2determin/i PV

determini

(tr)
1.
Precize fiksi ion necertan: determini la sencon de iu vorto, la kaŭzon de iu akcidento, la distancon inter luno kaj tero, la motivojn de ago, determini la specon de fungo [1]; mi ne povis determini la punkton, kie la fikcioj apartiĝis de la realaĵoj [2]; la ordo de la nukleotidoj de RNA estas determinita de la vicordo de aliaj nukleotidoj en la geno mem [3]; kompari tion kion oni spektas kun la ŝablonoj por determini, kion oni spektis [4]; oni instalis birilojn, aparatetojn, kiuj povas determini, kie la aŭto troviĝas [5]; Hundertwasser determinis la uzadon de rekta linio en la arto kiel „instrumenton de l' diablo“ [6]; (evitinde) tio, kio plej determinis min (senhezitigis min) en tiu klopodado, estis la timo al [ilia malbona] destino [7]. SUP:eltroviVD:decidi, destini, difini
2.
GRA Pliprecizigi la sencon de apuda frazero: la artikolo determinas la substantivon; verbo determinita de adverbo; determina adjektivo.
1. Kiamaniere distingi la fungojn? ‐ manlibro por kolektantoj
2. J.-J. Rousseau trad. A. Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Kvina promenado
3. Steĉjo Norvell: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16-17
4. Monato, Hektor Alos i Font: Spektantoj spektataj
5. Monato, Paul Peeraerts: Birada sistemo helpas pli kaj pli da ŝoforoj
6. Evgeni Georgiev: Orfiĝinta beleco, Monato, 2000/07, p. 12
7. J.-J. Rousseau trad. A. Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Naŭa promenado
afrikanse:
bepaal
albane:
përcaktuar
amhare:
መወሰን
arabe:
حدد
armene:
որոշել
azerbajĝane:
müəyyən
beloruse:
вызначаць, азначаць
bengale:
নির্ধারণ
birme:
သတ်မှတ်
bosne:
odredi
bulgare:
определи
ĉeĥe:
determinovat, určovat, vymezit
ĉine:
1. [biàn]
dane:
bestemme
estone:
kindlaks
eŭske:
zehazteko
filipine:
matukoy
france:
1. déterminer, définir, fixer 2. déterminer (gramm.) ~a: déterminatif.
galege:
determinar
germane:
bestimmen
guĝarate:
નક્કી
haitie:
detèmine
haŭse:
ƙayyade
hebree:
לקבוע
hinde:
निर्धारित
hispane:
determinar
hungare:
1. meghatároz, determinál 2. meghatároz (nyelvtanilag)
igbe:
chọpụta
irlande:
chinneadh
islande:
ákvarða
japane:
決定する [けっていする]
jave:
nemtokake
jide:
באַשטימען
jorube:
mọ
kanare:
ನಿರ್ಧರಿಸಲು
kartvele:
განსაზღვრავს
katalune:
1. determinar
kazaĥe:
анықтау
kimre:
penderfynu
kirgize:
белгилөө
kmere:
កំណត់
koree:
결정
korsike:
ditarminendu
kose:
ukumisela
kroate:
utvrdilo
kurde:
binavkirin
latine:
statuere
latve:
noteikt
laŭe:
ການກໍານົດ
litove:
nustatyti
makedone:
утврди
malagase:
mamaritra
malaje:
menentukan
malajalame:
തീരുമാനിക്കുക
malte:
jiddeterminaw
maorie:
whakatau
marate:
निर्धारित
monge:
txiav txim
mongole:
тодорхойлох
nederlande:
bepalen, vaststellen
nepale:
निर्धारित
njanĝe:
kudziwa
okcidentfrise:
bepale
panĝabe:
ਪਤਾ ਕਰਨ
paŝtue:
معلومه کړي
pole:
1. determinować, określać, ustalać, wyznaczać 2. determnować, określać
portugale:
determinar, fixar, definir
ruande:
menya
ruse:
1. определять, устанавливать 2. определять
samoe:
fuafua
sinde:
اهو طئي
sinhale:
තීරණය
skotgaele:
dearbhadh
slovake:
spresniť, určiť, vymedziť
slovene:
določitev
somale:
loo go’aamiyo
ŝone:
ona
sote:
hore na
sunde:
nangtukeun
svahile:
kuamua
taĝike:
муайян кардан
taje:
กำหนด
tamile:
தீர்மானிக்க
tatare:
билгеләү
telugue:
గుర్తించడానికి
ukraine:
визначити
urdue:
کا تعین
uzbeke:
aniqlash
vjetname:
xác định
zulue:
linqume

