1aparat/o JED
aparato
- 1.
Kunaĵo de objektoj aŭ instrumentoj servanta por
plenumi ion:
telegrafa aparato;
radioaparato;
elektraj aparatoj mankas en la kamparo
[1];
aŭtomata disdona aparato;
aparato por distili vinon;
kiam oni posedis familie nur unu telefonon, la aparato troviĝis
en komuna ĉambro
[2].
- a)
- (figure)
Aro da oficaj organizoj por plenumi socian aŭ societan
funkcion:
la ŝtataj administraj aparatoj;
la polica aparato
[3];
devus formiĝi tiaspeca reguliga aparato, kiu ebligus la
ekonomian disvolviĝon, sed samtempe limigus ties negativajn
manifestiĝojn
[4];
mi ankaŭ opinias, ke estus tute maltrafe apliki la
taktikon de politika partio en SAT ... nia organizo devas
esti aparato, kiun ĉiuj samcelanoj uzu por la profito de
sia partio aŭ sindikato
[5].
- b)
- (figure) (evitinde)

Organaro:
la digesta aparato;
pens- kaj sentaparato (de bestoj kaj plantoj)
[6].
organaro,
sistemo 1.e
- 2.

Kromteksto (notoj, bibliografio ktp) en scienca libro:
la kritika aparato de EneadoPIV1
.
1.
Monato, MU Binghua: Elektraj
aparatoj mankas en la kamparo, 2000/12, p. 11
2. HORI Jasuo: Ĉu beno aŭ malbeno?, Monato, 2001/02, p. 15
3. Guido van Damme: Eks-ĉefministro malaperas, Monato, 1989/04, p. 12
4. Mondaj finacoj: Post la kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2001/01, p. 12
5. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Venis anarkisto...
6. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Kio estas animo?
2. HORI Jasuo: Ĉu beno aŭ malbeno?, Monato, 2001/02, p. 15
3. Guido van Damme: Eks-ĉefministro malaperas, Monato, 1989/04, p. 12
4. Mondaj finacoj: Post la kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2001/01, p. 12
5. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Venis anarkisto...
6. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Kio estas animo?
- angle:
- apparatus, machine 1.b system
- beloruse:
- апарат
- ĉeĥe:
- aparát, přístroj, zařízení
- ĉine:
- 1. 仪器 [yíqì], 儀器 [yíqì], 仪 [yí], 儀 [yí]
- france:
- appareil
- germane:
- Apparat (bibliogr.) 1.a Apparat (polit.) 1. Gerät, Trakt, Apparat, System
- hebree:
- מתקן, מכשיר, מנגנון
- hispane:
- aparato
- hungare:
- 1.a apparátus, hivatali gépezet 1.b szervrendszer emésztőrendszer. 1. készülék, szerkezet, eszköz 2. apparátus
- indonezie:
- 1.a aparat, aparatur 1.b sistem organ 1. alat, perkakas 2. aparatus
- itale:
- apparato
- japane:
- 装置 [そうち], 機械一式 [きかいいっしき], 器官 [きかん], 機関 [きかん], デバイス
- katalune:
- 1.a aparell, aparat 1.b aparell, sistema 2. aparat
- malaje:
- 2. alat
- okcitane:
- aparelh
- pole:
- aparat, przyrząd
- ruse:
- аппарат
- slovake:
- prístroj, zariadenie
- tibete:
- འཁྲུལ་འཁོར་
- ukraine:
- у різн. знач. апарат
aparataro
- 1.
-
Aro da aparatoj:
aparato, telefona kaj komputila
[7];
plej modernaj aparatoj kaj armilo
[8].
ekipaĵo - 2.
La tuta materia ekipaĵo de komputilo, inklude la
datumportilojn, ofte kontraste al
programaro.
7.
Edmund Grimley Evans:
Interreto senpage, Monato, 2000/11, p. 23
8. Ionel Oneț: Ekstremismo: Pri kaldronoj kaj potoj: ĉu ambaŭ kotaj?, Monato, 2000/07, p. 6
8. Ionel Oneț: Ekstremismo: Pri kaldronoj kaj potoj: ĉu ambaŭ kotaj?, Monato, 2000/07, p. 6
- angle:
- 2. hardware
- beloruse:
- апаратура, апаратнае забесьпячэньне
- ĉeĥe:
- hardware, počítač, výpočetní zařízení
- ĉine:
- 1. 備 [bèi], 备 [bèi]
- france:
- appareillage, matériel
- germane:
- 1. Ausrüstung, Technik 2. Hardware, Ausrüstung
- hispane:
- equipo (conjunto de aparatos)
- hungare:
- 2. hardver
- indonezie:
- 1. peralatan, perlengkapan 2. perangkat keras
- itale:
- 1. equipaggiamento (insieme di apparati) 2. hardware
- japane:
- ハードウェア
- katalune:
- 1. equip, equipament 2. maquinari
- pole:
- 1. sprzęt, osprzęt 2. osprzęt (hardware)
- rumane:
- 1. echipament
- ruse:
- аппаратура
- slovake:
- prístrojové vybavenie
- turke:
- 2. donanım
flugaparato
Aparato por flugi, voji en aero, ekzemple balono, paraŝuto,
avio:
en flugaparatoj li muntadis motorojn de rusaj motorboatoj
[9].
9.
Laimius Stražnickas: Nekutimaj
transportiloj, Monato, 2000/02, p. 4
- angle:
- flying machine
- beloruse:
- лятальны апарат
- ĉeĥe:
- letadlo
- ĉine:
- 鶖 [qiū]
- france:
- vaisseau aérien
- germane:
- Flugapparat, Fluggerät
- hispane:
- aeronave
- hungare:
- repülőeszköz
- indonezie:
- mesin terbang
- itale:
- aeromobile, macchina volante
- katalune:
- aeronau
- pole:
- aparat latający
- slovake:
- lietadlo
radioaparato
- Aparato por aŭskulti radiofoniajn elsendojn; radio: la radioaparatoj de l' najbaroj monologas [10]; la pli junaj homoj […] pasigis sian libertempon ĉe siaj radioaparatoj [11]; la unuecan literaturan lingvon de sia nacio […] la popolo ĉiutage aŭdas el radioaparatoj, de sur la scenejoj, en kinejoj, tra la televido [12].
10.
Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Radio, ...adiaŭ
11. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
12. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
11. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
12. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
- angle:
- radio set
- beloruse:
- радыёапарат, радыёпрыймач, радыё (прылада)
- france:
- appareil de radio
- germane:
- Radioapparat
- indonezie:
- radio, perangkat radio
- ruse:
- ра́дио
sonaparato

Ĉia aparato por ricevo, aŭdigo, registro, aŭ
prilaboro de sonoj:
la aŭda parto de la aŭdvida signalo
... estas ankaŭ
uzebla de simpla amplifikilo, kiel tiu de via magnetofono
aŭ ia
ajn alia sonaparato
[13].
Rim.:
Hejma Vortaro HejmVort proponas
pli malvastan sencon:
„aparato, plej ofte stereofonia, kiu estas
samtempe radioricevilo, magnetofono kaj gramofono.“
13.
B. Masala:
Persatelita ricevado de radiostacioj en
Eŭropo, Osiek, 1996
- beloruse:
- гукавы апарат
- france:
- appareil audio
- germane:
- Tonwiedergabegerät, Tonaufzeichnungsgerät, Musikanalge, Hi-Fi-Geräte, Tontechnik
- hispane:
- equipo de sonido
- indonezie:
- perangkat audio
- japane:
- 音響機器 [おんきょうきき]
- pole:
- moduł dźwiękowy