*kiras/o UV
*kiraso
-
Tre malmola, fortika ŝelo:
nukleaj centraloj laŭdire estas […] fortikaj kontraŭ
mezaj aviadiloj,
kaj neniu betonkiraso ŝirmas kontraŭ kraŝo
[1];
glacikirasaj altkrestoj
[2].
- a)
Metala, iafoje leda armaĵo, ŝirmanta la bruston kaj
dorson:
kiraso de kavaleriano;
kupra kasko estis sur lia kapo, kaj per skvamita kiraso li
estis vestita
[3];
eniris en du vicoj deko da gvardiistoj en oritaj kaskoj kaj
kirasoj, kun nudaj
glavoj
[4];
iliaj persistemaj ĉevaloj kun longaj haregoj havis sur la
kapoj kaj brustoj
kuprajn kirasojn, similajn al fiŝa skvamo
[5];
(figure)
surmetinte la kirason de justeco
[6].
armaĵo1,
harniso,
ŝildo1,
ŝirmarmo- b)
Aro de ŝtalaj platoj, fiksitaj sur militŝipo
aŭ alia milita
veturilo, por ŝirmi ĝin kontraŭ
pafaĵoj:
kirasaŭto;
ĉu la avino aŭdis, ke Germanio estas konstruonta
novan kirasŝipon
Metrop
?
blendo- c)
Karapaco:
(figure)
kvin gigantoj en la nigraj insektkirasoj staris rekte kaj
senmove
[7].
1.
Monato, Jomo Ipfelkofer: Adiaŭo
al nukleo, 2011
2. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Maljunulo de la Migranta Monto
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 17:5
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro X
6. La Nova Testamento, Efesanoj 6:14
7. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Batalo je la Ebura Turo
2. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Maljunulo de la Migranta Monto
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 17:5
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro X
6. La Nova Testamento, Efesanoj 6:14
7. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Batalo je la Ebura Turo
- angle:
- 1.a breastplate 1.b armor, armor plate ~aŭto: armored car. 1.c shell
- beloruse:
- 1.a панцыр, латы, кіраса 1.b браня, панцыр ~aŭto: бранявік, бронеаўтамабіль. ~ŝipo: браняносец (карабель). 1.c панцыр
- ĉeĥe:
- krunýř, kyrys, pancíř
- ĉine:
- 鎧甲 [kǎijiǎ], 鎧 [kǎi], 盔甲 [kuījiǎ], 鐵甲 [tiějiǎ]
- france:
- 1.a cuirasse 1.b blindage ~aŭto: voiture blindée. ~ŝipo: cuirassé (navire). 1.c carapace
- germane:
- 1.a Harnisch, Rüstung 1.b Panzerplatten, Panzerschürzen, Panzerung ~aŭto: Panzerwagen. ~ŝipo: Panzerschiff. 1.c Panzer
- hispane:
- 1.a coraza
- hungare:
- 1.a páncél, vért 1.b páncél, páncélzat ~aŭto: páncélautó. ~ŝipo: páncélhajó. 1.c páncél
- itale:
- 1.a corazza 1.b corazza, blindatura ~aŭto: blindato (sost.). ~ŝipo: corazzata (sost. mar.). 1.c corazza
- japane:
- 胴鎧 [どうよろい], 装甲 [そうこう]
- katalune:
- cuirassa ~aŭto: cotxe blindat. ~ŝipo: cuirassat (nàut.).
- nederlande:
- 1.a harnas 1.b pantser, pantsering, blindering ~aŭto: pantserauto, pantservoertuig. ~ŝipo: pantserschip. 1.c pantser
- pole:
- 1.a zbroja, pancerz 1.b pancerz ~aŭto: pojazd opancerzony, samochód pancerny. ~ŝipo: pancernik. 1.c skorupa, pancerz
- ruse:
- 1.a панцирь, латы, кираса 1.b броня ~aŭto: броневик, бронеавтомобиль. ~ŝipo: броненосец (корабль). 1.c панцирь
- slovake:
- brnenie, krunier, kyras, kyrys, pancier
- ukraine:
- кіраса, лати, броня, панцер, панцир
kirasi
(tr)
- Provizi per kiraso: la Kongresan Centron ĉirkaŭis vicoj da kirasitaj policanoj, kaj kontraŭ ili staris grupoj da manifestaciantoj [8]; la princo deĵoros en nur leĝere kirasita skoltad-veturilo sur iliaj stratoj [9]; sep glaĉeroj kirasas la ne-aktivan vulkanon [10]; (figure) menso kirasita de (obstina en) antaŭjuĝoj kaj fiereco.
8.
Jiří Patera: Post la kunsido de financistoj en
Prago, Monato, 2001/01, p. 12
9. Monato, Paul Gubbins: Sango kaj rango, 2007
10. Monato, Werner Schad: Tondrulo montego de la Andoj, 2003
9. Monato, Paul Gubbins: Sango kaj rango, 2007
10. Monato, Werner Schad: Tondrulo montego de la Andoj, 2003
- angle:
- to armor (usone), armour (brite)
- beloruse:
- браніраваць, браняваць
- ĉeĥe:
- obrnit, opancéřovat
- ĉine:
- 披甲 [pījiǎ], 鍍 [dù]
- france:
- blinder, cuirasser, endurcir
- germane:
- rüsten, panzern
- hispane:
- acorazar, blindar
- hungare:
- páncéloz, vértez
- itale:
- corazzare, blindare
- japane:
- 装甲する [そうこうする]
- katalune:
- cuirassar
- nederlande:
- pantseren
- pole:
- pancerzyć, opancerzać, zbroić (okrywać zbroją)
- ruse:
- бронировать
- slovake:
- obrniť, opancierovať
- ukraine:
- бронювати, надягати панцир, лати
maŝkiraso
Militista ŝirma tuniko el feraj interplektitaj ringetoj,
uzita
interalie en eŭropa mezepoko:
vi devas plekti dek unu maŝkirasojn
[11];
Saŭlo, vestita en maŝkiraso, falinta sub sia ĉevalo, survoje al
Damasko
[12].
11.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, sovaĝaj cignoj
12. Monato, Petro De Smet': Ĉu ŝtormo en tetaso aŭ en ambono?, 2008
12. Monato, Petro De Smet': Ĉu ŝtormo en tetaso aŭ en ambono?, 2008
- angle:
- mail (armor), chain mail, chainmail
- beloruse:
- кальчуга
- bretone:
- sae mailhet
- france:
- cotte de maille
- germane:
- Kettenrüstung, Kettenpanzer
- hungare:
- páncéling, ingvért
- itale:
- cotta di maglia
- japane:
- 鎖かたびら [くさりかたびら]
- katalune:
- ausberg, cota de malla
- nederlande:
- maliënkolder
- pole:
- kolczuga, misiurka
- ruse:
- кольчуга
administraj notoj
pri
~o 1.c:
PIV2 diras, ke "kiraso" estas la ĝusta termino. "Karapaco"
koncernus nur la dorsan flankon de kiraso.
[MB]