*trov/i UV

*trovi

(tr)
1.
Per serĉado (aŭ per okazo) renkonti ion, iun: mi ne povas trovi mian ŝlosilon; vi trovos la libron sur la tablo; eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto [1]; trovi rifuĝejon ĉe amiko; trovi fonton, trezoron, novan procedon, solvon de problemo; feliĉa estas la homo, kiu trovis saĝon kaj […] akiris prudenton [2]; mi ne povis trovi momenton por respondi vian leteron; unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi [3]; trovi amikon ĉe klubo; trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, ŝi baldaŭ mortis en angulo de arbaro [4]; li […] ne povis trovi en la unua momento efikan rimedon [5]; li […] eniris en la domon de sia unua amatino kaj ree trovis ŝin en larmoj [6]; mi trovis la domon forlasita; tiu ĉi lingvo estos akceptita de la mondo kaj trovos multe da adeptoj FK . VD:eltrovi, trafi
2.
Sperti ian okazon, travivi ian senton, impreson: trovi la morton en akcidento; trovi ripozon kaj pacon [7]; trovi plezuron en la malordo [8]; trovi enuon en io; favoron kaj bonan opinion ĉe iu [9]; trovi bonan akcepton, atenton, aprobon, simpation, dankon, helpon kontraŭstaron. VD:ricevi, suferi3, trafi3
3.
Opinii ion aŭ iun tia: trovi la frukton bongustaB ; li trovas la ideon ĝusta [10]; ĉio alia […] estas nur verkoj privataj, kiujn la esperantistoj – se ili trovas tion ĉi utila […] – povas rigardadi kiel modela [11]. li trovis ŝin bela; mi trovas superflue tie ĉi paroli detale pri tio FK ; mi trovis necesa doni la sekvantajn klarigojn [12]; vi trovas ebla, kion vi deziras Ifigenio . VD:juĝi2, taksi
afrikanse:
vind
albane:
gjeni
amhare:
አግኝ
angle:
find
arabe:
اكتشاف
armene:
գտնել
azerbajĝane:
tapmaq
beloruse:
знаходзіць
bengale:
এটি
birme:
ရှာတွေ့
bosne:
naći
ĉeĥe:
najít, nalézt, shledat, vymyslet, vynalézt, zastihnout, zjistit
ĉine:
找到 [zhǎodào], 找出 [zhǎochū], 拾得 [shídé], 找着 [zhǎozháo], 找著 [zhǎozháo], 搜獲 [sōuhuò], 搜获 [sōuhuò]
dane:
finde
estone:
leida
eŭske:
aurkitu
filipine:
hanapin
france:
trouver
galege:
atopar
germane:
finden 1. ermitteln, vorfinden, antreffen 3. befinden, erachten, halten für
guĝarate:
શોધવા
haitie:
jwenn
haŭse:
samu
hinde:
लगता है
hispane:
encontrar
hungare:
talál, lel, találkozik
igbe:
ịchọta
indonezie:
menemukan
irlande:
aimsiú
islande:
finna
japane:
見つける [みつける]
jave:
nemokake
jide:
געפינען
jorube:
ri
kanare:
ಹೇಗೆ
kartvele:
მოვძებნოთ
kazaĥe:
табу
kimre:
dod o hyd i
kirgize:
табуу
kmere:
ស្វែងរក
koree:
발견
korsike:
truvà
kose:
fumana
kroate:
naći
kurde:
dîtin
latine:
invenies
latve:
atrast
laŭe:
ຊອກຫາ
litove:
rasti
makedone:
најдете
malagase:
hahita
malaje:
mendapati
malajalame:
കണ്ടെത്തുക
malte:
isibu
maorie:
kitea
marate:
शोधू
monge:
nrhiav
mongole:
олох
nederlande:
vinden
nepale:
फेला
njanĝe:
kupeza
okcidentfrise:
fine
panĝabe:
ਲੱਭਣ ਲਈ
paŝtue:
پیدا
pole:
znaleźć 1. znajdować, odnajdywać, odszukiwać, zastawać
portugale:
achar, encontrar
ruande:
shakisha
ruse:
найти
samoe:
maua
sinde:
مل
sinhale:
සොයා
skotgaele:
lorg
slovake:
nájsť, určiť
slovene:
uUgotovijo
somale:
ka heli
ŝone:
wana
sote:
fumana
sunde:
manggih
svahile:
kupata
svede:
1. finna, hitta 2. finna 3. finna
taĝike:
ёфт
taje:
เจอ, พบ
tamile:
கண்டுபிடிக்க
tatare:
табу
telugue:
కనుగొనేందుకు
tibete:
རྙེད་
ukraine:
знайти
urdue:
تلاش
uzbeke:
topish
vjetname:
tìm
zulue:
thola

