2relativ/a JED

relativa

1.
Ne absoluta valida, sed nur en certaj limoj, en rilato al io alia: relative klara akvo [1]; ili akiras relative bonan salajron [2]; se nesufiĉe da kandidatoj atingas la kvorumon, rebaloto devas okazi, dum kiu la relativa plimulto decidas [3]; laboro […] asekuras kontraŭ mizero [sed] la certeco estas nur relativa: ĝin rompas la […] nevenkebla potenco de malsano Marta ; oni povus nomi plurajn gravajn eventojn de tiu jaro, kaj samtempe citi diversajn opiniojn pri ilia relativa graveco [4]; la relativeco de la koncepto „bono-malbono“ faras la moralon relativa [5]; el tiuj esprimoj, relative nur tre malgranda nombro estas komuna al ĉiuj uzantoj de la koncerna lingvo [6]; malgraŭ la relativa homogeneco, la publiko konsistas el diversaj kaj malsamaj elementoj [7]. ANT:absolutaVD:dependa1, kompare kun, kondiĉa1, proporcia1
2.
GRA Kvalifikas vorton, kiu ligas dependan propozicion al la ĉefpropozicio, kies unu vorton ĝi anstataŭas: relativa pronomo. VD:rilata
angle:
relative
beloruse:
адносны ~a plimulto: адносная большасьць.
ĉeĥe:
poměrný, relativní, vztažný
ĉine:
相对 [xiāngduì], 相對 [xiāngduì], 較為 [jiàowéi], 较为 [jiàowéi]
france:
relatif
germane:
1. relativ, eingeschränkt ~a plimulto: relative Mehrheit. 2. Relativpronomen
hispane:
relativo
hungare:
1. viszonylagos, relatív ~a plimulto: relatív többség. 2. vonatkozó ~a pronomo: vonatkozó névmás.
japane:
相対的な [そうたいてきな], 比較的な [ひかくてきな], ある程度の [あるていどの]
nederlande:
betrekkelijk, relatief
pole:
1. relatywny, względny
portugale:
relativo
ruse:
относительный ~a plimulto: относительное большинство.
slovake:
pomerný, relatívny
ukraine:
відносний

relativeco

Eco priskribanta ion relativan: la vero, eĉ kun tiu rezervo de relativeco, ĉiam estas sintezo de du inter si kontraŭaj flankoj: de la tezo kaj de la antitezo [8]; relativeco de etiko montriĝas en la priskribo de la pia, laŭdinde hipokrita, maniero, en kiu Eddy sukcesis prizorgi sian edukadon [9]; FIZ en 1917 Einstein aplikis sian Ĝeneralan Teorion de Relativeco por priskribi la strukturon de la universo kiel tuto [10].
8. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
9. Monato, Petro De Smedt: Socia dokumento pri nia larmovalo, 2011
10. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La homo, kiu komprenis la universan lingvon
angle:
relativity
germane:
Relativität

relativigi

(tr)
Montri kiel ne absolutan, ne unuflankan, alimaniere rigardeblan: oni ne tro relativigu la valoron de la premio [11]; oni relativigu kaj konsideru en ĝusta kunteksto la diraĵon de Germain [12]; neniu el tiuj krimoj povas relativigi la fatalan signifon de Auschwitz [13]. VD:bagateligi, malgravigi, subtaksi
11. Monato, Edward Kusters: Alfred Nobel: nobelo inter la sciencistoj kaj lingvistoj, 2006
12. D. Van Herpe: Digest Number 67, lingva-demokratio, 2001-02-07
13. Monato, El Mia Vidpunkto, 95/03
beloruse:
рэлятывізаваць
ĉeĥe:
relativizovat, uvést do vztahu
france:
relativiser
germane:
relativieren, einschränken
japane:
相対化する [そうたいかする]
pole:
relatywizować
slovake:
relativizovať, uviesť do vzťahu

relativismo

1.
FIL Doktrino, laŭ kiu ĉiu kono estas relativa, tio estas ke neniam la aĵoj en si mem povas esti konataj de l' homo, sed nur la rilatoj inter tiuj aĵoj. ANT:pozitivismo
2.
(komune) Ne kredanta je superaj kaj malsuperaj valoroj, principoj, celoj, rigardanta kontraŭecajn aferojn kiel egalajn: la postmodernuloj estas senteble influitaj […] de la kultura relativismo laŭ kiu „ĉiuj kulturoj samvaloras“ [14].
14. D. Kessous: Raŭmismo kaj postmodernismo, SAT Kulturo, [vidita en 2014]
beloruse:
рэлятывізм
ĉeĥe:
relativizmus
ĉine:
相对主义 [xiāngduìzhǔyì], 相對主義 [xiāngduìzhǔyì]
france:
relativisme
germane:
Relativismus
hispane:
relativismo
hungare:
relativizmus
japane:
相対論 [そうたいろん]
nederlande:
relativisme
pole:
relatywizm
ruse:
релятивизм
slovake:
relativizmus
ukraine:
релятивізм

administraj notoj