determino

1.
Ago determini.
2.
GRA Kategorio de propozicia semantiko, maniero aktualigi nomon (plej ofte, substantivon) indikante ĉu ĝi referencas objekton situacie unikan (difina determino) aŭ rilatan al tuta klaso (nedifina determino) ktp: por esprimi ĉi tiujn specojn de determino (determinoj difina, nedifina, kvalita, elekta, maldifina) la lingvo posedas certan nombron da determinaj adjektivoj, kiuj aperas sub diversaj formoj: unu el ili, la artikolo, estas nevaria; kelkaj estas puraj adjektivoj (multa, kelka, certa); kelkaj havas la formon de prepoziciaĵoj (multe da, iom da); fine tie ĉi klasiĝas ankaŭ la formoj respondaj al la individuiga formo de la tabelpronomoj (iu, tiu, kiu, ĉiu, neniu) kaj la a-finaĵa tabelserio [8] en la rusa lingvo determino estas esprimata per plensencaj determiniloj (montraj, posedaj pronomoj ktp), vortordo, modalaj vortoj, sed precipe per la kunteksto.
8. PAG, §75.
beloruse:
1. вызначэньне, азначэньне 2. катэгорыя вызначанасьці-нявызначанасьці
france:
détermination (action de déterminer), fixation
germane:
Bestimmung
hebree:
נחישות
hungare:
meghatározás, determinálás, determináció
japane:
決定 [けってい], 確定 [かくてい], 測定 [そくてい], 限定 [げんてい]
katalune:
2. determinació
pole:
1. określanie 2. określenie
ruse:
2. категория определённости-неопределённости

determinanto

1.
Kaŭzanta cirkonstanco: el psikologia vidpunkto, la starigataj problemoj ne tuŝas nur la personon, kiu metis ilin, sed ankaŭ la medion […], gravas do konsideri ĉiujn determinantojn [9].
2.
MAT
a)
(de `n` vektoroj de n-dimensia vektora spaco, rilate al bazo) Ilia bildo per la ununura n-lineara, alterna formo, kiu ĵetas la opon de bazvektoroj al 1.
b)
[10] (de (n,n)-matrico `A` super korpo `bb K`) Determinanto 2.a de ĝiaj `n` vertikaloj, konsiderataj kiel vektoroj de `bb K^n`, rilate al ties kanona bazo; simb. `det A`: la determinanto de `a` egalas al `sum_sigma(epsilon_sigma prod_i A_(i,sigma(i)))`, kie `i` varias de 1 al `n`, `sigma` varias en la aro de permutoj super `{1,2,...,n}`, kaj `epsilon_sigma` signas la parecon de `sigma`; la determinanto de matrico egalas al la determinanto de ĝia transponaĵo; matrico estas inversigebla, se kaj nur se ĝia determinanto ne estas nula.
c)
(de endomorfio en finidimensia vektora spaco) Determinanto 2.a de la bildoj per ĝi de ĉiu vektoro de ajna bazo, rilate al la sama bazo: la determinanto de endomorfio ne dependas de la elektita bazo; la determinanto de endomorfio egalas al determinanto 2.b de ĝia matrico rilate al kiu ajn bazo.
angle:
determinant
beloruse:
вызначнік
bulgare:
детерминанта
ĉine:
决定者 [juédìngzhě] 2. 行列式 [hánglièshì]
france:
déterminant (math., subst.)
germane:
Determinante 1. Maßgebender Umstand
hebree:
קוֹצֵב
hungare:
determináns
japane:
限定辞 [げんていじ], 行列式 [ぎょうれつしき]
katalune:
determinant
nederlande:
determinant
pole:
wyznacznik 1. okoliczność przyczyny
ruse:
определитель

