2lift/o PV

lifto

1.
ARKI Aparato por suprenlevi personojn aŭ objektojn ĝis la diversaj etaĝoj de domo aŭ konstruo: Siemens […] konstruis […] en 1880 la unuan elektran lifton [1]; la geedzoj venis al la lifto, sed rimarkinte, ke ĝi estas okupita […] ili malsupreniris la ŝtuparon perpiede [2]; knabeto en la lifto kun sia ruĝa ĉapo [3]. VD:argano1, elevatoro, gruo2, levilo2
2.
SPO Telfero: somera pluso estas la senpagaj utiligado de liftoj al la montaj altaĵoj [4]; per kablo-tramo kaj skiliftoj ili supreniras por profiti la skieblajn deklivojn [5]; VD:funikularo
1. Walter Klag: Virbovo-tirpovo, Monato, 2000/11, p. 14
2. Monato, Lena Karpunina: En granda urbo, 2008
3. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 10a, p. 34a
4. Monato, Rita Rössler-Buckel: Metio kaj formo tradicio kaj progreso, 2007
5. Monato, Saliko: Vizito al la nacia parko Vanoise, 2005
afrikanse:
lift
albane:
ashensor
amhare:
ማንሳት
angle:
1. lift (Brite), elevator (Usone)
arabe:
رفع
armene:
Վերելակների
beloruse:
1. ліфт 2. пад’ёмнік
bengale:
লিফট
birme:
ဓာတ်လှေကား
bosne:
lift
bretone:
1. pignerez
bulgare:
1. асансьор
ĉeĥe:
1. lift (hovor.), výtah, zdviž
ĉine:
1. 电梯 [diàntī], 電梯 [diàntī], 提升机 [tíshēngjī]
dane:
elevator
estone:
lift
eŭske:
igogailua
filipine:
pag-angat
france:
1. ascenseur
galege:
ascensor
germane:
1. Aufzug, Fahrstuhl 2. Lift (Gebirge), Seilbahn ski~o: Skilift.
greke:
1. ασενσέρ
guĝarate:
લિફ્ટ
haitie:
leve
haŭse:
daga
hinde:
लिफ्ट
hispane:
1. ascensor, elevador
hungare:
1. lift, felvonó
igbe:
ebulinwu
irlande:
ardaitheoir
islande:
lyfta
japane:
リフト
jave:
angkat
jide:
הייב
jorube:
gbe
kanare:
ಲಿಫ್ಟ್
kartvele:
ლიფტით
kazaĥe:
көтеру
kimre:
lifft
kirgize:
көтөргүч
kmere:
ការលើក
koree:
리프트
korsike:
ascenseur
kose:
nyusa
kroate:
lift
kurde:
esansor
latine:
vitae
latve:
pacēlājs
laŭe:
ຍົກ
litove:
keltuvas
makedone:
лифт
malagase:
atraka
malaje:
lif
malajalame:
ലിഫ്റ്റ്
maorie:
ararewa
marate:
वर उचलणे
monge:
nqa
mongole:
өргөгч
nederlande:
1. lift
nepale:
लिफ्ट
njanĝe:
nyamulani
panĝabe:
ਲਿਫਟ
paŝtue:
فشاري
pole:
1. winda
portugale:
1. elevador (subst.), ascensor (subst.)
ruande:
kuzamura
ruse:
1. лифт
samoe:
siʻi
sinde:
لفٽ
sinhale:
විදුලි සෝපානය
skotgaele:
lioft
slovake:
1. výťah
slovene:
vlečnica
somale:
wiishka
ŝone:
burutso
sote:
phahamisa
sunde:
ngangkat
svahile:
kuinua
svede:
1. hiss
taĝike:
бардоред
taje:
ลิฟท์
tamile:
லிப்ட்
tatare:
лифт
telugue:
లిఫ్ట్
tibete:
གློག་གི་སྐས་འཛེགས་
ukraine:
ліфт
urdue:
لفٹ
vjetname:
thang máy
zulue:
baphakamisa

lifti

Supren aŭ malsupreniri per lifto: Stefano liftis ĝis la tria etaĝo [6]. VD:levi1, treni
6. C. Piron: Ĉu li venis trakosme?, 1980
beloruse:
ехаць на ліфце
france:
prendre l'ascenseur
germane:
den Aufzug nehmen

ŝiplifto

MAR
Aranĝo por levi ŝipon el la akvo aŭ al pli altnivela akvovojo: kiam la konstrulaboroj estos finitaj, estiĝos la plej granda ŝiplifto en la mondo, venkanta akvonivelan diferencon de 74 m [7]; la ŝiplifto Niederfinow estas la plej malnova funkcianta ŝiplifto en Germanio, […] la diferenco inter la akvonivelo estas 36 m [8]. VD:elevatoro, kluzo
angle:
boat lift
beloruse:
суднапад’ёмнік
france:
ascenseur à bateaux
germane:
Schiffshebewerk
nederlande:
scheepslift

ŝtuparlifto

Aparato, kiu povas transporti personon aŭ rulseĝon trans ŝtuparo: lifto por rulseĝo […] similas al ŝtuparlifto, sed tiu portas nur la uzanton sen lia rulseĝo [9]. VD:rulŝtuparo
germane:
Treppenlift
ukraine:
ескалатор

administraj notoj