*praktik/o

*praktiko

Apliko de la reguloj aŭ principoj de arto, scienco, kredo ks; kontraste al teorio: kio en teorio ŝajnis afero tiel facila, en la praktiko montriĝas tre malfacila EE ; justeco, egaleco kaj frateco inter la popoloj en la praktiko estas plene ebla [1]; estante tute sensperta, li tiam ankoraŭ ne sciis, kia grandega diferenco estas inter teorio kaj praktiko [2]; en la praktiko ni devas kompreneble esti tre singardaj kun ĉia perfektigado de la lingvo [3]; en la lernejo de la praktiko de vivo […] Marta estis novulino Marta ; tion ĉi mi en mia granda praktiko jam multajn fojojn vidis: se la honestulo unu fojon estas elpelita el la nesto, tiam la diablo fariĝas lia mastro [4]; ni havas fruktojn, berojn kaj diversajn medicinajn herbojn […] mi forlasis la praktikon, tamen du, tri fojojn en semajno […] oni venas por peti konsilon PatrojFiloj ; tiu akirado per praktiko de artikigitaj sonoj fariĝis ĉiam pli kaj pli ofta ĝis, fine, la infano komencis imiti la aŭditajn vortojn Ret . kvankam teorie la kombinado de „da“ kun „la“ ne estas malpermesata, […] en la praktiko tia kombinado estas uzebla nur en tre maloftaj okazoj [5]. VD:empirio, vivo, uzebleco
1. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
4. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
afrikanse:
praktyk
albane:
praktikë
amhare:
ልምምድ
angle:
practice
arabe:
ممارسة
armene:
պրակտիկա
azerbajĝane:
praktika
beloruse:
практыка
bengale:
অনুশীলন
birme:
အလေ့အကျင့်
bosne:
praksi
ĉeĥe:
praktikum
ĉine:
实际 [shíjì], 實際 [shíjì], 实践 [shíjiàn], 實踐 [shíjiàn], 实证 [shízhèng], 實証 [shízhèng]
dane:
praksis
estone:
tava
eŭske:
praktikan
filipine:
kasanayan
france:
pratique (subst.)
galege:
práctica
germane:
Praxis
greke:
πρακτική
guĝarate:
પ્રથા
haitie:
pratik
haŭse:
yi
hinde:
अभ्यास
hungare:
gyakorlat
igbe:
omume
irlande:
cleachtas
islande:
æfa
japane:
練習 [れんしゅう]
jave:
laku
jide:
פיר
jorube:
iwa
kanare:
ಅಭ್ಯಾಸ
kartvele:
პრაქტიკა
kazaĥe:
практика
kimre:
ymarfer
kirgize:
практика
kmere:
ការអនុវត្តន៍
koree:
연습
korsike:
ghjuvevule
kose:
ukwenza
kroate:
praksa
kurde:
bikaranînî
latine:
praxi
latve:
prakse
laŭe:
ການປະຕິບັດ
litove:
praktika
makedone:
пракса
malagase:
fanao
malaje:
amalan
malajalame:
പരിശീലനം
malte:
prattika
maorie:
mahi
marate:
सराव
monge:
xyaum
mongole:
практик
nederlande:
praktijk
njanĝe:
mchitidwe
okcidentfrise:
praktyk
panĝabe:
ਅਭਿਆਸ
paŝtue:
عمل
pole:
aplikacja, praktyka
portugale:
prática
ruande:
imyitozo
ruse:
практика
samoe:
faiga
sinde:
رواج
sinhale:
ප්රායෝගික
skotgaele:
cleachdadh
slovake:
cvičenie, prax
slovene:
praksa
ŝone:
tsika
sote:
tshebetso
sunde:
praktek
svahile:
mazoezi
taĝike:
амал
taje:
การปฏิบัติ
tamile:
நடைமுறையில்
tatare:
практика
telugue:
ఆచరణలో
ukraine:
практика
urdue:
پریکٹس
uzbeke:
amaliyot
vjetname:
thực hành
zulue:
umkhuba