trovo

Atingo de io post serĉo aŭ per hazarda trafo: tiu elekto ne estis simpla netrovo de la bono, sed intenca faro [13]; ŝi venas kurante kaj rakontas pri sia trovo [14]; monaton antaŭ la konferenco okazis la mirakla trovo de alia manuskripto, dum viro fosis en torfejo [15]; impresa trovo de makzelo de antropomorfa prasimio [16].
beloruse:
знаходжаньне
ĉeĥe:
nalézání, nález
ĉine:
出土物 [chūtǔwù], 拾到 [shídào], 拾物 [shíwù]
france:
découverte (action), trouvaille (action)
germane:
finden, Fund
hispane:
encuentro
hungare:
találat
japane:
発見 [はっけん]
nederlande:
het vinden
pole:
znalezienie, natrafienie, odnalezienie
ruse:
находка, обнаружение
slovake:
nachádzanie, nález
ukraine:
знахідка

trovaĵo

Io, kion oni trovas: ŝi vidis ian libron, forgesitan kredeble de elirinta veturanto, […] ŝi estis tre ĝoja je tiu ĉi neatendita trovaĵo [17]; la plej impona trovaĵo en unu naĝbaseno estis vivantaj karasoj [18]; la aĝo de la trovaĵo estas 375 milionoj da jaroj [19].
beloruse:
знаходка
ĉine:
出土物 [chūtǔwù]
france:
découverte (objet), trouvaille (objet)
germane:
Fund
hungare:
lelet, talált tárgy
indonezie:
temuan
japane:
発見物 [はっけんぶつ], 拾得物 [しゅうとくぶつ]
nederlande:
vondst
pole:
koncept, znalezisko
ruse:
находка
ukraine:
знахідка

*troviĝi

1.
Esti trovata, renkontiĝi, ekzisti en iu loko: la „Fundamento de Esperanto“ devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto [20]; eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko PrV ; kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas PrV ; tiu floro troviĝas nur en Alpoj. VD:esti, kuŝi, sidi, stari
2.
Ekesti, ekaperi en iu stato: antaŭ ol ili kunvenis, ŝi troviĝis graveda per la Sankta Spirito [21]; dum la voĉo ankoraŭ sonis, Jesuo troviĝis sola [22]; la leĝo troviĝis nekapabla pro tio, ke ĝi estis malforta [23]; se almenaŭ, vestite, ni ne troviĝos nudaj [24]; lia espero troviĝis trompita.
beloruse:
знаходзіцца
ĉine:
坐落 [zuòluò], 处 [chǔ], 處 [chǔ], 处于 [chǔyú], 處於 [chǔyú], 处在 [chǔzài], 處在 [chǔzài], 位于 [wèiyú], 位於 [wèiyú], 位於 [wèiyú]
france:
se trouver
germane:
1. sich befinden, geben (sein), vorkommen kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro ~iĝas: wo Licht ist, da ist auch Schatten.
hispane:
encontrarse
hungare:
válik (vmilyenné) 1. található, előfordul, létezik
indonezie:
ditemukan
japane:
見つかる [みつかる], 存在する [そんざいする], ある
nederlande:
zich bevinden
pole:
1. znajdować się, odnajdywać się, spotykać się 2. znajdować się
ruse:
находиться
svede:
1. befinna sig
taje:
พบ, มีอยู่
tokipone:
1. lon
ukraine:
знаходитися

trovitaĵo

Trovaĵo: pririgardante la trovitaĵon [25]; li mem transdonu al la estraro la grandvaloran trovitaĵon [26]; boteleto da spica brando estis jam metita en la pakaĵeton, kiam subite aperis la knaboj kun pli granda, pli ampleksa botelo, sia trovitaĵo [27].
beloruse:
знаходка
ĉine:
失物 [shīwù]
france:
découverte (objet), trouvaille (objet)
germane:
Fund, Fundsache
hungare:
lelet, talált tárgy
indonezie:
temuan
nederlande:
vondst
pole:
rzecz znaleziona, odkryty obiekt
ruse:
находка

