1elegant/a JED

eleganta

Gustoplene distinginda:
a)
laŭ ekstera formo: li portis elegantajn botojn kaj ĉapelon [1]; anstataŭ eleganta mantelo estos sako, anstataŭ beleco estos brulmakuloj [2]; ĉiuj aliaj domoj de la strato estis novaj kaj elegantaj, kun grandaj fenestraj vitroj kaj glataj muroj [3]; [mi] nur rigardas la silueton de ĉi tiu palaco kun linioj tiel harmoniaj kaj elegantaj [4]. VD:bongusta2, luksa, pimpa, ŝika
b)
laŭ maniero, laŭ konduto, laŭ sintenado: eleganta (simpla kaj klara) demonstro; li povis bone observadi la malgrandan elegantan sinjorinon, kiu senlace staris sur unu piedo, ne perdante la ekvilibron [5]; ĝi denove ekkantis per sia dolĉa, ensorĉanta voĉo, ĉi tio estas la plej eleganta maniero, por akiri al si favoron [6]; [li] faris antaŭ la generalo de la malgranda armeo bulgaran ekzercadon kun tiom da eleganta facilo, da rapido, da lerto, da fiero, da facilmoveco, ke oni donis al li por komandi infanterian roton [7]; virino ankoraŭ juna, tre bela, tre bele vestita, […] kun vizaĝo esprimanta grandan inteligentecon, kun parolado rapida, vigla kaj eleganta Marta . VD:ĉarma, distinginda, nobla1, rafinita, senpena, sublima
angle:
elegant
beloruse:
элегантны, зграбны, вытанчаны
bulgare:
елегантен
ĉeĥe:
elegantní, úpravný (čl.)
ĉine:
[nuó], 瑰丽 [guīlì], 时新 [shíxīn], 閑雅 [xiányǎ], 翩翩 [piānpiān], 俊雅 [jùnyǎ], 飄逸 [piāoyì], 出身高貴 [chūshēngāoguì], 雅致 [yǎzhì], 帅气 [shuàiqì], 漂亮地 [piàoliangde], 雅 [yǎ], 郁 [yù], 斐 [fěi], 优雅 [yōuyǎ], 帅 [shuài], 秀 [xiù]
france:
élégant (adj.)
germane:
elegant, vornehm
hispane:
elegante
hungare:
elegáns, választékos, csinos
japane:
上品な [じょうひんな], 趣味のよい [しゅみのいい], 優美な [ゆうびな]
katalune:
refinat, elegant (adj.)
pole:
elegancki, wytworny
portugale:
elegante, gracioso, fino, gentil, airoso, garboso
ruse:
элегантный, изящный
slovake:
elegantný, vkusný
ukraine:
елеґантний, витончений

eleganteco

Eleganta aspekto, kiu ĉarmas: la saloneto […] ne estis vasta, tial des pli frapis la okulojn la eleganteco de ĝia aranĝo Marta ; Klaro ĉiam sentis lian superecon en la instruiteco kaj eleganteco [8]; en matematika pruvo […] eleganteco estas la minimuma kvanto da manipuloj por atingi la solvon kun maksimuma klareco [9].
8. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro IV
9. S. Cobb: Elegantaj Solvoj, [2003]
beloruse:
элегантнасьць, вытанчанасьць
ĉeĥe:
elegance, uhlazenost
france:
élégance
germane:
Eleganz
japane:
気品 [きひん], 上品さ [じょうひんさ], 優雅さ [ゆうがさ], 優美さ [ゆうびさ]
slovake:
elegancia, vyberaný vkus
ukraine:
елеґантність, витонченість

elegantigi

(tr)
Igi eleganta, plaĉa: ili provis […] sin pli elegantigi, razigante siajn vilajn mentonojn [10].
10. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
beloruse:
зрабіць элегантным
france:
rendre élégant
germane:
Eleganz verleihen

elegantulo

Homo eleganta: li prezentis al li grupon de junaj elegantuloj, parfumitaj, kolorigitaj, en vestoj, broditaj per oro [11]; la simplaj manieroj de la elegantulo Svan estis eble de lia flanko nur pli rafinita formo de vanteco [12]. VD:dando
angle:
elegant person
beloruse:
элегантны чалавек
ĉeĥe:
elegán
france:
élégant (subst.)
germane:
eleganter Herr, elegante Dame, Person von Geschmack, vornehmer Mensch
hebree:
אֵלֶגַנטִי
hispane:
catrín
hungare:
elegáns ember
japane:
上品な人 [じょうひんなじん]
katalune:
dandi, elegant (subst.)
pole:
elegant, fircyk
ruse:
элегантный человек
slovake:
elegán
ukraine:
елеґант, чепурун

maleleganta

Ne eleganta, plumpa: ŝtalĉapaj botetoj, kiajn portas konstruistoj, estas kutime grandaj, fortikaj, malelegantaj piedvestaĵoj [13].
13. Iĉo: Botetegoj?, lernu.net, 2009-10-10
beloruse:
неэлегантны, нязграбны
ĉeĥe:
nevkusný
france:
inélégant
germane:
plump, krude
japane:
下品な [げひんな], 気品に欠ける [きひんにかける], 不粋な [ふいきな], 野暮な [やぼな], ぶざまな
slovake:
nevkusný
ukraine:
неелеґантний, позбавлений смаку, без смаку, зроблений без смаку

administraj notoj