praktika

1.
Rilata al aplikado de principoj aŭ reguloj: el tiu ĉi tuta grandega nombro nur du, sole nur du atingis efektiviĝon kaj trovis adeptojn kaj praktikan uzon EE ; krom la flanko praktika, [tiu afero] havas ankoraŭ alian flankon, […] pli gravan, flankon idean [6]; min interesas nur la praktika flanko Metrop ! [ĉu] ĝiaj laboroj restu absolute sen ia praktika rezultato [7]? la vilaĝanoj sekve senkonscie estas praktikaj vegetaranoj FK . SIN:fakta, efektiva, konkreta, materiala
2.
Konforma al sia destino aŭ celo; facile kaj oportune uzebla: tiuj ŝanĝaj proponoj […] efektive povus havi ian praktikan valoron [8]; antaŭ kiam la aerveturado estos fariĝinta afero vere praktika, multe da tempo fluos ChL ; tiu konsilo estas ne praktika kaj kaŭzita de ne sufiĉa pripensado DL ; ne estas lia kulpo, se la lingvo montriĝis ne praktika [9]. SIN:oportuna, taŭga, konvena, laŭcela
3.
(iu) Lerte realiganta siajn celojn; kapabla apliki sian scion en la praktiko: praktika junulo sepjara, proponis, ke oni faru el la tombo publikan ekspozicion [10]; vi estas […] praktika homo, sed pri poezio vi komprenas ne[nion] [11]; kiel homo pli aĝa kaj praktika, por ĉiu vizito li faris al la pastrino riĉajn donacojn [12]; ni, industriistoj, devas esti praktikaj Marta ; kiamaniere en nia praktika tempo povas aperi tiaj malsaĝaj fantaziuloj EE . SIN:kompetenta1, pragmata, praktikema, sperta1
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kora sufero
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Koboldo ĉe la butikisto
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro X
beloruse:
практычны
bulgare:
практичен
ĉeĥe:
praktický
ĉine:
实用性 [shíyòngxìng], 實用性 [shíyòngxìng], 实用 [shíyòng], 實用 [shíyòng], 从实际的角度看 [cōngshíjìdejiǎodùkàn], 從實際的角度看 [cōngshíjìdejiǎodùkàn], 在实践中 [zàishíjiànzhōng], 在實踐中 [zàishíjiànzhōng], 实际应用 [shíjìyìngyòng], 實際應用 [shíjìyìngyòng], 便宜 [biànyí], 事实上 [shìshíshàng], 事實上 [shìshíshàng], 实用主义地 [shíyòngzhǔyìde], 實用主義地 [shíyòngzhǔyìde], 实用地 [shíyòngde], 實用地 [shíyòngde], 本質上 [běnzhìshàng], 本质上 [běnzhìshàng], 现实 [xiànshí], 現實 [xiànshí]
france:
pratique (adj.)
germane:
praktisch
hungare:
1. gyakorlati 2. praktikus 3. gyakorlatias
japane:
実地の [じっちの], 実践的な [じっせんてきな], 実際的な [じっさいてきな], 実用的な [じつようてきな], 実用向きの [じつようむきの], 便利な [べんりな], 役に立つ [やくにたつ]
nederlande:
praktisch
pole:
praktyczny, celowy
ruse:
1. практический 2. практичный 3. практичный
slovake:
praktický
tibete:
བེད་སྤྱོད་ཅན་
ukraine:
практичний

