*kajut/o

*kajuto

AVIMAR Ĉambreto por veturigisto aŭ veturantoj sur ŝipo, aviadilo aŭ alia transportilo: sur la ŝipo […] ili sidis en la kajuto kaj manĝis el argila plado, kiu staris inter ili [1]; kajuta servisto [2]; nur en la meza ŝipo, kiu portas sur la rando la surskribon „Santa Maria[…] en la malvasta kajuto brulas lumo, kaj apud la tablo, kovrita de geografiaj kartoj, sidas […] la granda admiralo de Hispanujo, Kristoforo Kolumbo FK ; la virineto de maro sidis sur la akvo kaj balanciĝis supren kaj malsupren, tiel ke ŝi povis enrigardadi en la kajuton [3]; ni malsupreniris en la kajutojn, ĉar la ŝipo komencis trumpeti sian potencan signalon FdO ; la kapitano kuŝis malsobra en sia kajuto [4]; en kajuto de ĉiela ŝipo regos nekredebla kaoso [5]. SUB:kabino, gondoloPRT:ŝipano, maristo, piloto, ŝoforo, pasaĝeroTUT:aŭto, lifto, telfero, aerŝipoVD:budo
angle:
cabin, saloon
beloruse:
каюта
ĉeĥe:
kabina lodi, kajuta
ĉine:
[cāng], 小屋 [xiǎowū], 客舱 [kècāng], 座舱 [zuòcāng]
finne:
hytti, kajuutta
france:
cabine (de bateau), chambre (cabine)
germane:
Kajüte, Kabine, Gondel (Luftschiff)
hispane:
cabina, camarote
hungare:
kajüt
itale:
cabina
japane:
船室 [せんしつ], キャビン, 機室 [きしつ], 乗員室 [じょういんしつ]
nederlande:
kajuit
pole:
kabina, kajuta
portugale:
camarote
rumane:
cabină
ruse:
каюта
slovake:
kabína
svede:
hytt, kajuta
turke:
kamara
ukraine:
каюта, кабіна

administraj notoj