*kuŝ/i PV
*kuŝi ↝
(ntr)
- 1.
- (iu) Esti en horizontala kaj ripoza situacio: kiam vi kuŝos, via dormo estos agrablaZ ; kuŝi en sia lito, sur matraco, sub libera ĉielo; li kuŝis sian tagmezan kuŝadonZ ; Babelanoj venis por ame kuŝi kun ŝiZ .
- 2. ↝
- (io)
Esti metita sur io, laŭ sia plej granda supraĵo:
kuŝas libro, krajono, plumo, ĉapelo, paperfolio, tranĉilo,
pupo, bastono, longa ŝtonoZ
,
kadavroZ
,
botelo, pioĉo, planko, ŝtupetaro sur tero;
sango verŝita kuŝas sub edzinbalkono;
(figure)
la tuta nia afero ĝis nun kuŝas sur la ŝultroj de personoj,
kiuj havas neniujn rimedojnZ
;
(figure)
la kulpo peze kuŝis sur la konscienco de lia edzoZ
.
sterniĝi
- 3.
- (io) Okupi ian lokon, troviĝi, situacii, esti: en la kaso kuŝas nenio; super la valo kuŝis griza nebulo; sur arboj kuŝis prujno; kampoj kuŝas pli malalte; la malmoliĝinta tero kuŝas en nepriskribebla mallaŭtoB ; la urbo kuŝas ĉe rivero; kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas! PrV kio post la montoj kuŝas, tio min neniom tuŝasZ ; malĝoja esprimo kuŝis sur ŝia frunto; en liaj rigardoj kuŝas konfesoZ ; antaŭ ni kuŝas (etendiĝas) grandioza estonteco; en tiu kialo kuŝas (resumiĝas) ĉiuj aliaj; la kaŭzo kuŝas en...; lia merito kuŝas (konsistas) en tio, ke li estis la unua eltrovinto...Z ; la potenco de ia organizo kuŝas (konsistas) en ĝia unuecoZ .
- angle:
- recline
- beloruse:
- ляжаць
- bulgare:
- лежа
- ĉeĥe:
- ležet
- france:
- être couché, être étendu
- germane:
- 1. liegen 2. liegen 3. sein
- hispane:
- yacer, estar tumbado, estar tendido 1. yacer, reposar acostado, estar acostado 2. reposar 3. encontrarse en el ambiente, ubicarse, estar
- hungare:
- honol, található, ott van 1. fekszik 2. fekszik
- nederlande:
- liggen
- pole:
- leżeć
- portugale:
- jazer, estar deitado, estar situado, ficar, estar
- rumane:
- sta intins, culcat, alungit, asezat orizontal fi, odihni se
- ruse:
- лежать
kuŝaĉi
- Malformale, dismembre, tro-komforte kuŝi: vi kuŝaĉas, kvazaŭ sako, suferante pro varmego [1].
1.
Czin Ŝentanj (= Jin Shengtan), trad. P. Moĵajev: Dek naŭ ĝojoj de la vivo, [vidita en 2019]
- france:
- se vautrer
kuŝejo ↝
- 1. ↝
- Loko, kie iu kuŝas: mi parfumis mian kuŝejon [2]; ŝi ripozis en kuŝejo de floroj; kuŝejo de sovaĝa besto.
- 2. ↝
fluejo
- 3.
Mintavolo.
2.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 7:17
- beloruse:
- 1. ложа, ляжанка, лежня, логавішча 2. рэчышча 3. паклад, залеж
- france:
- 1. couche 2. lit (de rivière) 3. filon
- germane:
- 1. Lager, Liegestatt 2. Bett, Flussbett 3. Lagerstätte
- hispane:
- 1. lecho, cama 2. lecho (de río), cauce (de río) 3. filón
- hungare:
- 1. fekhely 2. folyóágy 3. telér, telep (ásványé), ásványréteg, lelőhely (ásványé)
- nederlande:
- 1. ligplaats 2. bedding 3. mijnader
- pole:
- 1. łoże, koja, legowisko 2. koryto (rzeki) 3. złoże
- rumane:
- 1. strat 2. râu (râuri) 3. strat
- ruse:
- 1. ложе, лежанка, лежбище 2. русло 3. залежь
kuŝema ↝
- (komune) Mallaborema, malpenema: hundoj mutaj ... dormemaj, kuŝemaj [3].
