*taks/i

*taksi

(tr)
1.
Difini la valoron de iu aŭ io: kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas PrV ; ni devas lin taksi ne laŭ lia sukceso, sed laŭ lia volo kaj laboro [1]; ne taksu malamikon tro malforta Ifigenio ; li taksis, kiel grandajn servojn [la pastro] povas fari al li [2]; belecon taksas ne okulo, sed koro PrV ; malplaĉas nenio, se taksas pasio PrV ; virŝafo […] havantan laŭ via taksado la valoron [3]; mi estas certa, ke la esperantistoj alte taksos la gravecon de tiu ĉi fakto [4]; li tro malalte taksis la viglecon de la virino [5]; oni taksas je (ĝis) cent la nombron de la pereintoj; mi taksas tiujn kondiĉojn neakcepteblaj; ni taksas la tempon ne taŭga por tiu propono. VD:mezuri
2.
(arkaismo) Aprezi: taksi la sanon ni lernas en malsano PrV ; li ja pli-malpli alte taksas la revuon [6]; ĝenerale, oni alte taksas la anglan lingvon, precipe en urboj [7].
VD:estimi, juĝi2, konsideri, rigardi
1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 5:15
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
5. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 16a
6. Stefan Maul: Estimataj gelegantoj,, Monato, 2000/02, p. 3
7. CHAN Sook Wai: Multlingveco, Monato, 1994/01, p. 21
angle:
estimate
beloruse:
1. аценьваць, вызначаць цану 2. цаніць, паважаць, шанаваць
ĉeĥe:
cenit, hodnotit, ocenit, odhadnout, ohodnotit, posoudit, taxovat, určit poplatek
france:
estimer, évaluer
germane:
schätzen 1. abschätzen, bewerten, taxieren 2. hochschätzen, hoch einschätzen, zu schätzen wissen
hispane:
estimar, apreciar
hungare:
1. értékel 2. értékel, nagyra tart
japane:
評価する [ひょうかする], 見積もる [みつもる]
nederlande:
taxeren, schatten, waarderen
pole:
1. taksować, szacować 2. cenić
portugale:
1. taxar, avaliar, estimar
rumane:
1. aprecia, evalua
ruse:
1. оценивать, оценить, давать оценку 2. ценить
slovake:
oceniť, odhadnúť, taxovať
svede:
1. taxera, uppskatta, värdera 2. uppskatta
ukraine:
оцінювати, давати оцінку, призначати ціну, таксувати
volapuke:
stimön

takso

Ago taksi, rezulto de la ago: laŭ via takso [8]; aldonu kvinonon al via takso [9]; da homoj, kiuj efektive parolas Latinon, laŭ mia takso estas malpli ol da Esperantistoj [10].
beloruse:
ацэнка
ĉeĥe:
cena, ocenění, odhad, poplatek, taxa
france:
appréciation, estimation, évaluation
germane:
Schätzung
hispane:
estimación
japane:
評価額 [ひょうかがく], 査定額 [さていがく], 公定料金 [こうていりょうきん], 公共料金 [こうきょうりょうきん]
pole:
ocena, taksa
slovake:
cena, odhad, poplatok, taxa
ukraine:
оцінка, такса

mistaksi

Taksi erare: kiel multaj krimuloj, vi mistaksis la eblecojn de polica laboratorio CKv ; pri multaj punktoj li mistaksis Esperanton BonaLingvo ; se la batanto mistaksas la rapidon de la pilko, lia antaŭen-svingo estos aŭ tro frua aŭ tro malfrua [11]; la fakulo ne petis pardonon pro la mistaksoj kaj mismiksoj de siaj tiamaj inĝenieroj [12]. VD:miskalkuli
11. Monato, Vus-Tit Zik: Iom da historio kaj iom da fiziko, 2009
12. Monato, Franz-Georg Rössler: Ŝtupoj al malplenaj poŝoj, 2010
angle:
misjudge
beloruse:
няправільна ацэньваць
germane:
falsch einschätzen
japane:
評価し損なう [ひょうかしそこなう], 不当評価する [ふとうひょうかする]
pole:
oceniać źle, oszacować źle
ukraine:
неправильно оцінювати

