la nokto, kaj pli frue la pramŝipo ne foriras [96]; incendio sur greka pramŝipo [97]; nuntempe la sola ligo inter ambaŭ urboj estas pramŝipo [98].
96.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
97. Monato, Paul Gubbins: Eternaj demandoj el rubkamiono
98. E. Georgiev: Nova ponto sur Danubo, Monato, 2001:1, p. 11a
97. Monato, Paul Gubbins: Eternaj demandoj el rubkamiono
98. E. Georgiev: Nova ponto sur Danubo, Monato, 2001:1, p. 11a
- angle:
- ferry
- beloruse:
- паром
- france:
- bac (bateau)
- germane:
- Fähre
- hispane:
- transbordador, ferry
- hungare:
- komphajó
- ide:
- paromo
- indonezie:
- feri, kapal feri
- itale:
- tragetto
- japane:
- フェリー [ふぇりー]
- nederlande:
- veerboot, veerpont
- pole:
- prom
- ruse:
- паром
- svede:
- färja
submarŝipo ↝
Ŝipo povanta veturi subakve: kaŭzo, por ke germana submarŝipo dronigu la batalŝipon [99]; mortaĉis pli ol cent homoj en plej moderna rusa submarŝipo „Kursk“, kiu eksplodis cent metrojn sub la surfaco Monato ; neniu homo, post fino de la malvarma milito, vere bezonas militistajn submarŝipojn kun atomraketoj Monato .
submergebla ŝipo
- angle:
- submarine
- beloruse:
- субмарына, падводная лодка
- france:
- sous-marin
- germane:
- U-Boot
- hispane:
- submarino
- hungare:
- tengeralattjáró
- ide:
- submersonavo, submara navo
- indonezie:
- kapal selam
- interlingvae:
- submarino
- itale:
- sottomarino
- japane:
- 潜水艦 [せんすいかん]
- nederlande:
- onderzeeboot, onderzeeër, duikboot
- pole:
- okręt (statek) podwodny
- ruse:
- подводная лодка, субмарина
trenŝipo ↝
- angle:
- tugboat, towboat
- beloruse:
- буксір (судна)
- france:
- remorqueur
- germane:
- Schlepper, Schleppdampfer
- hispane:
- barco remolcador
- hungare:
- vontatóhajó
- ide:
- indonezie:
- kapal penarik, kapal penyeret
- itale:
- rimorchiatore (nave)
- japane:
- タグボート [たぐぼーと], 引き船 [ひきふね, ひきぶね]
- nederlande:
- sleepboot
- pole:
- holownik
- ruse:
- буксир (судно)
*vaporŝipo [102] ↝
Ŝipo pelata per akvovaporo: vigla urbo, al kiu la vaporŝipoj kaj fervojo alvenigas riĉaĵojn kaj vojaĝantojn [103]; la aerostatoj ankoraŭ ne estis elpensitaj, ankaŭ ne la vaporŝipoj nek la fervojoj [104].
102.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27
103. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malgranda Tuk
104. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
103. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malgranda Tuk
104. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
- angle:
- steamship, steam ship, steamer, steamboat, steam boat
- beloruse:
- параход
- france:
- bateau à vapeur, vapeur (bateau)
- germane:
- Dampfer
- hispane:
- barco de vapor
- hungare:
- gőzhajó
- ide:
- vapornavo
- indonezie:
- kapal api, kapal uap
- itale:
- piroscafo
- japane:
- 蒸気船 [じょうきせん], 汽船 [きせん]
- nederlande:
- stoomboot, stoomschip
- pole:
- parowiec, statek parowy
- portugale:
- navio a vapor
- ruse:
- пароход
- slovake:
- parník
velŝipo ↝
Ŝipo pelata de venta premo al veloj: sur la mallume blua maro ĉie montriĝis blankaj velŝipoj [105]; tiun velŝipon, kiu tenis 700 tonelojn, konstruis skoto en 1847 en Kebekio [106]; La ĉi-jara konkurso de velŝipoj startis unuafoje en la sud-irlanda marhaveno Waterford [107]; mi aĉetis la firmaon por 350 000 eŭroj, sed mi ankaŭ aĉetis belan velŝipon [108].
105.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
106. Monato, Garbhan Macaoidh: Renaskiĝo de velŝipo Jeanie Johnson
107. Monato, Garbhan MacAoidh: De ŝipoj al ŝafoj
108. Amiĉjo: Eŭropaj negocoj en Mastriĥto, Monato, 2001:12, p. 8a
106. Monato, Garbhan Macaoidh: Renaskiĝo de velŝipo Jeanie Johnson
107. Monato, Garbhan MacAoidh: De ŝipoj al ŝafoj
108. Amiĉjo: Eŭropaj negocoj en Mastriĥto, Monato, 2001:12, p. 8a
- angle:
- sailing ship
- beloruse:
- ветразень, парусьнік
- france:
- bateau à voile, voilier
- germane:
- Segelschiff
- hispane:
- velero, barco de vela
- hungare:
- vitorláshajó
- ide:
- seglonavo
- indonezie:
- kapal layar, perahu layar
- itale:
- veliero
- japane:
- 帆船 [はんせん, ほぶね]
- nederlande:
- zeilschip
- pole:
- żaglowiec, jacht
- portugale:
- navio a vela
- ruse:
- парусник
administraj notoj
pri
~ano:
kargo~o, var~o: Mankas dua fontindiko.
kurier~o: Mankas fontindiko.
kurier~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
pasaĝer~o: Mankas dua fontindiko.
La antaŭan difinon, kiu mencias metion, mi portis al ŝipisto. La tradukoj eble ne plu taŭgas. [ĵv]drak~o: Mankas dua fontindiko.
kargo~o, var~o: Mankas dua fontindiko.
kurier~o: Mankas fontindiko.
kurier~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
pasaĝer~o: Mankas dua fontindiko.