determinilo

GRA Lingva rimedo en formo de vorto, prepoziciaĵo aŭ vortero, esprimanta determinon: la artikolo estas determinilo, kiu servas por klarigi la frazon precizigante ke la priparolato estas konata al la aŭskultanto [11]
11. PAG, §76.
angle:
determiner
beloruse:
дэтэрмінатыў
ĉine:
确定者 [quèdìngzhě]
germane:
Bestimmungswort
hungare:
determináns
japane:
限定詞 [げんていし]
katalune:
determinatiu
pole:
determinant
ruse:
детерминатив

determinismo

1.
SCI Teorio, kiu konsideras ĉion en sia kampo kiel determinitan, antaŭkalkuleblan.
2.
FIL Doktrino, kiu rigardas ĉion en la universo kiel determinitan, kaj juĝas hazardon, liberan volon aŭ similajn nociojn iluziaj: por Sp[inoza] do ekzistas severa, neeskapebla determinismo [12]. VD:fatalismo
12. S. Aarse: Spinoza..., Sennacieca Revuo, 1970, numero 98a, p. 28a-44a
beloruse:
дэтэрмінізм
bulgare:
детерминизъм
ĉine:
1. 决定论 [juédìnglùn]
france:
déterminisme
germane:
Determinismus
hebree:
דטרמיניזם
japane:
決定論 [けっていろん]
nederlande:
determinisme
pole:
determinizm

nedeterminismo

SCI Teorio, kiu ne klarigas ĉion en sia kampo per determinoj, lasante lokon al pluraj ebloj, al nekalkulebleco...: la nedeterminismo de la kvantuma fiziko [13].
13. J. Bailhache: Metafizikaj pripensoj, [vidita en 2007-03]
beloruse:
індэтэрмінізм
bulgare:
индетерминизъм
ĉeĥe:
indeterminismus
france:
indéterminisme
nederlande:
indeterminisme
pole:
niedeterminizm
slovake:
indeterminizmus

subdetermini

(tr)
Nur parte, malkomplete determini: GRA la ‘V’-bazaj substantivoj estas subdeterminitaj koncerne sian vortsignifon [14].
14. W. Jansen: Radikoj kaj vortoj en esperanto, Esperantologio / Esperanto Studies, 2013:6, p. 9a-43a
france:
sous-déterminer
pole:
niedookreślić

jakobia determinanto

MAT (de bildigo inter du `n`-dimensiaj reelaj normohavaj spacoj, diferencialebla ĉe punkto `a`) La determinanto 2.b de ĝia jakobia matrico ĉe `a`: la jakobia determinanto estas determinanto de la jakobia matrico, kiu estas difinita se ĝi estas kvadrata matrico [15]. SIN:jakobianoVD:Jakobio
angle:
Jacobian determinant, Jacobian
beloruse:
функцыйны вызначнік, якабіян
france:
déterminant jacobien, jacobien (subst.)
germane:
Jacobische Determinante
hungare:
Jacobi-determináns
katalune:
determinant jacobià
pole:
jakobian
ruse:
функциональный определитель, якобиан

administraj notoj

pri ~i 1.:
      Se la esprimo "~i iun fari ion„ ne estas francismo, indus
      modifi la difinon, por ke ĝi validu ankaŭ por tiu.
      [MB]
    
pri ~i 1.:
      Mi ja opinias ke uzi “determini" en la senco "decidigi"
      estas francajxo, kaj ke la ekzemplo estas neimitenda kaj
      tial forigenda.
      [Sergio]
    
pri ~o:
    Mi enkondukis la difinojn laŭ PIV1, sed manke de ekzemploj
    la dua senco ne aspektas tre fidinda al mi. Mi demandas min,
    ĉu
    ne eblus uzi ĉi tiun vorton kun la (francisma?) senco "stato
    de iu
    ~ita". [MB]
  
pri ~o:
    Mi forigis la sencon „stato“, kiu efektive
    ŝajnas
    tre dubinda,
    sed anstataŭe verkis la gramatikan snc, kiun probable celis
    la
    aŭtoroj.
    [Sergio]