praktiki

(tr)
1.
Apliki la principojn de arto, scienco, kredo ks: ne malmultaj el tiuj, kiuj praktikis magiajn artojn, alportis amase siajn librojn [13]; oni ankoraŭ tro malmulte praktikas tiun arton [de rakontado] [14]; mi iris al Venezio por praktiki la profesion, […] kiom estas malagrable esti devigata sendiference karesi maljunan marĉandiston, advokaton, monaĥon Kandid ; oni praktikas la metion en grandaj mezuroj [15]; kiam iu religio estas praktikata sur vastaj teritorioj, tiam kompreneble ankaŭ la koncerna religia lingvo havas la saman etendiĝon Ret ; li estis ambaŭseksema, kaj praktikis samseksemecon, kvankam tre modere ChR . VD:utiligi2, uzi1
2.
Efektivigi, realigi: se post du horoj oni ne praktikis la transfuzion, ŝi estas pereonta ChL ; iru en la belan mondon kaj praktiku la virtojn, kiujn mi instruis al vi Iŝtar ; [li kisis] laŭ la plej aprobita maniero, kvankam li neniam antaŭe praktikis tian agon, nek eĉ studis ĝin per kurso TAA ; pro la enuo mi muelludis per miaj haluksoj, tion mi praktikis alterne antaŭen kaj inverse VaK ; KELI organizas siajn ĉiujarajn kongresojn, kaj multaj anoj praktikas tiun „efikan kontakton“, pri kiu revis la fondintoj EeP . SIN:plenumi
3.
(evitinde) (refleksive aŭ netransitive) Ekzerciĝi, sin ekzerci.
angle:
put into practice
beloruse:
1. практыкаваць 2. ужываць на практыцы
ĉeĥe:
praktikovat, provádět, pěstovat
ĉine:
实践 [shíjiàn], 實踐 [shíjiàn], 实行 [shíxíng], 實行 [shíxíng], 付諸實施 [fùzhūshíshī], 付诸实施 [fùzhūshíshī], 施行 [shīxíng], 執行 [zhíxíng], 执行 [zhíxíng], 践行 [jiànxíng], 踐行 [jiànxíng], 行医 [xíngyī], 行醫 [xíngyī], 謨 [mó], 谟 [mó]
france:
1. pratiquer 2. mettre en pratique
germane:
1. praktizieren 2. in die Praxis umsetzen
hungare:
1. gyakorol, praktizál 2. gyakorlatban alkalmaz
japane:
実地に用いる [じっちにもちいる], 実践する [じっせんする], 実行する [じっこうする], 行う [おこなう]
nederlande:
uitoefenen, in praktijk brengen
nepale:
अभ्यास
pole:
praktykować, aplikować
ruse:
1. практиковать 2. применять на практике
slovake:
praktizovať, uplatňovať v praxi, uskutočniť, vykonávať
ukraine:
практикувати, мати практику

praktikebla

(pri teorio, principo ks) Tia, ke oni povas ĝin apliki en la praktiko: via ideo estas bonega teorie, sed malfacile praktikebla KPr ; la ĝisnunaj provoj estas tro artecaj, tro abundaj, tro komplikaj, nepraktikeblaj [16].
beloruse:
магчымы для практычнай рэалізацыі
germane:
praktikabel
pole:
możliwy do zastosowania

praktikema

Preferanta utilecon de aplikado ol profundiĝon en teoriajn metodojn de scienco, arto ktp; pragmata: UEA sola sukcesis rezisti la naciisman ondon, establiĝante en la okuloj de la praktikemaj esperantistoj kiel reprezentanto de la tutmonda Esperanto-Movado EeP ; nu, se estas trinkmono gajnota, mi preferus, ke ĝi estu de mi, – kia praktikema faktoro, ekkriis la pordisto ridante KPr ; ni ne tiru profiton el la ago de nepraktikema homo en la festa nokto MkM ; mi distingas inter personoj kiujn vi ĵus nomis spektemaj, hobiemaj, praktikemaj Rsp ; Olga estis praktikema kaj tre kompetenta administranto [17]; imponemuloj ja abundas, precipe inter la negocistoj, kiuj fakte estas malpli praktikemaj ol ili pretendas [18]. VD:laika, profana
17. Monato, Donald Broadribb: Prisilentita heroo, 2006
18. La Ondo de Esperanto, 2002, № 10
beloruse:
практычны
ĉeĥe:
praktický
ĉine:
务实 [wùshí], 務實 [wùshí]
france:
pratique (adj.)
germane:
praktisch veranlagt, pragmatisch
hungare:
gyakorlatias
japane:
実務的な [じつむてきな], 実際的な [じっさいてきな]
nederlande:
op de praktijk gericht
pole:
praktyczny, pragmatyczny
ruse:
практичный
slovake:
praktický
ukraine:
практичний

administraj notoj