netaksebla, nesubtaksebla

Kiu videble tre gravas, tre fortas...: li faris netakseblajn servojn; netaksebla kolekto da belaĵoj; la arta festivalo […] ludos nesubtakseblan rolon por […] antaŭenpuŝi disvolviĝon de la kaligrafia arto [13].
13. Liu Sigong, Niu Xueqin: La 1-a Ŝanhaja Arta Festivalo de Kaligrafaĵoj inaŭguriĝis en Songjiang, El Popola Ĉinio, 2013-10-22
beloruse:
неацэнны, бясцэнны
ĉeĥe:
neocenitelný
france:
inestimable
germane:
unschätzbar, unvergleichlich
hispane:
inestimable
japane:
評価できない [ひょうかできない], 計り知れない [はかりしれない], 非常に貴重な [ひじょうにきちょうな]
pole:
bezcenny, nieoceniony
slovake:
neoceniteľný
ukraine:
неоціненний, безцінний

pritaksi

Pririgardi kaj konsideri la kapablon aŭ taŭgecon de io aŭ iu: frue kalviĝintaj junaj viroj kun aspekto de spertuloj pritaksis molan rondecon de la ŝultroj, brakoj kaj kruroj de ĉarma fraŭlino Metrop ; instinkte ŝi sentis lian preterflugantan rigardon kaj tuj ekpensis: li observas, li pensas kaj pritaksas HsT ; faris diversajn demandojn al la gastoj, rigardis ilin esplore kaj pritakse kaj ŝajnis kontentaj ViV ; oni kredas fabelojn sen pritaksi ilian pravecon SkandalJozef ; rapide prezentis sin reciproke, kun firmaj manpremoj kaj intensa, pritaksa rigardado CKv ; ĝuste kaj plenece pritaksi la eventojn KFl ; klopodu prezenti vin ĉe Dio […] ĝuste pritaksante la vorton de la vero [14]. VD:ekzameni, observi, prijuĝi, testi
14. La Nova Testamento, II. Timoteo 2:15
angle:
estimate
beloruse:
ацэньваць
germane:
abschätzen
japane:
評価する [ひょうかする]
pole:
oceniać, oszacować

subtaksi

Taksi malpli grava, granda... ol reale estas, tro malalte taksi: mi subtaksis vian fidelecon [15]. admono de Gandhi ne subtaksi la eblon de unuopulo ŝanĝi la mondon [16]; ne subtaksu tiun asocion: ili scipovis organizi tutan movadon [17]; la nuklea industrio […] konstante kaj mensoge subtaksis la danĝeron [18]. VD:bagateligi, malgravigi, relativigi
15. Shi Chengtai: La kompensa kiso, Monato, 1995/06, p. 27
16. Monato, Douglas Draper: Paŝoj al paco, 2003
17. A. Kris: Redakcie, La Ondo de Esperanto, 2003:8-9 (106-107)
18. Monato, Paul Gubbins: Ne menciu la n-vorton, 2011
angle:
underestimate
beloruse:
недаацэньваць
ĉeĥe:
podcenit, podhodnotit
france:
sous-estimer
germane:
unterschätzen
hispane:
subestimar
japane:
過小評価する [かしょうひょうかする]
pole:
nie doceniać, nie doszacować
slovake:
podceniť, podhodnotiť
ukraine:
недооцінювати

supertaksi

Taksi pli grava, granda... ol reale estas, tro alte taksi: ni kutime supertaksas konatajn aferojn kaj subtaksas la nekonatajn [19]; ĉu oni ne supertaksas la valoron de Interreto por homoj, kies plej simplaj (primitivaj) vivbezonoj estas neglektataj [20]? la konstruantojn de la turo de Babelo punis la dio mem, sed tio ne detenis postajn generaciojn ĉiam denove plani gigantisme, supertaksante siajn kapablojn [21].
angle:
overestimate
beloruse:
пераацэньваць
germane:
überschätzen
japane:
過大評価する [かだいひょうかする], 買いかぶる [かいかぶる]
pole:
przeceniać
ukraine:
переоцінювати

administraj notoj

ne~ebla, nesub~ebla: Mankas dua fontindiko.