3.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 56:10
- beloruse:
- млявы, гультаяваты, ленаваты
- france:
- flemmard
- germane:
- träge
- hispane:
- perezoso, vago
- hungare:
- helye, heverésző
- nederlande:
- hangerig, vadsig
- pole:
- leniwy
- rumane:
- leneş
- ruse:
- вялый, ленивый
kuŝigi ↝
(tr)
-
Meti iun aŭ ion, tiel ke ĝi kuŝu:
kuŝigi infanon en lulilon;
kuŝigi botelon sur la tablo.
sterni
- beloruse:
- класьці, пакласьці, укласьці
- france:
- coucher (mettre à l'horizontal)
- germane:
- hinlegen, niederlegen
- hispane:
- tumbar, acostar
- hungare:
- lefektet
- nederlande:
- neerleggen
- pole:
- położyć
- rumane:
- pune
- ruse:
- класть, положить, уложить
kuŝiĝi
(ntr)
- Sin kuŝigi: kuŝiĝi sur pajlo; hundo kuŝiĝas ĉe la piedoj de sia mastro; ili terenkuŝiĝis antaŭ la reĝo (adorsigne).
- beloruse:
- класьціся, легчы, улегчыся
- france:
- se coucher (s'étendre)
- germane:
- sich hinlegen, sich niederlegen
- hispane:
- tumbarse, acostarse
- hungare:
- lefekszik
- nederlande:
- gaan liggen
- pole:
- położyć się, kłaść się, lec
- rumane:
- stai jos, culcă-te, du-te
- ruse:
- лечь, улечься
kuŝujoZ ↝
- beloruse:
- рэчышча
- france:
- lit (de rivière)
- germane:
- Bett, Flussbett
- hispane:
- lecho (de río), cauce (de río)
- hungare:
- folyóágy
- nederlande:
- rivierbedding
- pole:
- koryto (rzeki)
- rumane:
- râu (râuri)
- ruse:
- русло
*subkuŝi [4] ↝
- Esti submetita, koncernata de io, fali sub ies forto aŭ pezo
4.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala
Vortaro, sub'kuŝ'
- angle:
- succumb
- france:
- succomber
- germane:
- unterliegen
- pole:
- podlegać
- rumane:
- suferi
subkuŝa, subkuŝanta
- 1.
(pri rok-tavolo) Kiu kuŝas sub alia, supra tavolo: la frostenpenetra profundo ... dependas precipe de la varmkondukta kapablo de la stratostrukturo kaj de la subkuŝanta grundo [5].
- 2.
- Kiu estas fona, malantaŭa, malnova medio, kies influo sentiĝas: manĝado de plantoj reflektas subkuŝantan ideologion en kiu konsumado de bestoj estas konsiderata kiel neĝusta kaj neetika afero [6].
- france:
- sous-jacent
- hispane:
- subyacente
- pole:
- podległy, podlegający
- rumane:
- subordonat, subiect
ventrokuŝe
- Kuŝante kun la ventro sube kaj la dorso supre: tiuj de sur la klifo rimarkis homon, kiu etendiĝis ventrokuŝe inter akraj ŝtonoj [7].
7.
E. Kumičić, trad. S. Rukelj:
Surprizitaj nuptofestantoj, inko, 2001
- france:
- à plat-ventre
- hispane:
- boca abajo
- pole:
- leżąc na brzuchu
- rumane:
- culcat pe stomacul meu