*bontrovo

Laŭplaĉa gusto aŭ decido, arbitra opinio: fari arbitre laŭ persona bontrovo ian ŝanĝon aŭ aldonon [28]; bati kaj turmenti ilin laŭ sia bontrovo [29]; agu laŭ via bontrovo. VD:fantazio
beloruse:
меркаваньне laŭ via bon~o: на вашае меркаваньне.
bretone:
faltazi (c'hoant)
ĉeĥe:
dobrozdání, úsudek
france:
bon plaisir, fantaisie (personnelle), (à sa) guise, gré (à son gré, etc.)
germane:
Gutdünken
hungare:
kedv, kívánság laŭ via bon~o: kedved szerint, kedve szerint.
japane:
判断 [はんだん], 意向 [いこう]
nederlande:
goeddunken
pole:
uznanie, widzimisię laŭ via bon~o: według swojego uznania.
ruse:
усмотрение laŭ via bon~o: на ваше усмотрение.
slovake:
dobrozdanie, úsudok
ukraine:
розсуд

eltrovi

(tr)
Trovi, distingi ion novan aŭ nekonitan: eltrovi novan planedon, novan metodon; ŝajnis tute neeble, ke la hindo inter la enpremoj de la piedoj de 200 homoj povus eltrovi la bezonatan postesignon [30]; la lastaj eltrovoj de la scienco; eltrovi la jam eltrovitan Amerikon (ion jam de ĉiuj konatan) FK . VD:elpensi, inventi, malkovri
beloruse:
знаходзіць, выяўляць, адкрываць
ĉeĥe:
vynalézt
ĉine:
找出 [zhǎochū], 探寻出 [tànxúnchū], 探尋出 [tànxúnchū], 探悉 [tànxī], 寻获 [xúnhuò], 尋獲 [xúnhuò], 发掘 [fājué], 發掘 [fājué], 侦察 [zhēnchá], 偵察 [zhēnchá], 瘳 [chōu], 狙 [jū], 瞷 [jiàn], 詗 [xiòng], 痊 [quán], 闡 [chǎn], 阐 [chǎn], 伺 [sì], 侦 [zhēn], 偵 [zhēn], 了解 [liǎojiě], 康复 [kāngfù], 康復 [kāngfù]
france:
découvrir (faire une découverte)
germane:
herausfinden, entdecken
hispane:
encontrar, descubir
hungare:
felfedez, feltalál, kitalál, rájön
japane:
発見する [はっけんする]
nederlande:
uitvinden
pole:
wynajdować, odkrywać, wykrywać
ruse:
найти, открыть, обнаружить
slovake:
objaviť
taje:
ค้นพบ
ukraine:
винаходити, відкривати

eltrovema

Ema kaj lerta eltrovi originalajn novajn aferojn: la cerbo de Linŝardo elpensis ĉiutage mil kombinojn pli eltrovemajn unujn ol la aliajn [31]; Karlo staris antaŭ tiu ĉi problemo kun nepra neceso de sia eltrovemo [32]; mankas nur vi, viaj ideoj kaj kontribuoj, kaj viaj eltrovemo kaj kunkreemo [33]!
angle:
inventive, creative, clever
beloruse:
вынаходлівы, дасьціпны, крэатыўны
france:
inventive, ingénieux
germane:
einfallsreich, erfinderisch, clever, kreativ, findig, ingeniös

retrovi

(tr)
Trovi ion perditan, ne plu havatan: retrovi perditan braceleton; iu malsanulo retrovis la sanon [34]; mi tiel kuris, por esprimi al vi mian respekton, ke mi ne povas retrovi la spiron [35]; la perditan tempon oni ne povas retrovi.
beloruse:
знаходзіць (раней згубленае)
ĉeĥe:
shledat, znovu nalézt
france:
retrouver
germane:
wieder finden
hispane:
reencontrar, recuperar
hungare:
megtalál (elveszettet)
japane:
再発見する [さいはっけんする], 取り戻す [とりもどす]
nederlande:
terugvinden
pole:
odnajdywać, odszukiwać
ruse:
найти вновь
slovake:
znova nájsť, získať
ukraine:
віднайти, відшукати

*sin trovi

1.
Troviĝi1: trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj [36]; la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo [37]; la fenestro […] sin trovis apud la pordo [38]; en nia lando sin ne trovas montoj [39].
2.
Troviĝi2: sin trovi tute sola.
beloruse:
знаходзіцца
ĉine:
位于 [wèiyú], 位於 [wèiyú], 坐落 [zuòluò]
france:
se trouver
germane:
sich finden 1. sich befinden
hungare:
1. található, előfordul, létezik 2. válik (vmilyenné)
nederlande:
zich bevinden
pole:
1. znajdować się, odnajdywać się, spotykać się 2. znajdować się
ruse:
находиться

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
sin ~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.